Lingvaj ekzercoj
Ĉi-subaj ekzercoj estas bazitaj sur antaŭe uzitaj ekzamentaskoj.
La taskoj estas speciale adaptitaj por komputila uzo.
Antentu tamen, ke la ekzercoj ne plu taŭgas por fidinde imiti ekzamenajn cirkonstancojn.
La tradukekzercoj postulas kompreneble regon de la nederlanda lingvo.
Internaciaj ekzamenoj
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) mezuras la kapablon praktike uzi Esperanton.
Centoj da esperantistoj jam ekzameniĝis je elementa aŭ meza nivelo.
Atestilo de la du plej prestiĝaj internaciaj Esperanto-organizoj estas premio pro bona lernado kaj instigo por plua progreso.
La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika testo, skriba parto kaj parola parto.
Nur sukcesintoj en la gramatika testo rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan parton.
La estraro de UEA rekomendas, ke ties delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno".
Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".
Nuntempe eblas ekzameniĝi nur ĉe oficiala ekzamensesio, kiu okazos kadre de UK aŭ aliaj Esperanto-aranĝoj, kies organizantoj petas kaj laŭregule prizorgas la aferon.
La nuna Internacia Ekzamena Komisiono, tamen, daŭre esploras la plej modernajn metodojn de ekzamenado kaj serĉas manierojn proponi la internaciajn
ekzamenojn pli facile al pli vasta publiko.
La plej detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn testojn ktp) oni povos trovi
en la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, 38p., 2008.
La Gvidilo estas mendebla ĉe UEA.
Nova ekzamensistemo
La novaj ekzamenoj de UEA, kiuj konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo, nun estas ellaboritaj laŭ la
Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2 kaj C1.
La akreditigo kaj funkciigo de la sistemo okazas kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK)
en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj.
Plurmil kandidatoj estas testataj ĉiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva (hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.
La fakto, ke la nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn, akreditigitajn de ALTE.
Mem la atestilo estas impona, oficiala dokumento, verkita en 4 lingvoj (hungara, angla, germana kaj franca) kun la kompletiga internaĵo en Esperanto.
Vi certe rimarkos, ke kompare kun la malnova IELI-UEA-ekzamenoj en la novtipa ekzameno nur en la buŝa parto estas demandoj traktantaj la movadajn kaj
kulturajn konojn pri Esperanto.
Aperis detala gvidlibro, Esperanto de nivelo al nivelo, pri la novtipa ekzamensistemo,
en kiu vi povas legi ĉion pri postuloj kaj strukturo de la ekzameno, kaj trovi du seriojn de specimenoj kaj pri la skribaj kaj pri la buŝaj ekzamenoj je ĉiuj
tri niveloj.
Ĝi estas mendebla ĉe UEA.