Aktualaĵoj
Mesaĝo de UEA okaze de la internacia tago de Paco
Septembro 2024 - La jaro 2024 markas la 25-jariĝon de la Deklaracio kaj Agadprogramo de UN pri Kulturo de Paco, kie oni legas ke paco "postulas pozitivan, dinamikan partoprenan procedon kie dialogo estas instigata kaj konfliktoj estas solvataj en spirito de interkompreniĝo kaj kunlaboro." Kunlaboro sekvas el interkompreniĝo: sen interkompreniĝo,
do la kapablo aŭskulti kaj proponi, toleri kaj trovi komunajn vojojn, ne eblas progresi.
Kerna al interkompreniĝo estas la homa lingvo. Lingvoj gravegas, ne nur rilate interkomunikadon sed ankaŭ por starigi komunajn valorojn kaj principojn. Por atingi pacon, ni bezonas la partoprenadon de ĉiuj homoj kun ĉiuj lingvoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj specife kondamnas diskriminacion surbaze de la lingvo kiun oni parolas.
Tio signifas egale respekti ĉiujn lingvojn kaj iliajn parolantojn, uzi diversajn komunajn lingvojn en specifaj okazoj, kaj krei pontojn inter malsamaj lingvoj en spirito de egaleco.
Kiel organizo kiu disvastigas la Internacian Lingvon Esperanton kun la celo disvolvi solidarecon, komprenon kaj estimon inter popoloj de la mondo, Universala Esperanto-Asocio reasertas la antaŭenigon de lingvaj homaj rajtoj kiel vojon al paco. En sia propra laboro, UEA aktive serĉas komunan grundon per komuna lingvo,
kiel denove montrita en sia 109-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto. Preskaŭ mil parolantoj de Esperanto el 65 landoj kune diskutis en spirito de paco la temon 'Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo'.
Ni atentigas, ke la temo de la ĉi-jara Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-an de septembro, estas 'Lingvoj por la Paco'. UEA partoprenos tiun dialogon. Kun aliaj NROj oficiale partneraj de Unesko, ni partoprenos ankaŭ la projekton 'Danco kaj Paco Kundivide' -- nur unu el multaj porpacaj projektoj de la Esperanto-movado je internacia, nacia kaj loka niveloj.
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. UEA plene kaj entuziasme partoprenos: Paco kaj Konfido ankaŭ formos la ĉeftemon de la venontjara Universala Kongreso de Esperanto. Nia mondo bezonegas pacon, kaj tiu paco venos nur per kompreno kaj konfido.
Dum la nuna epoko, kiam ni alfrontas militojn, malsatojn, pandemiojn kaj aliajn defiojn, ni unuiĝu por postuli pacon kaj por konstrui pacan mondon en spirito ankaŭ de lingva egaleco.
La Kultura Tago en Zutphen
Junio 2024 - Alklaku la apudan foton, faritan en la nederlanda urbo Zutphen la 15-an de junio 2024 dum la Kultura Tago de Esperanto Nederland. La urbestro de Zutphen, Wimar Jaeger, kore bonvenigis preskaŭ kvindek esperantistojn.
Por pli da fotoj vidu la komunan albumon.
Ĉu ankaŭ vi faris belajn fotojn dum tiu tago kiujn vi ŝatus montri al ni? Alŝutu ilin al la albumo per via Google-konto aŭ post kiam vi faris ĝin.
Por vidi pli da foto-albumoj de Esperanto-aranĝoj en Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio vi vizitu la retejon de Beneluksa Bitarkivo, faritan de Yves Nevelsteen.
Premio ‘Verloren van Themaat’ 2024 por Federico Gobbo
Aprilo 2024 - Willem Verloren van Themaat estis intelektulo de nia movado, matematikisto, tradukisto en kaj el Esperanto. Li forpasis en 1996. Post lia morto, la nederlandaj esperantistoj starigis premion nomata laǔ li por iu, kiu sin dediĉas en rimarkinda kaj efika maniero por la disvastigo de scio pri Esperanto en la nederlandaj amaskomunikiloj.
Ekde la pasinta jaro, la estraro de Esperanto Nederland estas la ĵurio de ĉi tiu premio, kaj ĉi-jare ni havas tre klaran laŭreaton: iu, kiu jam de kelkaj jaroj sin dediĉas kun plena fervoro al la scio de la lingvo kaj la rilata kulturo. Iu, por kiu tio eble parte estas oficiala tasko, apartenanta al lia profesio, sed kies peno kaj klopodoj multe transpasas tion: profesoro doktoro Federico Gobbo.
Dum la pasintaj jaroj profesoro Gobbo eble jam pli ofte meritis la premion, ekzemple, pro siaj agadoj ĉirkaŭ la tradukado de Baantjer pasintjare. Sed ĉi-jare li estis tre videbla en la nederlanda publika spaco, kun intervjuoj en diversaj eminentaj amaskomunikiloj, kiel la vaste legataj gazetoj AD kaj Het Parool. Li ankaǔ estis intervjuata de la Amsterdama dekano Marieke de Goede en ŝia podkasto. Sed super ĉio, ni volas doni al li la premion pro lia kontribuo al la raportaĵo ‘Verbeter de wereld, spreek Esperanto (Plibonigu la mondon, parolu Esperanton) en De Groene Amsterdammer (La verda amsterdamano) de decembro pasintjare.
Tio fariĝis tre bela, ekvilibra artikolo, kiu ĉefe traktas la Esperanto-lecionojn, kiujn Gobbo donas kiel volontulo, sed en kiu donas ankaŭ multajn informojn pri la historio kaj nuntempo de la movado. Ĉio tio estas kompreneble ankaŭ dank' al la ĵurnalisto, sed certe ankaŭ pro la maniero, kiel Gobbo parolis kun li.
Ĉi-jare venos nova publika evento: bela vespero en la Itala Instituto pri Kulturo en Amsterdamo, la 16-an de majo, kiun organizas Gobbo kune kun la itala ambasado.
Laŭ ni, tio montras, ke 'nia' Esperanto-profesoro estas tre grava por la movado, tutmonde kaj en Nederlando, kaj ne nur por siaj propraj studentoj. Ni volas danki kaj honori lin pro tio per ĉi tiu premio.
Nome de la estraro de Esperanto Nederland,
Marc van Oostendorp (prezidanto)
De Groene Amsterdammer: artikolo pri Esperanto
Decembro 2023 - Nederlandlingvaj legantoj, rapidiĝu al la gazetkiosko por aĉeti tiun ĉi numeron de la revuo ‘Groene Amsterdammer’ (nr. 51-52, 21-a de decembro 2023, ekde paĝo 44) por povi legi sub la kristnaskarbo la tre interesan artikolon de esplorĵurnalisto Evert de Vos pri Esperanto!
Jen filmeto de la elpakado de la revuo kaj malkaŝigo de la artikolo al kiu prof. Federico Gobbo mem multe kontribuis, gvidante la Esperanto-atelieron en la Ĝogaraĝo en Amsterdamo.
En la vintra numero de ‘De Groene Amsterdammer’ (la 21-an de decembro 2023, paĝo 44 de nr. 51-52) esplorĵurnalisto Evert de Vos rakontas pri la Esperanto-Atelieroj en Ĝogaraĝo en Amsterdamo. Havebla en la kioskoj nun!
La artikolo en De Groene Amsterdammer (la tuta artikolo nur legebla por abonantoj)
Pli da informoj:
Retejo de Ĝogaraĝo
Sekvonta renkontiĝo de la Esperanto-Ateliero en la Ĝogaraĝo en Amsterdamo.
La nacia festo de Esperantistoj: la 26-a de julio ĉiujare
Julio 2023 - Ĉiu lando havas sian nacian feston. Kutime temas pri la dato en kiu okazis grava evento por la nacia komunumo: akcepto de la baza leĝo/konstitucio, venko en milito, fino de milito [kiun oni malvenkis], naskiĝo de la reĝo,forigo de la reĝo kaj starigo de respubliko, ktp.
Oni ankoraŭ debatas, ĉu esperantistoj estas popolo, komunumo, grupo aŭ io alia, sed certe ili estas socia grupo kun malklaraj limoj, kiu iras de ĵusaj komencantoj al veteranoj kaj ankaŭ ili havas siajn festojn. Lastatempe apud la pli konata, almenaŭ en Eŭropo, la Zamenhof-tago de la 15-a de decembro, komencas aperi nova kvazaŭnacia festo, la 26-a de julio.
Se mi estas verkanta ĉi tiujn liniojn kaj vi estas leganta ilin, tio ŝuldiĝas al la 26-a de julio. Sen ĝi ni ne estus parto de la Esperanto-movado/komunumo/civito/grupo/klubo/asocio [elektu laŭplaĉe]. Kio okazis la 26-an de julio 1887? Io relative banala kaj apenaŭ atentata de la tiama mondo.
Aperis en Varsovio libreto kun la titolo en la rusa lingvo: „Международный языкъ.
Предисловіе и полный учебникъ“, alivorte: Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. Do, la tiel nomata "unua libro de Esperanto", kiu poste aperis en aliaj lingvoj. Por havi ideon pri tio, kion la mondo atentis anstataŭ atenti libreton aperintan en Varsovio:
en Britujo en tiuj tagoj oni estis festanta la oran jubileon pro 50 jaroj da regado de la reĝino Viktoria kaj ĝuste antau kelkaj tagoj Zulu-lando estis iĝinta parto de la brita imperio.
Sed tiu libreto havis efikon, kiu postvivis la finon de la brita imperio kaj naskis serion da eventoj, kiuj kreis monvastan komunumon de Ĉinujo al Londono kaj de Aŭstralio al la Baltaj landoj por ne paroli pri Mongolujo kaj Ameriko.
Do, tiu mondvasta komunumo rajtas festi la daton de sia apero, la 26-an de julio, kaj post jaroj da provoj nun fine Universala Esperanto-Asocio decidis voki la esperantistojn por festi ĝin laŭ du planoj. Unuflanke esperantistoj simple kondutu kiel kondutas ĉiuj aliaj homoj, kiuj festas similajn festojn. Ili festu per kunvenoj, ceremonioj, festaj manĝoj, ekskursoj, donacoj, bondezirado, gazetaraj konfererencoj, kaj ĉiu alia agado konvena laŭ la la lando kaj la lokaj sociaj moroj.
Oni ankaŭ profitu la okazon por informi neesperantistojn pri nia ekzisto kaj pri la kialoj de nia ekzisto. Kaj en mondo ĉiam pli militema kaj ĉiuokaze firme intencita detrui sin mem pro troa ekspluatado de la planedo, la afiŝo pretigita de la oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj ŝajnas al mi tre taŭga por priskribi nin kaj nian ekzisto-rajton: [afiŝo sendita aparte]
La dua plano de la festado estas internacia kunordigita agado por atingi la deklaron de la Monda Tago de Esperanto [26-a de julio] fare de Unesko, kio estas tre malfacila, ĉar tiajn deklarojn faras la Ĝenerala Asembleo de Unesko, en kiu decidas la reprezentantoj de ĉiuj membro-ŝtatoj. Do, esence almenaŭ unu ŝtato devas proponi tion kaj la aliaj devas voĉdoni por ĝi. Unesko de tempo al tempo deklaris tiajn tagojn, laste pri la afrika lingvo suahila [ kiu tamen jam ricevis similan agnoskon de UN] kaj estas lingvo vaste parolata en Afriko.
Ne estas facile antaŭvidi kiom da tempo la tuta monda Esperanto-movado bezonos por trovi la bezonatan subtenon de kelkaj ŝtatoj, sed la provo estos potenca okazo por informi pri Esperanto la naciajn Unesko-komisionojn, la ministeriojn pri eksteraj rilatoj, la ĵurnalistojn kaj do entute meti la movadon pli en la publikan vivon de la landoj.
Sed ni esperas kiel esperantistoj.
Renato Corsetti, Francois Lojacomo, Humphrey Tonkin
Uea: la labor-grupo pri la Esperanto-Tago
Filmo pri studosemajnfino marto 2022
Julio 2022 - Bela filmo de Gabin EO pri la studosemajnfino en marto 2022.
Rigardu lian youtube-kanalon por pli da filmoj.
Lingvisto Marc van Oostendorp elektita kiel prezidanto de Esperanto Nederland
Majo 2022 - La nimega profesoro Marc van Oostendorp estas elektita kiel nova prezidanto de la asocio Esperanto Nederland dum ĝia jarkunveno la 21an de majo 2022 en Lunteren.
Van Oostendorp estas konata lingvisto kaj ekde 2017 profesoro pri la ”Nederlanda lingvo kaj Akademia Komunikado” ĉe Radboud-Universitato en Nimego. Antaŭe li interalie estis profesoro en Lejdeno kaj Toronto.
De 1997 ĝis 2001 li estis privatdocento pri “Interlingvistiko kaj Esperanto” ĉe la Universitato de Amsterdamo. Van Oostendorp estas ankaŭ konata pro liaj kontribuoj al la revuo “Onze Taal”, la ĵurnalo NRC, la revuo Neerlandistiek kaj Radio Noord-Holland.
Esperanto Nederland estas la asocio de nederlandanoj kiuj interesiĝas pri la internacia lingvo Esperanto. Tiu lingvo, kies celo estas plifaciligi la internacian komunikadon, ĉi-momente spertas reviviĝon, interalie pro tio ke ĝi estas facile lernebla pere de apoj kiel Duolingo.
Ankaŭ en Nederlando oni rimarkas ĉi tiun reviviĝon. Tiel, ekz-e la granda internacia junulara kongreso ĉi-somere estos organizita de nederlandaj gejunuloj en Westelbeers (apud Roermond).
Van Oostendorp lernis la lingvon en sia infanaĝo, sed diras ke lin altiras precipe la idealoj, kiuj en mondo plena de nekompreno laŭ li estas “pli aktualaj ol iam antaŭe”: “Esperantistoj strebas al mondo en kiu ni honeste parolas unu kun la alia surbaze de egalvaloro.
Ĝuste tio mankas nun, dum la homaro verŝajne ĉiujn nunajn problemojn – de la klimatkrizo ĝis pandemioj ĝis la milito en Eŭropo - nur povas venki se ni estas pretaj interparoli en lingvo kiu estas nenies kaj konsekvence ĉies.”
Van Oostendorp ne estas la unua nimega profesoro kiu sin dediĉis al Esperanto. En la 15a de majo Titus Brandsma (1881-1942) estis kanonizita fare de papo Franciscus. Brandsma estis ĝis sia morto ankaŭ profesoro en la tiama Katolika Universitato de Nimego kaj krome unu el la fondintoj de la nederlanda katolika Esperanto-asocio.
Oferto de (malnovaj) libro
Aprilo 2022 - En mia koridoro nun denove staras kradokesto kun plej diversaj uzitaj libroj. Ĉu vi deziras konatiĝi la japanan ludon GO? Ĉu vi deziras scii ion pri Bulgario? Pri la tertrema katastrofo en Japanio (2011)? Ĉu vi deziras kanti? Mi havas plurajn ‘Verdaj Trobadoroj”. Aŭ ĉu poemoj estas via prefero?
Pri niaj libroj:
Ĉu vi deziras trarigardi la liston? Rigardu la retejon aŭ petu al mi la plej aktualan liston. Senpage kaj volonte mi sendos al vi la deziranta(j)n libro(j)n. Vi pagos nur la sendokostojn por la libroj.
Ineke Emmelkamp
Esperanto en la biblioteko de la Universitato de Amsterdamo
Februaro 2021 - Ĉu vi scias ke la Universitato de Amsterdamo (UvA) posedas grandan kolekton da libroj en kaj pri Esperanto, kaj ke tiu kolekto enhavas ankaŭ la tutan libraron de Esperanto Nederland, kiun UvA mastrumas nome de la asocio?
La kolekto ampleksas fikciajn kaj nefikciajn verkojn (multajn pri la lingvo mem), tiel originalajn kaj tradukitajn.
Alklaku hejme jenan interretan adreson: UvA
kaj provu mem per kelkaj ŝlosilvortoj en la serĉlinio, ekzemple haveman vries (se vi konas la aŭtorajn nomojn) aŭ neforgeseblaj kongresoj aŭ nevenkebla ĝeno (el konataj librotitoloj). Se la serĉata ero troviĝas en la kolekto, la sistemo respondos per ĉiuj koncernaj informoj.
UvA disponigas ĉion el sia kolekto cele al la instruado, esplorado aŭ prezentado de Esperanto. Por universitataj studentoj la komputila aliro al la biblioteko estas kompreneble senproblema: ili simple ensalutas kaj mendas la bezonatan eron.
Al nestudentoj, membroj de la Asocio Esperanto Nederland, ni rekomendas ke ili turnu sin al la estraro de Esperanto Nederland por ricevi informojn pri la sekvenda proceduro. La kasisto donas al la koncerna persono pruvon de la membreco.
Wim Jansen/Ans Bakker
Esperanto kaj Scienco
Septembro 2020 - Esperantujo estas plena je sciencemuloj! 12 junaj esperantistoj rakontas pri siaj fakoj astrofiziko, molekula medicino, robotiko, kaj pluraj aliaj.
PIV-ido
Septembro 2020 - La Vasta vortaro Esperanto-nederlanda havas kiel subtitolon 'PIV-ido', ĉar ĝi enhavas ĉiujn kapvortojn el PIV, kun la ĝusta nederlanda traduko. Eĉ pli, ĝi enhavas amason da utilaj kaj bezonataj kunmetaĵoj. Dum 18 jaroj preskaŭ ne pasis unu tago sen ke aldoniĝis kelkaj vortoj, ofte el la ĉiutaga vivo, al la vortaro.
La vortaro donas ankoraŭ multe pli. Se vi trovis, eble hazarde, ke por indiki ke io, kion oni senpacience atendas, ne jam realiĝis, oni en Esperanto diras: ĝi ankoraŭ ŝvebas ... vi ankaŭ tre klare estos direktata al deko da aliaj PIV-aj Esperanto-esprimoj, kiuj havas la saman sencon.
La vortaron verkis Petro Desmet' kaj al ĝi kontribuis Rob Moerbeek, Yves Nevelsteen kaj Lode van de Velde.
Vi povas aĉeti la vortaron en la retbutiko de Flandra Esperanto Ligo aŭ la libroservo de UEA.
Pli da informoj pri PIV-ido:
Legu tiun ĉi artikolon en Horizontaal, la revuo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) de majo-junio 2020.
Kaj se vi regas la nederlandan, rigardu por la recenzo de Bernardo Pabst inkluzive de ekzemplaj paĝoj ankaŭ la nederlandlingvan novaĵon pri PIV-ido en tiu ĉi retejo.
Verkis: Petro Desmet’
Kontribuis: Rob Moerbeek, Yves Nevelsteen, Lode Van de Velde
Formo: libro glubindita
Prezo € 59.00
Paĝoj: 1040
ISBN: 978-90-77066-65-2
Spektu la jutuban filmeton de la verkisto Petro Desmet’: “PIV-ido, prezento por Esperanto-parolantoj”.
Du spektindaj videoserioj
Julio 2020 - Du spektindaj videoserioj de Prof. Federico Gobbo:
Mirinda kovimkriza aventuro! Ekde la komenco en marto de la koronvirusa kvaranteno en Nederlando Prof. Federico Gobbo subtenis nin el Amsterdamo per preskaŭ ĉiutaga elsendo de videoblogo. Vi povas spekti la tutan serion (64 epizodoj) ĉe en Jutubo .
Zamenhofaj meditoj: Federico Gobbo invitas vin ĉiutage mediti kune kun li per la vortoj de Zamenhof, en lia Patreon-a paĝo.
Li planas elsendi 366 meditojn, po unu tage dum unu tuta jaro. La lastaj filmetoj estos je dispono nur por subtenantoj, sed ĉiuj filmetoj kiuj publikiĝis antaŭ 3 tagoj estos je ĉies dispono!
Paĝo en fejsbuko.
Video pri la kialoj malantaŭ la estiĝo de la du videoserioj.
Eduard Douwes Dekker naskiĝis antaŭ 200 jaroj
Februaro 2020 - Eduard Douwes Dekker (kromnomo Multatuli) naskiĝis la 2-an de marto 1820 en Amsterdamo. Kiam li havis 19 jarojn li iris al Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio, kie li dum 17 jaroj okupis diversajn postenojn, ĝis en januaro 1857 okazis konflikto kun la kolonia registaro pri la misfaroj en la rezidejo Lebak (Javo). Li maldungiĝis.
Ekde 1859, denove en Nederlando, li ekuzis la kaŝnomon Multatuli (latine: mi multe suferis) kaj verkis sian plej gravan romanon Max Havelaar (1860) en Bruselo, kun pledoj pri sia reakcepto en la kolonia registaro kaj plibonigo de traktado de la indoneziaj indiĝenoj.
La romano havis efikon en la nederlanda socio, sed ne liveris la rezulton kiun li atendis: oni ne redungis lin, sed la verko estis aklamita kiel impona literaturaĵo: ĝi estis bunta muntaĵo de diversspecaj formoj.
Seniluziiĝinta restis al li nur la verkista profesio. Li estis bonega oratoro kaj vere revigligis la stagnitan nederlandan lingvon, tamen li ne ŝatis esti verkisto, ĉar al li ĝenis ke oni laŭdis lin pro lia lingvouzo, kaj preteriris al la enhavo.
Li mortis la 19-an de februaro 1887 kaj estis la unua nederlandano kiu estis kremaciita.
En Max Havelaar la rakonto Saidja kaj Adinda estas tre ŝatata; ĝi aperis en Esperanta traduko de Johan van den Hoek.
Temas pri la vilaĝa junulo Saidja kaj lia amata Adinda. Pro milita agado de la kolonianta nederlanda armeo Adinda mortas post kio Saidja ekbatalas kontraŭ la armeo. Sed plej bela el tiu rakonto estas kiel la bubalo, kiun Saidja prizorgas, savas lin dum atako de tigro.
Ribela saĝo enhavas parabolojn, rakontojn, aforismojn de Multatuli esperantigitajn de Wouter Pilger.
Unu el tiuj aforsmoj: Ideo n-ro 523: Neniu verkisto estas sufiĉe saĝa por kompreni la stultecon de siaj legantoj.
La libroj estas haveblaj en la Libroservo de UEA.
Verkis: Anneke Schouten-Buys
Informado pri Esperanto kaj la Esperanto Monumento en Bergen op Zoom
Decembro 2019 - La monumento troviĝas apud mezlernejo, la Roncalli-lernejo. Pro ilia jarfina projekto pri "Renkontiĝoj" mezlernejanoj de la unua jaro vizitis la monumenton en tri grupoj kaj aŭskultis klarigojn.
La organizanta instruisto diris poste "Nun minimume 75 mezlernejanoj almenaŭ ekscias pri la signifo de la monumento, kiun ili ĝis hieraŭ ĉiam preterpasadis sen konscio pri ĝia signifo aŭ la lingvo Esperanto".
Kontentiga rezulto. Ĉiu grupo ricevis tekon kun informmaterialo kaj ĉiu lernanto ricevis paĝan montrilon!
Korine
La Muzeo Mesdag en Hago
Oktobro 2015 - Ĉu vi scias ke en la Muzeo Mesdag en Hago aŭdeblas ankaŭ esperantlinga ĉiĉeronteksto en la kupolo? Kiam vi vizitas ĝin, nepre petu ĉe la kaso, ke oni lanĉu la teskton ankaŭ en Esperanto. Katalin Kovats prizorgis ĝin.
Esperanto-monumento en haga parko
Septembro 2015 - Antaŭ kelka tempo Internacia Esperanto-Instituto transprenis la zorgon en la parko Bokkefort en Hago por Esperanto-monumento, sur kiu troviĝas ŝildo kun la retadreso de la instituto
kaj kun t.n. QR-kodo.
Promenantoj kaj biciklantoj en la parko nun povos kontakti la instituton.
Vidu la foton.
Komunikiloj atentas pri inaŭgura parolado
Marto 2015 - Federico Gobbo, nomumita profesoro de la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto, liveris sian inaŭguran paroladon parte en Esperanto.
Tio neniam okazis en Nederlando, eĉ nenie en la mondo.
La inaŭguro okazis la 13-an de marto en la universitato de Amsterdamo.
La inaŭguran paroladon, titolitan 'Interlingvistiko, fako por multlingveco' vi povos spekti ĉi tie.
Por tio oni instalu la programon 'ms silverlight' (ankaŭ por Mac aŭ Linukso), kaj permesu la programon funkcii.
Kial membriĝi al UEA?
Novembro 2014 - Verŝajne vi jam rimarkis, ke la Estraro de UEA donas grandan atenton al la pligrandigo de la membraro de UEA. Tio estas komuna tasko por ni ĉiuj. Jam nun oni povas konstati, ke la Estraro ne vokis vane, ĉar la membronombro de UEA denove kreskas. Kune ni aktivu, por ke en la jaro 2015 ĝi kresku ankoraŭ multe pli forte ol ĉi-jare!
Por pliefikigi la varbadon de membroj UEA aperigis novan koloran faldfolion. Vi povas konatiĝi kun ĝi ĉi tie. La nova varbilo estas celita por distribuado en Esperanto-kluboj kaj -asocioj kaj en ĉiaspecaj Esperanto-renkontiĝoj, ĉu malgrandaj ĉu grandaj. Ĝi taŭgas tre bone ankaŭ por kunsendado kun landaj Esperanto-revuoj, klubaj bultenoj kaj aliaj gazetoj.
Mi esperas, ke ankaŭ vi aŭ via asocio petos de la Centra Oficejo kvanton de la varbilo por distribuado. Bonvolu skribi al sekretario@co.uea.org, anoncante la deziratan kvanton kaj la adreson, al kiu la CO sendu la varbilojn. Krom la varbilo, vi povos peti ankaŭ kvanton de la membroaliĝilo kun la kotiztabelo 2015, t.e. la folio, kiu estis kunsendita kun la oktobra numero de "Esperanto". (Kompreneble oni ne bezonas plenigi la paperan aliĝilon, se oni povas uzi la retan aliĝilon).
Koran dankon pro via kunlaboro kaj multan sukceson!
Muzaiko
Marto 2014 - Ĉu vi scias, ke Muzaiko, la tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo, aŭkulteblas ankaŭ per via Androjda poŝtelefono?
Klaku ĉi tien por instali ĝin en vian Android-aparaton.
Alternsemajna ripeto
NGGE proponas al vi alternsemajnan ekzercon por refreŝigi vian regon de la lingvo internacia. Ni provos sekvi la regulojn de la “bona lingvo”, kaj volonte lernos ankaŭ de viaj rimarkigoj.
Kompreneble vi povas proponi temon por la sekvonta fojo. Mia solvo (eble mi parte plagiatos!) sekvos post du semajnoj, kun nova ekzerco.
Nome de NGGE,
Rob Moerbeek.
Legu plu
1450 adresoj en Pasporta Servo
La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34). En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj. La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.
En 2009 Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, www.pasportaservo.org, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝo ne anstataŭas la adreslibron, sed ofertas novajn servojn haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj. La adresaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.