Novaĵarkivo

2015

Drongo, drongado kaj drongis ni

Oktobro 2015 - En la 25-a kaj 26-a de septembro okazis la lingva festivalo Drongo en Utrecht, en Jaarbeurs. Do temas fakte pri Drongado). La festivalo en antaŭaj jaroj estis en la granda biblioteko en Amsterdamo, sed ĉi-jare ĝi okazis en alia ĉirkaŭaĵo. Tio signifis, ke ankaŭ la publiko estis alia. Dum en Amsterdamo la plejparto de la vizitantoj (ofte eksterlandaj…) venis hazarde en la bibliotekon kaj scivolis pri la budoj, kiuj estis tie videblaj, ĉi-foje ili estis ofte pli informitaj kaj ankaŭ pli interesataj pri la instruado de lingvoj. Sufiĉe ofte ili estis studentoj pri lingvistiko. Ankaŭ la instancoj, kiuj estis reprezentitaj en la halo en Jaarbeurs apartenis al plej diversaj grupoj: eldonejoj, institutoj pri plurlingvismo, konsultaj firmaoj, universitatoj, kaj oficialaj kulturaj kaj edukaj reprezentantoj (ekz. Alliance Française, Eŭropa Parlamento). Oni povis senpage eniri, se oni registris sin antaŭe per Interreto. La programo de tagoj enhavis ankaŭ provlecionojn kaj prelegojn, kaj sur la Lingva Teraso plej diversaj prezentistoj provis kapti la atenton de aŭskultantoj (se ili ne estis ĝenataj de la bruo en la halo). Dum la vendreda vespero sciencistoj prezentis rezultatojn de siaj esploroj en la Lingva Esplora Nokto.

La stando de Esperanto Nederland estis en la “kvartalo” en kiu troviĝis ankaŭ Taalunie, Onze Taal, Taalstudio, Alliance Française k.s. Deĵoris pluraj membroj de Esperanto Nederland (Ineke, Bert, Andries, Federico, Ronaldo, Hiddo, Gerrit, Miko, Ans, Pieter) kaj alvenis ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj scivolis pri la stando kaj vizitis nin. Federico tuj alparolis la plejparte nederlandlingvajn vizitantojn en la internacia lingvo, kaj tio plejofte bone sukcesis. Inter tiuj, kiuj venis al la stando, estis ankaŭ homoj, kiuj jam komencis lerni Esperanton per Interreto, ĉu per Duolingo ĉu per Lernu.net. Unu duolingo-lernanto venis eĉ el Usono por paroli Esperanton unuafoje kun aliaj esperantistoj. Li venis el Filadelfio kaj entuziasme parolis kun ni en la stando. Li eĉ faris filmeton, kiun li enmetis en ‘YouTube’. Federico Gobbo prezentis Esperanton kun multa vervo sur la Lingva Teraso en la vendreda posttagmezo antaŭ publiko de proks. 30 personoj. Ni ĝojas, ke post la lekcioj en la amsterdama universitato li volis fari ankaŭ tiun prezenton kaj multe kontribuis al la bona etoso en la teamo.

Kion ni lernis el tiuj du tagoj? Unue, ke multaj homoj nuntempe lernas per Duolingo. Venis en vendredo preskaŭ ĉiuhore unu persono, kiu tiel eklernis Esperanton. Oni do povas kredi la aserton de la retpaĝo, ke intertempe 139.000 homoj komencis lerni la internacian lingvon per tiu anglalingva metodo. Due, ke estas granda bezono de praktika uzeblo ĉe tiuj lernantoj. En sia ĉirkaŭaĵo ili ofte ne povas paroli la lingvon kaj ŝatas renkonti spertajn Esperanto-parolantojn. Eble lokaj kluboj povas meti anoncojn en lokajn semajnajn gazetojn, por ke lernantoj de Duolingo (aŭ de alia retkurso) havu la eblon praktiki la lingvon en kunveno loka. Trie, ke la programo entenis kelkajn tre bruajn programerojn, kiujn venontfoje la organizantoj evitu, aŭ okazigu en alia halo. Kvare: eble en venonta esplorista nokto ankaŭ esperantisto povos prezenti ion rilate al interlingvistiko kaj Esperanto. Prefere lige kun multlingvismo kaj lernado de pluraj lingvoj. Kun danko al la teamo, kiu deĵoris en la stando,
Bert de Wit

Forpasis Hans Bakker 1937-2015

Homama Altruisma Ne flankiĝanta Sindona
tia estis nia kara
Hans Bakker
Kavaliro laŭ la Ordeno de Oranje Nassau
Honora Membro de UEA
08-11-1937 Amsterdam 21-01-2015


Januaro 2015 - Mia edzo mortis post intima festo de la tago, en kiu ni – antaŭ 53 jaroj – geedziĝis.
Hans forpasis post mallonga periodo, en kiu specialistoj malkovris ne-kuraceblajn malsanojn.
Niaj gefiloj, Marc kaj Chaja, kaj mi mem estis ĉe li ĝis la lasta momento.
La mondo perdas homaraniston.
La Esperanto-movado adiaŭas membron, kiu sin dediĉis dum jardekoj al la disvastigo de Esperanto.
Hans semis por la Universala Esperanto-Asocio kun pluraj kunlaborantoj la internacian lingvon en Afriko. Ne nur la lingvon li disvastigis. Precipe la Homaranismo de Zamenhof estis lia gvidlinio.
Tie, kie necesis, li havigis “fiŝkaptilon” al bezonanto – anstataŭ sendi “konservitajn manĝaĵojn”.
En UEA estas starigita Fondaĵo Afriko kaj Kapitalo Afriko. Al ambaŭ Hans kontribuis multon.
Celo: en tiu kontinento Esperanto disvastiĝu, prefere per diplomitaj Esperanto-instruistoj el la regionoj. Estu do lernomaterialo surloke sed ankaŭ libroj kaj aliaj Esperantaĵoj.
Esperantistoj sin organizu en kluboj kaj landaj asocioj. Aktivaj esperantistoj havu la okazon membriĝi al UEA – se necese kun financa helpo. (Fondaĵo Canuto).
Samtempe li estis la motoro por kolekti financojn, necesajn por starigi kernejon en Togolando.
Jam dum dek jaroj funkcias en Lomé Instituto Zamenhof, kie oni edukas laŭ la spirito de Zamenhof, kie ne nur centoj da lernejanoj sed ankaŭ gepatroj sekvas lecionojn, kie oni krom la devigaj fakoj instruas ankaŭ Esperanton.
Hans konatiĝis kun multaj diversaj kulturoj pro siaj kontaktoj kun niaj geamikoj kaj kun konatoj en la tuta mondo. Li ĉiam klopodis atenti, kompreni kaj respekti la aliulon.
Ĉe Edukado.net estas Panteono. Tie vi povas legi iom pli pri la Esperanto-vivo de Hans.

Eĉ post la morto Hans estas “utila”. La korpon li lasis al la scienco.

Se vi deziras skribi ion pri via rilato kun Hans Bakker, bonvolu sendi tion al la retadreso hansbakkermemore@gmail.com.
Bonvolu uzi ne pli ol A4-formaton. La familio volonte kolektos viajn memorojn omaĝe al Hans.

Ans Bakker-ten Hagen

2014

Deklaro de reĝo Willem-Alexander post la kunveno kun la postvivantoj de la viktimoj de la aviadila katastrofo

Julio 2014 - Ĉi-posttagmeze kunvenis granda aro da postvivantoj de la viktimoj de la aviadila katastrofo en Orienta Ukrainio. Ankaŭ mia edzino kaj mi ĉeestis tie. Ni estas profunde tuŝitaj de la korŝiraj, personaj rakontoj de homoj, kiuj perdis siajn karulojn. Homoj, kies vivoj frakasiĝis. Ilia ĉagreno, ilia senpovo ka j ilia malespero tranĉas tra nia animo. Multaj homoj diris al ni : «Ni volas almenaŭ inde povi foradiaŭi niajn karulojn.» Ni komprenas ilian frustriĝon kaj vundatecon. Kaj ni dividas ilian profundan deziron ke ekestu klareco pri la kialo de la katastrofo. Ni scias ke ilia perdo ne estas plu riparebla. La ĉagreno estas senfina. La sola afero kiun hodiaŭ ni povis fari, estas troviĝi apud ili kaj aŭskulti iliajn historiojn. La pasintajn tagojn ĉie en nia lando kunvenis homoj. Ankaŭ en la venonta tempo tio ankoraŭ okazos. En entreprenoj. En lernejoj. Ĉe sportunuiĝoj. Kaj en la loĝoĉambroj ĉie en Nederlando. La homoj ne delasas unuj de la aliaj.
Tio precipe gravas en la nunaj tagoj, dum nia lando tiel forte estas elprovata kaj tiel multe da samlandanoj estas perfortitaj de ĉagreno. Ke ni firme nin tenu. Ke reciproke ni subtenu kaj helpu unuj la aliajn. Kaj ke nian koron ni malfermu por ĉiu kiu volas dividi kun ni sian historion. Nun, sed ankaŭ dum la venontaj monatoj kaj jaroj. Volonte mi vortigas mian aprezon por ĉiuj tiuj homoj kiuj zorgas pri la trafitoj. Parencoj, amikoj, najbaroj, kolegoj, samklubanoj. Vi estas nun tiom bezonataj ! Mi ankaŭ volas esprimi mian aprezon por la centoj da profesiuloj kiuj subtenas ĉe multe da tristaj kaj malfacilaj taskoj kiuj nun devas esti farataj. Mia edzino kaj mi partoprenas la ĉagrenon de ĉiuj trafitoj kiuj portas funebron. Enpense ni ĉeestas ĉe ili. Tio ankaŭ veras pri mia patrino kaj la ceteraj membroj de mia familio kiuj en ĉi tiuj mallumaj tagoj sin sentas ekstre ligitaj al nia lando.
Tiu ĉi terura katastrofo batis profundan vundon en nian socion. Ĝia cikatro restos videbla kaj sentebla. Ĝis post multe da jaroj. En la pleja mizero gravas interna forto, kompato kaj reciproka ligiteco. Tiuj estas la ecoj, kiujn nia lando en decidigaj momentoj montriĝas posedi.

Esperanto-tago 26 julio

Julio 2014 - Esperanto-reklamo 2100-foje en hungaraj radioj... En februaro ni jam raportis pri nia eksperimenta radiokampanjo. ​Tiam ni mendis pagitan radioreklamon por Esperanto, kiu sonis dum 2 semajnoj 1002-foje en 26 radiostacioj. Pro la sukceso de tiu eksperimento, ni nun ne nur simple ripetas la radioreklaman kampanjon​, ​sed duobligas ĝin: Dum ​kvar semajnoj, ekde ​la ​30-a de junio ĝis la Esperanto-tago, t.e. ​la ​26-a de julio aŭdeblos 11-sekunda Esperanto-radioreklamo 2100-foje en 33 hungariaj lokaj radiostacioj: La reklamo pri Esperanto estas aŭskultebla ĉi tie. Traduko de la reklama teksto estas ​jene:
"Por havi lingvoekzamenon, aŭ por via universitata akcepta ekzameno plej rapide oni povas lerni la lingvon Esperanto. Elprovu la interretan kurson! -- www.esperanto.hu -- esperanto.hu!" Laŭ nia scio ti​el ampleksa radia reklamkampanjo por Esperanto ankoraŭ ne okazis en Hungario, kaj ankaŭ ne en internacia Esperantujo. La reklampanjon prizorgis Lingvo-Studio, L.S. kaj Fondaĵo Eszperantó.

ILEI akceptita de la urbestrino de Montevideo en la Nacia Parlamentejo

Julio 2014 - En impona italstila palaco, longa, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj -- jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro, 1954. Tiu salonego okupas la tutan larĝon de la ‘Leĝa Palaco’, la duĉambra parlamentejo de Urugvajo.

En tuj apuda, same impona salono ariĝis naŭdeko da anoj de la 47a Konferenco de ILEI plus gastoj kaj lokaj helpantoj. La prezidantino de ILEI, s-ino Mirejo Grosjean bonvenigis la konferencanojn, prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn. Elstare inter tiuj estis la urbestrino de Montevideo, s-ino Ana Olivera. Plie du reprezentantoj de la Regiona Oficejo de Unesko en Montevideo, inter kiuj la direktoro, s-ino Lidia Brito. Krome la Vic-ambasadoro de Svislando en Urugvajo.
La urbestrino deziris al ni sukcesan kunvenadon kaj kore bonvenigis nin al Montevideo, ĉefurbo kun 1,4 milionoj da loĝantoj. Ŝi montris klaran simpation por nia lingvo, klarigante, ke ŝi ekkonis ĝin jam en junaĝo, ĉar tre influa lernejestrino de ŝia liceo deklaris: “Estus bone, se estus komuna lingvo, uzebla por ĉiuj personoj”.

La direktorino de la Unesko-oficejo (kiu zorgas pri scienco tra la tuta Sud-Ameriko kaj Karibio, kaj prizorgas ĉion de Unesko en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino) emfazis la edukajn laborojn de Unesko kaj la grandecon de la problemoj de malegaleco, malriĉeco kaj malpaco, kiun eblas superi nur per pli fortaj programoj kaj klopodoj. Ŝi bone sentis la lingvan dimension en la evolulaboroj kaj konsentis, ke Unesko kaj la Esperanta movado dividas multajn komunajn valorojn.

Interese, ke nur en nia konferenco, la direktorino de la Unesko-oficejo en Montevideo unuafoje renkontis kaj kore salutis sian urbestrinon. Poste la vic-prezidanto de UEA en sia saluto diris la sekvon:

Nome de Universala Esperanto-Asocio mi kore dankas al la reprezentantoj de Urugvajo, de Montevideo, de Unesko kaj la diplomatoj pro la partopreno en nia solenaĵo kaj pro la digna kaj impona akcepto kiun ricevis la Konferenco de niaj instruistoj.
La rekono de Unesko al la lingvo Esperanto antaŭ 60 jaroj ludis difinan rolon en la historio de nia lingvo. Ni refoje emfazas, ke temas pri vivanta, funkcianta lingvo kun aktiva tutmonda parolkomunumo.
La lingvo kapablas ludi valoran rolon en interkulturaj kontaktoj; ĝi ne nur havas propran kulturon, ĝi plie efike servas kiel ponto inter plej diversaj kulturoj, kaj farante tion, kontribuas al la protektado de multlingveco en la mondo.

Dum nia Konferenco ni certe diskutos tiujn temojn. Nome de UEA mi deziras al ĝi plenan sukceson.

Tradukadon kapable faris tra la tuto Ana Montesinos de Gomis kaj Duncan Charters. La disponigo de la nacia parlamento kaj al altiro de tiom altrangaj gastoj estas la merito de la loka konferenca teamo, sub gvido de s-ino Sonia Risso. Antaŭ la pluiro al du dudekminutaj pritemaj prelegoj farotaj nur en Esperanto, la honoraj gastoj ricevis inviton forlasi la salonon, kaze de aliaj devoj. Laŭdinde, ili ĉiuj restis, kaj laŭ la reagoj, evidente komprenis kaj aprezis multon.

Unue, Marija Jerković el Kroatio prizorgis lumbildan prezenton pri la preparlaboroj ekde la 7a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo en 1952, por veni al la punkto povi en Montevideo du jarojn poste akceptigi kunlaborajn rilatojn inter UEA kaj Unesko. Tio frue sukcesis, sed favora rezolucio pruviĝis pli defia. Necesis unue trovi subtenan delegacion. Post multa laboro, la meksika delegacio konsentis prezenti proponon, sed ĝi estis malakceptita, ĉefe pro la detrua kaj moka interveno de prof. Blinkenberg el Danlando, kiu i.a. aludis negative al urugvajaj menuoj. En tri-minuta reaga interveno, malfacilis restarigi seriozecon kaj favore prezenti Esperanton.

Tio ŝajnis la fino. Sed ne. La loka helpa teamo laboregis, ĉiutage aperigis en la urugvajaj ĵurnaloj artikolojn favore al Esperanto, tiel ke la malakceptita rezolucio fariĝis nacia diskutpunkto. Lapenna mem donis radian intervjuon, persiste lobiis inter la delegacioj kaj aranĝis kunsidojn kun altranguloj. La lumbilda prezentaĵo donis, tra la lastaj tagoj antaŭ la konferenca fermo laŭhoran, poste laŭminutan resumon de la rimarkindaj eventoj kaj atingoj, kiuj kulminis en eksterordinara revoĉdonigo de la rezolucio en la fina ĝenerala asembleo, kun bele pozitiva rezulto.

La dua prelego provis doni pli vastan kuntekston al tiuj dramecaj momentoj. Mirejo Grosjean skizis la decidajn mejloŝtonojn de Esperanto ekde 1859 ĝis la nuntempo, en kiu 1954 evidente ludas grandan rolon. Ŝi tion klare kaj elokvente prezentis, fine tirante el la historio kaj de la agprincipoj de Lapenna mem, receptojn por nia estonta agado, interalie ĉe Unesko.

Post tiu duhora solenaĵo, la konferenco ricevis gviditan montradon de la parlamentejo, inkluzive de la imponaj kunvenejoj por la 99 deputitoj kaj la 33 senatanoj. Tuj ekstere de la palaca placo, sur herbejo apud trafikata avenuo, la konferenco rajtis kolektive planti gujavan arbeton, kiun esperantista ekologo jam kreskigis el semo. Antaŭ la arbo estis solene malkovrita digna ŝtonplako kun teksto: ‘Esperanto kaj Unesko – ligitaj tra sesdek jaroj – 1954-2014.’
Memorinda mateno por ILEI kaj por Esperanto entute.
Stefan MacGill (UEA) en Mirejo Grosjean (ILEI)
Fotoalbumo de la parlamento del Uruguay

Marjorie Boulton – 90-jara

Majo 2014 - Sepdeko da vizitantoj el ​dek tri landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo ​en ​sabato la 10-a de majo. Okaze de la 90-jariĝo de verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolis pri ŝi kaj ŝia verkaro. Lia prelego,​'Marjorie Boulton – poeto kore fajra​',jam estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA aŭ ĉi sube.

Grundtvig-seminario pri la frisa kulturo

Majo 2014 - Kadre de internacia kunlaboro subtenata de la Grundtvig-projekto Tutviva Lernado la nederlanda Fondaĵo Edukado.net inter la 22a kaj 25a de majo 2014 organizis seminarion kies temo estis Frislando kaj la frisa kulturo.

La internacian programon partoprenis kvar organizaĵoj, entute kun 60 personoj. Ili venis el Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Centrum edukacji Międzykulturowej, Pollando, Nowy Sącz, Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).
En la aranĝo la nederlandan Esperanto-Asocion Esperanto-Nederland reprezentis estraranino Ineke Immepkamp kaj membro Arjen-Sjoerd de Vries.

En la unuaj du tagoj la gastoj unue turismis en Amsterdamo kaj Hago kun la gvido de la gastigantoj Katalin Kovats direktoro kaj Sylvain Lelarge estararano de la Fondaĵo Edukado.net.

La semajnfina programo inter la 24-25a de majo okazis en Frislando kie la ĉefgastigantoj estis la frisa-Esperanto muzikgrupo Kajto. La gastoj vizitis la frisajn urbojn: Sneek, Hidenloopen kaj Leeuwarden, kie sabaton ili ĝuus ankaŭ la aranĝojn de la tiea stratfestivalo. En la hotelo de Sneek okazis ankaŭ specialaj kulturaj aranĝoj: la folklora dancgrupo.
‘De Ljouwerter Skotsploech’ prezentis sian programon kaj rakontis pri kutimoj kaj vestaĵoj. Sekvonttage la du frisaj Esperanto-muzikgrupoj okazigis seminarion kun muzika akompano kaj dancigo. Kapriol prelegis pri Frislando kaj la frisa lingvo, Kajto pri unikaj aspektoj de Frislando kaj ties kulturo (sporto, bestoj, manĝajkutimoj kaj trinakĵoj). Kompreneble ne mankis ankaŭ viva gustumado.
Frisa paro gastis ankoraŭ en la programo, rakontate pri siaj vestaĵoj kaj vivo. La muziko kaj dancoj, en kiu ankaŭ la gastoj partoprenis, faris la programon riĉa travivaĵo. Pri la prelego kaj aliaj temoj pri Frislando en la sekcioj liberaj studoj ĉe edukado.net aperos dekleciona reta kurso pri Frislando, kun tekstoj, testoj, sonmaterialoj kaj filmoj por ke esperantistoj tutmonde povu ekkoni niajn malkovrojn pri tiu minoritato de Nederlando. La sekva projekto-renkontiĝo okazos en septembro en Hungario, kie la temo estos la VINO, ties kultivado, produktado.

Fotoj pri al nederlanda aranĝo aperis en edukado.net

Honoro per reĝa ordeno

​Aprilo 2014 - Peter van Noorden ricevis la 26-an de aprilo pro siaj libervolaj laboroj (i.a. por Esperanto) honoron per reĝa ordeno.

2013

Kongresa temo 2014

Decembro 2013 - Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.

"Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, laŭ la vortoj de Zamenhof en 'La espero'", komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. "Sed niaj nepoj vivos en monda socio, kiu devas solvi multe pli da problemoj ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo".

Kerne en la koncepto de daŭripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indiĝenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.

"Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankaŭ aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, laŭ mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?"

Verko de Couperus en la serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo

Junio 2013 - Per la Esperanta eldono de la majstroverko Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… de Louis Couperus, la eldonejo Mondial kaj UEA festas la 150-an datrevenon de la aŭtoro en la plej taŭga maniero. Tiu korifeo de la nederlanda literaturo naskiĝis la 10-an de junio 1863 kaj forpasis la 16-an de julio 1923.

La romano Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… aperis originale en 1906. La Esperantan tradukon de Gerrit Berveling eldonis Mondial kaj ĝi aperis kiel n-ro 49 en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Ĝi estas la unua verko el la nederlanda literaturo en la serio, se escepti Laŭdo de l’ stulteco de Erasmo de Roterdamo, originale verkita latine. Ankaŭ ĝin tradukis Gerrit Berveling.

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… estas unu el la plej popularaj verkoj de Couperus, aperinta en dekoj da eldonoj. Ĉi-jare ĝia adaptaĵo por teatro turneas tra Nederlando. Enhave ĝi kombinas la medion de Hago, kie la aŭtoro edukiĝis, kaj memorojn el la Nederlanda Indio, nun Indonezio, kie li vivis plurajn jarojn. Centraj temoj de tiu ĉi naturalisma romano estas la senrevena pasado de tempo, maljuniĝo kaj morto, familaj problemoj, divorco, konsciencriproĉoj. Temas pri familiromano; preskaŭ ĉiuj roluloj estas samfamilianoj.

La Esperantan tradukon akompanas, krom glosoj, ankaŭ biografia prezento de la aŭtoro kaj antaŭparolo de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu reliefigas la celojn kaj specifaĵojn de la Serio Oriento-Okcidento kiel "edukilo al homeco", kiel li ĝin priskribas.

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… havas 256 paĝojn kaj ĝia prezo ĉe ! la Libroservo de UEA estas 18,90 EUR (plus sendokostoj kaj en EU imposto de 6%).

En la traduko de Gerrit Berveling aperis antaŭe du aliaj libroj de Couperus: la rakontaro Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (6,00 EUR) kaj la romano Fatalo (15,00 EUR), eldonitaj resp. de UEA kaj VoKo, ambaŭ en 2008.

Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo

Majo 2013 - La televidokanalo RTL regional elsendis 6,5 minutan filmeton pri Germana Esperanto-Centro kaj Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo. Ili konstatis, ke post 125-jara senhejmeco la Esperanto-movado finfine trovis hejmlokon, akcepton kaj agnoskon far la urbo mem. La filmeton vi trovos ĉi tie.


Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo

Aprilo 2013 - La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).

La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 1994 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.

La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro A.P. Versloot kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto ekde la komenco funkciis mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.

Mallonga filmo el Ukrainio gajnis la konkurson en Berlino

Marto 2013 - Germana Esperanto-Asocio organizis kurtfilmkonkurson por celebri la 125-an datrevenon de Esperanto. La premiada ceremonio okazis la 9-an de februaro 2013 en Berlino. La plej bonaj filmoj estas nun videblaj ĉe YouTube.

La plej grandan premion (1000 eŭrojn) ricevis la filmo "Pasporta Servo" de la ukraino Oleg Zabolotnyi. Premioj po 500 eŭroj venis al la germano Daniel Voss kaj la slovakino Eva Fitzelová.

La ukraina kontribuo konvinkis la ĵurion per humuro kaj persona referenco. Oleg Zabolotnyi rakontas, kiel lia patro dum longa vojaĝado renkontis belegan ukraininon, kiu baldaŭ poste donis al li filon. Ĉar la sola komuna lingvo de la paro estas Esperanto, la infano iĝas denaska Esperanto-parolanto. Je unu generacio poste, ankaŭ la filo (la aŭtoro) mondvojaĝas kaj renkontas belegan esperantistinon...

La tasko ĉe la konkurso de Germana Esperanto-Asocio estis prezenti mallongan filmon ĝis kvin minutoj, kiu rilatas iel al Esperanto. La rezulto estas de kvar kontinentoj tutmonda ĉielfajro de kreemaj filmoj, montrantaj la diversecon de la Esperanto-kulturo. De amuza filmo de brazila bohemo ĝis la verko de rusa filmisto, kiu montras la persekutadon de esperantistoj sub Stalin laŭ la ekzemplo de lia propra avo. Unu filmo de Kongolando montras kiel senpage vojaĝi al Islando danke al aŭstralia Esperanto-amiko. Alia filmo el Ĉinio montras emeritan instruiston, kiu restas juna kiel infano per Esperanto.

D-ro Rainer Kurz, kiu ĉeforganizis la kurtfilmkonkurson, estas tre fiera pri la la diverseco de la 56 kontribuoj. "Mi neniam atendus tiel vastan tutmondan eĥon. La 17 partoprenlandoj el kvar kontinentoj montras la multecon de Esperantujo."

Premioj:
- 1000 eŭroj: Plej bona filmo en Esperanto: "Pasporta Servo!" de Oleg Zabolotnyi, Ukrainio
- 500 eŭroj: Plej bona ideo (dividita premio): "Ideevolution" de Daniel Voss, Germanio
- 500 eŭroj: Plej bona ideo (dividita premio): "Ĉu vidis imagas?" de Eva Fitzelová, Slovakio
- La ankaŭ anoncita premio por la plej bona filmo kaj la publiko-premio ne estis eldonita por buĝetaj kialoj.
Landoj de la partoprenantoj:
Benino, Brazilio, Bulgario, Ĉinio, Finnlando, Germanio, Hispanio, Italio, Kanado, Kongo, Pollando, Rusio, Slovakio, Sud-Afriko, Svislando, Ukrainio. Filmoj:
La plej bonaj filmoj estas rigardeblaj ĉi tie.

Jarraporto de 'Evidente' 2012

Aprilo 2013 - Jen la jarraporto 2012 de Fondaĵo Evidente.
Legu plu

Rob Moerbeek raportas pri siaj travivaĵoj en Ĉinio kaj Vietnamio 125-jara Esperanto

Aŭgusto 2012 - 2012 estas memorinda jaro por la uzantoj de la internacia lingvo Esperanto. Ĝia unua libro aperis en 1887, do nun ni festas la 125-jaran jubileon. Ĉar ĝeneraliĝas la konscio ke gravas egalaj rajtoj, en pli kaj pli da landoj ni povas utiligi Esperanton. Du el tri festadoj kiujn mi atendis, estis konvene kombineblaj. Bedaŭrinde la kongreson de blindaj esperantistoj en Ukrainio mi devis rezigni, por partopreni en la 45-a Konferenco de Esperanto-instruistoj en la ĉina Kunming kaj la 97-a Universala Kongeso de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio.

La 45-a Konferenco de Esperanto-instruistoj en la ĉina Kunming
En la ĉefurbo de la sudokcidenta provinco Yunnan – kun 'eterna printempo' - kunvenis rekorde da instruistoj kaj studentoj: pli ol cent el preskaŭ dudek landoj de ĉiuj kontinentoj. La duonon konsistigis ĉinoj. Krom kelkaj bonegaj lingvouzantoj ĝojigis nin dekoj da junaj vervaj komencantoj, kursanoj de la Arta Kolegio kiu nin gastigis. La aŭtoritatoj havigis al ni senpage kaj la konstruaĵon kaj riĉan programon de artaj prezentoj, muzikaj, kantaj kaj dancaj en belegaj kostumoj, ofte de naciaj malplimultoj, kiuj multnombre loĝas ĝuste en tiu provinco: duono el la 52. Ekskurso al etnologia vilaĝo donis superrigardon: ĉe iuj ankoraŭ regas virinoj, aliaj adoras bizare grandan 'faluson' (penison). Sed ankaŭ la imponan naturon ni povis ĝui en ekskursoj: la ŝtonan arbaron de Ŝilin kaj la potence muĝantan riveron Maitan, kiu inter rokmuroj 60-metraj erodis ankoraŭ ĝis-15-metran profundon. En longega groto ni vidis ĝin kirlotumulte ataki falintajn rokpecojn kaj en ĝemelaj kataraktoj falegi profunden. Pro la impona fenomeno mi apenaŭ konsciis, ke faleto malpurigas la pantalonon eĉ pli, post kiam likviĝinta kokosoleo ĝin jam plorinde grasigis. Tiun sorton ĝi dividis kun la konferenca sako kaj la dokumenta enhavo... Sed pli mi bedaŭris la sakon, surhavantan la plej antikvan bildoskribon, vivtenatan de unu sola skribisto el la Naŝi-tribo: Dong Ba. (Favora trakto de tutsemajna ŝvitlavaĵaro en Hanoja hoteleto kostis nurajn 73 000 dongojn, apenaŭ 3 eŭrojn!) Kiel nederlanda reprezentanto en la Komitato de (la instruista faka asocio) ILEI mi aktive partoprenis en la konsiliĝoj. Esperplenaj pro la movada kresko precipe en Orienta Azio ni elektis eĉ naŭ-kapan estraron, kapablan fronti la atendeblajn defiojn. Mia kontribuo konsistis ĉefe en lingva adapto de oficialaj dokumentoj, interalie la Rezolucio. Por ĝi mi kunlaboris kun la prezidanto Stefan MacGill, kiu siatempe estis ankaŭ direktoro de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Roterdamo, do mia superulo. Sed ni ankaŭ adaptis la tekston de la ĉefcelo en la Strategia Vizio de UEA, kie anstataŭ “multlingveco” ni proponis “mondvasta multlingva socio, por kies internaciaj kontaktoj ni prefere uzu la neŭtralan lingvon Esperanto”.

Nova estraro de ILEI
La nova estraro de ILEI elstaras pro la nombro de la nove elektitaj membroj (6 el 9), la nombro de la virinoj (5 el 9), reprezento de preskaŭ ĉiuj kontinentoj (mankas Afriko): la ĉina organizanto kaj plenumanto de la aranĝoj de nia konferenco Arko (s-ino Gong Xiaofeng) kaj la nepalano Bharat Kumar Ghimire (kiun mi helpis per libroj el la Libroservo en Hanojo, por lia universitata tasko en ILEI: li jam kontaktis universitatojn en Filipinoj!), Vilĉjo Harris el Usono (nia kasisto!), la sukcesa Esperanto-instruisto Penny Vos el Aŭstralio kaj ankorau tri eŭropaninoj, spertaj pri instruado kaj organizado). Jam la komencon de mia ĉeesto en Ĉinio perturbis neoptimuma digestado, ĉu pro la “horzonozo – 8-hora dormomanko –, danĝera kranakvo per dentobroso aŭ duŝiĝo, komenca internacia pikniko (mi kunportis duonmetron da ĉokoladodisketoj, sed tiun mia amiko Mo el Wuhano transdonis al la studentoj, kiujn li instruis, anstataŭ al la delikatagustaj instruistoj –, ne ĉiam vegana manĝo, troa temperaturo? Diablo scias kio okazis. Mo mem povis resti nur tri tagojn, grave malsana, sed li nepre volis revidiĝi kun mi, trajne tra mil kilometroj kaj reen. Sed la kolegoj ĉiel helpis per teo saniga, kuraĝigoj kaj irante al la kuireja stabo por alporti fruktojn. Tio mildigis la mal(kom)forton. Kaj mi ne forgesu la matenajn tajĝiĉuanajn ekzercojn de la majstro Zhang Jiping, kiu en la Arta Vespero demonstris sabro-dancon. Mian ĉambron mi komence okupis sola, sed jam la duan vesperon hezite sin anoncis korea profesoro, LEE Jungkee, kiu ĉiumonate startigas novan intensan kurson siauniversitate, krome lecionas en memkreita kulturdomo. Kaj ĉi-oktobre li atingos sian 250-an kurson! Li klarigis, ke la samĉambrano maldormigas lin pro stentora ronkado. Nu, mi avertis, ke ankaŭ mi – perdinte la edzinon jam en 1998 – ofte vekiĝas pro ies ronkego. 'Se tio okazos, bv. puŝi min', mi konsolis. Kaj matene mi informiĝis, ĉu mi lin vekis. Li nenion rimarkis, do mi konkludis: “Evidente mi kaŝ-ronkis”. (Tiaj 'neologismoj' spontane prezentiĝas en Esperanto, kio plezurigas la vivon.) Nia Komitato akceptis reviziojn en la Interna Regularo, ankaŭ du Honorajn Membrojn, la tre malsanan sed meritplenan Laŭlum (mi ĉiam miregis pro lia traduka diligenteco: lastatempe aperadas tradukoj de pli-ol-mil-paĝaj klasikaĵoj, sed li ankaŭ longe instruadis Esperanton ĉe universitato) kaj la aŭtoron de la plej freŝdata lernolibro por ĉinoj, Li Weilun, kiu post tridekjara universitatnivela instruado de la angla kaj Esperanto eĉ kiel maljunulo ankoraŭ instruas Esperanton en mezlernejo. Samkiel en la lastjara Konferenco en Kopenhago, ankaŭ ĉi-okaze ni ĝuis riĉegan Simpozion kun lokaj specialistoj: el 38 fakaj tekstoj la organizantoj elektis la ok plej valorajn, kiujn la elektitaj fakuloj pri arto ĉinlingve prezentis, sed enprogramiĝis ankaŭ “klasinterŝanĝoj' de la tre aktiva kaj sindediĉa svisino Mirejo Grosjean (libro kun 80 aktivaĵoj por kultura interŝanĝo) kaj la kurso de Penny Vos (kadre de la instruado de ne-anglaj lingvoj), prezente de Jennifer Bishop. Kaj ĝuste ŝi multe helpis ankaŭ al mi persone, ne nur pruntante monon (mi komence ne havis ŝancon ŝanĝi monon, sed eĉ trovante 'neeblan' suveniron por mia najbarino, kiu zorgis pri miaj plantoj, kaj kompense petis fremdan simbolon, magnete pendigeblan sur la fridujo!!!) Kaj kun sia edzo Allan en la Lingva Forumo ŝi prezentis aŭstralian aborigenan lingvon. Mi havis taskon ĉe la nederlanda lingvo, kiun bonege preparis la belgo Marc Cuffez, kaj pri Esperanto mem.

ILEI-Konferenco 2013 en Germanio kaj en 2014 UK en Argentino
La postan konferencon (2013) ni povas antaŭvidi en Germanio, apud la 'unua oficiale proklamita Esperanto-urbo' Herzberg am Harz, ne tro koste kombineblan kun la 98-a UK en Rejkjaviko. Poste verŝajne okazos UK en Bonaero, Argentino. Pasie pledis por tiu 'mirinda lando' Ana Montesinos de Gomis, kiu tradicie helpadas al kubaj esperantistoj. Sekvos por la jubilea centa UK Lille, ne malproksima de Bulonjo-ĉe-Maro, kie okazis la unua kongreso en 1905. Kvankam principe ILEI sekvas la kontinenton de la UK, la ŝanco reveni al Afriko povos maturiĝi: pluraj landoj (Burundo, Benino, Senegalo) sopiras nian partoprenon. Tiaj ekstereŭropaj kongresoj ne ĉiam plu estas pli multekostaj, sed gravas por UEA-anoj ankaŭ la komforto. Kaj en jaroj de estrarelektoj Eŭropo restas la preferata por la kongresloko. Kaj kio plej kaptis? Krom la oficiala malavareco (la direktoro de la Kolegio estas mem esperantisto, DUAN Yong-xing), eble la elano de la junaj gestudentoj, kiu kuraĝigis nin. Nepras daŭrigi la kontaktojn. Multajn retadresojn mi notis. Sed ne nur en Ĉinio: certe ankaŭ en Hanojo gejunuloj deziregis paroladi kun ni en la ĵuse sed ĝuste lernita egalrajtiga lingvo. Surprizis nin dekkvino da junaj indonezianoj per siaj vestoj buntaj – kaj memaĉetitaj! – kaj per prezentado en la Internacia Arta Vespero. Ĉi tiun novan alfluon ni dankas al belgino, Heidi Goes, kiu, vizitinte nian Roterdaman bibliotekon (20.000 libroj, nenombreblaj gazetoj), plurfoje vojaĝis al Indonezio por esplori la historion de la landa Esperanto-movado kaj por instrui.

La Hanoja Universala Kongreso
En la ĉefstratoj amaso da tabuloj kaj superstrataj tekstotukoj bonvenigis la 97-an UK de Esperanto, Ponto al Paco, Amikeco kaj Disvolviĝo, laŭ la kongresa temo. Sed komence mi devis labori: en la Komitato mi nun reprezentis LIBE, la fakan asocion de vidhandikapuloj (mia edzino estis ĝia longjara redaktoro kaj kasisto). Rezignante unu el la kunmingaj ekskuroj mi trovis tempon brajlopiki unu ekzempleron de la kongresa programo. Tiun mi dimanĉmatene povis transdoni al la sola vjetnama blinda esperantisto, la juna muzikisto Cung (kung), petante ĝin poste disponigi al aliaj blindaj partoprenantoj. Ĉi tiu Cung brave partoprenis la Solenan Inaŭguron gitarlude kaj kantante en ĥoro de junaj vjetnamanoj.Ankaŭ ĉi tie ravis belegaj muziko, dancado kaj kantado. Multan atenton ricevis tradiciaj muzikinstrumentoj, tipa harpo el lignaj platoj kaj ŝtoneta zimbalono, virtuoze kaj muziksorĉe ludataj en la nacia Arta Vespero. Emociis la sinĝeno de studentino interpretanta la vortotorenton de ekskursa gvidistino: la baza kurso ne lernigis fakvortojn. Ĉar nia prezidanto Probal Dasgupta prave bezonis ripozon ('jam la tutan semajnon mi devas paroli'), mi proponis suflori la terminojn elangle kaj efektive nur dufoje mi devis ĝeni la baratanon (hindunianon) Dasgupta por certigi, ĉu mi bone komprenis la anglaĵojn “glazuri” lignaĵojn kaj teks-terminon. La ceteron merite plenumis la studentino. Gapigis nin budhisma templo 17-ajarcenta, belege multkolora, plena de statuoj, ne nur de Budho kaj gardgigantoj, sed ankaŭ de reĝino kiu fordonacis siajn riĉaĵojn al la templo por mem monaĥiniĝi. Kaj surprize lokon havis eĉ indiĝena dio, samspace adorata: kulmina religia libero!

Movada Foiro
Por la movada foiro tuj post la unua Komitata sesio, sabaton la 27-an de julio, mi kunportis aĵojn destinitajn al tri standoj: por nefumantoj librojn de la ĵus distingitaj Wanda de Kanter kaj Pauline Dekker en mia urbeto Beverwijk; por Esperanto Nederland kartludojn de la Utreĥta edukejo Atalanta, kiu aldonas senpage ĉarman libreton, same tradukitan de Marlijne Hemelaar en Heiloo, kaj fine por LIBE: la Esperanto-alfabeto estas la sola brajla sistemo unuforma tutmonde. LIBE havis sian kunsidon nur kongresfine, sed ĝin ĉeestis pluraj gravuloj, interalie malajziano kiu volas fondi asocion por blinduloj.

Kongresa temo: Esperanto kiel ponto al amikeco, paco kaj disvolviĝo
En kvar sesioj oni traktis la kongresan temon:”Esperanto kiel ponto al amikeco, paco kaj disvolviĝo”. Tio rezultigis la kongresan rezolucion (mi aldonis tradukon en la nederlanda versio de mia raporteto) .

Kleriga lundo
La fakgrupo 'Esperanto por UN' partoprenis la “Klerigan Lundon”, sed havis ankaŭ propran kunvenon, en kiu Humphrey Tonkin konsilis aliĝi al UN- kaj Unesko-kluboj naciaj. En tiu lundo kaj la “Tago de la Lernejo” ni povis informiĝi ankaŭ pri la agado en Indonezio.

Libroservo
En la Libroservo dum po duonhoro tra la semajno prezentiĝis deko da aŭtoroj, interalie la redaktoro de la revuo “Esperanto”, la slovako Stano Marĉek, kies “Esperanto per rekta metodo” jam estis tradukita en 31 lingvojn: 23 eŭropajn, la araban, japanan, ĉinan, korean, tajan, tajlandan, indonezian, armenan. Sed ankaŭ Trevor Steele, aŭstralia romanverkisto, kiu krome en la Internacia Kongresa Universitato sobre priskribis la eble solan neintencan sed kompletan genocidon, nome tiun al la tasmania praloĝantaro. Multaj partoprenis la konversaciajn rondojn kaj pluraj ekzameniĝis: tiel la sumo de (laŭ eŭropaj normoj) oficiale diplomitaj ekzamenitoj atingis 500.

Loa Loa Loa!
La kongresa kuriero nomiĝis laŭ la herolda (kaj poste la pupluda) anonco “Loa Loa Loa!” Aperis ses numeroj, kaj eble ankoraŭ sepa aperos kun la lastaj nomoj de partoprenintoj (ĉ. 900). La aŭtoritatoj montris grandan gastamon kaj havigis al nia prezidanto “Medalon de amikeco”, kies transporto eble iom embarasas lin. Kiel honora membro de nia asocio mi havis inviton al la urbdoma akcepto. Plian fojon ĝueblis majestaj prezentoj de tradicia kaj eŭropstila muziko kun kantado kaj brila dancado. Avertite de norvega kolego, mi mendis veganan manĝon kaj vere la rizbulon kun legomoj en planta oleo oni surtabligis perfekte kaj belorname. Postfine ni ricevis fortikan papersakon kun brile ruĝa skatolo, en kiu troviĝis granda ligna vazo, belege lakita, kaj ankoraŭ multe pli peza libro pri vjetnama arto, spirhaltige bela, sed ja iom peza transportaĵo por la valizo. Mi krome cedis tempon – kiom da programeroj allogas, sed koincidas en tiaj kongresoj! – por ĉeesti la plantadon de Esperanto-arbo en la vivmedia parko de Hanojo. Tie nun kreskas nia akacio memore pri la 97-a UK. En la kongresferma solenaĵo oni ĉiam donas premiojn, prezentas la rezolucion, aŭskultas resumon de la kongreseventoj (la estrara sekretario Barbara Pietrzak estas bonega ĵurnalisto) kaj la finparoladon de la prezidanto – li konkludis el kelkaj kulturaĵoj (i.a. prelego de Humphrey Tonkin) ke ni agu ne nur kiel homaranoj, sed kiel konsciaj TERANOJ, solidaraj kun ĉiuj vivantoj sur nia planedo – kaj transdonas la flagon.

La sekvan jaron ni do iros al Islando, kie la temperaturo certe ne ĉirkaŭos 40 gradojn. Mirakle ke homoj laboras en tia varmego. En la Muzeo pri la Vjetnamino” mi spektis videon kun intervjuo al kamparanino, kiu rakontis ke en ŝia vilaĝo mankas laboro, do en la ĉefurbo ŝi de la 4-a horo matene ĝis la 19-a vespere provas gajni monon por duobligi la 600 dolarojn, kiujn enspezas la edzo jare. Tiel ŝi, vizitante nur alternsemajne la familion, esperas studigi siajn infanojn. Se ni ne jam admiras la bravan rezistadon de la vjetnamoj kontraŭ fremdaj entrudiĝantoj, jen pruvo de popolo vivanta idealisme kaj sencohave. Restas multo rakontinda, sed sufiĉu.

Kore, Rob Moerbeek.

2012

'Infanoj de Afriko' el albumo 'Originoj de Zhou-mack Mafuila

Decembro 2012 - Li naskiĝis en Kimpese, vilaĝo 220 km de Kinŝaso en Demokrata Respubliko Kongo (tiama Zairo). Lia plena nomo estas Washington David Tufuene Mafuila. Li estas la lasta el 16 gefratoj. En lia familio, muziko estas pli ol tradicio, ĝi estas vivmaniero. Lia avo kaj praavo ludis masikulu-n, tradician muzikilon. Lia patro estas akordionisto; lia patrino estas kantistino de religiaj kantoj (negro spirituals); liaj fratoj estas gitaristoj kaj saksofonistoj; liaj fratinoj estas ĥoristinoj. Li rapide montris naturan lertecon pri gitaroj kaj kantado.
Legu plu

La reta versio de PIV

Aprilo 2012 - Ekde nun vi povas serĉi vortojn en la reta versio de PIV. Necesas nur registriĝi, sed la servo estas senpaga.
Pri la projekto kaj laboro legu la artikolon en Libera Folio.
Vidu kaj ekuzu PIV.

Verloren van Themaat-premio 2012

Junio - La komisionon konsistigas Joke Hoobroeckx, Kees Hoeijenbos kaj Els van Dijk. Ili sciigas:
"Ni havis la taskon prijuĝi la ensendaĵojn, kaj ni dankas ĉiujn, kiuj iel publikigis pri Esperanto, ĉu per reagoj en ĵurnaloj, ĉu per intervjuoj en diversspecaj revuoj. Post legado kaj diskutado ni decidis aljuĝi la Verloren van Themaat-premion 2012 al Jan Bemelmans. Jen la bazo de nia elekto: li verkis belan broŝuron titolitan‘Esperanto’. Li uzas la ŝancojn de Interreto; la celgrupo estas lernantoj de elementaj kaj mezgradaj lernejoj, kiuj devas verki laboraĵon aŭ prezenti prelegon. Per TTT-paĝaroj www.maak-een-werkstuk.nlwww.cmo.nl estas troveblaj multegaj temoj, pri kies enhavo aperas mallonga resumo, kaj la gejunuloj havas la eblon mendi la broŝuron pri Esperanto. La teksto kaj la aspekto estas bonkvalitaj.
Ni gratulas Jan pro la rezulto kaj transdonos al li la premion."

Inter Ni

Aprilo 2012 - Ĉina Radio Internacia elsendis intervjuon kun Gerrit Berveling, prezidanto de Esperanto Nederland, en la programo 'Inter Ni'. Aŭskultu la programon. Jen la ligilo de la Esperanta paĝo de CRI.

Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj

Marto 2012 - Hodiaŭ, ni ofte aldonas esperanto al Google Translate, farante niajn 64th subtenata lingvo. Ludovic Lazarus Zamenhof komencis sian serĉon facile lernebla lingvo dividitaj de ĉiuj homoj en la jaroj 1870 kaj unue eldonita la ideoj en 1887 kun lia libro Unua Libro . La koncepto de komuna lingvo disvastiĝis rapide, kaj komenca reagoj al esperanto esti gamis de forigo al entuziasma brakumo. Nun, 125 jarojn poste, esperanto havas centojn da aktivaj parolantoj, milionoj de homoj kun ioma kono de la lingvo, kaj eĉ kelkaj cent homoj, kiuj lernis ĝin denaske, instruita de liaj gepatroj. esperanto kaj Google Translate dividas la celo de helpante homojn kompreni sin reciproke, tiu rilato estis farita ecx en tiu blog . Sekve, ni estas tre ekscitita, ke ni nun povas proponi traduko por tiu lingvo ankaŭ. La Google Translate teamo estis vere surprizita pri la alta kvalito de maŝina tradukado por esperanto. Kiel ni scias el multaj eksperimentoj, pli trejnado datumoj (kiu en nia kazo signifas pli ekzistantaj tradukoj) inklinas liveri bonan tradukoj. Por esperanto, la nombro de ekzistantaj tradukoj estas kompare malgranda. Germana aŭ hispana, ekzemple, havi pli ol 100 fojojn la datumoj; aliaj lingvoj sur kiu ni enfokusigi nian esploron penadoj havas similajn kvantojn de datumoj kiel esperanto sed ne sukcesas komparebla kvalito ankoraŭ. Esperanto estis konstruita tiel ke ĝi estas facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi aŭtomata tradukado tiel. Kvankam la sistemo estas ankoraŭ tre for de perfekta, ni esperas ke nia lasta krome helpas vin lerni pli pri esperanto historio kaj kulturo. Traduko de kaj al esperanto estos baldaŭ disponebla en translate.google.com , en nia retejo móvil apliko, kaj en la Google Translate apliko por Android kaj iOS.

Aperis nova numero de lplp - Speciala abon-oferto

Marto 2012 - En Nepalo, unu el la plej multlingvaj landoj de la mondo, pereas dekoj da lingvoj rezulte de "malplanado", laŭ kiu la registaro intence neglektas minoritatajn lingvojn. Tiel asertas profesoro Ram Ashish Giri en anglalingva artikolo, kiu aperas en la plej aktuala numero de "Language Problems and Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado). Prof. Giri estas nepalano kiu instruas en la Universitato Monash, Aŭstralio. En tiu sama numero de LPLP, la tria kaj lasta de la jaro 2011, aperas ankaŭ artikoloj pri lingvoplanado en la sudorientazia lando Brunei Darussalam kaj (en la franca) pri la konkurencaj rilatoj inter la hebrea kaj araba lingvoj en la iama kaj nuntempa Palestino. Kompletigas la numeron mallonga artikolo pri la esperantisto kaj interlingvisto Petro Stojan (1884-1961), kaj ok recenzoj, interalie de la verko "Daughters of Esperanto" de Alan Libert, "The Translator as Mediator of Cultures" redaktita de Humphrey Tonkin kaj Maria Frank (kie aperas longa artikolo de Tonkin pri tradukado en Esperanton), kaj la nova eldono de la dulingva (Esperanto kaj angla) vortaro de John Wells. LPLP estas eldonata en Amsterdam de la eldonejo John Benjamins, sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. Ĝin redaktas Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Aperas en preskaŭ ĉiu numero aparta sekcio pri interlingvistiko, redaktata de Sabine Fiedler. La revuo estas principe multlingva, kvankam plejparte la artikoloj aperas en la angla lingvo, kiu estas la domina lingvo en la scienca kampo lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Tamen, ĉiu artikolo havas ampleksan resumon en Esperanto kaj en dua lingvo (plej ofte la germana, franca, itala aŭ hispana). LPLP jam atingis sian 36-an jaron. Ĝi ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko, kaj ĝia daŭra emfazo de Esperanto inter la diversaj lingvoj nepre kontribuas signife al la kreskantaj akcepteblo kaj prestiĝo de Esperanto inter socilingvistoj.

Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare. Oni povas aboni ĝin pere de la Libroservo de UEA; la abonprezo por individuoj estas 70 eŭroj; por institucioj 214 eŭroj (plus imposto de 6% por EU-landoj). SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu abonas LPLP pere de la Libroservo de UEA antaŭ la 30-a de aprilo 2012, rajtos elekti senpage unu volumon el la Plena Verkaro de Zamehof, pagante nur la sendokostojn. Indas samtempe mendi ankaŭ aliajn varojn, ĉar tiam la sendokostoj aldoniĝos nur por tiuj aliaj varoj kaj la Zamenhof-libro estos sendita senpage kun ili.

Indonezio

Post mia antaŭa peto por helpi venigi indonezianojn al UK jam venis mono, sed ni bezonas pli... ĉar por ili estas tre malfacile pagi kaj vizon, kaj pasporton, kaj asekuron, kaj flugbileton, kaj ĉiujn kostojn surloke en Eŭropo.... Por ke ni povu certigi la venon de almenaŭ unu aŭ du indonezian(in)ojn al UK aŭ IJK, necesas ke ni havu sufiĉe da mono jam antaŭ la mezo de aprilo, ĉar tiam ili povas ekpeti la vizon, kaj necesas aĉeti la biletojn kiel eble plej frue ĉar la prezoj altiĝos. Eblas pagi al la Triamonda Kaso aŭ al la konto Azio, ambaŭ ĉe UEA, kun mencio 'indonezianoj al UK'.
Legu plu

Esperanto-ekzamenoj

Eble vi scias, ke ni planas KER-ekzamensesion je nivelo C1 por la 12-a de februaro 2011. Ni esperas, ke ankaŭ vi partoprenos kaj trapasos ĝin. La ekzameno konsistas el du ĉefaj partoj, skriba kaj parola. Al tiu lasta apartenas ankaŭ la aŭdkomprena parto, dum kiu vi aŭskultos du sonregistraĵojn kaj devas respondi al demandoj. La tuta ekzameno fareblos ene de unu tago. La skriba testo daŭros oficiale kvar horojn, la laboratoria kvardek minutojn kaj la parola parto 20 minutojn. Depende de la aliĝoj ni fiksos la tempon de la diversaj partoj tiel, ke ĉiu aliĝinto povu atingi la Centran Oficejon kaj kune komenci la skriban parton. La tempon de la individuaj ekzamenoj ni fiksos priparolante ĝin kun ĉiu kandidato aparte. Detalajn informojn pri la postuloj, prezoj, regularo kaj aldone ankaŭ specimenojn vi trovas ĉe la sube indikitaj ligoj. Por prepariĝi ni konsilas konsulti ankaŭ la eldonaĵon Esperanto de nivelo al nivelo. La aliĝformularon mi petas resendi al mia adreso. Oni pagu surloke. La afiŝo indikas la ĉi-jarajn prezojn, kiuj validos por la aliĝintoj ĝis la 31-a de decembro. La ekzamenkotizoj iom plialtiĝos en la sekva jaro.
Jen pliaj ligoj al la materialoj :

Nova ekzamensistemo

Nun eblas ekzameniĝi laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro en niveloj B1, B2 kaj C1.
Legu plu

Roots-festivalo forpluviĝinta

Julio - La 8-an de julio la ĉiujara Roots-festivalo okazis per multaj budoj kun manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj aĵoj el ekzotikaj regionoj. Ĉiam tre tre plezurige. Kaj inter ili nia Esperanto-budo. Ĉi-foje la veterdioj tamen ne bonvolis al la festivalo. Jam frumatene ekpluvis kaj ankaŭ posttagmeze je la 4h30 denove pluvis. Inter la pluvoj, ĉ. la 2-a horo posttagmeze, preterpasis sufiĉe multaj homoj, kun kiuj ni povis konversacii. Estis Michael, kiu, rakontante entuziasme, alparolis la homojn per 'bonan tagon', precipe junulojn. Kaj ankaŭ Ans kaj Hans, kiuj fervore disdonis faldfoliojn (“Esperanto pli forta ol la eŭro”), kaj Bert, Johan kaj Peter, kiuj fojfoje parolis kun homoj apud la budo. Kelkaj venis eĉ de la urbo Zwolle! Wald kunportis gramatik-librojn, sed grandparte li povis ilin reporti, ĉar la vetero ja estis tro malbona. En la faldfolio ni atentigas pri la kunveno en la 22-a de julio en Hotelo De Koopermoolen, kie brazila esperantisto rakontos pri la heroo Tiradentes. Tiam interesatoj povos informiĝi plu.

Beatrijs, Esperanto kaj Gerrit Berveling

Kiu ne konas la mezepokan Beatrijs [be'atrejs]? Supozeble duono de la nederlandanoj dum sia lerneja tempo legis parte aŭ tute tiun ĉi ĉarman Maria-legendon: temas pri monaĥejo, kie vivas tre pia monaĥino; Beatrijs, kiu pro amo al junaĝa amiko iumomente forlasas la monaĥejon. Ĉe sia foriro, ŝi pendigas siajn monaĥinajn vestaĵojn apud la ŝlosilo de la kapelo, kiun ŝi devis prizorgi, petante ke Maria zorgu pri ĉio. La paro ekhavas infanojn, vivas sufiĉe bone dum kelkaj jaroj, kaj fine la prospero iĝas mizero: la amato foriras, Beatrijs reiras al la monaĥejo, kie de najbarino ŝi aŭdas nur laŭdojn pri la pia Beatrijs, kiu tiel devokonscie plenumadas siajn taskojn... Ree en la monaĥejo, ŝi konstatas, ke Maria faris miraklon por helpi al ŝi: dum sia forestado, la Maria-statuo estis malaperinta el la kapelo – Maria mem anstataŭis ŝin; nun revenis la statuo. Fine la miraklo fariĝas konata. Fino bona – ĉio bona.

Siatempe (en 1986) mi aperigis tradukon en Esperanto sub mia marko VoKo (Voĉoj Kristanoj). Iom post iom venis aĉetantoj, ne multaj, sed tamen … Unu ekzemplero ripozis en la Reĝa Biblioteko (KB en Hago), ĝis en 2009 malkovris ĝin tie profesorino el Budapeŝto, kiu instruas pri la nederlanda ĉe la tiea universitato. Nia lingvo ja estas multe pli grava internacie ol multaj nederlandanoj konscias. Ĝi nepre estas inter la gravaj lingvoj de Eŭropo. Kiel ajn – profesoro Orsolya Réthelyi rete kontaktis min por demandi, ĉu mi estas ĝia tradukinto en Esperanton, ĉar oni pensas pri eventualo de internacia simpozio pri tiu fama kaj gravega mezepoka nederlandlingva teksto. Intertempe formiĝis internacia teamo de fakuloj, kaj oni vere intencas okazigi tian internacian kongreson en septembro 2011 en KB en Hago. Se mi aŭdos pli pri ĝi, vi certe aŭdos la detalojn! Baldaŭ aperos reeldono de mia Beatrijs.

La 29-an kaj 30-an de septembro en la Reĝa Biblioteko mem sekvis la kerna kongreso, kun preskaŭ cent partoprenantoj el dek du landoj. Vespere la 29-an oni spektis en Koninklijke Schouwburg (Reĝa Teatro) kortuŝe impresan afrikansan prilaboraĵon kun akcento precipe sur la sorto de prostituitinoj. La tuto estis kvazaŭ Pentekosta travivaĵo: tiom da homoj el tiom da nacioj – kaj ĉiujn oni povis aŭskulti paroli en la propra nederlanda lingvo. Ĉeestis ekzemple studentoj el Pollando, el Hungario, docentoj el Rumanio, el Italio ktp. Kompreneble ĉeestis homoj ankaŭ el Sud-Afriko, la kariba teritorio, Nederlando kaj Belgio. Ne ĉiujn mi elnombros: oni prezentis la historion pri la ekesto de la mezepoka libro, en kiu troviĝas la sola ekzemplero de Beatrijs, pri ĝia famiĝo kaj nuna konateco, ĝiajn tradukojn multlingve – ankaŭ en pluraj lokaj dialektoj de Nederlando. Oni prelegis pri etikaj, teologiaj kaj sociaj-kulturaj bazoj de la rakonto. Estis du tagoj plenaj de prelegada stafeto (preskaŭ 50 parolantoj), paŭzetoj, personaj diskutoj, babiladoj ktp. ktp. Ĉio ĉi en tre malstreĉa kaj amika etoso. Entute oni traktis pli ol 20 tradukojn en malsamaj lingvoj (i.a. en Esperanto).

Multajn gratulojn pri ĉi tiu sukcesa internacia plurmedia kongreso al la organizintaj profesoroj Ton van Kalmthout, Orsi Réthelyi kaj Remco Sleiderink respektive el Nederlando, Hungario kaj Belgio.

La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko

Oktobro 2011 - La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko estis inaŭgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj daŭros ĝis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas ĝin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.

Kiel prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: "La defioj de paco kaj daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko".

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis 'Forumo de Gvidantoj', kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo "Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo?" Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.

De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis "Kiel junularo kondukas ŝanĝon" kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, nome Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita antaŭ la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

Okaze de la Internacia Virina Tago – 8-a de marto 2012

Januaro 2012 - La pasintjaraj problemoj, komence de marto 2011, ĉirkaŭ la atomcentraloj en Japanio, kiujn damaĝis la cunamo kaj la tertremo, denove klare montris, kiel riska estas tiu speco de energio, kiel danĝerplena por la sano de nuntempaj homoj kaj eĉ por sekvaj generacioj – ĉar kiam solviĝos tiuj problemoj, tiuj riskoj je poluo ktp? Kiam sendanĝeriĝos ties rezultoj?

Ne nur la novaĵagentejoj vaste informis pri tio, sed la tuton ankaŭ ege emfazis la impona raportaĵo de s-ro Jasuo Horo – Tertrema Katastrofo de Japanio 2011; Taglibro – eldono de Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011 (171 paĝoj).

Persone min tio ĉi nur des pli konvinkis kiel riska estas la tuta invento de nuklea energio, home produktata. La nuna memorigado pri la Virina Tago 2012 iel estas ligita al tiu ĉi memorigado: ĝuste antaŭ unu jaro okazis la katastrofo.

Tial kun plezuro mi subtenas vian sloganon: Ni bezonas nek nukleajn armilojn nek nukleajn centralojn. Ni bezonas pacan kaj puran mondon.

Mi deziras al ĉiuj – sed ĉi-tage speciale al ĉiuj virinoj – la forton realigi tion ĉi!
Gerrit Berveling
prezidanto de Esperanto Nederland
membro de la Akademio de Esperanto

De antaŭ 2012

Grava eblo por retaj lernantoj

Kvankam per la Esperantaj retradioj eblas ekzerci sin en la prononco de nia lingvo, ili donas nur la eblecon aŭskulti tekstojn sen vidi ilin skribitaj. Nun la aŭstro Anton Oberndorfer kreis la retpaĝon Esperanta Retradio, en kiu li aŭdigas ĉiutage mallongan paroladon pri diversaj temoj. La avantaĝo estas, ke tie oni povas la tekston ne nur aŭdi sed ankaŭ legi, kio estas tre efika por ekzerci sin en la prononco.
Esperanta Retradio aŭdeblas kaj legeblas ĉi tie.

Muzikamikoj, atentu!

Novaj diskoj estas nun elŝuteblaj laŭ MP3- kaj ogg-formatoj en la nova retejo de Vinilkosmo
Multan muzikan plezuron!

Kongreso pri Beatrijs en Hago: 28-30 sep 2011. Internacia kaj interfakula kongreso Beatrijs en la mondon!

Oktobro 2011 - La antaŭ-vesperon, la 28-an, en salono de Haagse Kunstkring (Haga Art-rondo) oni voĉlegis el la origina mezepoka nederlanda teksto. Poste oni prezentis kelkajn nove faritajn nacilingvajn tradukojn. Sekvis impona recitalo (en la franca kaj nederlanda) kun fragmentoj el operoj pri Beatrijs de la komponistoj Willem Landré kaj Ignace Lilien. Jam en ĉi tiu antaŭa vespero partoprenis dekoj da homoj el pluraj landoj.

La Asocio Esperanto Nederland kulture finis la Zamenhof-jaron

La Asocio Esperanto Nederland finis la Zamenhof-jaron per simbola, duonpublika ceremonio. La Asocian Bibliotekon de multaj jaroj gastigas la Universitata Biblioteko de la Universitato de Amsterdam. La enhavo de la Asocia Biblioteko ne estas kompleta. Tio signifas: ne ĉiuj eldonoj en Esperanto - ĉu temas pri originalaj verkoj ĉu pri tradukoj - troviĝas en la biblioteko. Simple en la Asocio mankas la mono por akurate aldoni ĉiujn eldonaĵojn. Malgraŭ tio la Asocio klopodas aktualigi la enhavon per esencaj verkoj. Esencaj en unu el la multaj kategorioj.

Ĉifo-je ni transdonis al la ĉefkonservisto de la Universitata Biblioteko kelkajn librojn, kiuj simbolas la trezorojn el nia originala kaj tradukita verkaro, prozo kaj poezio. Ni kompletigis nian Bibliotekon per kelkaj lastaj eldonoj de Ludovikito. Tiel agante la Asocio honoras la deziron de sia - mortinta - membro d-ro Roelofs, kiu heredigis sumon al Esperanto Nederland por ke la Biblioteko enhavu la kompletan serion de verkaĵoj/ korespondaĵoj de kaj kun la iniciatinto de Esperanto: d-ro L.L. Zamenhof. Krome ĝi transdonis librojn el la serio Oriento-Okcidento. Inter tiuj la titolo "Ŝvejk, Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito" kaj la ĉina verkaro "Ĉe Akvorando", verkaro kiu konsistas el tri volumoj. Aliaj titoloj en tiu serio: "Antologia Latina". Tri volumoj, el kiuj aperis la tria volumo ĝuste unu semajnon antaŭ la oficiala transdono. "Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo" estas numero 39 en la serio Oriento-Okcidento.

Ankaŭ ĝin oni aldonis al la Asocia Biblioteko. La Antologio kaj la parto el la Nova Testamento estas tradukitaj de la nederlandano Gerrit Berveling. Por ilustri la multflankan talenton de li, la Asocio aldonis diversajn verkojn de li tradukitajn. Ankaŭ originala prozo (ekzemple "Ajnasemajne" kaj "Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio" kaj poemoj "Kanto pri Minotaŭro kaj aliaj poemoj" kaj "Odoj & aliaj poemoj") baldaŭ troviĝos en la katalogo de la Universitata Biblioteko. Gerrit Berveling, prezidanto de Esperanto Nederland, ne povis partopreni en la ceremonio. Des pli aliaj ĉeestantoj povis laŭdi lian eruditecon, kiun oni konstatas el liaj tre diversflankaj verkoj.

Bildlibroj aldoniĝis por montri, ke ĉiuterene eblas praktiki Esperanton. La freŝa traduko de "Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinci" montris eron el la libraro por junaj legantoj. La tradukinto, Benata Hengstmengel-Koopmans, ĉeestis la ceremonion.

Ĉar temas pri ceremonio kiu rilatas al la Zamenhof-jaro, du libroj simbole ilustris la homan genion de la kreinto de Esperanto. Estas "La Homo kiu defiis Babelon" kaj "Sed homoj kun homoj". Temoj pri la unika persono kaj la unikaj kunvenoj, kiujn ebligis lia kreaĵo. Kunvenoj, kiujn la esperantistoj daŭrigas malgraŭ katastrofoj, kiel mondmilitoj. La Universalaj Kongresoj, kiuj ĉiam denove por la ĉeestantoj estas emociaj eventoj. Ĉe la inaŭguroj ĉiu el la partoprenantoj sentas sin iomete Zamenhof en la historia jaro 1905.

Wim Jansen (prof. dr. inĝ. W.H.Jansen), akademia profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdam, invitita de la Asocio, enkondukis la transdonon de la libroj. Liaj vortoj interesis la reprezentantojn de la Universitata Biblioteko, kiuj faris plurajn demandojn kaj malatentis la horloĝon. La veraj interesiĝantoj tamen devas esti la esperantistoj mem, kiuj povas serĉi multajn interesajn librojn per la interreta katalogo. Por tio uzu la adreson www.uba.uva.nl.

La kunveno finiĝis per subskribo de la transdona kontrakto. Per ĝi la Universitato promesas bone gardi la librojn de Esperanto Nederland, ebligi porpublikan konsultadon, metante la titolojn kaj aŭtorojn en la katalogon. Por la Asocio subskribis Els ten Hagen-Renses.

Ĵus aperis: Ontdek het Esperanto

La 27-an de novembro 2010 aperis la nederlanda versio de la informplena broŝuro Malkovru Esperanton kun la nederlanda titolo Ontdek het Esperanto. La kolora broŝuro 22-paĝa enhavas interalie personajn rakontojn de diverslandaj esperantistoj, mallongan klarigon de la gramatiko, priskribon de la historio, oftajn demandojn kaj kontaktadresojn. La broŝuro estas internacia projekto de E@I kaj ILEI kun la origina teksto en Esperanto. Jam aperis tradukoj en la slovaka, pola, dana kaj sveda (kiel papera libreto) kaj ankaŭ en la angla kaj portugala (nur elektronike). La nederlandan tradukon prizorgis Rob Moerbeek kaj Ralph Schmeits. Wim Baris kontribuis per provlegado de la nederlanda teksto. La broŝuro estos senpage elŝutebla ĉi tie. La presitan broŝuron oni povas aĉeti ĉe la Libroservo de UEAla Retbutiko de FEL. Kvantojn ekde 50 ekzempleroj eblas akiri kun rabato rekte ĉe la distribuanto La Fontano.

Novaĵoj pri la UK en Havano/Kubo

La Universalan Kongreson, kio okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio, partoprenis 1002 personoj.

Ulrich Brandenburg nova honora patrono de UEA

S-ro Ulrich Brandenburg, la germana ambasadoro en Moskvo, estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. La unuaniman decidon faris la Komitato de UEA en sia kunsido en Havano la 17-an de julio. Ulrich Brandenburg naskiĝis la 12-an de oktobro 1950. Li estas denaska esperantisto. En aŭgusto 2007 li fariĝis konstanta reprezentanto de Germanio ĉe NATO en Bruselo. Poste, pro sia sperto pri la slava mondo kaj pri Rusio, li estis nomumita kiel ambasadoro en Moskvo, kie li deĵoras ekde aprilo 2010. Post studado de lingvoj en Münster kaj Parizo Brandenburg unue laboris kiel instruisto. En 1980 li komencis sian karieron en la diplomatia servo de Germanio. Li deĵoris unue en la ambasado en Bagdado 1982-1984 kaj daŭrigis en la tiama Sovetunio ĉe la ĝenerala konsulejo en Leningrado (Sankt-Peterburgo) de 1984-1986 kaj ĉe la ambasado en Moskvo 1986-1988. Ĝis 1995 li deĵoris en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, krom 1991-1992, kiam li studis en la Harvarda Universitato. De 1995 ĝis 1999 li gvidis sekcion ĉe la administracio de NATO en Bruselo. Reveninte al la Ministerio en 1999 li laboris i.a. kiel komisiito pri Rusio, Kaŭkazio kaj Centra Azio kaj kiel vicestro de la Politika Departemento, ĝis sia unua nomumo kiel ambasadoro. Dum pluraj jaroj Brandenburg aktivis en Germana Esperanto-Junularo, kies prezidanto li estis de 1974-1976. Li redaktis ankaŭ la GEJ-rubrikon "pozitive" en "Germana Esperanto-Revuo". En 1974 li havis la ĉefan respondecon pri la organizado de la TEJO-kongreso en sia hejmurbo Münster. Vicprezidanto de TEJO li estis de 1973-1975.

La 95-a uk omaĝis al Nelson Mandela

La inaŭguro de la 95-a UK en Havano koincidis kun la 92-a naskiĝtago de Nelson Mandela. Kun forta aplaŭdo la kongresanaro omaĝis al la Nobel-premiito per jena omaĝmesaĝo:

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 18-an de julio "Internacia Tago Nelson Mandela", rekone al la kontribuo de la iama Prezidento de Sud-Afriko al la kulturo de paco kaj libereco. Tiusenca rezolucio estis akceptita en novembro 2009 de la Ĝenerala Asembleo de UN por memorigi pri la longdaŭra sindediĉo de la Nobel-premiito al la paca solvo de konfliktoj, harmoniaj rilatoj inter la rasoj, homaj rajtoj, reharmoniiĝo kaj seksa egaleco. Oni komencas noti tiun feston ekde la jaro 2010, kiam la gvidanto de la lukto kontraŭ rasapartigo fariĝos 92-jara. Akceptante la rezolucion, Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian estimon al tiu grandulo, kiu (laŭ la vortoj de la Asemblea Prezidanto Ali Treki) suferis por la tuta homaro; kaj ĝi rekonis lian enkarcerigon dum 27 jaroj en la fifama malliberigocentro Robben Island, enmare apud la marbordo de Kaburbo. Post sia liberiĝo el karcero en 1990, s-ro Mandela fariĝis la unua Prezidento elektita en plene reprezenta demokratia baloto en la post-rasapartiga Sud-Afriko, oficante de 1994 ĝis 1999 laŭ la konstitucio de tiu lando. Ĉe aranĝo organizita okaze de lia pasintjara naskiĝtago, la ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki Moon diris, ke "Nelson Mandela estas vivanta manifestiĝo de la plej altaj valoroj de Unuiĝintaj Nacioj."

La komitato de UEA elektis en granda unuanimeco

La Komitato de UEA povis efike eklabori en sia unua kunsido en Havano sabaton, la 17-an de julio, ĉar diference de kunsidoj eĉ en pluraj eŭropaj UK-oj, ĝi havis kvorumon tuj je la komenco. Ĉeestis komence 26 komitatanoj; fine de la kunsido la nombro estis jam 36, nome 32 komitatanoj A, 3 komitatanoj B plus unu intertempe elektita komitatano C. La ĉefa tasko en la sabata kunsido estis la elektoj. La Komitato voĉdonis per sekreta baloto pri la proponoj de la Elekta Komisiono, kiujn ĝi ricevis jam en majo. Unue estis elektitaj komitatanoj C. Ĉiuj ses kandidatoj sukcesis en la voĉdonado. Por Loes Demmendaal voĉdonis 24, kontraŭ 1 kaj 2 sindetenis; Paulo Branco ricevis respektive 21, 4 kaj 1; Jean Codjo 20, 4 kaj 2; Josep Franquesa Sole 20, 5 kaj 1; Stefano Keller 20, 0 kaj 6; kaj Marcel Delforge 19, 1 kaj 6. Sekvis la elekto de la Estraro por la periodo 2010-2013. Probal Dasgupta estis reelektita kiel prezidanto per 26 por, 2 kontraŭ kaj 4 sindetenoj. Claude Nourmont kiel vicprezidanto ricevis respektive 26, 4 kaj 2 voĉojn, kaj Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario per 27, 4 kaj 1 voĉoj. Same kiel antaŭe, Nourmont plu respondecos pri edukado, kulturo kaj kongresoj, kaj Pietrzak pri informado. Loes Demmendaal reelektiĝis kiel estrarano pri financo kaj administrado per 28, 2 kaj 2 voĉoj. Tri estraranoj estas novaj: Maritza Gurierrez pri landa kaj regiona agado (resp. 26, 3, 3), Stefano Keller pri eksteraj rilatoj (24, 3, 5) kaj Amri Wandel pri scienca kaj faka agado (23, 5, 4). Kvankam ne en la tuj antaŭa periodo, Gutierrez estis estrarano jam pli frue dum unu mandato kaj Wandel dum du mandatoj. Kiel komitataj reviziantoj estis elektitaj Paulo Branco kaj Marcel Delforge unuanime. Ambau ricevis 29 porajn voĉojn; du sindetenis. Simile elektiĝis ankaŭ la membroj de la Financa Komisiono. Flory Witdoeckt ricevis 30 porajn voĉojn kun 1 sindeteno, Gianfranco Polerani resp. 29 kaj 2, kaj Josep Franquesa Sole 28 kaj 3.

La Esperanto-klubo "Zamenhof" en Nimego 50-jara!

La 1-an de junio 2011 la nimega Esperanto-klubo "Zamenhof" atingis sian 50-an vivojaron. En Nederlando oni tiaokaze diras, ke oni vidis Abrahamon (se la festulo estas viro) aŭ ke oni vidis Saran (se la festulino estas virino). Pri la klubo oni do eble devus diri, ke ĝi vidis anĝelon Miĥaelo aŭ Gabrielo, ĉar anĝeloj ŝajnas seksneŭtralaj... La klubo estis iniciita de ges-roj Gerda kaj Louis Wulfers, kaj dum la pasinta duonjarcento ĝi multajn amuzis, inspiris, klerigis per kaj por nia internacia lingvo. En la komenco la membroj kunvenis en domĉambraj kunvenoj kaj poste, kaj ankoraŭ nun, en kvartalcentra komunuma kunvenejo dufoje en ĉiu monato (escepte de julio kaj aŭgusto) kun varia programo, ofte prizorgata de la membroj mem. Krom tio la klubo havas konversaciajn kaj lingvo-instruajn kunvenojn, kaj eldonas (jam 49 jarojn!) Nian Bultenon kun varia enhavo. La klubo festos sian jubileon la 9-an de julio per prelego fare de Ed Borsboom kaj per rondveturo per patkukŝipo . Kompreneble mi volas danki niajn fidelajn membrojn, estraranojn kaj donacantojn, kiuj diversmaniere kontribuis al la vigleco kaj kontinueco de la klubo, ankaŭ tiujn, kiuj faris tion en la pasinteco. Inter ili estas kelkaj, kiuj forlasis la regionon Nimego, sed ankoraŭ estas aktivaj ie en la Esperanto-movado. En la hodiaŭa tempo multaj homoj, speciale gejunuloj, havas per Interreto kontaktojn en la tuta mondo per Esperanto. Sed krom tio, loka Esperanto-klubo ankoraŭ ĉiam povas havi agrablan kaj bonan funkcion pro la rektaj, personaj kontaktoj, kaj pro la ebloj uzi la lingvon ĉiamaniere. Elkore ni do deziras, ke nia klubo ankoraŭ longe vivu kaj povu eluzi kaj disvastigi la kreaĵon de nia majstro Zamenhof !

Petro Buijnsters, prezidanto.

Liberiĝfestivalo en Groningen

La 5-an de majo en la urba parko de Groningen okazis Liberiĝfestivalo. Dise en la parko troviĝis kelkaj podioj kaj en la posttagmezo la urba parko pleniĝis ne nur de miloj kaj miloj da vizitantoj, sed ankaŭ de diversstila muziko. Ankaŭ ĉi tiun jaron Esperanto-centro Groningen kaj Esperanto Noord-Nederland ĉeestis por montri al la publiko, ke Esperanto ankoraŭ vivas, kaj ke la lingvo ankaŭ en la nuna "diĝita mondo" estas taŭga rimedo por kontraŭbatali lingvoproblemojn en internaciaj rilatoj. Kapti la atenton de la preterpasantoj estas la ĉefa problemo. En la budo ni elmontris dekojn da libroj, kelkajn broŝurojn kaj faldfoliojn. Wil van Ganswijk faris kvizon. Sur grandan ruĝan paperon ŝi gluis tekstojn en ses diversaj lingvoj. Kiam iu haltis ĉe nia budo, ŝi tiun "atakis", demandante "Ĉu lingvoj plaĉas al vi? Ĉu vi scias en kiuj lingvoj estas ĉi tiuj tekstoj?" La "kvizantoj" notis siajn nomojn kaj adresojn, kaj la partoprenantoj, kiuj notis la ĝustajn lingvojn, poste ricevis donaceton. Kompreneble ankaŭ la aliaj partoprenantoj ricevis mesaĝon. Kelkdekoj da preterpasantoj haltis ĉe nia budo, kaj inter ili estis kelkaj, kiuj vere interesiĝas pri Esperanto. Ni (Wil van Ganswijk, Johan Swenker, Ineke Emmelkamp, Nelly Kiel kaj la "subskribinto") klopodis respondi ĉiujn demandojn kaj disdonis kelkajn broŝurojn kaj la retadreson de Esperanto-kurso. Ĉu pro nia ĉeesto iuj decidos lerni la lingvon? Eble ni neniam scios. Ĉu nia ĉeesto havis sencon? Sendube! Multaj homoj ne scias tion, kio estas Esperanto. Post la Liberiĝfestivalo la nombro de nesciantoj ĉiuokaze estas iom malpli granda.

Le Monde

Etsuo Miyoshi estas fama japana esperantisto, prezidanto de sia prospera firmao Swany, kiu en la lastaj jaroj multe kaj signife kontribuis al diskonigo de Esperanto per financado de tutpaĝaj reklamoj de la plej multe legataj gazetoj en deko de eŭropaj landoj.
Lige al la 150-a naskiĝdato de Zamenhof s-ro Etsuo Miyoshi denove subvenciis aperigon de tutpaĝa Esperanto-reklamo, ĉi-foje en la gazeto "Le Monde" en Francio.

Alklaku dekstre la foton por legi la reklamanoncon.

La direktoro de Unesko kalkulas pri la subteno de UEA

La nova ĝenerala direktoro de Unesko, la bulgara diplomato s-ino Irina Bokova sendis dankleteron al UEA pro la gratuloj, kiujn flanke de UEA prezidanto Probal Dasgupta direktis al ŝi okaze de ŝia elekto al la grava ofico. "La konfido montrita de vi al mi estos valora fonto de kuraĝigo en mia klopodado antaŭenigi, per konkretaj agoj, la idealojn kaj celojn entenatajn en la Konstitucio de Unesko", ŝi skribis. Al sia letero s-ino Bokova aldonis la tekston de sia parolado en la ceremonio, en kiu ŝi estis enoficigita. En la parolado ŝi prezentis sian vizion pri la rolo de Unesko kaj pri ĝia agado por respondi al la defioj, kiujn ĝi alfrontas. "Ĉe la akcepto de miaj devoj mi estas plej dankema, sciante, ke mi povas kalkuli pri via subteno kaj pri daŭra partnereco kun Universala Esperanto-Asocio. Miaflanke mi povas certigi vin, ke mi faros mian plejeblon por plu akceli la eksterordinaran kunlaboron, kiun Unesko ĝuas kun via Organizaĵo." La letero de s-ino Bokova estis datita la 9-an de decembro. Tiu dato situas inter la datrevenoj de du mejloŝtonaj eventoj okazintaj antaŭ 55 jaroj: la 8-an de decembro 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj la 10-an de decembro 1954 ĝia 4-a Ĝenerala Konferenco en Montevideo adoptis la faman rezolucion pri Esperanto.

Ĝenerala Kunveno

La 29-an de majo okazis en salono Vredenburg, Utrecht, la 19-a Ĝenerala Kunveno de asocio Esperanto Nederland. Ĉeestis 46 membroj, kiuj alportis 61 balotilojn. La kunvenon malfermis prezidanto Gerrit Berveling. La kunvenantoj memoris starante en silento la membrojn, kiuj mortis en la pasinta jaro. La kunveno aprobis la agadraporton kaj la financan raporton pri 2009. Propono venis nur de la estraro: la kotizo, kiu ne plialtiĝis depost 2006, nun kresku de € 27,50 al € 30. Neniu protestis. Ankaŭ la buĝeto kaj laborplano 2010 estis akceptitaj. Tiam sekvis grava momento: kasistino Els ten Hagen demisiis. Granda aplaŭdo dankis ŝin pro la multjara prizorgado de la financoj de la asocio. Feliĉe ŝi trovis novan kasiston, Wald ten Hagen, kiu lernos la metion sendube kun ŝia helpo. Per kelkaj vortoj li prezentis sin antaŭ la ĉeestantoj. La aliaj elektoj, fakte re-elektoj, okazis glate. La komisiono pri la Verloren van Themaatpremio anoncis la gajninton de la ĉi-jara premio: Douwe Beerda, prezidanto de NEJ, kiu plurfoje sukcesis publikigi artikolojn en ĝenerala kaj porgeja gazetaro. Sekvis aljuĝo de alia premio, de la konkurso pri Esperanto-nomoj. La ĵurio devis prijuĝi pli ol 500 reagojn. Ineke Emmelkamp citis kelkajn surprizajn Esperanto-nomojn kaj anoncis la ĉampionojn en ĉi tiu konkurso: Joke Hoobroeckx kaj Ralph Schmeitz dividis la unuan premion, Hans Schutijser gajnis la duan premion. Ĝustatempe la prezidanto fermis ĉi tiun matenan kunsidon kaj alvokis ĉiujn partopreni la posttagmezan diskutkunvenon pri la estonteco de asocio Esperanto Nederland.

Faulhaber-konferenco en Amsterdamo

La 10-an de oktobro 2009 okazis la Faulhaber-konferenco en Amsterdamo.
Legu pri tio la raporton de Arjen-Sjoerd de Vries.

Ŝtonpecoj el via urbo - en internacia monumento!

La konata franca esperantisto kaj entreprenisto Michel Basso konstruos en aŭtuno 2009 du belajn, grandajn monumentojn: 'Espero' kaj 'Esperanto' en Herzberg am Harz (Esperanto-urbo, Germanio).

Por esprimi la mondan solidarecon al la oficiala Esperanto-urbo Herzberg am Harz estas akceptataj ŝtonetoj el la tuta mondo por la betonkrustoj de la monumentoj.
Ŝtonetoj ne nur de individuoj sed ankaŭ de formalaj Esperanto-organizaĵoj (kluboj, asocioj, instancoj).

Multaj ŝtonetoj jam alvenis el diversaj landoj kaj famaj lokoj, ekz. vitra fragmento kaj ŝtonetoj de la fama Esperanto-platsen en Gotenburgo, Svedio, kaj el Jerusalemo, Hiroŝimo ktp.

Se vi volas kapti la okazon kaj kontribui per simbola konstruero al la monumentoj, sendu ŝtoneton aŭ eble vitraĵeton aŭ iun tiaĵon el via urbo, loko aŭ regiono. Bonvolu mencii kun la ŝtoneto viajn nomon, loĝlokon kaj lando, la trovlokon, specon de la ŝtono kaj similajn sciindaĵojn. Estas bonvenaj eĉ eventualaj interesaj rakontetoj ligitaj al la sendita ŝtoneto; oni zorgos pri preciza dokumentado de ĉio...

Eventuale vi povus transdoni viajn ŝtonetojn persone dum la UK al Peter Zilvar, Zsófia Kóródy aŭ Harald Schicke. Sed prefere sendu ilin poŝte al:

Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg
Grubenhagenstr. 6
D-37412 Herzberg/Harz, Germanio

Esperanto celebras

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis d-ro L.L. Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.

Instigite de Zamenhof-jaro 2009, pro kiu okazas en la tuta mondo ĉiaj aktivaĵoj, la asocio Esperanto Nederland sendis leteron al tiuj, kiuj loĝas en stratoj samnomigitaj laŭ Zamenhof.
La letero informis pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Estas ja ĉiam interese scii la signifon de stratnomo.

En Nederlando kaj en multaj aliaj landoj troviĝas multaj komunumoj, kiuj honoris Zamenhof per stratnomo.

Forpaso

Adriana J. Middelkoop (1913-2009) forpasis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederlando).
Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj. Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands, kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum.
Ĝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj Esperanto-vortaroj.
Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987.
Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de Nederlanda Esperanto-Asocio 1965-1987. Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 -- en jarkunvenoj oni ofte laŭdis ŝian protokoladon kaj plenumon de la kultura tasko.
Ŝi membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapableco de Esperanto. Middelkoop estis privat-docento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio.
En 1950 aperis ŝia konciza faktaro por elementaj ekzamenoj, Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado (3-a eld. 1984).
Ŝia prelego Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo, farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privat-docento en 1969, aperis en dulingva eldono en 1994.
Ŝi tradukis Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad kaj Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio (ambaŭ 1991).
Middelkoop estis honora membro de UEA ekde 1988 kaj de ILEI ekde 2004.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren


Plaatselijke Groepen

Gratis

Geschiedenis

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj


Instruado

Turista informo

Ceteraj