Alternsemajna ripetaĵo n-ro 21

  1. Waarom zouden we mevr. Dinges niet naar de gezondheid van haar man vragen, en hem om een beetje meer aandacht voor zijn vrouw?

    Kial ni ne demandu s-inon Umo pri la sanstato (farto) de ŝia edzo kaj petu lin iom pli atenti sian edzinon/petu de li ioman konsideron pri sia edzino?

  2. Wie leeft van roof heeft geen goed geloof, maar wie gelooft wordt geloofd en geprezen.

    Kiu per rabo sin nutras, ties kredo fiputras / Vivo per rabo – kred' je diablo.

    • konsonanta rimo: tia licenco ekzistas, se ni devas eltordi rimon: ni simple provu iel traduki tiajn neeblaĵojn.
    • sed por 'kredo de l' koro' – venas honoro kaj gloro. (Ĉu vi rekonas citon el la “Preĝo sub la Verda Standardo”?)

  3. Hoopt u ook dat de paus zijn opvolger mag inwerken?

    Ĉu ankaŭ vi esperas, ke al la papo estos ebligite (donite) inici sian posteulon/fakspertigi sian postsekvonton?

    • aŭ: ke la papo havos permeson/rajton/la eblon.
    • tamen ne imitu fuŝaĵojn kiel ebligi iun fari ion: personoj ne eblas.
    • kaj bv. atenti, ke post esperi kaj promesi sekvas futuro.

  4. Of wensen de kardinalen dat de kerk ophoudt met boetedoeningen?

    Aŭ ĉu la kardinaloj deziras, ke la eklezio ĉesigu la pentofaradon/pentofarojn?

    • aŭ: ĉesu pentofari.
    • ne eblas *ĉesi ion, ĉar ĉesi ne estas transitiva.

  5. Was het vorige keer ook goed dat de paus zelf aftrad?

    Ĉu ankaŭ la antaŭan fojon estis bone, ke la papo mem/proprainiciate demisiis/abdikis?

    • foje esti signifas okazi. Tial sekvas la -is-tempo (preterito) en la subpropozicio.

  6. De filmcamera maakte het bewakingsteam extra alert.

    La filmkamerao ekstre atentemigis la gardistaron.

    • aŭ: teamon de gardistoj.

  7. Zodoende eindigde de betoging tegen bezettingsfruit voortijdig.

    Tial (tiumaniere) la manifestacio (ne: demonstracio!) kontraŭ okupaciaj/uzurpejaj fruktoj finiĝis antaŭtempe/tro frue.

  8. Was u ook geschokt dat Hare Majesteit de lier aan de wilgen wilde hangen?

    Ĉu ankaŭ vin perturbis (vi estis konsternita), ke Ŝia Reĝina Moŝto volas pendigi sian liron sur salikon? (el psalmo)

  9. Blijf het slachtoffer helpen totdat een expert(!) het overneemt.

    Ne ĉesu helpi al la viktimo (Daŭre helpadu/plu helpu la viktimon), ĝis fakulo transprenos (la reanimadon).

    • Ne ĝis kiam, ĉar tio signifas: ĝis kiu tago aŭ horo?: Ĝis kiam vi ankoraŭ restos?
    • PIV malaprobas la vorton eksperto, verŝajne pro la ambigueco, dusenceco.

  10. Wat gaan we na het college doen met de overtollige proefwerkbladen?

    Kion post la lekcio ni faru pri la superfluaj provekzamenaj folioj?

  11. Begreep het bankpersoneel wel dat het topsalaris van de directeur en de bonus van de bankier ergens vandaan moesten komen?

    Ĉu la bankistaro (banka personaro/dungitaro) ja komprenas, ke el iu fonto devas ĉerpiĝi la pinta salajro de la direktoro kaj la bonifiko de la bankiero?

  12. Nogal wiedes: de bankier moet kunnen opbieden en de directeur is veel later met zijn baantje begonnen en heeft dus veel in te halen. Sorry: veel binnen te halen.

    Evidente: la bankiero devas povi sin elstarigi kaj la direktoro ekfunkciis nur poste kaj do la prokrastitan honorarion li devas multe kompensi. Korekto: multe kromspezi!

  13. Door anderen het leren te leren leer je leren.

    Instruante lernadon al aliaj oni lernas instrui.

    • aŭ: Lernigante aliajn lerni, oni lernas lerni mem.

  14. Plaats de piano maar naast de jukebox in de rechter benedenhoek.

    Bv. loki la pianon apud la diskogurdon en la dekstra suba angulo/Metu, m.p. la pianon en la dekstran malsupran angulon apud la diskaŭtomato.

    • lokigi havas alian signifon.
    • necesas nur unu akuzativo de direkto, malgraŭ la du lokindikoj.
    • la vertikala indiko desegnas la gajan etoson.

  15. Het gordijn beweegt: tocht het hier zo? Alleen als de deur op een kier staat.

    La kurteno moviĝas: ĉu okazas trablovo ĉi tie? (ĉu traventetas ĉi-loke?). Nur kiam la pordo malfermetiĝas/ la pordofendo tralasas.

  16. Waarom grijpt u mij nou toch bij mijn lurven? Heeft mijn nies u gekwetst?

    Kial vi do kaptas min je/ĉe la baskoj? Ĉu mia terno vin lezis?

  17. Ik vroeg de assistente om pastilles in pastelkleuren en zij vroeg terug of dat obligaat was.

    Mi petis de la asistantino pastelojn kun paŝtelaj koloroj kaj ŝi redemandis, ĉu tio nepras/estas deviga.

  18. Onlangs zijn er nog documentaires over de Vietnamese oorlogen vertoond: hebben ze mij meer geïmponeerd dan jou?

    Antaŭ nelonge estis ankoraŭ prezentataj (pli ol unufoje) dokumentaj filmoj pri la vjetnamaj militoj: ĉu al mi ili pli imponis ol al vi?

    • atentu, ke imponi ne estas transitiva.

  19. Nu kun je ze voor een habbekrats in de kringloop krijgen, terwijl ze vorig jaar nog een kapitaal kostten.

    Nun eblas ilin ekhavi/aĉeti kontraŭ bagatela sumeto, kvankam (dum ĉiam rilatas samtempaĵojn) pasintjare ili ankoraŭ kostegis.

    • oni ne uzas kapitalofortuno ĉi-kuntekste.

  20. Is er een eeuw geleden geen werk van Zamenhof uitgegeven? Nee. Toevallig, hè?

    Ĉu antaŭ jarcento ne estis eldonita verko de Zamenhof? Jes/Ne, tio ne okazis. Hazarde, ĉu ne?


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj