Nederlando, malalta lando, altaj ambicioj

Iom pri Nederlando

Ĉu vi scias kie situas Nederlando? Ĉu mi aŭdas jam bonajn respondojn: en Eŭropo, nord-okcidenta, ĉe la Norda Maro? Nederlando estas malgranda lando, sed tamen multaj homoj loĝas tie: 16 milionoj. Estas preskaŭ 7 milionoj da aŭtoj kaj proksimume 14 milionoj da porkoj por doni al vi imagon. Nederlando estas moderna lando sed havas ankaŭ multajn malnovajn monumentojn. Tiujn monumentojn turistoj ŝatas viziti. Ekz-e la mueliloj en Kinderdijk (prononcu Kinderdejk), apud Roterdamo, aŭ ĉe Zaanse Schans (Sĥans) apud Amsterdamo. Belaj muzeoj estas en diversaj urboj. Ekz-e en Amsterdamo vi povas admiri la pentraĵojn de Rembrandt en la Ŝtata Muzeo (Rijksmuseum) kaj la pentraĵojn de Van Gogh en la Van Gogh-muzeo. Harlemo, urbo okcidente de Amsterdamo, havas muzeon de Frans Hals, alia fama pentristo el la 17-a jarcento. Ankaŭ Roterdamo havas muzeon konatan en la tuta mondo, nome Booijmans van Beuningen (eu estas proksimume eŭ en Esperanto). Sed Roterdamo estas fama pro la moderna arkitekturo. La Erasmo-ponto, nomita laŭ la fama humanisto el la 16-a jarcento, estas nun la simbolo de la urbo. Roterdamo estas grandega havenurbo. Multaj ŝipoj el la tuta mondo portas siajn varojn al Roterdamo, kaj tie oni plu transportas ilin al Germanio kaj aliaj landoj en Eŭropo. Roterdamo estas por esperantistoj la urbo de la centra oficejo de Universala Esperanto Asocio. Se vi estas en la urbo, vi povas viziti la oficejon ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Kial la lando havas la nomon Nederlando? Ĉar “neder” signifas “malalta”. Temas pri la malaltaj landoj. En kelkaj lingvoj oni ankoraŭ nomas Nederlandon tiel. Kelkaj partoj de la lando, precipe en la okcidento, estas tre malaltaj, eĉ sub la marnivelo. Se la maro povus libere enflui la landon, grandaj partoj estus sub marakvo. Ekzemple la flughaveno Schiphol kuŝas sub marnivelo. En la 19-a jarcento oni elpumpis la akvon kaj tiel kreis t.n. polderon. La vorto « poldero » do signifas pecon de tero kiun oni forprenis de la maro aŭ de lago, forpumpinte la akvon. En antaŭaj tempo oni uzis muelilojn por tio, nuntempe pumpilojn kiujn oni elektre funkciigas. Digoj protektas la landon kontraŭ la akvo. Post inunda katastrofo en 1953 la sud-okcidenta parto de Nederlando estas nun pli sekura kontraŭ la danĝero de inundo per la t.n. Delta-verkoj. Mueliloj estis bonaj energiliverantoj jam en la 17-a jarcento, kiam oni ankoraŭ ne havas karbon kaj kiam oni uzas la lignon de arboj aŭ la torfon el la marĉoj por varmigi sin kaj kuiri sian poton.

Pri kio vi pensas kiam oni diras Nederlando? Ĉu pri florbulboj, lignaj ŝuoj, fromaĝo, terpomoj aŭ pri Johan Cruyff, la iama fama futbalisto? Aŭ ĉu vi pensas pri reĝino Beatrix (Rezignis sian tronon la nederlanda reĝino) en sia palaco aŭ pri korespondamik(in)o via? Ofte oni prezentas tiujn aĵojn kiel tipe nederlandajn. Sed sciu, ke ekz-e tulipo devenis origine de Turkio kaj estis importita en la 16-a jarcento. Poste la nederlandanoj tiel ŝatas la tulipojn, ke oni pagis grandegajn sumojn por la bulboj. Unu bulbo valoris same kiel granda domo! Sed tiu tulipomanio daŭris ĝis la mezo de la 17-a jarcento, kiam la komerco kolapsis. Dum la dua mondmilito, en la lasta jaro 1944, la homoj en la grandaj urboj pro malsato devis manĝi bulbojn pro manko de alia nutraĵo. Terpomoj estas ekzemplo de tipe nederlanda manĝaĵo. Ofte oni kombinas la terpomojn en mikspoto kun karotoj, krispa brasiko aŭ saŭrkraŭto. Sed ankaŭ kiel fritaĵon oni manĝas multe da terpomoj. Fakte, tiu terpomo devenas el Sud-Ameriko, el Ando-montaro. En la 16-a jarcento hispanoj kunportis ĝin. La franca reĝo Ludoviko plantigis terpomojn apud Parizo kaj ordonis, ke neniu rajtas uzi la terpomojn ol li. Tio estis la plej bona maniero por disvastigi la terpomon tra tuta Eŭropo. Fama pentraĵo de Van Gogh temas pri la “terpommanĝantoj”: terkultivistoj kun siaj krudaj vizaĝoj manĝas terpomojn el kuirpoto verŝajne kun iom da butero apude sub la lumo de olelampo. Vere, en tiu tempo la homoj en la kamparo vivis mizere, sed nuntempe ne plu. Kiu ŝatas muzikon, tiu eble foje aŭdis stratorgenon aŭ gurdon. En diversaj nederlandaj urboj oni ankoraŭ povas aŭskulti la muzikon de gurdo en stratoj por promenantoj. Turistoj ŝatas foti la gurdojn, ofte gaje ornamitajn. Sed nur 130 jarojn la gurdoj estas en nederlandaj urboj. En 1875 belga Leon Warnies komencis entreprenon por forlui gurdojn. Tio estis tre sukcesa entrepreno. De 1920 en Breda oni fondis nederlandan fabrikon de gurdoj kaj tiam ĝi fariĝis vere nederlanda.

Do, kio estas konsiderata kiel “tipe nederlanda” tamen havas ofte originon el alia lando. En la 17-a jarcento jam multaj homoj el aliaj eŭropaj landoj fuĝis al Nederlando pro la relativa toleremo. Judoj el Hispanio kaj Portugalio venis, Hugenotoj (franca protestantoj) el Francio k.s. Ili fuĝis, ĉar Nederlando estis respubliko protestanta kiu akceptis homojn, kiuj pro sia kredo estis persekutataj. Kelkaj el tiuj homoj fariĝis gravaj figuroj, kiel Spinoza, fama filozofo. Nederlando samkiel aliaj eŭropaj landoj, en la pasinteco estis koloniisma lando. Ĝi havis koloniojn en Azio (Indonezio nuntempe) kaj Ameriko (Surinamo; Novjorko estis antaŭe Nov-Amsterdamo). Pro tio vi trovos ankoraŭ postsignojn de kolonia tempo en Nederlando. Ne nur en muzeoj aŭ en restoracioj, sed ankaŭ en la stratoj kie vi vidos surinamdevenajn kaj indoneziajn homojn. En la pasintaj jardekoj aldoniĝis multaj rifuĝintoj el diktatoraj landoj, kaj ankaŭ enmigrintaj laboristoj kiel italoj, hispanoj, turkoj kaj marokanoj. Pro tio, en la grandaj urboj, la loĝantaro estas mikspoto, kaj estas diversaj kulturoj kaj religioj en Nederlando. Tio ankaŭ kaŭzis problemojn en la lasta tempo, kiel vi eble aŭdis. Estis politikaj murdoj en Nederlando pri s-roj Fortuyn kaj Van Gogh (ne la pentristo, sed la filmisto). Nederlando estas lando kiu – samkiel aliaj landoj - havas siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Ni esperu ke nederlandanoj revenu al sia tradicio de toleremo. Por esperantistoj unu el la principoj de ĝenerale homa konduto estas respekto al aliaj opinioj kaj kulturoj, sed ankaŭ libereco por sin esprimi, sed ne libereco por insultado.

La surprizaj nederlandanoj. Ili enloĝas pli ol dek-ses-milionojope 41 528 kvadratkilometran areon (mezgranda ĝis malgranda lando). Pro tio Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo. Oni cetere bone adaptiĝis al tiu situacio. Tiel bone, ke el la tuta mondo venas al Nederlando arkitektoj, urbanizistoj kaj planistoj por rigardi kiel oni aranĝas la aferojn. La plimulto de la eksterlandanoj konas Nederlandon pro tulipoj, muelejoj kaj lignoŝuoj. Kaj multaj eksterlandanoj scias, ke Nederlando estas malalta lando, kie la akvo ĉiam embuskas por repreni la konkeritan landon, sed estas malmultaj eksterlandanoj kiuj scias, ke Nederlando okupas la okan lokon sur la mondranglistoj de eksportistoj kaj investistoj, estas sur la mondranglisto la tria eksportisto de agrikulturaj produktoj, post Usono kaj Francio, kaj nombras 15 Nobelpremiitojn pro meritoj sur la tereno de paco, kemio, fiziko, medicino kaj ekonomio.

Koncize: Nederlandanoj loĝas sur malvasta areo, sed pensas vaste, se temas pri ekonomio, kulturo, agrikulturo, scienco, historio, arto, ilia progresema politiko koncerne socialan kaj kulturajn aferojn kaj - ne forgesende - sporton.

Pontkonstruistoj

Nederlando estas fakte delto de la grandaj riveroj Rejno, Mozo kaj Skeldo.
Pro grandaj klopodoj dum jarcentoj sur la tereno de akvoscienco Nederlando akiris la respekton kiun ĝi nun havas. La batalo kontraŭ la akvo estas io, pri kio nederlandanoj fieras. Tiu batalo certe kontribuis al ilia decidemo kiam temas pri realigo de tio, kio ŝajnas nerealigebla. Alia trajto kiu rilatas al akvo, estas ke nederlandanoj bone kunlaboras, ĉar multaj partioj devas interkonsiliĝi pri la akvomastrumado. Tio estiĝis dum la historio. Ene de diversaj internaciaj organizaĵoj en Eŭropo nederlandanoj ofte estas rigardataj, kaj kelkfoje petataj kiel pontkonstruistoj.

La Lando

La lando estas reĝolando. Plene nomita la Reĝolando de la Nederlandoj. Al ĉi tiu reĝolando apartenas kelkaj insuloj en la Kariba regiono: Nederlandaj Antiloj kaj Arubo. Ofte oni nomas Nederlandon ankaŭ Holando. Tio estas fakte la nomo de la du okcidentaj marbordaj provincoj: Nord-Holando kaj Sud-Holando, kiuj en la historio ludis gravan rolon.
Pro sia situo apud la maro ĉi tiuj provincoj ankoraŭ ege gravas por la nederlanda ekonomio. Ĉi tie du gravaj okcidenteŭropaj riveroj, Rejno kaj Mozo, elfluas en la maron. Pro Roterdamo kun ĝia haveno, la plej granda en la mondo, oni konsideras Nederlandon grava pordego al Eŭropo. Cetere, ne nur por ŝipoj, Nederlando posedas Schiphol, unu el la plej grandaj flughavenoj en Eŭropo.
Ĉiuj grandaj urboj havas sian propran karakteron, kvankam ili interapudas. Tiun areon, ofte nomatan Randstad (randurbo), ĉirkaŭatan de la urboj Amsterdamo, Utreĥto, Hago kaj Roterdamo, oni konsideru unu urba regiono kun pli ol dek milionoj da loĝantoj. Amsterdamo allogas multajn turistojn per siaj historia centro, majestaj domoj, muzeoj kaj unika kanalaro. Sed ankaŭ Hago, Delft, Harlemo, Utreĥto, Groningeno kaj Mastriĥto, ĉiuj havas siajn historiajn konstruaĵojn, monumentojn, muzeojn, tradiciojn kaj eventojn. Okulfrape moderna arkitekturo karakterizas Roterdamon, ekzemple la Erasmo-ponto, kromnomata la cigno.

Inundokatastrofo

Multaj pontoj, digoj, ventmuelejoj kaj pumpejoj formas unikan fonon, kiu ilustras la kontraŭakvan defendon de Nederlando, kun Deltawerken (la deltoverkoj) kiel provizora kulmino. Per tiuj laboroj, post la inundego en 1953, oni baris ĉiujn ŝanelojn kaj marbranĉojn en la provincoj Holando kaj Zelando. La ŝtormflusaj baraĵoj ĉe Roterdamo finlabore pretigitaj en 1997, konsistas el du ĉarniraj pordegoj, kiuj, dum flusego, fermos la 360 metrojn larĝan Nieuwe Waterweg (nova akvovojo: al- kaj demara irejo de la haveno). Tiel ĉirkaŭ miliono da homoj en tiu regiono estas protektataj kontraŭ inundoj, kaj krom tio oni respondece traktas la vivmedion. Pli-malpli kvarono de Nederlando situas sub la marnivelo. La Malalta Nederlando plejparte konsistas el ebenaj polderoj, areoj ĉirkaŭataj de digoj, kie oni teknike mastras la akvonivelon. De la 16-a jarcento oni senakvigis per ventmueliloj eĉ tutajn enlandajn lagojn.

Religio

Post la Reformacio en la 16-a jarcento Nederlando dividiĝis en protestantan kaj romkatolikan partojn. La limo inter ili iris proksimume de la sudokcidento al la nordoriento. Norde de tiu linio loĝis la protestantoj, sude la katolikoj. La protestanta komunumo pludividiĝis en multajn grupojn, kiel ekzemple kalvinanoj, reformacianoj, kaj luteranoj. Krome, jam de la 17-a jarcento, Nederlando konas judajn religianojn. Ili estis precipe posteuloj de rifuĝintoj el Hispanio kaj Portugalio. Venis ankaŭ multaj hugenotoj el Francio al Nederlando. Poste envenis hinduoj kaj islamanoj el la iamaj nederlandaj kolonioj, Indonezio kaj Surinamo. Pro la alveno de enmigrantoj el interalie Maroko, Turkio, Indonezio kaj Surinamo ekde la mil-naŭcent-sesdekaj jaroj, la nombro da islamanoj tre plialtiĝis. En Nederlando nun vivas preskaŭ unu miliono da islamaj homoj.
Ekde la mezo de la antaŭa jarcento la influo de la eklezio en Nederlando malgrandiĝis. La tradicio, aniĝi al la gepatra religio iom post iom abraziiĝis. Unue tiu sekularigo okazis inter protestantoj, sed poste ankaŭ inter katolikoj. Ĉirkaŭ duono de la nederlandanoj jam ne estas ano de eklezio. Tamen la diversaj religiaj komunumoj ankoraŭ grave rolas socie.
Religia libereco estis ankrita en la konstitucio de 1848. Krom tio Nederlando havas apartigon inter religio kaj politiko. Tio signifas, ke la ŝtato ne miksas sin en internajn aferojn de religiaj kaj vivkonceptaj organizaĵoj. Siaflanke tiuj organizoj ne miksiĝu en ŝtatajn aferojn. La registaro tamen povas ludi stimulan rolon. Tiel la leĝo pri kvalito de zorginstitucioj postulas, ke zorgoferantoj disponigu en sia domo mensan flegadon kiel eble plej akordiĝantan kun la religio aŭ vivkoncepto de la pacientoj.

Multkultureco

Antaŭe la nocio verzuiling (sektismo) karakterizis la aranĝon de la nederlanda socio. La vorto celas la ekzistadon de pluraj vivkonceptaj segmentoj (katolika, protestanta, socialista, liberala), kiuj funkcias sen reciprokaj influoj.Tiun fenomenon oni retrovas ĉe la amaskomunikiloj, instruado, kaj interesorganizaĵoj.
La disiĝo kaŭzis relative malmulte da incitado inter vivkonceptaj grupoj: ĉiu grupo ja preskaŭ memstare vivis apud la aliaj. Cetere la unua artikolo de la Nederlanda Konstitucio tekstas: ‘ĉiu, kiu troviĝas en Nederlando, samkaze estu traktata sammaniere.
Diskriminacio pro religio, vivkoncepto, politika inklino, raso aŭ pro kio ajn estas malpermesata.
Estas nur malmultaj nederlandanoj, kiuj ne havas enmigrinton inter la pragepatroj. El la nuntempa nederlanda populacio 18% havas origine nenederlandan naciecon. La hodiaŭan allaspolitikon karakterizas retenemo, ĉar Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo. La registaro antaŭ kelkdek jaroj, ankoraŭ praktikis aktivan elmigropolitikon pro la sama kaŭzo. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj oni denove allogis multajn gastlaboristojn, ĉar deficitis la labormerkato. La lastajn jarojn alilandano estas akceptata nur se lia veno estas profitiga por Nederlando, se paktoj devigas, aŭ se montriĝas gravaj humanecaj kialoj por allaso. Por akceptitaj eksterlandanoj la registraro praktikas aktivan integradpolitikon.

La nederlanda lingvo

La nederlanda lingvo estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 22 milionoj da nederlandanoj kaj flandroj (nederlandlingvanoj en Belgio) En la nordokcidento de Francio krome 60 000 homoj parolas nederlandan dialekton. En Nederlandaj Antiloj kaj Arubo kaj en la antaŭa nederlanda kolonio Surinamo la nederlanda ofte estas uzata de aŭtoritatuloj kaj en la edukado.
Pro historiaj ligoj, ankaŭ multaj juristoj kaj historiistoj en Indonezio parolas la nederlandan. Por la afrikansa, parolata en Sud-Afriko, la nederlanda estis la bazo.
Ankaŭ aliajn lingvojn influis la nederlanda, precipe sur la terenoj de navigacio, hidraŭliko kaj agronomio.
La nederlandan oni instruas en ĉirkaŭ 250 universitatoj en la tuta mondo. En la franclingva parto de Belgio, Nord-Francio kaj Germanio multaj lernejanoj elektas la nederlandan kiel duan lingvon. Nederlando kaj Flandrio fondis en 1980 la organizaĵon Nederlanda Lingvounuiĝo, kiu mondvaste favoras la lingvon kaj faras regulojn por ortografio kaj gramatiko. En la provinco Frislando estas parolata dua lingvo. Tiu, la frisa, oficiala minoritata lingvo, estas la gepatra lingvo de pli-malpli 400 000 frisoj. Ĝi interalie similas la anglan kaj la skandinavajn lingvojn. La nederlanda tamen estas en la tuta lando la baza lingvo, do ankaŭ en Frislando.

Vizito al Nederlando

Nederlando estas populara turisma celo. En 2002 ĉirkaŭ 9,8 milionoj da turistoj el multaj mondopartoj vizitis nian landon. Pli ol kvarono de la eksterlandaj vizitantoj venis el Germanio, sed ankaŭ Britio, Usono kaj Kanado, Belgio kaj Italio reprezentiĝis bone. La eksterlandaj turistoj elspezas en Nederlando pli-malpli 8,1 miliardojn da eŭroj jare. Tio superas la eksportvaloron de floroj kaj plantoj.
Amsterdamo estas la plej populara celo por eksterlandaj turistoj. En muzeoj kiel Rijksmuseum (Ŝtata Muzeo) kaj Vincent-van-Gogh-Muzeo, multaj eksterlandanoj deziras rigardi propraokule la kanalzonon kun la majestaj komercistaj domoj kaj sperti la etoson de libereco kaj kreemo. Sed Nederlando en multaj landoj konatas ankaŭ pro floroj. La bulbokampoj en Nord- kaj Sud-Holando, kun narcisoj, hiacintoj kaj tulipoj, plej belaj en aprilo kaj majo, altiras ĉiujare multajn centmilojn da turistoj.
Nederlando havas longan marbordon kaj grandan diversecon de multjarcentaj vilaĝoj, urboj kaj netuŝitaj naturbelaĵoj. La strandoj konvenas por surfado, velado kaj naĝado. Ankaŭ pli enlande estas multaj akvosportebloj. Nederlandanoj multe esplorrigardas sian landon boate aŭ bicikle, sed ankaŭ multaj eksterlandanoj tion faras. Nederlando havas milojn da kilometroj je biciklovojetoj (pli ol kiu ajn lando en la mondo). Oni povas laŭiri speciale indikitajn itinerojn, tra naturterenoj, de vilaĝo al vilaĝo ktp. Bicikli en nia ebena lando estas malpli penige ol en aliaj landoj, almenaŭ, se oni ne rekontas kontraŭventon.
Promocion kaj merkatesploradon de Nederlando kiel feriolando prizorgas la Nederlanda Oficejo por Turismo kaj Kongresoj (NBTC), havante 17 filiojn en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Sudorient-Azio. En Nederlando multaj turismaj agentejoj (VVV-kantoren) informas turistojn.


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj