Alternsemajna ripetaĵo n-ro 18

Feliĉan novan jaron 2013. Mi invitas vin sendi viajn proprajn lingvajn problemojn, sed jen traduko (unu el la tradukoj, mi esperas) de la 18-a ASR:

  1. Ik kom eraan! Wanneer kom je dan hier aan?

    Mi venas! (Mi estas venanta al vi; Mi estas survoje). Kiam vi do alvenos ĉi tien?

    • akuzativo de direkto post veni.

  2. Gisteren nog struikelt ie me daar over zijn veters.

    Ankoraŭ hieraŭ li faletis – imagu! – sur siaj laĉoj.

    • aŭ: Ĵus hieraŭ.
    • li falis ne trans ilin, pro la malalteco de la laĉoj.
    • eblus: pro la lacoj.
    • ja taŭgas historia prezenco en tre vigla rakonto: jen li falas, sed prefere sen daŭra ŝanĝado inter la tempoj en pli longa rakonto.

  3. En wat wou u hebben? Ik dacht zo, dat exotische artikel zullen ze wel niet hebben.

    Kaj kion vi deziras? Mi opinias (ĉirkaŭrigardante mi ekopiniis): tiun ekzot(ik)an artiklon oni certe ne havas.

    • ekdeziris aĉeti; intencas havigi al via familio?
    • verŝajne ne povos montri: moda (modaal) futuro ne troviĝas en PAG: mi dubas ĉu ĝi estas internacia.

  4. Had ik nou maar een schoon gaasje bij me!

    Se mi nur kunportus puran gazon!

    • havus ĉe mi.
    • gazeto ne donas la ĝustan komprenon, eble etan/malgrandan gazon, sed nederlandanoj ĝenerale trouzas diminutivojn.

  5. Wat zullen we met die dronken zeeman? Kielhalen?

    Kion ni faru al ĉi tiu ebria maristo? Ĉu kilumi?

    • aŭ: Kiel ni traktu ĉi tiun ebrian mariston? Ĉu ni lin subkiltiru? (P. De Smedt). Tamen -umi ja ofte indikas punon.

  6. Je zult luisteren naar wat er gezegd wordt; anders ga je zonder eten naar je kamer.

    Aŭskultu do, kion oni ordonas/diras. Aliokaze vi enlitiĝos senmanĝe.

    • aŭ: Vi devas obei, kion oni al vi diras. Por ke vi ne enlitiĝu ne manĝinte.
    • PIV donas nur akuzativon post obei.

  7. Is dat kasteel in 1477 gebouwd, dan is het toch geen 14e-eeuws monument, zoals er staat geschreven op het bordje?

    Se (!) tiu kastelo estis (!) konstruita en mil kvarcent sepdek sep (-a tute ne necesas), ĝi ja ne estas dekkvarajarcenta konstruaĵo (el la dekkvara jarcento; ĉi tie -a necesas), kiel estas skribite sur la ŝildo (ne nur pendanta tabuleto!).

  8. Wat had u zich voorgenomen aan te schaffen?

    Kion vi intencis (planis) aĉeti?

    • aŭ: ricevi, depende de la situacio.

  9. Pas toen ik had ingestemd, merkte ik dat ik was beetgenomen.

    Nur konsentinte (post kiam mi konsentis), mi rimarkis, ke mi estas mistifikita.

  10. Het zal wel vaker zijn voorgekomen dat je op iemands eerlijke gezicht afgaat.

    Tio certe okazis iom ofte, ke ni fidis ies honestan vizaĝon (mienon).

    • post okazi la IS-tempo (preterito) estas ĝusta, ĉar ne temas pri nerekta, subjektiva parolo.

  11. Het zal wel vaker zijn voorgekomen dat je op iemands eerlijke gezicht afgaat.

    Post kelkaj monatoj estos malfermita nova brokantejo (recikligejo).

    • en estonteco kaj pasinteco agoj sen daŭro sed kun rezulto estas reduktataj al tempopunkto, kvazaŭ ili apenaŭ okazas, kaj tuj liveras rezulton: zal in een handomdraai geopend, dus open zijn. Ni do ne diras: estos malfermata = oni estos malfermanta: zullen ze bezig zijn met openen.

  12. De kalkoen werd om zijn vederpracht geacht, maar met de kerst zomaar geslacht.

    La meleagro estis admirata pro sia bela plumovesto, sed senskrupule buĉita por la kristnaskfesto.

    • ata: longa admirado, sed -ita: abrupta ekzekuto;
    • rimo imitita.

  13. Wie zei dat hij de baas van het spul was?

    Kiu asertis ke li mastras (estras) la aferon?

  14. Hoe voelde de Senegalees zo aan, dat de Portugees hem kwam fêteren?

    Kiel la senegalano antaŭsentis, ke la portugalo (!) venas lin festhonori?

    • aŭ: al li honorfesti?

  15. Ik besefte nauwelijks dat het al heel laat werd voor de laatste trein terug.

    Mi apenaŭ konsciis, ke jam fariĝas tre malfrue por atingi la lastan rean trajnon.

  16. Het kwam me niet goed uit, dat op het hoogtepunt een hond aansloeg.

    Ne vere konvenis al mi, ke en la kulmino (pinta momento) alarmbojis hundo.

    • kiel post okazi: la 12-a frazo.

  17. Dat resulteerde in de merkwaardige situatie, dat ik me moest aanstellen als gasmeteropnemer.

    Tio rezultigis la strangan situacion (El tio rezultis la stranga situacio), ke mi devis afekti kontroliston de gasmezuriloj (ark.: gaskomputiloj).

  18. Wat zou u doen in mijn toestand?

    Kion vi farus en mia situacio (mialoke)?

  19. De inwoners dachten gelukkig dat ik al eerder zou langskomen.

    Bonŝance la loĝantoj supozis (atendis), ke mi venos antaŭe (en pli frua dato/horo).

  20. Maar het zou mij slecht vergaan.

    Sed al mi estis destinita malbona fino de la aventuro.

    • mi estis rikoltonta amarajn fruktojn.

  21. Volgens het journaal zou de Belgische koning te veel aan politiek doen. Maar wat zou dat?

    Laŭ la televidaj novaĵoj (la novaĵ-elsendo) la belga reĝo tro politikumas (!) (okupiĝas pri politiko). Sed ĉu (tio) gravas?

    • ne uzu US-formon ĉe pera, nerekta informado.

  22. Een hoeraatje voor de jarige!

    Hura (Huraon) por la naskiĝfestulo!

    • aŭ: Ni hurau la naskiĝfestulon!

  23. Het schijnt raadzaam dat we op ons qui-vive blijven.

    Ŝajnas konsilinde (PAG: konsilinda), ke ni restu singardaj (nin gardadi).

  24. Wist u dat er ook universele plichten van de mens waren voorgesteld?

    Ĉu vi scias (!) ke estas proponitaj ankaŭ Homaj Devoj?

    • propono de prof. Jo Haazen.

  25. Ken dus uw rechten en plichten zoals die over dienstbaarheid door vriendschap.

    Konu do viajn rajtojn kaj devojn, kiel tiu (sen -n, ĉar 'kiel'= kiel ekzemple) pri “servemo per amikeco”. (la internacia polica devizo, origine en Esperanto.)


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj