Alternsemajna ripetaĵo n-ro 11

Jam eblas bondeziri por feliĉa resto de 2012 al ĉiuj partoprenantoj de ĉi tiu limaka ekzercaro, preskaŭ alternmonata!

Aparte la dekunua estis enigma, ĉar mi forgesis averti, ke ne ĉiam, eĉ preskaŭ neniam eblas imiti la rimon de la originalo. Ja gravis la ĝusta formo de la participoj, kaj tio ĝenerale sukcesis al la sendintoj de traduko. Nur malfacilas scii, kiuj verboj estas transitivaj. El la dusignifaj nederlandaj (transitivaj kaj/samforme netransitivaj, kiel breken, koken) la plimulto en Esperanto estas transitiva, do mi kolektis ĝuste la netransitivajn kaj ripetadas ilin. Se vi povas helpi kompletigi la liston, mi dankas! Jen: (parte el “La Konsilanto” de Degenkamp: ardi, boli, brili, bruli, ĉesi, degeli, droni, eki, flirti, frosti, guti, halti, kontinui, krevi, pendi, son(or)i, starti, ŝpruci, tinti, varii, veturi: fakte 'kontinu-' kaj 'vari-' estas adjektivaj radikoj, do la verbigo per simpla -i normale estas netransitiva). Se ni do volas esprimi wapperen met, ni uzas la faktitivon (t.e. aldonas -ig-): flirtigi naztukon.

Estas pli da interesaj verboj:
sen 'sin': erari, konduti (zich gedragen),
-igi el substantivo: ordigi (sed laŭnorme detali: detailleren, provizi per detaloj),
-i transitiva ĉe adjektiva bazo: atenti iun/ion;
dusencaj nederlandaj verboj kiel vragen, schilderen kaj leren. Foje frazo estas en si mem dusenca: Wie ziet Piet?,
unu- aŭ du-litera diferenco: monteren = munti;
alia regado: adiaŭi iun, kompati iun, do sen prepozicio;
paronimoj: pesi/pezi;
sinonimoj: rapidi/kuri, sed ete alisence: hasti kaj (transitiva): urĝi;
falsaj amikoj: kafolakto (koffie verkeerd)/koffiemelk (kafokremo);
kaj foje simple mankas traduko en la vortaro. Tiajn mankojn ni devas kolekti komune: bv. sendi al NGGE kaj ni dankos!

Sed jen tradukpropono pri la dekunua:

  1. Opgestaan is plaats vergaan.

    Loko de sidinto estas loko cedita.

    • la laŭlitera traduko estas neebla en naciaj lingvoj, tiom malpli en Esperanto: *ekstarinta estas loko perdita.
    • ja eblus diri anstataŭ estas: signifas.
    • sed Zamenhof mem proverbis: Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.
    • uzo de participo ekstarinte ja memorigas Zamenhofan proverbon aranĝite, ordigite, sed se vi legos en la Proverbaro, vi malkovros, ke tiaj adverbaj participoj ĉiam estas pasivaj: eblas aldoni Estas aranĝite..., do mi ne rekomendas uzi tiajn esprimojn (frazeologiaĵojn) aktiva-forme.

  2. Kijk die bomen, wreed besproeid, maar toch weer uitgegroeid.

    Rigardu tiujn arbojn, surŝprucigitajn kruele, sed tamen resprosintajn [bele].

    • aldono pro la rimo.
    • kijk de bomen besproeid estas alia frazkonstruo ol we zien ze besproeid, kie aperas predikativo (bepaling van gesteldheid). Nun estas nur postmetita epiteto (bijvoeglijke bepaling achter het znw.), do necesas aldono de la akuzativa -n.
    • ŝpruci havas kiel subjekton akvo aŭ fontano: do homoj (sur)ŝprucigas.

  3. Naar de vergadering afgevaardigd sprak ze verontwaardigd.

    Deputite al la asembleo, ŝi parolis indignante (kun veo).

    • indigni apartenas al la verboj sen refleksivo zich verontwaardigen, verontwaardigd zijn, tial netransitiva: do la nederlanda participo ne estas pasive tradukebla.

  4. Vaak aangevallen, maar slechts één keer gevallen.

    Ofte atakita, sed nur unufoje falinta.

    • renversita: sed eĉ tio ne helpas la rimon, ĉar temas nur pri sonripeto de -ita: 'adasismo'.

  5. Op ons tijdschrift geabonneerd wordt u niet door ons beleerd.

    Nian gazeton abonante, vi ne estos endoktrinigata (instru-tedata) pedante.

    • aboni nuntempe signifas rajti je servoserio laŭkontrakte: oni abonas gazeton aŭ sidlokon en koncertejo k.s. El ĝi deriviĝas nerefleksiva verbo: zich abonneren = ekaboni. (arkaika signifo de 'aboni', laŭ Waringhien)

  6. Het incident, onlangs gebeurd, werd door iedereen betreurd.

    La incidento, ĵusete okazinta, (do freŝdata), estis de ĉiuj bedaŭrata.

    • ĉiu estis bedaŭrinta signifas: had iedereen betreurd.
    • se pasive, estis de ĉiu bedaŭrita signifas: was betreurd, do ne plu bedaŭrata, ĉar bedaŭri estas verbo de daŭra stato sen rezulto, kiel estimi: estimita sinjoro ne plu estas estimata.

  7. Voor het gifschip, eens al bijna vergaan, werd een nieuwe verzekering aangegaan.

    Por la venenŝipo, preskaŭ pereinta (en foja veturo), estis kontraktita nova asekuro.

  8. Voor elke schuld, buiten uw schuld ontstaan, wordt u door onze adviseurs bijgestaan.

    Ĉe ajna ŝuldo estiĝinta ekster via kulpo, vi estos asistata de niaj konsilistoj.

    • ekestinta estas same bona: tiuj verboj neniam rolu kiel kopuloj.
    • konsilantoj ne estas profesiuloj.

  9. Eenmaal op de hoge troon gezeten, raakte de rebel van machtswellust bezeten.

    Unu fojon sidante sur la alta trono (de la imperio), la ribelulo estis obsedata de regomanio.

    • oni nomas -io-rimadon 'malriĉa'.
    • ribelanto eblus, se oni daŭre nomas la novan potenculon laŭ lia iama sinteno, sed fakte li estis jam ribelinta.

  10. Wie wil er geen villa, zo fraai gelegen, en bijna voor een prik verkregen?

    Kiu vilaon bele situantan ne aprezas, krome akiritan preskaŭ nulpreze?

    • efekto de radikripeto (etimologia figuro), sed sen rimo.
    • situi estas netransitiva en Esperanto, kontraste al nia situeren, do ne eblas pasiva participo.
    • la akuzativoj de situantan kaj akiritan necesas, ĉar – kiel en la dua frazo – ne temas pri predikativo: la situo ne dependas de la aprezo, sed estas senŝanĝa kvalito de la vilao.

  11. Zelfs wezen, uit hun land gevlucht, maar niet aan hun lot ontvlucht, worden hier nog uitgewezen.

    Eĉ orfoj rifuĝintaj el sia lando, sed ne eskapintaj el sia sorto, ĉi tie ankoraŭ estas elpelataj per perforto.

    • plagiato el Zamenhofaj proverborimoj.
    • bonaj sinonimoj: forfuĝi, rifuĝi.

  12. Wat gebeurt er met het winkelpand, met opzet of per ongeluk afgebrand?

    Kio okazos pri la butika konstruaĵo, ĉu intence forbruligita, ĉu malbonŝance (misfortune) forbrulinta?

    • butikdomo: en ordo, sed bruli apartenas al la supre menciitaj 22 netransitivaj verboj, du-karakteraj nur en naciaj lingvoj.

  13. Voor de notulist, eventjes aanwezig geweest, maar naar elders verwezen, werd uitbundig gefeest.

    Honore al la protokolisto, momente ĉeestinta kunside, sed poste vokita aliien (aliloken), estis festate entuziasme-senbride.

    • prave la tradukintoj evitis objektigi la protokolinton, ĉar oni festas nur jubileojn k.s.
    • ĉeestanta rilatus al la unua kunsido, do antaŭ la festado, kio ne legiĝas en la teksto.

  14. De artiest, niet goed uitgeslapen, leverde een topwerk, in trance geschapen.

    La artisto, malbone dorminta, (do fakte senŝance), estigis unuarangan verkon, kreatan trance.

    • ĝia kreado okazis dum la estigado; ankaŭ ĉi tie necesas la akuzativo de la lasta participo, ĉar ne temas pri predikativo: estigi kaj krei estas sinonimoj.

  15. Zo'n expert wordt, nauwelijks aangekomen, meteen in dienst genomen.

    Tia fakulo, apenaŭ alveninte, estas tuj dungata.

    • ekspertizisto, ne *eksperto: evidente PIV evitas la dusencecon: ek-sperto.
    • ne: dungita, ĉar temas pri ia rutina trakto de tiaj kandidatoj.
    • eblas enpostenigata.
    • posteni signifas ne: provizi per posteno, sed havi postenon.
    • eblus vortludi: postenulo kaj poste … nulo.

  16. Per ongeluk in Tsjaad geland, werd de vliegenier dra overmand.

    Malbonŝance alteriĝinte en Ĉado, la aviadisto estis superfortita post mallonga interbatado.

    • senintence estas en ordo.
    • pluraj landonomoj perdis la -i- laŭ lastatempa decido de la Akademio: Burundo, Ĉado, Kameruno, Luksemburgo, Meksiko, Senegalo. Anna Löwenstein publikigis utilan broŝuron, tute pageblan: Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto.

  17. De schipbreukeling, net aangedreven, werd schielijk van het naaktstrand verdreven.

    La ŝiprompulo, ĵus aldrivinte (kun Di-danka vizaĝo), urĝe estis forpelita de la nudista plaĝo.

    • ŝip-pereo estas bona vorto, sed pereinto restas senviva, do ŝippereinto ne havas ŝancon. Eblus ŝipperdinto.
    • nudstrando estas pravigebla pro la principo pri sufiĉo.

  18. Hoog geboren en dus uitverkoren.

    Nobelrange naskita/naskiĝinta kaj do favorelektita.

    • bona traduko: Eminente naskita, do antaŭdestinita.

  19. WEG MET SINT, BEZWIJMD EN UITGERIJMD.

    For la sanktulo, sveninta kaj rimrilate elĉerpita.

    • bona traduko: For sankta Nikolao: tia eksplico estas laŭdinda! … kaj finriminta.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj