Historio de Egmond

Ekzistas tri vilaĝoj kiuj kune havas la nomon Egmond. lli estas Egmond-Binnen (= ne ĉe la maro), Egmond aan den Hoef ( = ĉe la kastelo), kaj Egmond aan Zee (ĉe la maro).
En la 8-a jarcento la vikingoj minacis la regionon, kaj tial la reĝo de Lotharingen decidis krei graflandon, de kiu la grafo devis defendi la regionon kontraŭ la atakantoj.
La centro de la graflando estis la regiono Hallem, tio estas Hal-hejmo, laŭ la fondinto de la regiono Hal.
La plej konata el la grafoj estas Lamoraal, kiu vivis de 1522 ĝis 1568.
Apud Willem van Oranje li ludis gravan rolon ĉe la liberigo de ia Nederlandoj disde Hispanio.
Tamen li restis fidela al la reĝo Filips la 2-a kaj la vic-reĝino Margareta de Parma. Malgraŭ tio Alva arestis lin.
La 5-an de junio 1568 li estis senkapigita en Bruselo, kun sia amiko Van Hoorne.

Egmond aan den hoef

En Hallem oni poste konstruis fortikaĵon kaj de tiam oni uzis la nomon Egmond. Tiu nomo venas de Hagamundi.
Haga estas barilo, mund rilatas al fortikigita. Veran kastelon oni konstruis en la jaro 1330, sed poste ĝi tute malaperis.
En 1934, kiel projekto por laborigi senlaborulojn, oni decidis elfosi la restaĵojn. Nun oni povas viziti la fundamentojn.
Apud ili estas la kapelo de la iama kastelo.
En ĝi estas belaj vitraloj, inter kiuj kelkaj estas pentritaj de Pieter Holsteijn.

Egmond aan zee

En la jaro 950 sur la loko de la nuna vilaĝo estis fondita monaĥinejo.
Laŭdire ĝin fondis Adelberto, helpanto de Vilibrordo.
Poste, en 950, ekloĝis tie benediktanaj monaĥoj, kiuj venis de Gent. En la monaĥeja preĝejo estis la tomboj de la grafoj de Egmond.
Dum la 80-jara milito oni detruis la monaĥejon, kaj milita ĉefo Sonoy bruligis ĝin en 1572.
En la jaro 1935 la benediktanaj monaĥoj revenis, nun de Oosterhout, kaj ekloĝis en nova ejo, kiun konstruis la arkitekto Kropholler.
En 1950, ĉe la miljara jubileo, ĝi iĝis abatejo. Nun la monaĥoj okupas sin pri la fabrikado de keramikaĵoj kaj de grandaj kandeloj por eklezia uzo.
La vilaĝo mem dum longe estis modesta loĝejo de fiŝistoj, kiuj servis al la monaĥoj. Nun tamen ĝi estas grava feria loko.

La lumturo

Du fajroj servis por averti ŝipojn, sed en 1835 oni konstruis por tio du lumturojn. Arkitekto estis J.D. Zocher Sr.
La suda turo funkciis ĝis 1895 kaj estis malkonstruita en 1915.
El la norda turo, kies alteco estas 37 m, reĝo Vilhelmo 1-a (Willem I) faris monumenton por honorigi leŭtenanton J.C.J. van Speijk (1802-1831).
Tiu estis oficiro de militŝipo, kiu estis en Antverpeno en 1831, kiam la belgoj batalis por liberigi sin de Nederlando.
La 5-an de februaro lia ŝipo drivis al la bordo, kaj evitante, ke la belgoj konkeros lian ŝipon, li eksplodigis la pulvon en la ŝipo.

En la bildoj:

Supre - La kastelo, kun ĉasistoj, laŭ litografio de C.W. Mieling.
Sube - La abatejo en glora periodo, en la 16-a jarcento. Gravuraĵo de J.F.C. Reckleben.

La informoj kaj bildoj venas el libreto, eldonita subvencie pro la restaŭrado de Kastela Kapelo, 1984.

Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren


Plaatselijke Groepen

Gratis

Geschiedenis

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj


Instruado

Turista informo

Ceteraj