Alternsemajna ripetaĵo n-ro 17

  1. Frankrijk wil de voedselprijzen stabiliseren door de markt te reguleren, terwijl volgens de Britten de productie moet worden opgevoerd en transparanter moet worden.

    Francio volas stabiligi la nutraĵajn prezojn reguligante la merkaton (per reguligo de la merkato), dum laŭ la britoj la produktado devas kreski kaj fariĝi pli travidebla.

    • reguli havas en PIV post si la simbolon = , do prefere ni uzu la sekvantan formon reguligi.

  2. Leonardo Fiboracci (1170 – 1250), zoon van een ambtenaar uit de republiek Pisa, bereisde vele landen langs de Middellandse Zee, waar hij steeds lokale geleerden bezocht. Hij beval reeds het decimale rekenstelsel aan, door de Arabieren uit Indië overgenomen. Toch kwam dit pas in de 17e eeuw in zwang.

    Leonardo de Fiboracci (1170–1250), filo de oficisto en la respubliko Pizo, travojaĝis multajn landojn laŭlonge de Mediteraneo, kie ĉiufoje li vizitis lokajn sciencistojn. Li jam pledis por la dekuma cifersistemo, kiun la araboj transprenis de la hindoj. Tamen nur en la deksepa jarcento ĝi enradikiĝis (ĝeneraliĝis).

    • evidente PIV volis ŝpari al la italoj en Pisa ridigan nomon.
    • aliaj tradukoj: scienculojn; li rekomendis la decimalan kalkuladon, transprenitan de la araboj el la hindoj.

  3. Overigens correspondeert het aantal bloemblaadjes van de zonnebloem met een van de getallen uit de Fiboracci-reeks: 89.

    Cetere la nombro de la petaloj de la helianto (sunfloro) respondas al unu el la nombroj el la Fiboracci-serio: 89.

    • Richard Hofman donis la teknikan vorton: Fiboracci-progresio: dankon!

  4. Door een dubbel geparkeerde politiewagen ontstond een vervelende file en dit alles om bonnen uit te delen aan dubbel geparkeerde auto's.

    Pro paralele (apude, flanke) park(um)ita polica aŭto estiĝis ĝena atendovico (stagnovico), kaj ĉi ĉio nur por disdoni punprotokolojn al paralele parkitaj aŭtoj.

  5. Volgens hun woordvoerders zijn opstandelingen van het Maro Islamitische Bevrijdingsfront dichtbij een akkoord met de regering van de Filipijnen. De ongeregeldheden in Mindanao begonnen 30 jaar geleden.

    Laŭ siaj proparolantoj la ribeluloj de la Mara Islama Liberiga Fronto preskaŭ atingis akordon kun la registaro de la Filipinoj. La malordoj en Mindanao komenciĝis antaŭ tridek jaroj.

    • kurioze ne antaŭ ĉiuj geografiaj nomoj ni evitas la artikolon, ekz ĉe insularoj.
    • eki = komenciĝi.
    • laŭ Peter Roelofs post laŭ ni evitu sia. Tamen mi konstatis alian praktikon.

  6. Weinig grote historici zijn in hun werk zo bepaald door hun eigen levenservaring als de Marxist Eric Hobshawn.

    Malmultaj grandaj historiistoj en sia laboro (aŭ: verko) estas tiel determinitaj de sia propra vivospertaro, kiel la marksano Eric Hobshawn.

    • aŭ: marksisto.

  7. Ook via mindfulness op zoek naar rust en genezing?

    Ĉu ankaŭ vi serĉas trankvilon (ripozon) kaj sanigon per 'mindfulness' (prudenta zorgemo)?

    • en nia nacia kulturo anglismoj estas tre ŝatataj, sed internacie ni evitu nekompreneblaĵojn, aldonante proksimuman klarigon.
    • samkiale mi preferas kompletigi la elipsojn, kiel 'Op zoek?'

  8. Voor de externe beveiliging van de 134 Europese kerncentrales is per stuk 30 tot 120 miljoen euro nodig, in het geheel zo'n 10 – 25 miljard. Wie gaat dat betalen?

    Por la ekstera sekurigo de la cent tridek kvar eŭropaj atomcentraloj oni bezonas po tridek ĝis cent dudek milionojn da eŭroj, entute dek ĝis dudek kvin miliardojn da eŭroj. Kiu pagu tion?

    • ek-sternaeks-terna ne estas klara esprimo, kiun feliĉe ne uzis la tradukantoj, malgraŭ la simileco kun interna.
    • eblas nuklea centralo.
    • Kiu pagos tiom? estas plia signifo.

  9. Vooral Franse centrales zouden in slechte staat zijn, maar ook bij die in Borssele is geen rekening gehouden met overstromingen.

    Precipe la francaj centraloj – laŭinforme – statas malbone, sed ankaŭ por tiu en Borssele oni neglektis enkalkuli eventualan superakvon.

    • aŭ: kalkuli kun eventuala superakvo.

  10. Nog afgezien van de operationele adequaatheid moeten kerncentrales bestand zijn tegen neerstortende vliegtuigen, terroristische aanslagen en aardbevingen.

    Sed ankaŭ kontraŭ kraŝanta aviadilo, terorisma atenco kaj tertremo atomcentraloj devas esti imunaj, eĉ senkonsidere pri la funkciada adekvateco.

  11. De veiligheidscriteria lopen sterk uiteen en de normen van het Internationaal Atoomenergie-Agentschap (IAEA) zijn in verschillende landen niet naar behoren geïmplementeerd.

    La sekurecaj kriterioj tre diverĝas, kaj la normoj de Internacia Atom-Energia Agentejo en pluraj landoj ne estas konvene realigitaj.

    • observataj, plenumitaj, efektivigitaj.
    • verschillende ofte signifas nur verscheidene.

  12. Veel landgenoten raakten op president Saakasjvili uitgekeken, maar zijn opvolger (per 1 oktober 2013) Bidzina Ivantsjvili wil eveneens dat Georgië lid wordt van de NAVO, een ambitie die Rusland niet bepaald zint.

    Multaj samlandanoj satiĝis de la (ŝtat)prezidanto Michail Saakaŝvili, sed lia postsekvonto (ekde la unua de oktobro 2013), Bidzine Ivaniĉvili, same volas, ke Kartvelio aniĝu al (membriĝu en) NATO (Nordatlantika Traktata Organizo), kiu ambicio ne plaĉas al Ruslando (Rusio).

    • la nomoj estis – supoze tra la angla - nederlandigitaj el la cirila alfabeto. Samkiel Soekarno refariĝu Sukarno, ni adaptu la siblajn sonojn al Esperanto.
    • la artikolo povas forresti antaŭ s-ro, s-ino, ges-roj, prof., d-ro, sankta kaj benata. Cetere PAG rekomendas uzi ĝin antaŭ 'titoloj' kun propra nomo.
    • Georgio estas usona ŝtato. Georgië estas Kartvelio.

  13. Kinderen vinden de fietshelm niet 'cool' en niemand wil ze bevoogden, hoewel de helm in een twaalftal landen verplicht of aanbevolen is tot 12-jarige leeftijd of nog hoger.

    Infanoj opinias la biciklan kaskon ne 'mojosa' (enorda) kaj neniu volas ilin 'patrini', kvankam en multaj landoj la kasko estas deviga (preskribita) aŭ rekomendita por ĝis-dekdujaraj infanoj aŭ pli aĝaj.

  14. Egypte rekent af met godslasteraars: de betreffende wet achten christenen speciaal tegen hen gericht.

    Egiptio eliminas blasfemantojn; la koncernan leĝon kristanoj opinias direktita (celita) specife kontraŭ ili.

    • aŭ: opinias speciale sin celitaj per tiu leĝo.

  15. Check de feiten en betrap de politici!

    Kontrolu la faktojn kaj kaptu la politikistojn ĉe freŝa fuŝo.

  16. Academisch onderwijs in Nederland scoort hoog.

    La universitata instruado de Nederlando atingas altan rangon.

    • laŭ PIV akademia ne rilatas al universitato; ofte ni povas traduki per scienca.

  17. Mevrouw is geld halen voor de collectebus op Dierendag en ik hoor haar man roepen: “Geef hem de cavia maar mee!”

    La sinjorino reiris por serĉi monerojn por la kolektujo en (okaze de) la Bestotago kaj mi aŭdas ŝian edzon krii: 'Simple donacu al li la kobajon!'

    • kunportigu per li la kavion: tiu genro ampleksas i.a. kobajojn.

  18. Die knulligheid van SIRE is nou juist de bedoeling.

    Tiu mallertaĵo (aŭ: mallerteco) de SIRE (la asocio por radio/televidaj ideal-reklamoj) ĝuste estis intenc(it)a.

  19. We herkennen een karikatuur eerder dan een goed gelijkend portret.

    Ni rekonas karikaturon pli rapide (baldaŭ) ol bone similantan portreton.

    • prave vi atentis la akuzativon post ol.

  20. Tinbergen kon niet geloven dat alle gedrag aangeleerd was, zoals de behavioristische psychologen in Amerika volhielden: overdreven prikkels resulteren in overdreven reacties.

    Tinbergen ne povis kredi, ke ĉiu konduto estas akirita per lernado, kiel plu (persiste) pretendas (asertas) behaviorismaj psikologoj en Usono: troigitaj stimuloj rezultigas (sekvigas) troajn reagojn (reakciojn).

  21. De Vojager 1 is in 1977 gelanceerd, moest enkele jaren later langs de planeten Jupiter en Saturnus scheren, werd daarna nog ingehaald door deeltjes uit de zgn. zonnewind, maar deze elektronen en protonen verdichten zich steeds meer, zodat kennelijk de Vojager 1 de grenzen van ons zonnestelsel nadert.

    La (spacesplorilo) Vojager 1 estis lanĉita en 1977, kelkajn jarojn poste devis preskaŭtanĝe/preskaŭtuŝe preterpasi la planedojn Jupitero kaj Saturno, poste estis mem preterpasata de partikloj el la tiel nomata sunvento, sed tiuj protonoj kaj elektronoj plidensiĝadas, tiel ke evidente nun ĝi apudiĝas al la limoj de nia sunsistemo.

    • lanco estas pikarmilo.

  22. Mag ik jullie goed rijmende (!) sinterklaasversjes zonder te veel achtervoegselherhalingen toewensen?

    Ĉu mi rajtas deziri al vi bone rimiĝantajn (rimitajn) sankta-nikolaajn versaĵojn sen tro da adasismoj (sufiksripetoj)?

    • rimi = provizi per rimo, do, transitiva verbo.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj