Alternsemajna ripetaĵo n-ro 13

  1. Als je een potje pindakaas in een tas vol paperassen propt, mag er wel wat absorberend materiaal omheen.

    Se oni peze premas glason da arakida butero en sakon plenan de (je) paperaĵoj, indas ĉirkaŭvolvi iom da sorba materialo.

    • aŭ: ĉirkaŭigi ĝin per iom da sorba materialo.
    • ne: absorba.

  2. Is de cursus drugsverslaving voor pubers of adulten?

    Ĉu la kurso pri drogdependeco celas adoleskantojn aŭ adoltojn?

    • plenaĝulojn, plenkreskulojn.
    • evitu adulto tiusence!

  3. De arbitrale beslissing over afwijzing van een offside goal werd niet gepikt door de goalgetter.

    La decidon de la arbitracianto malagnoski eksterludan golon indigne malakceptis la sperta goladanto.

    • eblas: la matĉestran decidon, sed ne arbitran!

  4. Waar heb je dit artikel gevonden: in de kijkshop of op de “Marktplaats”?

    Kie vi trovis ĉi tiun artiklon: ĉu en la varmontrejo (Kijkshop) aŭ en la reta “Bazaro”(Marktplaats)?

  5. Je komt toch niet helemaal van het centraal station lopen? Nou, zelfs hard!

    Vi ja ne piedire venas la tutan vojon de la centra stacio, ĉu ne? Nu, tamen eĉ piedkure!

  6. We hadden een puike uitgaansdag naar een wildpark met edel- en damherten en reeën.

    Ni ĝuis bonegan ekskursan tagon al sovaĝbesta parko kun cervoj, damaoj kaj kapreoloj.

  7. Zullen we zijn vrouw naar zijn gezondheid vragen en hem om geld?

    Ĉu ni demandu lian edzinon pri lia farto (sanstato) kaj petu de li monon?

    • prefere ne uzu -os en demando pri ies deziro, prefero.

  8. Kameraad X betrok een flat recht tegenover het departement van veiligheid en militaire zaken.

    Kamarado (K-do) Umo ekloĝis en apartamento ĝuste kontraŭ la sekureca kaj milita departemento.

    • atentu -amento/-emento.
    • aŭ: departemento pri sekureco.

  9. De directe methode is begin 2012 al in dertig talen uitgebracht, maar een nieuwe cursus start direct op internet.

    Komence de 2012 la rekta metodo estis (!) jam eldonita en tridek lingvoj, sed tuj startos nova kurso interreta.

    • (bedaŭre tiu kadre de la 125-jariĝo de Esperanto ne efektiviĝis!)

  10. Er zou al veel gewonnen zijn, als de lieve jeugd bier door thee verving.

    Jam multe ni progresus (gajnus), se la kara junularo anstataŭigus (!) bieron per teo.

  11. Wie bedenkt een effectiever ontwikkelingsproject om het de Afghanen mogelijk te maken er economisch boven op te komen, dan via chemische vernietiging van papaveroogsten?

    Kiu elpensos pli efikan evoluigan projekton por ebligi al (!) la afganoj ekonomie reatingi prosperon, ol per kemia detruado de la papavorikoltoj?

  12. Bestaat hier ook een interlinguïstische vakbibliotheek? Ja, en wel uit algemene werken en – volgens de onlangs nog gedetailleerde catalogus – zeker twaalf “kunsttalen”.

    Ĉu eble ĉi tie ekzistas speciala interlingvistika biblioteko? Jes, kaj ĝi konsistas el verkoj ĝeneralaj kaj – laŭ la freŝdate detalita katalogo – en minimume dek du “art(e farit)aj lingvoj”.

    • ne: detaligita.
    • oficiale ni nun diras planlingvoj.

  13. Het was maar goed dat de nieuwe partijvoorzitster in haar lentevakantie eindelijk gelegenheid vond haar belastingformulieren in te vullen.

    Estis bonŝance, ke la nova partia prezidant(in)o finfine en siaj printempaj ferioj trovis okazon plenigi sian impostan formularon.

    • aŭ: printempa libertempo, sed ne nur unu ferio = tago!

  14. Stel: ze vinden in je achtertuin een fossiel, dwz. zo'n voorwereldlijk reptiel, met een Esperantoster. Zou dat geen hype worden?

    Imagu: en via malantaŭa (posta) ĝardeno oni trovas fosilion de tia prareptilio (saŭro) kun Esperanta stelo. Ĉu en la amaskomunikado tio ne furorus?

  15. Sorry, ik ben juist aan het eten: plakrijst met hete bliksem. Maar bedankt voor het telefoneren!

    Pardonu min, mi ĝuste nun manĝas (ĵus ekmanĝis): glurizon kun fulme varmegaj piroj (aux: pommiksmanĝaĵo). Sed dankon pro via telefonvoko!

    • ne: por telefoni = por ke vi telefonu!

  16. Waterpijpers krijgen helaas meer CO binnen, wat bij de kids een sterke invloed heeft op hun capaciteiten.

    Domaĝe, nargileuloj (fumantoj de akvopipo) inhalas pli da karbona monooksido, kio ĉe la miniaĝuloj efikegas al la kapabloj.

    • ne: kapablecoj.

  17. Gewapend met allerlei hals-, arm- en beenkettingen boeide de buikdanseres de belangstellenden, hoewel ze wel een paar kilo's kon afvallen.

    Armita per ĉiaj (ĉiuspecaj) ĉenoj kolaj, brakaj kaj gambaj, la ventrodancistino fascinis la interesatojn, kvankam ŝi povus malpliampleksiĝi per kelkaj kilogramoj.

  18. Zit die gepensioneerde advocaat van kwade zaken nog steeds in diverse commissies?

    Ĉu tiu pensiita advokato pri fiaferoj daŭre okupas seĝon en ĉiaj (diversaj) komisionoj?

  19. Na kantoor gaan we naar de film. Er draait een razend populaire griezelfilm met een uitermate gecompliceerd plot.

    Post la oficeja deĵoro ni iros al kinejo. Oni prezentas furoregan hororfilmon kun ekstreme komplik(it)a intrigo.

  20. Het succes van onze maatregel beantwoordt aan de inzet waarmee we de zeeën controleren: verslapt de aandacht, dan resulteert dat in weer een atoommacht.

    La sukceso de nia regdispono respondos al la energio, kun kiu ni mastros la marojn. Se malstreĉiĝos la atento, el tio rezultos nova nukle(armil)a potenco.

    • aŭ: tio rezultigos novan potencon, sed nepre ne: tio rezultos (= sekvos!) en nova potenco.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj