Alternsemajna ripeto n-ro 9

  1. Waarop baseer je je opvatting dat het detailleren van ons program ons een zorg zal wezen?

    Sur kio vi bazas vian opinion, ke la detaladon de nia programo ni malzorgas?

    • baz- estas substantiva radiko, do bazi estas provizi per bazo.
    • bazigi implicus, ke la opinio mem fariĝus bazo kaj sur kio ne havus sencon.
    • eblus firmigi, ĉar firm tiusence estas adjektiva.

  2. Verplaatsing van mijn piano resulteerde in een gekletter van cassettes.

    Translok(ad)o de mia piano rezultigis klakkaskadon de kasedoj.

    • aŭ: El transloko rezultis brufalado de kasedoj.
    • Lokigo signifus, ke la piano fariĝas loko por ion surmeti, ekzemple muziklibrojn.
    • Rezulti en donas la malan signifon: en falado de kasedoj rezultis transloko.
    • Memoru, ke rezulti estas sekvi, ne kaŭzi.

  3. Het ordenen van de restanten zou nog uren doorgaan, wat ervoor zorgde dat mijn gasten hun trein misten.

    La ordigado de la restoj estis daŭronta dum horoj, kio sekvigis ke miaj gastoj maltrafis sian trajnon.

    • aŭ: restaĵoj.
    • post okazi kaj similaj (kaŭzi = okazigi) la tempo en la ke-propozicio estas objektiva, do ne similas ian rektan parolon. Do ofte ni uzu -is.

  4. Door onze techniek van hypnotiseren hoeven wij onze operatiepatiënten niet tot op het bot te verdoven of half te vergiftigen met een suggestieve placebo.

    Pro nia tekniko hipnotigi (aŭ: de hipnotizado) ni ne bezonas ĝismedole narkoti niajn operaciotojn (pacientojn) aŭ duonveneni per sugestia placebo.

    • venen- estas substantiva: do provizi per veneno = veneni.

  5. De nieuweling vroeg benieuwd naar hoe zijn salariëring afgewikkeld werd. In een emotioneel betoog klaagde hij over hoe de nivellering van lonen uitpakte voor hooggediplomeerden.

    La novulo scivole demandis kiel lia salajrado estos plenumata (aŭ organizita, ĉar necesas nur unufoja decido). En emocia argumentado (Emocie argumentante,) li plendis pri tio, kiel efikas la samniveligo de salajroj al altgradaj diplomitoj.

    • prefere ne pri kiel, ĉar post pri necesas substantivo aŭ pronomo: pri tio/pri la demando.

  6. Men vraagt ons onze uitgaven te beperken: zullen we dan maar afstand doen van wat luxe-artikelen, maar heeft dat dan geen effect op onze effecten?

    Oni petas nin limigi la elspezojn. Ĉu ni do rezignu iujn luksaĵojn? (pri iuj luksaj artikloj)? Sed ĉu tio ne efikos sur niajn akciojn?

    • Ĉu ni rezignos strikte demandas pri jama interkonsento: Bv. memorigi min, ĉu ni decidis rezigni. Tamen la respondo estos: Jes, ni rezignu. Tia respondo klarigas, ĉu ni anticipe uzu -os aŭ -u.

  7. Rijke landen mopperden dat de dekolonisatie de Algemene Vergadering uit balans bracht.

    Riĉaj landoj grumblis (murmuris), ke la malkoloniado malbalancas (malekvilibrigas) la Ĝeneralan Asembleon.

    • PIV ne mencias dekolonii.

  8. Zullen we een oriëntatieles bieden voor wie we kunnen interesseren voor een stoomcursus doventaal?

    Ĉu ni proponu (aŭ komerce: ofertu) orientadan kurson por interesatoj de tujkurso pri gestolingvo?

    • orient- pensigas pri Azio, ja eblas pororientiĝan.

  9. Als je deze doos stemvorken op de bus doet, luister dan even of je ze in de bus hoort weergalmen.

    Poŝtante ĉi tiun skatolon da agordoforkoj (ne: diapazonoj), bv. aŭskulti ĉu vi aŭdas ilin resoni en la poŝtujon (la leterkeston eĥi ilian kuntintadon).

  10. Sinds een paar dagen zoek ik me een ongeluk naar de ongedateerde post uit Senegal.

    De (antaŭ) kelkaj tagoj mi ĝisfreneziĝe serĉadas la nedatitajn poŝtaĵojn el Senegalo.

    • multaj kutimas ŝablone diri De post kiam, sed tio rilatus la estontecon, se ni ne indikas fiksan daton: de post du tagoj = de postmorgaŭ. Datumi signifas datiĝi.
    • Senegalo perdis la i laŭ Akademia decido, samkiel Ĉado, Kameruno, Luksemburgo, Meksiko: Necesas do diferencigi Meksiklando/Meksikurbo.

  11. Zouden we maatregelen nemen dat Nederland ophoudt met overbevissing voor de Afrikaanse kust, zouden er ook geen zeerovers beoorloogd hoeven te worden. Zouden we eigenlijk meer voor ontwikkeling van vrouwen moeten doen?

    Se ni aranĝos, ke Nederlando ĉesu tro fiŝkapti antaŭ la Afrika marbordo, ankaŭ militi kontraŭ piratoj ne necesus. Ĉu fakte ni devus pli kontribui al evoluigo (aŭ klerigo) de virinoj?

  12. De inboorlingen bij de Niger hadden een gat gemaakt in de olieleiding, zodat ze konden meeprofiteren van hun bodemschatten.

    La indiĝenoj ĉe (la rivero) Niĝero jam antaŭe truis (estis truintaj) la naftodukton, por ke ili kunprofitu siajn terriĉaĵojn.

    • aŭ: de la terriĉaĵoj.

  13. Een verkeerde betiteling maakt het de boekendienst moeilijk een bestelling uit te voeren.

    Mistitolado (malĝusta citado de titoloj) malfaciligas al la libroservo plenumi mendojn.

  14. De spoortarieven wijzigen binnenkort, misschien wel 15 cent per kilometer. Of dat het openbaar vervoer bevordert, is een open vraag.

    La fervojtarifoj post nelonge modifiĝos, eble eĉ po dek kvin cendojn por km. Ĉu tio favoras la publikan transporton? Jen neoratora demando.

    • aŭ: (provizore) nerespondebla.
    • atentu, ke po antaŭas la interesan informon pri kvanto, kaj ke ĝi rolas adverbe, do ofte kun akuzativo.

  15. Onder ons gezegd, de guit schudde van het lachen, toen hij de gefermenteerde sinalco zag spuiten.

    Se paroli inter ni, la gajulo ridskuiĝis, vidante la ŝprucantan senalkoholaĵon (aŭ: iun ŝprucigi).

    • aŭ: konfidencadire: en Esperanto ni evitas absolutajn participojn, t.e. sen rilato kun la subjekto de la frazo.

  16. Begint de EHBO-cursus nog niet? Jawel! Nou, als hij interessant begint te worden, moet je me maar even waarschuwen.

    Ĉu ankoraŭ ne startas (komenciĝas) la sukurkurso? Sed jes, ĝi ekas. Nu, se ĝi komencos interesi, memoru min informi, mi petas.

    • post nea demando JesNe estas diverse interpretataj laŭ la nacilingva kutimo. Do ni aldonu predikaton.
    • EHBO estas tipe nederlandlingva mallongigo, do ne komprenebla. Mi mem uzas UHĈA: Unua helpo ĉe akcidentoj, sed konscias, ke tio ne estas ĉie komprenata. Oni devas sukuri.

  17. Donderdag oefenen we de onregelmatige werkwoordvormen, uitgezonderd de laatste driehonderd. Als ze rijmen kunnen we ze beter onthouden.

    Ĉi-ĵaŭde ni ekzercos nin (nian lertecon) pri la malregulaj verboj krom la lastaj tricent (escepte la lastajn tricent). Tiom, kiom ili rimiĝas, ili estas pli facile memor(ten)eblaj.

    • oni ekzercas personojn aŭ korpopartojn, ne metion aŭ kapablon.
    • rimi ne plu signifas rimiĝi.

  18. De toeristen kwamen informeren naar de afgebrande panden aan de markt en de schade ervan.

    La turistoj venis informiĝi pri la elbrulintaj konstruaĵoj ĉe la vendoplaco (bazaro) kaj pri ilia damaĝo.

    • ni ne uzu ties se ne por emfazi.
    • foiro estas tre grandskala komerca ekspozicio, organizata unu- aŭ du-foje en jaro.
    • merkato estas abstrakta koncepto: La kafomerkato ĉiam prosperas.

  19. Na de onontkoombare nederlaag tegen de Mexicaanse badmintonspelers degradeerden die van de Comoren.

    Post la neevitebla (nepra) malvenko kontraŭ la meksikaj volanistoj, la komoraj (tiuj de la Komoroj) degradiĝis.

    • degradi, kiel la plej multaj Esperanto-verboj, estas transitiva.
    • strange ĉe pluralaj insuloj la nomo havas la artikolon: Sicilio, sed la Komoroj.

  20. Hier weidt alleen stamboekvee, zei de boer tegen een loslopende academicus.

    Ĉi tie paŝtiĝas nur bredregistritaj brutoj, diris la kampulo al la universitatano.

    • 'academicus' ne estas 'academielid', do ne akademiano.
    • universitatano povas esti (eks)studento.

  21. Hé daar, opslaan of stapelen van brandbare spullen mag in onze flat niet van de brandweer.

    He (He vi ho), stoki aŭ stakigi brulemaĵojn en nia apartamentaro malpermesas la fajrobrigado.

    • aŭ: estas malpermesite de la estingistoj.

  22. Verpakte spot is zwaktebod.

    Mok' submaska – far' fiaska.

    • aŭ: Moko maskoporta montras vin malforta.

De Wil van Ganswijk kaj Richard Hofman mi ricevis multajn same bonajn variantojn. Tio helpas ankaŭ trovi/memori la malfacilaĵojn en la frazoj. Do ankaŭ aliaj povas kontroligi siajn tradukojn - se vi deziras.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj