Alternsemajna ripetaĵo n-ro 22

Pli ol monato forpasis de nia n-ro 22: Jen ĝia malfrua tradukpropono, ĉe kiu helpis precipe Kees Neeft kaj iom Kees Ruig.

  1. Zien drinken zet aan tot drinken, dacht de waard. Maar helaas zette het meer bij hem zelf aan.

    Vidi trinki instigas al trinkado, opiniis la gastejestro, sed – ho ve! – tio kontribuis ne al lia kaso, sed al lia maso (graso).

    • aŭ: Vidi trinkadon...
    • inciti = kolerigi, ja eblas eksciti.
    • aŭ: bedaŭrinde li mem plidikiĝis.

  2. Wil de Nederlandse afdeling van de Internationale Bond van Volkerenstrijd soms met een alternatief koningskroningslied activisten rekruteren?

    Ĉu la nederlanda sekcio de Internacia Ligo de Popoloj Luktantaj (Militantaj) eble per alternativa reĝkronada himno volas rekrutigi aktivulojn?

    • aŭ: agitantojn.
    • PIV evitigas rekruti.

  3. Wie lijdt aan onverschilligheid, sterft voor zijn tijd.

    Kiu suferas pro (aŭ: de) indiferento, mortas antaŭ sia tempo.

    • libere: Kiu interesiĝon forlasas, antaŭtempe forpasas.
    • Se indiferento tro fortas, oni frumortas.
    • Ĉe nura indiferento – jam tomba silento.

  4. Er werd beweerd dat het bestel met behulp van geronselde infiltranten provocaties onder vreedzame demonstranten uitlokten.

    Oni asertis, ke la reĝimo helpe de enfiltriĝantoj vekas provokojn inter pacamaj manifestacian(t)oj.

    • substanco povas infiltriĝi de likvo, humido.

  5. Met veel animo bekeken de analisten de hersenscan van de annalist.

    Kun forta entuziasmo la analizistoj rigardis la cerban skan(aĵ)on de la analisto.

  6. Voor u verder gaat, realiseert u zich dat u ook in de vakantie geregeld de uitspraakregels moet oefenen: waar beklemtonen wij 'apud', 'unua', ilia' en hoe klinkt 'enthousiast' in het Esperanto?

    Ĉu – antaŭ ol daŭrigi – vi konscias, ke ankaŭ en (dum, se tuttempe) la ferioj vi regule ekzercu vin pri la prononcreguloj: kie vi akcentas la vortojn 'apud', 'unua' kaj 'ilia' kaj kiel sonas en Esperanto (la ekvivalento de) 'enthousiast' (“entuziasma”)?

    • bv. memori, ke oni ekzercas/trejnas iun pri io.
    • ni ne skribas/elparolas *antuziasmo, komparu ankoraŭ = encore.

  7. Ach, schoolmeester, hou je bij je leesstof!

    Ho restu, pedanto, ĉe viaj legaĵoj!

    • se rimi: ĉe via (preĝ)kanto. Do eblas imiti la zamenhofan Restu, tajloro, ĉe via laboro!

  8. De beide rivieren de Rijn en de Blauwe Nijl vervullen een internationale verbindingsrol, maar welke is het langst?

    La du riveroj Rejno kaj la Blua Nilo plenumas internacian ligan rolon, sed kiu estas la pli longa?

    • ambaŭ rilatas al du entoj/kozoj, kiuj kunapartenas.
    • bv. memori la uzadon de la artikolo: ne antaŭ la plej multaj propraj nomoj, krom se aldoniĝas ĝenerale uzata adjektivo, kiel blua.

  9. De verontwaardigde advocaat zei dat hij zich belasterd, beledigd en in zijn integriteit¹ aangetast voelde.

    La indignanta advokato diris, ke li sentas sin kalumniita, ofendita kaj atencita en sia honesteco.

    • aŭ: indigna; la verbo ne estas transitiva.
    • se eviti -iita: viktimo de kalumnio...
    • integreco ne aperas tiusence en PIV. Vd sube.
    • eblus ankaŭ: kalumniata ktp.

  10. Jantje zag eens pruimen hangen, o als eieren zo groot; 't scheen dat Jantje ze zou plukken, schoon zijn vader 't hem verbood.

    Antaŭ Joĉjo pendis uvoj, ovogrande lin impresis; Ŝajnis, ke li ilin plukos, kvankam Patro malpermesis.

    • necesas iom libere traduki.
    • resende al ago, ni ne uzu ĝi(n): la patro tion (pluki) malpermesis.

  11. Leer ons maar Latijn, wat daarin is geschreven behoort niet uitsluitend tot de schone letteren, maar blijft voor geïnteresseerden wel van belang.

    Instruu ja al ni latinon: kio estas skribita en ĝi, ne ekskluzive apartenas al beletro, sed restas grava por interesiĝantoj.

    • aŭ: belliteraturaĵoj, bela literaturo.
    • verkita – en mia traduko – do malpli konvenas!

  12. “Stop de killer-robots!”, kopte een filmrecensie, waarvan je je kunt afvragen of hier plagiaat is gepleegd op |Capeks meesterwerk.

    “Ĉesigu la mortigajn robotojn” (“Killer robots”), titoliĝis la recenzo de filmo, pri kiu oni povas sin demandi, ĉu ĝi plagiatis la majstroverkon de Ĉapek.

    • ne la recenzo, sed la filmo plagiatis “RUR. Rossumaj Universalaj Robotoj”, do ne eblas kunmeti filmrecenzo: traduko en la tutmondan lingvon devas foje ankaŭ korekti misaĵon en la originalo, respekte por alikulturanoj.

  13. Is jou dat al eens overkomen/Heb jij dat al eens beleefd, dat je alleen op het perron bleef wachten op je trein?

    Ĉu jam okazis al vi, ke vi restis (aŭ: Ĉu vi jam foje spertis, ke vi restAS) sola surkaje atendanta vian trajnon?

    • dufoje predikativo, prefere al adverbo – *sole, *atendante.

  14. We missen nog een ton voor we het de winnaar mogelijk kunnen maken anderhalf keer om de aarde te vliegen.

    Mankas al ni ankoraŭ cent mil eŭroj, antaŭ ol ni povos ebligi al la gajninto flugi ĉirkaŭ la teron unu kaj duonan fojojn.

    • aŭ: unu fojon kaj duonon.
    • bv. atenti, ke ebligi havu al-objekton personan: oni ne *ebligas iun.

  15. De wijsneus had al drie brillen versleten en nog werkten zijn hersens niet zoals het een wijsgeer betaamt.

    La pedanto (saĝumanto) foruzis jam tri parojn da okulvitroj kaj ankoraŭ lia cerbo ne funkciis tiel (glate), kiel decas (aŭ: decis, aplike al tiu iama situacio) al filozofo.

    • bv. atenti la intervokalan siblosonon: plej ofte z: roZo, poZitiva, filoZofo; sed se la fontolingvo havas ss, restas s: kaSo, straSo, streSo, ankaŭ distinge: pesi/pezi; baso/bazo.

  16. Kan onze keukenprinses zo snel mogelijk een kilo macaroni koken? Als we er wat ingrediënten als azijn, zout, peper en tomatenpuree door mengen, resulteert dit vast in een waar feestmaal, dat onze gasten nog lang zal heugen.

    Nia kuireja moŝtino bonvolu plej eble rapide (aŭ: rap-rapide) kuiri kilogramon da makaronioj; se ni almiksos kelkajn ingrediencojn, kiel vinagro, salo, pipro kaj tomata pureo (kaĉo), tio rezultigos festenon longe memorotan de niaj gastoj.

    • post kiel en la senco ekzemple ni ne uzas akuzativon, distinge de la senco estiel.
    • rezulti = sekvi, do rezulti en (la formo de) io havas malan signifon.
    • ĉu *varmo rezultas = sekvas en ŝvito??
    • ja eblas: el kio rezultos festeno... memorota.
    • makaronioJ, spagetoJ, vermiĉeloJ, ĉu vi memoras?

  17. De oevers brokkelen mij te snel af, zodat we de benedenloop van de beek zullen moeten regelen.

    Miajuĝe/miaopinie la bordoj tro rapide erodiĝas (eroziiĝas; forrompetiĝas; ne: abraziiĝas aŭ ablaciiĝas), tiel ke ni devos reguligi la suban (malsupran, alvalan) fluejon² de la rivereto.

    • reguli estas arkaismo.

  18. 25 april om middernacht moet de nieuwe portie oefenstof in kannen en kruiken zijn, anders klagen de trouwe inzenders vast steen en been.

    La 25-an de aprilo je la noktomezo la nova porcio da ekzerca materialo devos esti finpretigita, por ke la regulaj sendantoj (de ellaboraĵoj) ne plendadu.

    • aŭ: prevente ke …plendu kaj lamentu

  19. Het was heel verkeerd van Bram, dat hij met een bevallige cliënte ging dansen, waarvan het hem speet dat het hem euvel werd geduid.

    Estis grava misago de Bram (Abĉjo), ke li iris (entreprenis) danci kun ĉarma (eleganta) klientino, pro kio siabedaŭre li estis mallaŭdata.

    • aŭ: pri kio li bedaŭris, ke oni riproĉas lin.
    • pri kio ĉi-fraze estas apokojnuo³, esprimo aplikata al du regantaj frazelementoj (predikatoj: bedaŭris, riproĉas).

  20. Een exportmanager vertelde dat hij gemiddeld per jaar enkele bijna-aanvaringen vanwege taalproblemen had vastgesteld.

    (Iu) eksportestro rakontis (informis), ke meznombre en jaro li konstatis kelkajn preskaŭkoliziojn de ŝipoj pro lingvoproblemoj.

    • aŭ: mezume.
    • la aŭtoro, Kees Ruig, aldonis, ke li opinias averaĝe nenecesa, samkiel manaĝero. Dankinda rimarkigo!

  21. De edelvrouw vond het best dat haar slavin zich liet helpen door haar hofnar.

    La nobelino tute aprobis (konsentis), ke ŝia sklavino estu helpata de ŝia bufono (burleskulo).

    • nobelo, sed noblulo, el la adjektivkaraktera radiko de nobla.
    • bv. atenti la volitivon -u.
    • ŝia anstataŭ sia, ĉar la subpropozicio havas novan subjekton sklavino.

Postrimarko:
- ¹integriteit temas pri nekorupteblo. Mi prenis ĝin iom pli vastasence.
- ²fluv troviĝas en la vorto efluvo: disradiado, elektra malŝargiĝo.
- ³apokojnuo troviĝas en “Figuroj retorikaj en beletro Esperanta” de Till-Dietrich Dahlenburg.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio