Alternsemajna ripeto n-ro 1

Se ĉiu el ni uzas Esperanton siamaniere, ni konstatos naciajn logikaĵojn, ne ĉiam identajn. Krome, en ĉiu lingvo oni fervore eksperimentas. Ankaŭ en Esperanto. Foje sukcese. Ni neniel volas malhelpi la spontanan plezuron krei, sed sen modela lingvaĵo ni eĉ ne rimarkus la brilajn lingvofreŝigojn. Mi kutimas sekvi “Plenan Ilustritan Vortaron” kaj – iom pli kritike – “Plenan Analizan Gramatikon”. Kaj laŭ la UEA-normo al “modela lingvo” apartenas ankaŭ la Akademiaj eldonaĵoj, ekz. lastatempe pri landnomoj.

Ĵus okazis ILEI-konferenco kaj UK en Kubo: La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, pledis interalie por verbo-centra metodo; Josefo Shemer brile-humure prezentis tridekon da “falsaj amikoj” (nederlande: frizisto kiu “raast en tiert”, ne “razas kaj tiras”). Krom la pensiga ludkartaro “La Nuda Vero”, mi prezentis eron el mia trezoro da eraroj. Nu, kial ne prezenti ilin ankaŭ sur ĉi tiu paĝo, afable disponigita de “Esperanto Nederland”. (Se vi aprezas, bv. kontribui al ekz. la in-forma kaso (ne kaZino! Fi, mi kom-ŝ-ercas!)

Per majuskla J sen la dekstra supra streketo ni povas averti pri la pluralo, maldekstren renversante ĝin averti pri la akuzativa n kaj dekstren pri la u-modo, simbole pri ĉiuj verboformoj. Sed svarmas aliaj temoj: prononco (SCias; Enketo), skribmaniero (apartAmento), la artikolo, da, je, po kaj aliaj prepozicioj, konjunkcioj (ne “ĝis kiam”), ĉu adjektivo aŭ adverbo, vortformado, vortordo; sinonimoj (instrui/lernigi), homonimoj (nederlandaj: leren, vragen, bestaan…), paronimoj (pensio/pensiono), falsaj amikoj, stilfiguroj, interjekcioj (ne “Oh!”), kaj kio sekvas post adjektivo/adverbo: kompare AL?, post verboj: ĉu rezulti EN?



  1. We zijn tevreden over onze vakantie, die begon op 21 september, de VN-dag van de Vrede.

    Ni estas kontentaj pri niaj ferioj, komenciĝintaj la 21-an de septembro, la Pactagon de UN.

  2. Wat wil je? Wat wil je worden?

    Kion vi volas? Kio vi volas fariĝi?

    • En Wat wil je worden? Wat ligiĝas kun worden: mi fariĝos sekretario. Ofte helpas respondi tiajn demandojn por trovi la ĝustan solvon.

  3. Waar heeft de professor zijn bril gelaten? Is die dan niet te vinden? Ik dacht dat-ie er twee had.

    Kie la profesoro lasis siajn okulvitrojn? Ĉu ili do ne estas troveblaj? Mi fakte opinias ke li havas du parojn.

    • Pluralo: la nederlanda foje malsame kalkulas: ĉu vi konas la ekvivalentojn de bretels, hersens, mazelen, pokken, notulen, statuten kaj bril, (rapport)cijfer, macaroni,vakantie, vermicelli… ? Ankaŭ la resendoj (pronomo: hem/er) adaptiĝu al tiu diferenco: twee paar glazen.
    • Ofte sia anstataŭas la (kaj inverse).

  4. Wanneer jullie zo doorgaan, moeten de Statuten nog gewijzigd worden ook!

    Se vi daŭrigos tiel, oni eĉ devos modifi la statuton./la statuto eĉ devos esti sanĝetita.

  5. Vind je het goed dat we de poort schilderen? OK, maak hem maar groen. Vraag de schilder maar om een kwast.

    Ĉu vi konsentas, ke ni kolorigu la pordegon? En ordo, simple faru ĝin verda. Senĝene petu de la farbisto penikon.

    • Akuzativo: Ni trovis la monujon perdita(n): ne ĉe kopuloj (koppelwerkwoorden: esti, ŝajni, resti, far/nom/montr-iĝi). Bv. atenti ke estiĝi kaj ekesti estas memstaraj verboj (ontstaan).
    • La modo/tempo de la verbo: nerekta parolo; u-modo. (-os signifas, ke vi estas certa, ke io okazos: indikativo=aantonende/fingre indikebla modo.)
    • Idiomaĵo kiel maar necesigas konsulti nederlandan vortaron/gramatikon: foje ĝi signifas eenvoudigweg.
    • Simile pri ik dacht (eigenlijk denk ik altijd).
    • Vragen ofte estas nederlande traktata: aan iemand iets, sed PIV/PAG konas nur: demandi iun pri sciaĵo, peti ion de iu / peti iun fari ion = ke li faru ion.
    • Duoblan signifon havas ankaŭ bestaan, leren, koken, ruiken: eblus mem kolekti tiajn verbojn kaj distingi.

  6. Niet reageren beschouwen we als gedoogsteun.

    Ne reagi ni konsideras kiel indulgan apogon/ni rigardas indulga apogo.

  7. Maar ze kritiseren van alles, zoals ontslagen, verhoogde pensioenleeftijd, aftrek hypotheekrente etc.

    Sed oni kritikas ĉion ajn, kiel maldungoj, plialtigita pensiaĝo, subtraho de hipoteka interezo ktp.

    • La vorto kiel ne sekvigas la akuzativon (eĉ rilate al rekta objekto), se kiel signifas ekzemple: tiel ni distingas ĝin de la alisignifa kiel: estiel (estanta(j)n): bij wijze van.

  8. Leer ons maar Latijn.

    Simple instruu al ni Latinon/ instruu nin pri Latino.

    • Stranga kutimo fariĝis uzi ĉirkaŭskribon anstataŭ la rekta Latino, kiel sanskrito, Esperanto, Ido

  9. Politiek bedrijven bestaat in opkomen voor je belangengroep of zo.

    Praktiki politikon konsistas en tio defendi sian interesgrupon aŭ simile.



Antaŭ infinitivo Zamenhof uzis nur por kaj en nea frazo sen, por eviti duoblan neon: ne laborante riĉiĝi, sed ne eblas riĉiĝi sen labori. PAG permesas ankaŭ krom kaj anstataŭ kun infinitivo. Evidente por eviti misinterpreton ĉe per labori / perlabori. (sen kaj por apenaŭ estas uzataj prefikse ĉe verboj.) Ekzistas multaj aliaj manieroj traduki la frazojn. Se vi dubas, ĉu via solvo estas aprobebla, demandu!


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj