Alternsemajna ripetaĵo n-ro 2

Laŭ la didaktika principo ne nur ĝui aliulan ŝvitlaboron, unue la redakcio dankas la kvinon da kuraĝuloj ne nur tradukintaj sed ankaŭ komunikintaj sian tradukon. Kaj ĝi flatas sin per la espero, ke ankaŭ aliaj malkovris la ekzercon kaj silente kunlaboras. Estus tiel bele, se nia simpla lingvo ne plu suferus kritikeblaĵojn. Ĝenerale eblas konsili PENSI EN ESPERANTO MEM, INTERNACIE, DO SENDEPENDE DE NACIAJ LINGVOJ. Samtempe malrekta metodo por malkovri la idiomaĵojn de la propra lingvo. Pardonu ke okazis prokrasto: ni atendis pliajn tradukojn, sed jam tempo estas. Bv. viavice kritiki la jenan tradukon de la antaŭaj frazoj:

  1. Is de macaroni gaar? Ook je vermicelli is niet te pruimen.

    Ĉu la makaronioj estas finkuiritaj? Ankaŭ viaj vermiĉeloj ne estas maĉeblaj.

    • pluralo en makaronioj, vermiĉeloj, samkiel ĉe ferioj, okulvitroj k.s. Sed singularo ĉe protokolo, statuto, morbilo (mazelen), variolo (pokken), cerbo.

  2. Zijn je notulen van de ledenvergadering eindelijk af? Nou nog mooier! Ik zou ze je toch volgende week opsturen?

    Ĉu fine via protokolo de la membrokunveno (ĝenerala kunveno) estas kompilita? Nu, ne troigu tro! Ni ja interkonsentis, ke mi ĝin sendu al vi sekvontsemajne!

  3. Heeft de inspecteur alle pakjes sigaretten geteld, die op de schap liggen? Nou, hij beweerde, dat hij er enkele tientallen onder de piano zag liggen, maar mijn sloffen, die onder de poef liggen, heeft-ie lekker niet ontdekt!

    Ĉu la inspektoro kalkulis ĉiujn paketojn da cigaredoj (cigaredujojn), kuŝantajn sur la breto? Nu, li asertis, ke li vidas kelkajn dekojn (da ili) kuŝantaj (kuŝi) sub la piano; sed miajn paketarojn troviĝantajn sub la pufsidilo – fu fu fu – li ne malkovris.

    • Atentu la akuzativon de postmetita epiteto (bijvoeglijke bepaling) ĉe akuzativa substantivo, ankaŭ post kiel, se ĝi signifas in de rol van, sed ne zoals bijvoorbeeld.

  4. Door hard te remmen voorkwam de nuchtere chauffeur erger en toen verraste hij zijn verontwaardigde theetante met een zak geklutste eieren en de woorden, dat in weerwil van haar voorspellingen zijn remmen het prima deden. En zij had hem juist de mogelijkheid gegeven veel te leren.

    Forte bremsante, la sobra ŝoforo evitis plian damaĝon – kaj poste (ne: tiam!) li surprizis sian klaĉeman onjon (babileman vizitantinon) per sako da batkirlitaj (rompmiksitaj) ovoj kaj per la vortoj, ke – spite de ŝiaj antaŭdiroj (spite ŝiajn antaŭdirojn) – liaj bremsoj funkcias bonege (brile). Ŝi male estis ebliginta al li (ne: lin!) lerni multe.

  5. Langs zijn neus weg merkte de woordvoerder op dat Muzelvrouwen het ergst waren, hetgeen de publieke tribune hem bijzonder kwalijk nam. Daarbij werd een spreekkoor aangeheven, zoals het bekende “Wat je zegt, ben je zelf!”

    Kvazaŭ ŝerce-neglekte (aŭ: senatente) la proparolanto rimarkigis, ke muzulmaninoj estas la pli malbonaj, pro kio la publika tribuno lin flame koleris (aŭ: kontraŭ li). Ĉe tio oni laŭtigis (aŭdigis) ritmajn devizojn, kiel la konata (ne: konatan!) “Kion vi diras, tio vi estas mem!” (Kiel vi diras, tia vi estas mem.)

    • Se ni komparas du fenomenojn, ni uzu pli anstataŭ plej.
    • La publika tribuno estas tia metonimio, kiel la tuta salono ekridis.

  6. De VN zit met de handen in het haar door wanbetalende Staten-Leden, die zelf roet in het eten gooien.

    UN estas plene embarasita pro pagofuŝaj Ŝtatoj-Membroj (Membroŝtatoj), kiuj mem kulpas pri tubero en la afero (aŭ: tro salas la kaĉon).

    • Brian Moon rekomendis Membroŝtatoj, sed Bertil Wennergren en 'Detala Gramatiko' (ĵus aperinta) uzas Ŝtatoj-Membroj.

  7. Lost suiker ook op in benzine, Oom? Als aangesprokene ga je je dan wel afvragen, of het al zo laat is.

    Ĉu sukero solviĝas en benzino, Onklo? Kiel la alparolato oni do komencas sin demandi ĉu la misfortuno jam efektiviĝis.



De du personoj venis solvoj. Gratulon! Eble kulpas la emeritiĝo de mia malnova komputilo aŭ la malfacileco: la inspiro ofte embarasas min mem. Do la sekva tradukfrazaro restu “farebla” (tio estas la etimologio de “facila”!).


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj