Alternsemajna ripetaĵo n-ro 12

La dek-dua jam traktis interalie falsajn amikojn, da kiuj naŭdekon eblas legi en la marta “Esperanto”, kiu inspiras nian dek-trian. Sed antaŭe ni prezentu tradukprovon de la dek-dua:
- Het is dit jaar een eeuw geleden dat de Titanic op een ijsberg stootte; en zo waar, net in dit jaar is er al weer een cruiseschip gekapseisd in de Middellandse Zee.
- Zullen we de kapitein, die leuk wou doen, maar Jan Ramp noemen?
- De Europeaan dacht dat hij in Georgië met Catalaans terecht kon.
- De USA schijnt zijn strategie te baseren op omsingelen van communistische landen, China, Noord-Korea en Vietnam.
- Maken waardevolle bodemschatten allerlei -stan-landen niet aantrekkelijk, zoals Pakistan, Oezbekistan, Tadzjikistan, Kazachstan...?
- De islamitische opstand heeft onder Iraniërs niet veel effect gehad, vermoedelijk door het afgrendelen van de publieke media.
- Verder heeft de Arabische Lente in minder slachtoffers geresulteerd dan onze westerse interventies.
- De Esperantobeweging bereikt Togo, Benin, meer dan Niger, Kameroen en Senegal.
- Zullen we Economische Zaken niet eens polsen over herkansen van de gulden? Natuurlijk, je hebt groot gelijk!
- In het Academisch Ziekenhuis leren ze je niet te verbinden. (dubbelzinnig)
- Volgens neoliberalen zou de marktwerking in de zorg heilzaam zijn.
- De gewezen reclasseringsambtenaar in het revalidatiecentrum werd door het canaille nagewezen, toen hij beweerde dat zijn aanminnige minnares hem minachtte. Zo'n minkukel!
- Het rechtvaardige jurylid vond dat de schrijver zijn onderwerp beter moest uitwerken (detailleren) en verfijnen (nuanceren).
- Ze bieden ons op internet een oriënteringscursus Latijn voor noppes.
- Is het jou ook overkomen dat je broek bij het tillen van een kist op de naad scheurde?
- Gelukkig was de secretaresse behendig in het maken van verongelukte kleding.
- Tobben de overheden over hoe ze onze munten moeten aanpakken? (dubbelzinnig)
- Vindt de Kerk het niet zonde van al dat geld voor slachtoffers van gesauveerde zondaars?
- Maar wat doet ons vaderland met zijn oorlogsmisdadigers?
- Moeten verjaarde overtreders niet gestraft?
- En hoe zou u zich als onvolwassen dienstplichtige in een wrede guerrilla hebben gedragen?
- Herhaling is een saaie effectieve manier om iets te onthouden.
- Als wijsgeer moet je zoiets positief benaderen.
-
Het is dit jaar een eeuw geleden dat de Titanic op een ijsberg stootte; en zo waar, net in dit jaar is er al weer een cruiseschip gekapseisd in de Middellandse Zee.
Ĉi-jare pasis jarcento de kiam la ŝipego Titanic puŝiĝis kontraŭ glacimonton; kaj vere, ĝuste en la nuna jaro denove renversiĝis krozoŝipo, en Mediteraneo.
- aŭ: kunpuŝiĝis kun glacimonto.
- la komo apartigas nekompareblan aldonon.
- eviti ripeton de jar apenaŭ eblas.
- laŭvorta traduko: Estas antaŭ unu jarcento, ke la Titanic koliziis: tute ĝuste, ĉar antaŭ ŝipnomoj ni ja uzas la artikolon.
-
Zullen we de kapitein, die leuk wou doen, maar Jan Ramp noemen?
Ĉu ni nomu la ŝipestron, kiu volis pajaci, Joĉjo Katastrofo?
- bone: kiu intencis esti amuza; vortludo estus bonvena...
-
De Europeaan dacht dat hij in Georgië met Catalaans terecht kon.
La eŭropano supozis, ke en Kartvelio li povas (aŭ: povos) elturniĝi per la kataluna.
- Georgio estas ŝtato de Usono.
- ofte nomoj (Europeaan, Catalaans) havas alian formon.
-
De USA schijnt zijn strategie te baseren op omsingelen van communistische landen, China, Noord-Korea en Vietnam.
Usono ŝajnas bazi sian strategion sur sieĝado de komunismaj landoj: Ĉinio, Norda Koreio kaj Vjetnamio
- aŭ: sur tio, ĉirkaŭsieĝi komunistajn landojn: Ĉinion, Nordan Koreion kaj Vjetnamion.
- de la substantivo bazo ni derivas bazi = provizi per bazo.
- prepoziciojn antaŭ infinitivo ni evitu: do ne sur ĉirkaŭi. Nur kvar apenaŭ estas uzataj prefikse, do povas aperi antaŭ infinitivo: por, sen, krom, anstataŭ: komparu per laboro kaj perlabori.
-
Maken waardevolle bodemschatten allerlei -stan-landen niet aantrekkelijk, zoals Pakistan, Oezbekistan, Tadzjikistan, Kazachstan...?
Ĉu valoraj terriĉaĵoj (resursoj) faras allogaj ĉiajn landojn kun nacilingva finaĵo -stan, kiel Pakistano, Uzbekio, Taĝikio, Kazaĥio?
- aŭ: nederlandlingvajn stan-landojn.
- post kiel en la senco ekzemple ni ne uzas la akuzativon, por distingi ĝin de la identiga kiel = estiel.
-
De islamitische opstand heeft onder Iraniërs niet veel effect gehad, vermoedelijk door het afgrendelen van de publieke media.
La islama ribelo malmulte efikis inter irananoj, supoze pro la hermetika riglado de la publikaj komunikiloj.
-
Verder heeft de Arabische Lente in minder slachtoffers geresulteerd dan onze westerse interventies.
Cetere la Araba Printempo rezultigis malpliajn viktimojn, ol niaj okcidentanaj intervenoj.
- resulteren in ne estas rekte tradukebla, ĉar rezulti = sekvi: en malvarmo rezultas malvarmumoj, sed malvarmo ne rezultas en malvarmumoj! Ja: el malvarmo rezultas malvarmumoj: ĝi rezultigas malvarmumojn.
-
De Esperantobeweging bereikt Togo, Benin, meer dan Niger, Kameroen en Senegal.
La Esperanto-movado atingas Togolandon, Beninon pli ol Niĝeron, Kamerunon kaj Senegalon.
- mi daŭre rekomendas studi “Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto” de Anna Löwenstein. La Akademio de Esperanto senigis plurajn landojn je la -i-: Ĉado, Kameruno, Luksemburgo, Meksiko, Senegalo, tiel ke ofte estas sama nomo de monto, lago aŭ rivero kaj lando: Niĝero, Kameruno, Ĉado...
-
Zullen we Economische Zaken niet eens polsen over herkansen van de gulden? Natuurlijk, je hebt groot gelijk!
Ĉu ni ne sondu la opinion de la Ekonomi-Ministerio pri prova recirkuligo de la guldeno? Kompreneble, ni sondu: vi plene pravas.
- reklasi laŭ PIV: rearanĝi laŭ iu ordo.
-
In het Academisch Ziekenhuis leren ze je niet te verbinden. (dubbelzinnig)
En la Universitata Malsanulejo oni ne instruas (lernigas) vin pansi (pri pansado.
- aŭ: oni ne lernas vin pansi/bandaĝi.
- aŭ: instruas vin ne meti pansaĵojn.
- aŭ: instruas/lernas ne pansi vin.
- evidente la nederlanda frazo ne elstaras pro klareco: helpu la kunteksto, sed ve al surdetuloj.
-
Volgens neoliberalen zou de marktwerking in de zorg heilzaam zijn.
Laŭ novliberalula opinio la merkata efiko sanigas la personprizorgan sektoron.
- eblas: sanigus, nome se ni interpretas laŭ kiel se kredi al novliberaluloj, t.e. se ni kredus.
- bona traduko: merkatekonomio estus bonefika. Tio evitas radikripeton.
-
De gewezen reclasseringsambtenaar in het revalidatiecentrum werd door het canaille nagewezen, toen hij beweerde dat zijn aanminnige minnares hem minachtte. Zo'n minkukel!
La eksa reensociigisto en la rekapabligejo estis mokindikata de la kanajlaro, kiam li asertis ke lia aminda amantino lin malestimas. Tia ŝtipkapulo (maltalento)!
- aŭ: reaktivigejo, fingre montrita, kaj tia aĉulino!
-
Het rechtvaardige jurylid vond dat de schrijver zijn onderwerp beter moest uitwerken (detailleren) en verfijnen (nuanceren).
La justa ĵuriano opiniis, ke la aŭtoro pli bone detalu kaj nuancu sian temon.
- aŭ: skribinto.
- ĝojinde vi evitis subjekto.
-
Ze bieden ons op internet een oriënteringscursus Latijn voor noppes.
En Interreto oni senpage proponas orientadan kurson pri Latino.
- oferti estas nur-komerca afero.
- oferi estas bona, se ĝi kostas multe al la prezentanto.
- mi miras, ke oni evitas Latino kaj eĉ uzadas la esperanta lingvo...
-
Is het jou ook overkomen dat je broek bij het tillen van een kist op de naad scheurde?
Ĉu ankaŭ al vi okazis, ke al vi, levanta keston, la pantalono ŝiriĝis ĉe la kunkudraĵo?
- Laŭ 'Kudra kaj trika terminaro' junto estas uzebla anstataŭ kunkudro. PIV malhavis fakulojn. Ĉu okazu emancipo tie?
-
Gelukkig was de secretaresse behendig in het maken van verongelukte kleding.
Bonŝance la sekretariino lertis pri riparado de akcidente difektitaj vestoj.
- brila komikaĵo: akcident-viktima vest-aĵ-o.
-
Tobben de overheden over hoe ze onze munten moeten aanpakken? (dubbelzinnig)
Ĉu la aŭtoritatuloj rompas al si la kapon, kiel trakti niajn valutojn?
- aŭ: akcepti niajn monerojn?
- bone: cerbumadas pri la maniero kiel manipuli aŭ preni.
- nuntempe ofte ni aŭdas naci-paŭsaĵon pri kiel, kio ne estas gramatika.
-
Vindt de Kerk het niet zonde van al dat geld voor slachtoffers van gesauveerde zondaars?
Ĉu la Eklezio ne domaĝas la tutan monsumon por viktimoj de kaŝprotektataj pekuloj?
- protektitaj, se ili ne plu estas protektataj.
-
Maar wat doet ons vaderland met zijn oorlogsmisdadigers?
Sed kiel nia patrolando (patrujo) traktas siajn militkrimulojn?
- aŭ: kion faras rilate al …
-
Moeten verjaarde overtreders niet gestraft?
Ĉu postpreskriptaj leĝrompintoj ne estu punataj?
- prave oni tradukis la kriplan frazon kriple: eksvalidiĝintaj kulpuloj.
-
En hoe zou u zich als onvolwassen dienstplichtige in een wrede guerrilla hebben gedragen?
Kaj kiel vi estus kondutinta kiel neplenaĝa militservisto en kruela gerilo?
-
Herhaling is een saaie effectieve manier om iets te onthouden.
Ripetado estas enuiga (teda) efika metodo por ion enmemorigi.
- efektiva signifas nur reala, do sen atento al rezulto.
-
Als wijsgeer moet je zoiets positief benaderen.
Kiel filozofo oni pozitive aliru (alpaŝu) al io tia.
- aŭ: ataku ion tian.
- la intervokala S de naciaj lingvoj do plej ofte fariĝas Z; nur SS fariĝas S: kaso el kassa, kazo el casus.