Rezignis sian tronon la nederlanda reĝino
La 30-an de aprilo transdonas la kronon al sia filo Vilhelmo Aleksandro la nederlanda reĝino. La anoncon faris Beatrix mem lunde vespere. Nederlando post longa tempo havos denove reĝon. Kiel estis atendebla, lunde vespere rezignis sian tronon la nederlanda reĝino favore al sia filo. La pli frue registritan paroladon de Beatrix van Oranje, la nederlandaj radio- kaj televidkanaloj elsendis ekde la 19-a horo. Post tio ankaŭ la ĉefministro Mark Rutte diris paroladon. Reĝino Beatrix en sia parolado memorigis, ke ŝi pasigis sian tutan vivon en servo de sia patrujo, en kio ŝi estis apogita de sia iama edzo Claus von Amsberg. Nun ŝi sentis, ke alvenis la tempo, ke la respondecon de la direktado de la lando ŝi donu en manojn de la nova generacio. Sed ŝi ne adiaŭas la nederlandan popolon, ŝi esperas, ke ofte renkontiĝos ilin. – aldonis la reĝino, kiu diris dankon al nederlanda popolo, ke ŝi povis esti reĝino de ili.
Beatrix transprenis la kronon de sia patrino, Juliana la 30-an de aprilo en 1980, kiam ŝi estis 42 jaraĝa. Naskiĝtago de sia patrino estis la 30-an de aprilo, pro tio en Nederlando laŭkutime en tiu tago oni festas la naskiĝtagon de la reĝino, kvankam Beatrix naskiĝis la 31-an de januaro. Beatrix van Oranje do ĵaŭde estas 75 jaraĝa. La 30-an de aprilo okupos la tronon la plej aĝa filo Vilhelmo Aleksandro kaj tio signifas, ke post longaj tempoj denove vira reganto staros fronte de la lando. Depost la morto de Vilhelmo la Tria okazinta en 1890, sur la trono de Nederlando ne sidis reĝo. Pro tio la 30-a de aprilo ĉijare estos plurobla festo en la lando, ĉar tiam estos la naskiĝtago de reĝino, oficiale tiam rezignos Beatrix kaj tiam estos la kronado de Vilhelmo Aleksandro.