Alternsemajna ripetaĵo n-ro 19

- Ik zou maar eens voortmaken, als ik jou was.
- Op mijn vraag of hij mij de weg zou kunnen wijzen, beloofde hij dat hij zo de kaart erbij zou halen.
- En ik hoopte/wenste dat hij gauw terug zou komen.
- Ik zou wel eens willen weten waar Grote Broer woont. Amerika of waar anders?
- Ik wou eigenlijk ook een paar drones bestellen, zodat (!) het gepeupel zich zou realiseren wie de baas is.
- Zou je zo'n deugniet niet? Ja, als we hem te pakken krijgen.
- Er is gisteren weer een artikeltje over geleerde J.S. gepubliceerd, als zou hij nog meer plagiaat hebben gepleegd.
- Verontschuldigde hij zich nou maar, maar hij stelde dat hij zich nergens voor hoefde te schamen.
- Pietje begon al heel jong tegen Marietje: "Ik was de heks en jij was Roodkapje." Of omgekeerd.
- Ik bleef graag nog een weekje, maar morgen moet ik toch weer aan de slag.
- Je zou zeker hebben mogen komen luisteren, maar je bleek onbereikbaar.
- Op het opgewonden verhaal van zijn vrouw antwoordde de krantenlezer te pas en te onpas met ja of nee, alsof hij een en al oor was.
- Het kwam me onwerkelijk voor dat onze ijsboer naar de ijsberen zou zijn.
- U heeft het over een nieuwe crisis, net of het een aldoor terugkerend verschijnsel is.
- De kat lust best een visje, maar lijdt aan watervrees.
- Zonder jouw hulp kon ik niet slagen.
- Als het zou gebeuren dat de goden haar tot zich namen, zou ik eigenlijk afscheid moeten nemen van uw gastvrije haard.
- Of zou het beter zijn, als ik bleef helpen?
- Ik weet/wist niet, hoeveel zo'n feest zou gaan kosten.
- Het probleem was, wanneer we zouden gaan beginnen.
- Bestaan er wijzen die snappen waarom bepaalde banken de verloren miljarden vergoed krijgen?
- Onze bondgenoten zijn niet van dien aard, dat ze ons uit de verlegenheid helpen.
- Hij waggelt precies of hij aangeschoten is.
- De lucht zag eruit of hij geveegd was.
- Als jij in het ziekenhuis lag, bezocht ik je elke dag.
-
Ik zou maar eens voortmaken, als ik jou was.
Se mi estus vi, mi min urĝus.
- eblus estante vi aŭ anstataŭante vin, ĉar kondiĉa participo ja troviĝas ĉe Zamenhof: sed ĝenerale ĝi nur miskomprenigas: “ĉar mi estas...”
-
Op mijn vraag of hij mij de weg zou kunnen wijzen, beloofde hij dat hij zo de kaart erbij zou halen.
Demandite de mi, ĉu li povus indiki al mi la vojon, li promesis, ke li tuj alportos la mapon.
- oni demandas iun pri io.
- aŭ: post mia demando. La rekta demando estas: “Ĉu vi povus”, ĝentileca modo.
-
En ik hoopte/wenste dat hij gauw terug zou komen.
Kaj mi esperis, ke li revenos baldaŭ/deziris, ke li revenu.
- bv. memori, ke post esperi kaj promesi sekvas futuro.
-
Ik zou wel eens willen weten waar Grote Broer woont. Amerika of waar anders?
Mi ŝatus scii, kie loĝas la Granda Frato: ĉu en Usono aŭ aliloke?
- atentu la artikolon antaŭ nomo kun ordinara adjektivo.
- ne alie, kio signifas nur alimaniere aŭ aliokaze.
-
Ik wou eigenlijk ook een paar drones bestellen, zodat (!) het gepeupel zich zou realiseren wie de baas is.
Mi fakte ŝatus ankaŭ mendi kelke da flugspioniloj, por ke la plebo konsciu kiu mastras.
- aŭ: burdoj – rekta traduko de 'drone', sed necesus klarigo.
- aŭ: publikaĉo, popolaĉo.
-
Zou je zo'n deugniet niet? Ja, als we hem te pakken krijgen.
Ĉu oni ne vergu tian sentaŭgulon? Ni ja vergu, se ni lin kaptos.
- la 'aposiopezo' en la nederlanda – intenca ellaso de la puno – ja eblus: Ĉu ni lin ne… kaj eĉ: Ĉu ni lin ne umu? Ĉar umi ofte rilatas severajn punojn.
- post nea demando necesas ripeti la predikaton, eventuale post la respondo per Jes aŭ Ne.
-
Er is gisteren weer een artikeltje over geleerde J.S. gepubliceerd, als zou hij nog meer plagiaat hebben gepleegd.
Hieraŭ denove artikolo estis publicita pri la scienculo J.S., kvazaŭ li plagiatis eĉ pli.
- ne artiklo = varo.
- aŭ: publikigita / oni publicis artikolon. Publicado okazas en gazetoj.
- ĉar la atento direktiĝas al la pasinteco ne eblas estas (publikigita).
- -ulo ĉi-kaze pli bone sidas ol sciencisto.
- antaŭ tia kategori-indika vorto kun propra nomo necesas uzi la artikolon la.
- kvazaŭ ja troviĝas tiusence kun indikativo.
-
Verontschuldigde hij zich nou maar, maar hij stelde dat hij zich nergens voor hoefde te schamen.
Se li nur sin ekskuzus, sed li asertis ke li nenion bezonas honti.
- se nur -us estas la ĝusta formo de nereala deziro.
- honti povas esti transitiva.
- aŭ: li devas honti pro/pri/(je) nenio. Mi ne preferas je, ĉar Zamenhof rezervis ĝin por kazoj kiam ne funkcias alia prepozicio.
-
Pietje begon al heel jong tegen Marietje: "Ik was de heks en jij was Roodkapje." Of omgekeerd.
Peĉjo jam fruaĝe diris al Manjo: “Kaj tiam mi estis la sorĉistino kaj vi estis Ruĝaĉapulino.” Aŭ inverse.
- jen granda problemo: ĉu la infana fantazio INTERNACIE uzas la preteriton por mondo, en kiu ankoraŭ eblis ke tio okazu? La nederlanda trakto de la kondicionalo ('is' por 'us') ja sugestas, ke ni uzu preteriton. Tamen por infanoj tia mondo estas tute lud-reala, do la alternativojn -us kaj -u mi ne preferus. Fakte necesas la opinio de infanpsikologo, eĉ prefere de nesamkulturaj denaskuletoj por ĝuste traduki la frazon.
-
Ik bleef graag nog een weekje, maar morgen moet ik toch weer aan de slag.
Volonte mi ankoraŭ restus (etan) semajnon, sed morgaŭ mi devos tamen repreni la laboron.
- traduki nederlandan diminutivon (et-vorton) ne ĉiam necesas.
- aŭ: devos reeklabori.
-
Je zou zeker hebben mogen komen luisteren, maar je bleek onbereikbaar.
Vi certe bonvenus aŭskulti, sed vi montriĝis neatingebla.
- mi evitis verboamasigon, sed eblas: vi estus povinta/rajtinta veni aŭskulti.
- eblas diri, ke iu montriĝas rapida. (montriĝi povas havi -a-predikativon rilate personon)
-
Op het opgewonden verhaal van zijn vrouw antwoordde de krantenlezer te pas en te onpas met ja of nee, alsof hij een en al oor was.
Al la ekscitita rakontado de lia edzino la gazeta leganto trafe-maltrafe respondadis per 'jes' aŭ 'ne', kvazaŭ (li estus) forte interesata.
- rakontado estas nova 'ago' en la frazo: rakontas LIA edzino kaj rakonti estas transitiva verbo, do lia anstataŭ sia ja estas gramatika.
- ĵurnalo estas specife taggazeto, certe eblas do ankaŭ ĵurnalleganto, tamen iom longa kunmetaĵo.
- aŭ: kvazaŭ interesate; interesite indikus ĉeson de la interesiĝo, ĉar interesi estas daŭraspekta verbo.
-
Het kwam me onwerkelijk voor dat onze ijsboer naar de ijsberen zou zijn.
Ŝajnas al mi neverŝajna, ke nia glaciaĵisto iris al la polus(aj )ursoj.
- neverŝajne ligiĝus kiel komplemento al la verbo ŝajnas, tamen oni ja komprenas la intencon, do neverŝajne devus funkcii samsence. (Tamen PAG agnoskas kiel kopulojn nur esti kaj (far)iĝi. Tio laŭ mi ne estas akceptebla.)
-
U heeft het over een nieuwe crisis, net of het een aldoor terugkerend verschijnsel is.
Vi parolas pri nova krizo, kvazaŭ ĝi estus alterna fenomeno.
- aŭ: alternanta.
-
De kat lust best een visje, maar lijdt aan watervrees.
Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.
- Zamenhofa proverbo.
-
Zonder jouw hulp kon ik niet slagen.
Sen via helpo mi ne sukcesus.
- maloftakaze la frazo povas signifi: mi ne sukcesis.
- ambaŭkaze sen montras sian originon: “Se ne...”
-
Als het zou gebeuren dat de goden haar tot zich namen, zou ik eigenlijk afscheid moeten nemen van uw gastvrije haard.
Se okazus, ke la dioj ŝin prenus al si, mi fakte devus adiaŭi vian gastaman fajrejon.
- okazi estas travidebla verbo, nenion aldonanta al la signifo, do ne aplikiĝas la regulo de 'nerekta parolo'.
-
Of zou het beter zijn, als ik bleef helpen?
Aŭ ĉu estus preferinde, se mi restus por helpi?
- Aŭ ĉu estus pli bone, se mi plu helpadus?
-
Ik weet/wist niet, hoeveel zo'n feest zou gaan kosten.
Mi ne scias kiom kostus/ne sciis kiom kostos tia festeto.
- en la unua frazo la festo estas nur imaga, teoria.
- ankaŭ post sciis eblus uzi tiusence kostus.
- festeto = 'party'.
-
Het probleem was, wanneer we zouden gaan beginnen.
La problemo estis, kiam ni do komencu.
- eblus: komencos, se estas jam klara elekteblo de la dato/horo.
- do klarigas la demandan funkcion de kiam.
-
Bestaan er wijzen die snappen waarom bepaalde banken de verloren miljarden vergoed krijgen?
Ĉu ekzistas saĝuloj, kiuj komprenus, kial iuj (certaj) bankoj ricevas la perditajn miliardojn kompensitaj?
- la kompreno estas nereala.
- aŭ: kial al certaj bankoj la … miliardoj estas kompensataj.
- bankoj ricevas kompenson por la … miliardoj.
-
Onze bondgenoten zijn niet van dien aard, dat ze ons uit de verlegenheid helpen.
Niaj aliancanoj ne estas tiaj, ke ili savus nin el la embaraso.
- la savo ne realiĝas: tial la -us-modo.
-
Hij waggelt precies of hij aangeschoten is.
Li ŝanceliĝas kvazaŭ li estus ebria.
-
De lucht zag eruit of hij geveegd was.
La ĉielo aspektis kvazaŭ (ĝi estus) balaita.
-
Als jij in het ziekenhuis lag, bezocht ik je elke dag.
Se kuŝus vi en hospitala lito, tag-post-tage mi venus por vizito.
- se konservi la rimon.