Alternsemajna ripetaĵo n-ro 27

  1. Is het goed dat inkomensverschillen worden vergroot om de mensen aan te zetten tot betere prestaties?

    Ĉu estas bone ke enspezodiferencoj estu pli(grand)igitaj por stimuli (eksciti) la laboristojn al pliaj atingoj (rezultoj)?

    • estu pligrandigATaj implicas, ke la ŝanĝoj okazu regule.
    • aŭ: ke oni pliigu la enspezodiferencojn;
    • la u-formo necesas, ĉar ne temas pri fakto, sed propono.

  2. Vond je dan niet dat de tijd rijp was dat iedereen een basisinkomen kreeg?

    Ĉu vi ne opiniis, ke maturiĝis la tempo (estas la ĝusta momento), ke ĉiu ricevu bazan enspezon?

    • denove temas pri propono: ekhavu/ricevu/ekdisponu.

  3. Het was toch goed dat topfunctionarissen elkaar konden beconcurreren?

    Estis ja bone, ke pintaj funkciuloj povis konkurenci inter si (unu kontraŭ alia)?

    • estis bone similas al okazis bone, do sekvas la historia tempo povis.

  4. Je hebt alweer over de ruitrand geverfd: kun je niet wat accurater te werk gaan?

    Vi denove farbis trans la vitrorandon, ĉu vi ne povas labori pli precize?

    • aŭ: zorge.
    • ne: akurate = ĝustatempe.

  5. Is het niet onrechtvaardig dat de Vietnamezen een Wereldcongres thuis hebben gekregen en dat Portugal nog altijd niet in aanmerking komt?

    Ĉu ne estas maljuste, ke ja la vjetnamoj ekhavis sian Universalan Kongreson hejmlande, kaj Portugalio daŭre ne estas konsiderata inda.

    • bv. atenti la nomon de la loĝantoj de Vjetnamio.

  6. Ons milieu wordt nu ook al met tonnen drugsafval vergiftigd.

    Nia vivmedio (natura ĉirkaŭaĵo) nun jam estas venenata ankaŭ per tunoj da drogfarejaj ruboj.

    • veneni = provizi per veneno.

  7. In de Haarlemse bibliotheek waren ook boekjes uit de Baskische literatuur in te zien.

    En la Harlema biblioteko estis enrigardeblaj ankaŭ libretoj el la eŭska literaturo.

    • Harlemo: kun unu a.
    • antaŭe ni parolis pri vaska literaturo; basko estas vestoparto.

  8. De schrijver wist zijn stijl zo te variëren, dat latere geleerden zijn oeuvre toeschreven aan 2 à 3 dichters.

    La aŭtoro sukcesis tiel variigi sian stilon, ke postaj sciencistoj kun sia enmuntita malkredemo atribuis liajn verkojn al du aŭ tri poetoj.

  9. Vlak voor de advocaat van kwade zaken zijn kantoor zou uitgaan, werd hij opgebeld, maar dat bezorgde hem geen trauma.

    Ĵus antaŭ ol la fiafera advokato estis elironta el sia loĝejo, oni telefonis al li, sed tio lin ne traŭmatizis.

    • el la antikvagreka traŭmato kiel el Latino fosilio kaj reptilio ne estas konstruita sur la konata nominativo singulara: trauma, genitivo = de traŭmato: traumatos.
    • fossile, pluralo: fossilia.

  10. Als de accu van je elektrische vehikel leeg staat, zit er niets anders op dan dat je het naar een oplaadpunt duwt.

    Kiam la akumulatoro de via elektra veturilo malplenas, ne estas alia solvo ol ke vi puŝu ĝin al la proksima ŝargopunkto.

    • ni ne amputu akumulatoro per 'apokopo', kiel aŭto anstataŭ aŭtomobilo.
    • puŝu havas la volitivon de la neceso kaj ŝarĝi temas pri transporto per kamiono aŭ kargoŝipo.
    • atentu ankaŭ la signifon de 'als': 'indien' aŭ '{telkens} wanneer’.

  11. De brug over, dan links afslaan, daarna de derde rechts nemen en je bent ter plaatse; en als je terugkeert moet je de aanwijzing dus omkeren.

    Trans la ponton, poste turniĝi maldekstren, de tie preni la trian vojon dekstran kaj jen vi estos ĝustaloke. Kaj reirante, vi devos inversigi la indikojn.

    • atentu la futurojn, kaj la samtempecon de la reirado kaj la devo inversigi: -ante = kiam vi reiros.

  12. Heb je de volgorde ervan nog in je hoofd of moet ik je er even aan herinneren?

    Ĉu la sinsekvon vi ankoraŭ tenas en la kapo? Aŭ ĉu pri tio mi memorigu vin?

    • 'zullen' en demando ofte havas la signifon de propono.

  13. We wisten dat onze ploeg niet kon winnen; zodoende maakten we ons geen illusies en het is evengoed een spannende wedstrijd geworden.

    Ni konsciis, ke nia teamo ne povos venki (gajni la matĉon); pro tio ni ne faris al ni iluziojn kaj malgraŭ ĉio, tie fariĝis streĉa konkurso (matĉo).

    • atentu, ke ni ne diras tiel (zo doende), sed tial = pro tio.

  14. We hadden niet door dat het gastvrije land door uitbuiters op stang werd gejaagd. Maar de Argentijnen lieten zich niet in paniek brengen.

    Ni ne komprenis, ke la gastama lando estas incitata de fiekspluatantoj, sed la argentinanoj ne lasas sin paniki.

    • inciti = kolerigi, indignigi, ĉagreni.
    • paniki estas transitiva vorto kiel teruri, terori.

  15. Hoewel verontwaardigd over oorlogsmisdaden, durfden we, door dezelfde NAVO-strijdkrachten beschermd, nauwelijks protest aan te tekenen.

    Kvankam indignante pro la militkrimoj, ni apenaŭ aŭdacas, protektate de la samaj militistoj, ilin riproĉi.

    • indigni estas netransitiva, do ne havas pasivan participon, samkiel 'gesitueerd': situanta kaj 'gevallen': falinta: -ita ne eblas ĉe tiaj verboj.

  16. Door herstructurering van het plan van aanpak hoopte het bestuur weer wat leven in de brouwerij te brengen.

    Per la restrukturado de la strategia plano la estraro esperis reanimi la aferon (revigligi).

    • strukturi estas transitiva verbo, do -ig- superfluas.

  17. Dankzij het opstapelen van verhuisdozen lukte het de opslag van de braillebibliotheek tot keuken en hal te beperken.

    Per stakigo de transloĝaj skatoloj (o)ni sukcesis limigi la stokadon de la brajla biblioteko al la kuirejo kaj vestiblo.

    • stoki, sed stakigi = altamasigi!
    • 'dankzij' estas moda esprimo, uzata precipe malkonvene.

  18. Is jullie vakantie ook in het water gevallen? Nee, die verliep geweldig.

    Ĉu ankaŭ viaj ferioj fuŝiĝis? (via libertempo fiaskis). Ne, ili (ĝi = libertempo) iris (evoluis) grandioze (sukcesis brile).

  19. De zware jongens beraamden een snood plan om de villabewoners de stuipen op het lijf te jagen door tegelijk aan en op te bellen.

    La fimafianoj teksis planon teruregi la vilaanojn, samtempe sonirigante kaj telefonante.

  20. Kunnen we geen stempeltje maken: “Honderdste congres – Volg de les!”?

    Ĉu ni ne povas fari stampilon “Por Centa Kongreso – Kursu Kun Sukceso”?


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj