Studosemajnfino
Grupdomo De Strubben
La sekva studosemajnfino okazos je la 1a – 3a de novembro 2013 .
Loko: Grupdomo De strubben en Schoonloo.
Por kiu
La studosemajnfino taŭgas por ĉiuj, nekonsidere aĝon aŭ scion.
Estas grupo por komencantoj, kiuj neniam antaŭe lernis Esperanton ĝis progresantoj kiuj povas partopreni en konversacia grupo.
Pli da informoj
Por pli da informoj legu ĉi tie la faldfolion kun la programo kaj aliaj sciindaĵoj, aŭ kontaktu: Vinus Lathouwers.
Por havi impreson pri studosemajnfino rigardu kelkajn fotojn kaj legu raporton ĉi tie.
Aliĝi
Plenigu la retan aliĝilon.
Ĉu vi preferas aliĝilon paperan? Alklaku ĉi tie kaj printu.
Kostoj kaj pago
Partopreno kostas por persono € 70,- (membroj de Esperanto Nederland/NEJ aŭ propra landa asocio € 60,-).
Antaŭpagendaj estas € 50,- (membroj € 40,-).
La prezo inkluzivas: tranoktadon, manĝojn, kafon kaj teon inter la lecionoj.
La semajnfinon ebligas volontuloj.
La antaŭpago estu en la konto de Esperanto Nederland ne pli malfrue ol 18a de oktobro 2013. (aŭ en UEA-konto esne-h).
Triodos Bank nome de Esperanto Nederland en Monnickendam,
IBAN: NL10 TRIO 0786 8441 67
BIC-kodo: TRIONL2U.
Kiel atingi
internacia vojplanilovojplanilo