Alternsemajna ripetaĵo 25

- Het regent - bakstenen.
- Piet lijkt academicus te zijn - Ja, die lijkt op een prof.
- Dat ze u, (de) directeur, zo te grazen nemen!
- Lezen we heden het begin van de Cato's brief. En als tegenwicht de Bijbel.
- Heb je de 'Nova Esperanta Krestomatio' van W.A., het paradepaardje van onze literatuur, al uit?
- Wie heeft Sonja dan toch beledigd?
- Er ontbraken slechts tien miljoen eurocenten.
- Er gebeuren de laatste tijd van die typische dingen.
- Ik hou van haar - maar niet in de soep.
- Hopen maar op beter inzicht bij beleidsmakers.
- Jantje zag eens pruimen hangen, o als eieren zo groot.
- Vond hij ze niet groter dan eieren? Welnee!
- De rechter beoordeelde klaagster betrouwbaarder dan de aangeklaagde.
- Stoppen met shishaën!
- Haast ons niet zo!
- Loop of spring de trap af en ga de deur uit.
- De pechvogel vroeg ons om 3,20 euro.
- Rijden jullie me even naar kantoor?
- Ga maar door met visa vervalsen.
- De ME kon de menigte niet meer controleren.
- We namen afscheid van onze gastvrije vrienden.
-
Het regent - bakstenen.
Pluvas - torente.
- aŭ: pluvas brikoj, se tiuj vere falas.
- ni ne uzas intern-objektan akuzativon brikojn.
- unuvorte: pluvegas.
-
Piet lijkt academicus te zijn - Ja, die lijkt op een prof.
Ŝajnas, ke Petro estas universitata diplomito/finstudinto. Jes, li similas profesoron.
- aŭ: sciencisto, ne: akademiano.
- dua senco de prof: profesiulo, sed tio ne apartenas al la kunteksto.
-
Dat ze u, (de) directeur, zo te grazen nemen!
Mirakle, kiel oni vin, la direktoron, tiel mistifikas!
- sen artikolo: vin, direktoro, (vokativo).
- sola ke ne havas ekkrian forton; eblas Kiom oni...
-
Lezen we heden het begin van de Cato's brief. En als tegenwicht de Bijbel.
Ni hodiaŭ legu la komencon de la letero de Katono. Kaj kontraste la Biblion.
- la frazo estas malklara. Verŝajne temas pri Plinio la pli juna, kaj ĉu ne estu (la komencon ankaŭ de) la Biblio ?
- eblus: ekvilibrige/kontraŭpeze.
-
Heb je de 'Nova Esperanta Krestomatio' van W.A., het paradepaardje van onze literatuur, al uit?
Ĉu vi jam finlegis la 'Novan Esperantan Krestomation' de William Auld, la fierindaĵon de nia literaturo?
- titolo povas ricevi -n, se ĝia signifo koincidas kun la koncepto libro/publikaĵo.
- ne necesas fare de: tiun esprimon kelkaj ĝeneraligas, tute senbezone.
- se 'paradepaardje' rilatas la kompilinton, eblus: la fierfiguro de ...
- por 'boegbeeld' Petro De Smedt proponas ĉeffiguro.
-
Wie heeft Sonja dan toch beledigd?
Dusenca frazo: Kiun do ofendis Sonja/Sonjo? Kiu do ofendis Sonjon?
- Sonjan, samkiel Zamenhof uzas Martan.
-
Er ontbraken slechts tien miljoen eurocenten.
Mankis nur dek milionoj da eŭrocendoj.
- bv. atenti la nombron da silaboj en miliono kaj miliardo, do sen -j-.
-
Er gebeuren de laatste tijd van die typische dingen.
Lastatempe okazas tiaj strangaĵoj!
- aŭ: apartaj, eksterordinaraj fenomenoj.
-
Ik hou van haar - maar niet in de soep.
Mi ŝatas ŝin, nu eĉ pli ŝiajn harojn. Sed ne en la supo.
-
Hopen maar op beter inzicht bij beleidsmakers.
Ni esperu pli sagacan trakomprenon ĉe la politik-planistoj.
-
Jantje zag eens pruimen hangen, o als eieren zo groot.
(Foje) Joĉjo vidis prunojn pendi, Ho samgrandajn kiel ovoj!
- en versoj pli gravas ritmo, ol laŭvorteco.
- en tiu momento li ne vidis la ovojn, sed li konstatis grandecon kiel estas ovoj.
-
Vond hij ze niet groter dan eieren? Welnee!
Ĉu li ne opiniis/trovis ilin pli grandaj ol ovoj? Ho, ne tiaj!
- eblus analizi: ol li opiniis ovojn, sed pli facile: li trovis la prunojn esti pli grandaj ol estas ovoj.
- en dilemo venkas la pli simpla solvo: la nominativo.
- post nea demando respondaj jes kaj ne internacie estas varie interpretataj, do necesas klariga aldono.
-
De rechter beoordeelde klaagster betrouwbaarder dan de aangeklaagde.
La juĝisto juĝis la plendantinon pli fidinda ol la akuziton.
- li juĝis la viron; se ni lasus nominativon la akuzito, eblus interpreto ol la akuzito konsideris ŝin.
-
Stoppen met shishaën!
Ĉesu nargilei!
- la vorto *ŝiŝao ankoraŭ ne eniris PIV-on.
- preskriba infinitivo eblas: ĉesigi la nargile-uzadon.
- halti ne estas uzata krom ĉe movoj.
-
Haast ons niet zo!
Ne tiom nin urĝu!
- eblas: hastigu.
-
Loop of spring de trap af en ga de deur uit.
Deiru la ŝtuparon aŭ saltu de ĝi kaj (el)iru el la pordo.
- ĉi tie estas utile memori, ke la akuzativo signifas nur direkton al iu loko, neniam for de iu loko. Ĝi ja povas enhavi la etendiĝon de movo: iru du kilometrojn.
- eliri Parizon do ne estas forlasi Parizon, sed eldomiĝi survoje al Parizo.
-
De pechvogel vroeg ons om 3,20 euro.
La misfortunulo petis de ni 3,20 eŭrojn.
- aŭ: malbonŝanculo: mal- mem ne signifas malbon-.
-
Rijden jullie me even naar kantoor?
Veturigu min al la oficejo, mi petas.
- aŭ: Bonvolu veturigi min oficejen.
-
Ga maar door met visa vervalsen.
Simple ne ĉesu falsi vizojn.
- la radiko FALS estas du-karaktera: falsa kaj falsi.
- aŭ: Daŭrigu la falsadon de vizoj.
-
De ME kon de menigte niet meer controleren.
La veturanta ordopolico ne plu povis regi (bridi, obeigi) la homamason.
- jen terura anglismo, bedaŭre jam ofta eĉ en nia kara nederlanda! Tamen en Esperanto ni ankoraŭ povas ĝin eviti.
-
We namen afscheid van onze gastvrije vrienden.
Ni adiaŭis niajn gastamajn amikojn.
- adiaŭi estas rekte transitiva.
- gasti estas gastloĝi, do prefere ne uzu tiusence gastema, ja gastigema.
- tio do estis ekzerco pri la akuzativo, sekvas ekzerco pri homonimoj (neparencaj vortoj, hazarde samformaj) kaj polisemio (plursignifeco de sama vorto.)