Sekcio Alkmaar

En Alkmaar ekzistas floranta Esperanto-klubo, kiu en 2001 festis sian 50-jariĝon.
Sekcio Alkmaar aliĝis al landa asocio Esperanto Nederland.

Ĉiun trian lundon de monato ni kunvenas je 20.00 h laŭ diverstema programo, kaj kelkfoje eksterlandano prelegas en kvartala domo"De Alkenhorst" situanta en Schelfhoutlaan 4, 1861 LG. Hoefplan Alkmaar.

La kunvenojn ni enkalendarigis. Vi povas ekhavi impreson de niaj aktivaĵoj rigardi nian fotoalbumon .
Laŭdezire ni veturigas vin de la stacidomo per aŭtomobilo.

En Heiloo ni okazigas dum posttagmezoj plezurigajn kaj interesajn konversaciojn, parolante pri memproponataj temoj..

Ankaŭ ni eldonas nian propran bultenon "La Fromaĝokloŝo" je vi trovas PDF-version de nia bulteno:

2017
2016
2015
2014
2013
2012
2011
2010
  apr
 
  okt

Ni havas ankaŭ Esperanto-koruson, "Malvo" kiu kantas dum diversaj aranĝoj en- kaj eksterlandaj.
Kio estas la plusvaloro de Esperanto vi eble vin demandas. Nu:

  • Via amikaro konsiderinde pligrandiĝos.
  • Vi povos legi periodaĵojn el ekz. Ĉinio, Siberio, Koreio aŭ el kiu ajn lando.
  • Post lernado dum nur unu vintro vi povos retpoŝti aŭ korespondi kun esperantistoj en la tuta mondo.
  • Havante Esperanton 'en la valizo', junuloj povos senpage tranokti dum vojaĝoj tra la tuta mondo.


En ĝemela urbo Troyes: Esperanto-grupoj de Alkmaar, Darmstadt, Chesterfield kaj Troyes.

Pli da informoj?
Kontaktu:
Tiny Droge, prezidanto
Grevelingen 130
1826 AR Alkmaar
Retpoŝta adreso.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio