Studosemajnfino


Kiam kaj kie

La sekva studosemajnfino okazos de la 12-a ĝis la 14-a de aprilo 2024.
Loko: natuurvriendenhuis Krikkenhaar, Krikkenhaar 11, 7627 PA Bornerbroek (gemeente Almelo).
La kvanto da lokoj estas limigita. Aliĝu kiel eble plej frue por ne maltrafi partoprenon.

Por kiu

Se vi ankor​aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon.

Pli da informoj

La organizantoj estas Arjen-Sjoerd de Vries, Lilian van der Burgt kaj Ineke Emmelkamp.
Ilin atingi oni povas retpoŝte: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl.
Ĉeestos diversaj instruantoj.
Se vi volas scii pli, alklaku la apudan faldfolion.
Por havi impreson pri studosemajnfino rigardu kelkajn fotojn
Kaj filmon, en Esperanto, faritan de Gabin dum la studsemajnfino de marto 2022.

Aŭ legu raporton ĉi tie.
Dum la semajnfino ni surtabligas manĝojn nur vegetarajn. Viandaĵoj ja akompanas la panmanĝojn.
Se vi volas partopreni kaj bezonos manĝon specialan pro malsano aŭ konvinko, bv. retpoŝte kontakti Lilian.

Aliĝi

Plenigu la retan aliĝilon.

Kostoj kaj pago

Partopreno kostas por persono € 110,-. Membroj de Esperanto Nederland aŭ alia landa asocio € 100,-.
La prezo inkluzivas: la tutan programon, tranoktadon, manĝojn, kafon kaj teon inter la lecionoj.
La semajnfinon ebligas volontuloj. Via aliĝo jam estas valida per antaŭpago de 25 EUR.
La tuta sumo estu en la konto de Esperanto Nederland ne pli malfrue ol la 1-a de aprilo 2024.
Atentu pri administraj kostoj (25 EUR) en okazo de nuligo. Evt. plian pagon ni ristornos.
Se vi lastmomente malaliĝas (t.e. en du tagoj antaŭ la komenco de la studosemajnfino) ni principe ne repagos al vi la monon.
Se vi volas aliĝi post la limdato de la 1-a de aprilo 2024, bv. kontakti la organizantojn por informiĝi pri ebloj.
La kotizo por ĉi tiu aranĝo estas malalta. Ni deziras ebligi al ĉiu partopreni ĉi tiun semajnfinon. Se vi pretas doni ekstran financan kontribuon, bonvolu indiki sur la aliĝilo la sumon per kiu vi subtenos la studosemajnfinon. Ĉiuj kontribuoj estas bonvenaj!

Triodos Bank, konto de Esperanto Nederland en Capelle aan den IJssel,
IBAN: NL10 TRIO 0786 8441 67
BIC-kodo: TRIONL2U
Menciu: studosemajnfino + via nomo.

Kontanta pago eblos ne dum la aranĝo mem!

Kiel atingi

Per publika transporto

Prenu trajnon al Almelo de Riet.
Bv. rigardi la retejon de publika transporto 9292ov.nl
Ni venprenos vin de la stacidomo, se vi sciigis vian tiean alvenon.
Partoprenantoj ricevos la ĝustan telefonnumeron du semajnojn antaŭ la studosemajnfino.
Trajne

Per aŭto
Internacia vojplanilo
Vojplanilo


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj