Alternsemajna ripetaĵo n-ro 7

Jen traduko de la 7-a serio (kun aparta danko al Wil van Ganswijk, kiu liveris kelkajn spritajn trovojn):
- Is de Noorse niet meer dan anderhalf jaar jonger dan haar volle neef, de rebel?
- Zag je dat de kleuren van de vlag van Luxemburg geheel beantwoorden aan de onze?
- Dacht je dat je met Nederlands terecht kon in Turkmenistan?
- Er staat een heel nieuw flatgebouw aangeboden voor nog geen ton en gelegen in de nabijheid van de Maas. Het biedt een fantastisch uitzicht op een bedrijvige stadswijk.
- Op hoeveel komt zo’n facelift? Zo’n slordige tien mille, schat ik. Maar ik kan er best een paar honderd naast zitten.
- Kunstmatig kunnen ze het tegenwoordig een invalide mogelijk maken als scheids op te treden.
- De verzameling prentbriefkaarten uit de dertiger jaren zou wel eens een fortuin kunnen opleveren.
- Ze laten gewoonweg “beiden” op “hooggeplaatsten” rijmen: is dat nog dichtkunst?
- Volgens de media zouden onze zuiderburen modderen met de formatie. Laten ze een voorbeeld nemen aan onze regering!
- Dat proces is niet vanzelf gekomen.
- Kunnen we onze activiteiten wel op dezelfde voet voortzetten?
- We kunnen toch doorgaan met leden rekruteren?
- Als we nou eens focussen op maatschappelijke acties, iets moois ondernemen, zoals hulp aan uitgeprocedeerde asielzoekers.
- Hoe moet je zo’n emotionele vertoning uitzitten?
- Toen de nieuwe regering aantrad, beloofde de ouderenfractie dat gepensioneerden er niet op achteruit zouden hoeven te gaan.
- Ik zou maar gewoon doen.
- Het regent stenen. Nou, wat zou dat?
- Je kunt beter je planten niet te vaak besproeien.
- Door het ergerlijke getoeter aan mijn oren schiet ik niet op met mijn les.
- De nieuwe regeling van het verkeer ontlast het woongebied.
- In de zon bederft de koffiemelk.
- Laat men bij het verlaten van de verlate trein/Trijn om zijn spullen denken.
-
Is de Noorse niet meer dan anderhalf jaar jonger dan haar volle neef, de rebel?
Ĉu la norvegino ne estas unu kaj duonan jarojn pli juna ol ŝia kuzo, la ribelulo?
- aŭ: jaron kaj duonon. André Cherpillod sekvas Leopold Dreher, kalkulante pluralon nur ekde 2.
- post ol komenciĝas nova (sub)propozicio, en kiu ŝia kuzo estas la subjekto: ol estas ŝia kuzo.
- volle neef indikas nur la diferencon disde nevo.
- rebel estas falsa amiko: ribelo estas ago.
-
Zag je dat de kleuren van de vlag van Luxemburg geheel beantwoorden aan de onze?
Ĉu vi vidis, ke la koloroj de la standardo de Luksemburgo tute respondas al la niaj?
- aŭ: flago.
- ne *Luksemburgio, laŭ la listo, kiun publikigis la Akademio de Esperanto.
- strikte necesus al tiuj de la niaj.
-
Dacht je dat je met Nederlands terecht kon in Turkmenistan?
Ĉu vi opinias, ke vi povas uzi la nederlandan en Turkmenio?
- aŭ: elturniĝi per la nederlanda. esti komprenebla indikas nur unudirektan komunikadon.
- dacht ofte estas nederlanda idiomaĵo, kun la signifo Denk je.
- -stano por -lando troviĝas en nur malmultaj landonomoj: Pakistano, pleje sen ŝtata statuso: Turkestano kaj Hindustano, do Afganio, Kirgizio, Uzbekio ktp.
-
Er staat een heel nieuw flatgebouw aangeboden voor nog geen ton en gelegen in de nabijheid van de Maas. Het biedt een fantastisch uitzicht op een bedrijvige stadswijk.
Oni ofertas tute novan apartamentaron kontraŭ eĉ ne cent mil eŭroj, situantan proksime de (la rivero) Mozo. Ĝi ĝuigas ravan vidon sur vigla kvartalo.
- atentu a/e: apartamento sed departemento.
- eblas: estas ofertata aŭ aĉetebla, tutnova/novega; por cent mil.
- situi estas netransitiva, do *situita estas eraro internacie farata.
- ĝi prezentas (ne: provizas: oni provizas iun per io) fantazie belan panoramon sur.
- agema estas tute bona esprimo.
-
Op hoeveel komt zo’n facelift? Zo’n slordige tien mille, schat ik. Maar ik kan er best een paar honderd naast zitten.
Kiom kostas tiu vizaĝfasona operacio? Proksimume dek milojn, miatakse. Sed eble mi misdivenis je kelkaj centoj.
- aŭ: vizaĝkorekta; estetika vizaĝkirurgio: bona esprimo. PIV anstataŭigas ĥ per k, kie eblas.
- aŭ: erari per kelkaj centoj.
-
Kunstmatig kunnen ze het tegenwoordig een invalide mogelijk maken als scheids op te treden.
Artefare oni nuntempe povas ebligi al invalido funkcii kiel arbitracianto.
- aŭ arbitraciisto, ne arbitro (willekeur); bela trovo: praktiki kiel ludjuĝisto;
- ne necesas artefarite, ĉar oni arte faras.
-
De verzameling prentbriefkaarten uit de dertiger jaren zou wel eens een fortuin kunnen opleveren.
La kolekto da bildkartoj el la 1930-aj eble liveros trezoron, kapitalegon, gigantan gajnon.
- prefere aldoni la jarcenton: 1930-aj.
- fortuno estas nur la mistera forto kiu favoras aŭ ne.
-
Ze laten gewoonweg “beiden” op “hooggeplaatsten” rijmen: is dat nog dichtkunst?
Oni simple rimas ‘ambaŭ’ kun ‘altrangaj’. Ĉu eĉ tio konformas al la poetiko?
- aŭ: ankoraŭ estas nomebla poezio; vere en ‘Parnasa Gvidlibro’ tia rimo estas permesata.
-
Volgens de media zouden onze zuiderburen modderen met de formatie. Laten ze een voorbeeld nemen aan onze regering!
Laŭ la mediatoj niaj sudaj najbaroj (la belgoj) mallertumas pri la formado de kabineto. Ili prenu nian registaron por modelo.
- aŭ: amaskomunikiloj, fuŝadas.
- kabineto, ministraro, registaro: do eblas variigi la esprimon. Ne registraro, kiel oni ofte misliterumas!
- prenu kiel ekzemplon.
-
Dat proces is niet vanzelf gekomen.
Tiu procezo ne ekis sen kaŭzo.
- aŭ: proceso; komenciĝis, startis; aperis sen kaŭzo, falis el la ĉielo.
- brila trovo: ne realiĝis spontane.
-
Kunnen we onze activiteiten wel op dezelfde voet voortzetten?
Ĉu ni tamen povas daŭrigi niajn aktivaĵojn samskale?
- aŭ: kontinuigi; samnivele, samamplekse.
-
We kunnen toch doorgaan met leden rekruteren?
Ni ja povas plu varbi membrojn, ĉu ne?
- rekrutigi: kiel soldatigi: PIV ne plu akceptas rekruti.
- senĉese varbi, sed ne daŭrigi varbi: Zamenhof uzis nur daŭrigi agadon. malĉesi estus ebla.
-
Als we nou eens focussen op maatschappelijke acties, iets moois ondernemen, zoals hulp aan uitgeprocedeerde asielzoekers.
Imagu se ni enfokusigus sociajn agadojn, entreprenus ion belan, kiel helpo al vane procesintaj azilpetintoj.
- aŭ: enfokusigus/koncentrus la atenton sur. Lastatempe mi legis eĉ fokusi ion (speciale atenti: ja laŭregule, ĉar = provizi per fokuso).
- post kiel en la senco kiel ekzemple ne sekvu akuzativo.
- eblas finprocesintaj.
-
Hoe moet je zo’n emotionele vertoning uitzitten?
Kiel oni ĝisfine eltenu tian emociantan prezentadon?
- ne *emociigan, ne malofte uzata: ĉar emoci- estas substantiva, kaj la verbigo okazas do sen –ig.
-
Toen de nieuwe regering aantrad, beloofde de ouderenfractie dat gepensioneerden er niet op achteruit zouden hoeven te gaan.
Kiam surscenejiĝis la nova registaro, la frakcio por grandaĝuloj promesis, ke pensiitoj ne bezonos perdi spezojn.
- aŭ: ekfunkciis, aperis, sin prezentis.
- maljunuloj: grandaĝa laŭ PIV ne signifas maturaĝa.
- pensiuloj, sed pensiono estas pension;
- malprogresi; post promesi kaj esperi sekvas futuro.
-
Ik zou maar gewoon doen.
Simple agu normale!
- strikte: vialoke mi ne afektus.
- vi ne estas necesa.
-
Het regent stenen. Nou, wat zou dat?
Pluvas ŝtonoj. Nu, ĉu gravas?
- ĉe pluvi k.s. ni ne uzas akuzativon.
- aŭ: brikoj.
- bona trovo: ŝtonpluvas.
-
Je kunt beter je planten niet te vaak besproeien.
Prefere oni ne tro ofte surŝprucigu siajn plantojn.
- akvo, fontano ŝprucas.
-
Door het ergerlijke getoeter aan mijn oren schiet ik niet op met mijn les.
Pro la incita hupado ĉe miaj oreloj mi ne progresas super mia leciono.
- aŭ: blekado, voĉbruado.
- pri mia leciono.
-
De nieuwe regeling van het verkeer ontlast het woongebied.
La nova trafikreguligo malŝarĝas la loĝareon.
- malŝtopis.
- nuntempe ni uzas -igi en reguligi, ordigi, sed ne en (kon)centri.
-
In de zon bederft de koffiemelk.
En la sunbrilo la kafa lakto malboniĝas.
- aŭ: sub la suno.
- interesa falsa amiko ankoraŭ kaŝiĝas en la Prisma-vortaro: kafolakto estas koffie verkeerd, do pli vere lakto ol kafo! Vd PIV.
-
Laat men bij het verlaten van de verlate trein/Trijn om zijn spullen denken.
Forlasante la malfruantan trajnon, oni ne forgesu siajn pakaĵojn.
- malfruiĝintan, bagaĝon.
- la fantazia vortludo de ofta trajnvojaĝanto punis min: nur per scenŝanĝo eblas vortludi: Forlasante sian k(n)abineton, oni ne forgesu siajn propraĵojn. Sed la malfruo apenaŭ estas enmetebla…