Alternsemajna ripetaĵo n-ro 15

Jen la solvoj proponataj por la 15-a ASR:
- De gids vertelde dat zijn stad nu vier miljoen inwoners telde, maar misschien heeft hij zich wel verteld.
- De enige aanwezige violist wist dat hij het niet verder had gebracht dan de rol van zielige dilettant.
- We bieden u een gratis galgenmaal, zei de beul tegen de stropdrager.
- De instructeur ried ons aan dat we met onze minst slechte voet de rem en met de slechtste voet het gas bedienden.
- Het kwam goed uit dat we praktische taallessen kregen, zodat we konden vragen hoe je brood met gaten boterde en dat de achtergrondmuziek correspondeerde met de sobere sombere ambiance.
- Na de ondergang van het cruiseschip stak zijn achtersteven nog maar twaalf en een halve meter boven de waterspiegel van de visloze zee uit.
- De dobbelstenen rolden kriskras door de drukbezochte gelagkamer heen.
- Bij de nadering van een gevreesde bocht moest onze chauffeur uitwijken voor een overstekende eendenmoeder, terwijl de jongen daarvan opgewekt achter elkaar aan sjokten.
- Onder de les over het vraagstuk of kruipende dieren allemaal reptielen zouden zijn, dacht ik opeens via glimworm aan musiceren.
- Hun kaketoe niet meegerekend, waren ze met hun vijven, maar of ze allemaal een portie spaghetti zouden lusten, bleef een open vraag.
- Hoe staat het met de pas verschenen Statuten: beantwoorden die nog aan het Huishoudelijk Reglement?
- Zal ik – nu de snert is aangebrand – maar een pizza gaan halen bij de Vietnamees op de hoek?
- Juf bebloemde het winnende opstel.
- Is 'soepjurk' een vrouwelijk woord? Nee, mannelijk.
- Heeft u nog Gotisch gestudeerd? Ja, als onderdeel van de Germanistiek.
- Granaten zijn best te eten, vond de ijzervreter.
- Dat Groenland, met ijs bedekt en dicht bij IJsland gelegen, is vast een middaguitstapje waard.
- Ik heb zeker een half uur staan uitleggen tot de visboer snapte waarom wij de voorkeur gaven aan gekweekte vis boven kweekvis.
- Werkt jullie fax nog wel? Alleen als-ie aanstaat.
- We sluiten niemand uit. Alleen sluiten we ze wel op.
-
De gids vertelde dat zijn stad nu vier miljoen inwoners telde, maar misschien heeft hij zich wel verteld.
La ĉiĉerono rakontis, ke lia urbo nombras kvar milionojn da loĝantoj, sed eble li miskalkulis.
- aliaj ebloj: La gvidisto sciigis/informis... eraris.
- prefere ne enloĝantoj.
- iom ne logika ŝajnas tiu uzo de nombri, samkiel la ĉambro mezuras 4 per 6 metrojn. Eble ni klarigu tiun uzon kiel 'personigon' (prozopopeo).
-
De enige aanwezige violist wist dat hij het niet verder had gebracht dan de rol van zielige dilettant.
La sola ĉeestanta violonisto sciis, ke li ne pli progresis ol ĝis la rolo de kompatinda diletanto.
- sole rilatus al la ĉeestado, do implicus, ke li ne kunludas, sed tion ne kovras la nederlanda 'enige'.
- eblas unika. Ankaŭ nura havas tiun implicon, samkiel sole: li nur ĉeestas, ne ludas. Ja eblas ununura.
-
We bieden u een gratis galgenmaal, zei de beul tegen de stropdrager.
Ni prezentas al vi senpagan adiaŭan manĝon, diris la ekzekutisto al la portanto de la pendumila ŝnuro.
- aliaj tradukvortoj: proponas, oferas (kun peno: malgraŭ niaj ŝparoj), sed ne ofertas, kio implicas komercadon.
- lastan manĝon ŝajnas preferinda, kompare kun la lasta vespermanĝo.
- pendŝnurportanto estas en ordo, sed ni evitas iom longajn kunmetaĵojn.
-
De instructeur ried ons aan dat we met onze minst slechte voet de rem en met de slechtste voet het gas bedienden.
La instrukciisto konsilis al ni, ke per nia malpli malbona piedo ni funkciigu la bremson kaj per la pli malbona la gaspedalon.
- aŭ: konsilis nin... akcelilon.
- instruktoro eblas en militista kunteksto.
-
Het kwam goed uit dat we praktische taallessen kregen, zodat we konden vragen hoe je brood met gaten boterde en dat de achtergrondmuziek correspondeerde met de sobere sombere ambiance.
Bone trafis, ke ni ricevis praktikajn lingvolecionojn, tiel ke eblis al ni demandi, kiel oni buteru truhavajn pantranĉaĵojn, kaj peti ke la fona muziko respondu al la sobra malgajetosa ĉirkaŭaĵo.
- aŭ: Bone okazis, Konvenis... tiel ke ni povis …
- buterigi estas uzebla pri lakto.
- interalie 'vragen', 'bestaan' kaj 'leren' havas pli grandan signifaron en la nederlanda ol ke eblus kontenti per unu Esperanta ekvivalento.
-
Na de ondergang van het cruiseschip stak zijn achtersteven nog maar twaalf en een halve meter boven de waterspiegel van de visloze zee uit.
Post la pereo de la krozoŝipo ĝia poŭpo elstaris ankoraŭ nur dek du metrojn super la surfaco de la senfiŝa maro.
- aŭ: ĝia pobo... super la supraĵo.
- malpli facile prononciĝas krozŝipo.
- estas modo uzadi ties anstataŭ la posesivojn de la tria persono: ĝi estu rezervita por diferencigo, samkiel ni uzas tiu aŭ tio anstataŭ li/ŝi/ĝi/ili/oni/si.
-
De dobbelstenen rolden kriskras door de drukbezochte gelagkamer heen.
La ĵetkuboj ruliĝis dise-mise tra la dense vizitata drinkosalono.
- bona variaĵo: disen... multvizitata.
-
Bij de nadering van een gevreesde bocht moest onze chauffeur uitwijken voor een overstekende eendenmoeder, terwijl de jongen daarvan opgewekt achter elkaar aan sjokten.
Alproksimiĝante al timata vojgiro, nia ŝoforo devis flankenstiri antaŭ transpasanta anaspatrino, dum ĝiaj idoj gaje transpaŝis unu post alia.
- aŭ: vojkurbo... Ĉe la alproksimiĝado – sed tiajn prepoziciaĵojn ni ofte povas elegante participigi.
- timigi estas teruri, do ne intencita nocio.
- flankeniri/flankeniĝi.
- marŝi vekas la bildon de soldata kolono, ali-etosa.
-
Onder de les over het vraagstuk of kruipende dieren allemaal reptielen zouden zijn, dacht ik opeens via glimworm aan musiceren.
En la leciono pri la demando, ĉu rampuloj ĉiuj estas reptilioj, mi subite laŭ 'lampiroj' pensis pri muzikado.
- aŭ: la problemo...
- eblas eviti la aliteracion ĉu ĉiuj...
- la nederlanda 'via' ofte samsignifas kun tra.
- post pri ni ne uzas infinitivon. (Nur post por, sen, krom kaj anstataŭ, kiujn ni ne uzas prefikse antaŭ verba radiko.)
- reptilioj kun -ioj, kiel fosilioj.
- pere de signifas rimedon, sed la pensasocioj iras neracie.
- fajrovermo estas pli senriska, ĉar fakte lampiro estas 'glimworm'. Biologoj certe riproĉos min.
-
Hun kaketoe niet meegerekend, waren ze met hun vijven, maar of ze allemaal een portie spaghetti zouden lusten, bleef een open vraag.
Se ne kalkuli ilian kakatuon, ili estis kvinope; sed ĉu ili ĉiuj ŝatis porcion da spagetoj, restis demando solvota/nerespondita.
- kakatuo havas duan A, samkiel kamarado kaj apartamento, parlamento k.a.
- estas dube ĉu ili vere mem kalkulis, kiel sugestas enkalkulante.
- spagetoj estas plurala, samkiel bamioj kaj vermiĉeloj.
- pri malferma demando mi ne trovis ekzemplon en vortaroj. Ni povus sondi, ĉu japano aŭ vjetnamo ne reganta eŭropan lingvon komprenas la esprimon.
-
Hoe staat het met de pas verschenen Statuten: beantwoorden die nog aan het Huishoudelijk Reglement?
Kiel statas pri la ĵus aperinta statuto? Ĉu ĝi ankoraŭ respondas al la Interna Regularo?
- ni ne uzas la pluralon de 'statuten', samkiel pri 'notulen', 'mazelen' k.a. Tio implicas ke ankaŭ la pronomo estu singulara: ĝi.
- eblas konformas al.
-
Zal ik – nu de snert is aangebrand – maar een pizza gaan halen bij de Vietnamees op de hoek?
Ĉu mi irprenu picon ĉe la ĉeangula vjetnamo, nun kiam la pizosupo surgluiĝis?
- bone: ĉu mi alportu de la vjetnamo. -os estas uzebla se oni jam antaŭe decidis, ke tio okazos. Nun iu petas la konsenton de la alia(j).
- Vjetnamo -Vjetnamio estas la formoj en la Akademia listo de landaj kaj popolaj nomoj, eĉ se André Cherpillod plendas pro la 'neinternacieco'.
- eble pli bona: brulgluiĝinta.
-
Juf bebloemde het winnende opstel.
La instruistino flor(ornam)is la gajnigan eseon.
- fraŭlino eble bezonus klarigon, desegnis floreton sur precize kovras la signifon.
- gajnintan eseon eblas defendi kiel personigon.
-
Is 'soepjurk' een vrouwelijk woord? Nee, mannelijk.
Ĉu 'pufjupo' ne estas ina vorto? Ne, vira.
- la menciita André Cherpillod en siaj 'Leksikaj vagadoj' forte rekomendas neologismojn 'femina' kaj 'maskula', iom latinajn.
- post nea demando ni devus ripeti la predikaton, sed la respondo jam estas klara.
-
Heeft u nog Gotisch gestudeerd? Ja, als onderdeel van de Germanistiek.
Ĉu vi siatempe studis la gotan? Jes, kiel parton de la ĝermanistiko.
- gotika rilatas konstrustilon.
- parton dependas de la verbo studi, do kiel epiteto ĉe rekta objekto ĝi havu -n.
-
Granaten zijn best te eten, vond de ijzervreter.
'Granatoj' estas bone manĝeblaj', opiniis la hardita militisto.
- eblas interpreto, ke li ĝumanĝas verajn pafaĵojn: grenadojn...
-
Dat Groenland, met ijs bedekt en dicht bij IJsland gelegen, is vast een middaguitstapje waard.
Tiu Gronlando, kovrita de glacio kaj situanta proksime de Islando, certe indas ekskurson posttagmezan.
- Gronlando laŭ la Akademia listo.
- neniu kovris la landon PER glacio.
- iom amuze por ni, en la Bildvortaro de FEL (grandioza laboraĵo de Petro De Smedt kaj Jozefo Harvath) tiu dikega glacitavolo aperas kiel 'glaciaĵo': bonan apetiton en 2013! Sed mi trovis la saman esprimon en 'Islando. Lando, popolo, literaturo' el 1930.
- anstataŭ indas: valoras.
-
Ik heb zeker een half uur staan uitleggen tot de visboer snapte waarom wij de voorkeur gaven aan gekweekte vis boven kweekvis.
Mi certe dum duonhoro klarigadis al la fiŝovendisto, kial mi preferas breditajn fiŝojn al bredofiŝoj.
- PIV avertas, ke ni ne uzu kulturi anstataŭ kultivi. Ja eblas kultivi mikrobojn, sed fiŝojn oni bredas.
- ol estas uzebla post pli ŝati.
-
Werkt jullie fax nog wel? Alleen als-ie aanstaat.
Ĉu ankoraŭ funkcias via faksilo? Nur se ĝi estas ŝaltita.
- aŭ: faksaparato … konektita.
-
We sluiten niemand uit. Alleen sluiten we ze wel op.
Ni fermas la pordon antaŭ nenies nazo, ni nur fermas prizonpordon post ilia dorso.
- aŭ: Ni neniun ekskludigas, ekskluzivigas (el la listo).
- malliberigas.