Nova dato por la vadekskurso

En aŭgusto ni kun grupo da homoj vadekskursos al Amelando! Ĉiu, kiu volas aliĝi al ni, estas kore bonvena. Ni ankaŭ tre ĝojus renkonti esperantistojn sur Amelando, kiuj ne volas aŭ ne povas vadmigradi. Vi povas veni per la pramŝipo al la insulo. Ni renkontiĝos poste en kafejo aŭ restoracio sur la insulo.

Planita dato: Sabato, la 6-an de septembro 2026
Horo de ekmarŝo: 7:30

Rigardu la fotojn de marŝado sur la marfundo kaj venu marŝi kun ni.

Kultura Tago 2026

Venu al Veghel por observi abelojn aŭ viziti ĉokoladfabrikon!

Ni renkontiĝos tre baldaŭ, sabaton la 13‑an de junio 2026. La programo komenciĝos je la 11-a horo en Zalencentrum Van de Burgt (Prins Willem Alexander Sportpark 5, 5461 XL Veghel) kaj daŭros ĝis la 17-a horo. Eblas resti pli longe por grupa vespermanĝo.

Pri Veghel

Veghel (ĉ. 33 000 loĝantoj) troviĝas en Nord‑Brabanto, komunumo Meierijstad (ĉ. 85 000 loĝantoj). Ĝi situas ĉe la rivero Aa kaj la Kanalo de Vilhelmo la 2-a. La urbo estas konata pro sia forta industrio, precipe en la nutraĵa sektoro, kun entreprenoj kiel Mars Nederland, FrieslandCampina (DMV), Jumbo Supermarkten, Sligro Food Group kaj Hutten. La Noordkade estas industria heredaĵo kaj nuntempe la kultura koro de Veghel.

Kompleta programo de la Kultura Tago 2026

10.30 – Malfermiĝo de la salono (Zaal Dancing Queen)
11.00 – Akcepto de la gastoj kun kafo/teo aŭ alia trinkaĵo (po 2 kuponoj por persono)
11.30 – Gastparolanto kaj kelkaj vortoj de la prezidanto de Esperanto Nederland
12.00–12.30 – Lunĉo: supo, sandviĉoj (ankaŭ vegetara opcio) kaj trinkaĵoj (suko, lakto, akvo)

13.00–13.30 – Foriro: promenado al la insektogardeno aŭ al la ĉokoladfabriko
13.30–15.00 – Vizito al Insektogardeno Het Geerbosch aŭ al The Chocolate Factory (Noordkade)

15.00–15.30 – Reveno al la salono
15.30–15.50 – Salso-dancado (20 minutoj)
15.50–16.20 – Paŭzo
16.20–16.40 – Salso-dancado (daŭrigo – 20 minutoj)

17.00 – Fino de la oficiala programo
17.30 – Ebla daŭrigo: vespermanĝo ĉe DIS, Noordkade

Legi plu

La 82-a IJK de TEJO en Katalunio

La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Tiana, Katalunio (Hispanio) de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.

La 82-an IJK organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), kiu gastigas la kongreson.

Partoprenu en la 82-a IJK por sperti tre raran plenan suneklipson, ĝui regionon riĉan pri kulturo, historio kaj gastronomio, kaj pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo!

Por pli da informo kaj por aliĝi: IJK 2026: Tiana, Katalunio.

Historio de la Bekkruco

Oni ne ĉiam trinkis vinon kaj bieron kiel hodiaŭ. En antikveco, krom simplaj glasoj, homoj uzis kruĉojn, kornojn, kaj ritonojn por ebriiĝi. El tiuj antikvaj trinkujoj naskiĝis kurioza, tamen genia, inventaĵo: la porró (bekkruĉo).

La porró devenas de la romia ritono, kornoforma trinkujo kun larĝa buŝo supre kaj malgranda truo malsupre, tra kiu elfluas la vino.

Legu pri la Bekkruco.

Premio por poemo de Aad van der Klaauw

Aad van der Klaauw el Nederlando sciigis al ni, ke li dum konkurso gajnis la duan premion per sia poemo “Rigardu tra la okuloj de Jesuo”. Tiu Paska poemo aperas en numero 1/3 2026 de la revuo Espero Katolika. Tio estas la membrogazeto de la Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantistoj (IKUE).

Rigardu tra la okuloj de Jesuo

Ni provu vere vidi unu la alian denove por malvastigi la distancon.
Daŭre trovu la antikvan rakonton
Ni zorgu unu pri la alia.
Ni rigardu tra la okuloj de Jesuo
Jesuo vidis kiel neniu alia vidas
Jesuo agis kiel neniu alia agas
Jesuo sentis kiel neniu alia sentas
Jesuo suferis kiel neniu alia suferas.
Jesuo amis kiel neniu alia amas
En la nomo de Dio.
Lia vivo estis malfacila.
Eĉ lia plej bona amiko perfidis lin
Sed Maria daŭre kredis je li
Ŝi staris ĉe lia kruco. Jesuo mortis venke.
Kiel antaŭdirite.

Festaj distingoj por Marc van Oostendorp kaj Kees Neeft

Kees Neeft kaj Marc van Oostendorp distingitaj dum la jara ceremonio de reĝaj distingoj 2026 (Lintjesregen 2026).

Kees Neeft (maldekstre) kaj Marc van Oostendorp (dekstre).
Foto: Federico Gobbo

Kun ĝojo ni informas, ke du estraranoj de Esperanto Nederland, Marc van Oostendorp kaj Kees Neeft, ricevis reĝan distingon ĉi-jare. Ambaŭ jam dum multaj jaroj dediĉas sin kun granda sindono al la lingvo kaj al la komunumo.

Marc van Oostendorp – Oficiro en la Ordeno de Oranje-Nassau

En Nijmegen Marc ricevis sian distingon el la manoj de urbestro Hubert Bruls. Li estis nomumita Oficiro en la Ordeno de Oranje‑Nassau pro sia vasta kaj longdaŭra engaĝiĝo por la nederlanda lingvo. Li estas konata kiel pasia instruisto, kiel homo kiu aktive partoprenas en sociaj diskutoj, kaj kiel sciencisto kiu serĉas la kontakton kun la ĝenerala publiko. En la raportoj oni emfazas lian gravan rolon en malpliigo de la distanco inter scienco kaj socio.

Ankaŭ lia engaĝiĝo por Esperanto estas klare menciita kiel parto de liaj meritoj.

Fontoj: Radboud Universiteit, Neerlandistiek.

Kees Neeft – Reĝa distingado en Leiderdorp

Urbestro Tjarda Struik de Leiderdorp laŭdis Kees Neeft pro lia multjara kaj konsekvenca volontula laboro. Ŝi substrekis lian fortan senton de respondeco kaj lian sindonan ĉeeston por la homoj ĉirkaŭ li. En la prizorgodomo Leiterode li dum multaj jaroj estis fidinda gastiganto kaj ŝoforo. Precipe la natureco kaj modesta certeco, kun kiuj li faris ĉi tiun laboron, karakterizis lin. Krome li dum longa tempo helpis homojn kun ilia impostdeklaro kaj servis kiel kasisto ĉe la sindikato CNV.

Fonto: Gemeente Leiderdorp.

Korajn gratulojn

Marc van Oostendorp kaj Kees Neeft laboras ankaŭ senpage kaj kun granda sindono en la estraro de Esperanto Nederland. Ni estas tre dankemaj pro ilia volontula kontribuo al nia asocio. Nome de Esperanto Nederland ni kore gratulas ilin ambaŭ pro ĉi tiu bela kaj tute meritita rekono.

Serĉu lingvon sen potenco

Bildo: Copilot

En opinia artikolo en Trouw de la 21a de aprilo Marc van Oostendorp argumentas, ke la angla estas la lingvo de la potenco. Ne ĉar ĝi estus aparte taŭga mondlingvo, sed ĉar ĝi historie ligiĝas al la Brita Imperio kaj poste al la usona superrego. Li ilustras tion per ekzemploj de Donald Trump, kiu uzas la anglan por malgrandigi aliajn kaj konfirmi sian potencon.

Laŭ Marc estas maljuste, ke denaskaj parolantoj de la angla havas avantaĝon tutmonde. Li demandas sin kial ni daŭre akceptas tion. Artefarita inteligenteco, laŭ li, ankaŭ ne estas solvo.

Marc atentigas la legantojn pri la historio de Esperanto. En tiu lingvo konversacioj okazas surbaze de egaleco, ĉar neniu havas ĝin kiel denaskan lingvon. Li ne rekte alvokas uzi Esperanton, sed li opinias, ke ni povas lerni el ĝia historio. Ni devus pripensi mondlingvon, kiu ne ebligas uzi lingvan superecon por ekzerci potencon super aliaj.

Legu la artikolon en Trouw: Engels is de taal van de macht. Maar waarom eigenlijk?

Prof. dr. M. van Oostendorp estas profesoro ĉe la Fako pri Modernaj Lingvoj kaj Kulturoj de la Radboud-Universitato kaj prezidanto de Esperanto Nederlando.

Premio Verloren van Themaat al Lenny Bulthuis

Esperanto Nederland atribuis la Premion Verloren van Themaat al Lenny Bulthuis pro ŝia sindediĉita laboro en 2025 por pli vaste konatigi Esperanton pere de la projekto Rabbels Hoop, teatraĵo bazita sur la romano La Vila Mano de H. J. Bulthuis.

La asocio ĉiujare distingas per la medi-premio “Verloren van Themaat” tiun personon, kiu publikigis la plej elstaran informan kontribuon pri la lingvoproblemo kaj/aŭ Esperanto en landaj, regionaj aŭ sociaj komunikiloj.

Priskribo de la projekto Rabbels Hoop (NL).

Jen la atestilo de la medi-premio Verloren van Themaat.

Lingvo de paco

Esperanto restas lingvo de paco, ankaŭ je la 1‑a de aprilo

Sub la titolo “Esperanto Nederland rifuzas militistan uzadon de Esperanto” ni publikigis aprilan ŝercon en nia retejo.

Foto: Copilot

En tiu artikolo ni rakontis, ke la defendfortoj de Eŭropo ekuzos Esperanton por la interlanda komunikado. Ene de kelkaj jaroj ĉiuj militistoj kaj civiluloj ĉe la Ministerio pri Defendo devus lerni la lingvon. La Ministerio pri Defendo laŭ la artikolo petus nian subtenon por tio. Nia respondo estis, ke ni tion ne farus, ĉar tio kontraŭas la idealon, por kiu Esperanto staras.

Reagoj

Pri la ŝerco ni ricevis diversajn reagojn. Iuj homoj ne povis aprezi la humoron “en ĉi tiu tempo” kaj reagis kritike. Ni ricevis ankaŭ pozitivajn reagojn de homoj, kiuj ĝuis la ŝercon. Kelkaj personoj petis pliajn informojn, inter ili ĵurnalistoj de kaj loka kaj landa gazeto. Kompreneble ni klarigis al ili, ke temas pri aprila ŝerco. Laŭ la konsilo de unu el ili ni poste eĉ pli klare atentigis pri la dato, la 1‑a de aprilo.

Legi plu

Vadekskurso al Ameland – invito

En junio ni kun grupo da homoj vadeksursos al Amelando! Ĉiu, kiu volas aliĝi al ni, estas kore bonvena. Ni ankaŭ tre ĝojus renkonti esperantistojn sur Amelando, kiuj ne volas aŭ ne povas vadmigradi. Ili povas veni per la pramŝipo al la insulo. Ni renkontiĝos poste en kafejo aŭ restoracio sur la insulo.

Planita dato: Dimanĉo, la 7-an de junio 2026
Horo de ekmarŝo: 6:00

Rigardu la fotojn de marŝado sur la marfundo kaj venu marŝi kun ni.

Novaj retaj Esperanto-kursoj komenciĝos en januaro

En januaro Kursaro.net lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie: https://kursaro.net

Ofte partoprenas homoj el multaj diversaj landoj. Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Ŝatantoj de ludoj renkontiĝis en Leeuwarden

De la 11-a ĝis la 14-a de decembro en Leeuwarden okazis kvartaga ludrenkontiĝo en la domo de Ronald van Buuren. La intereso estis tiel granda, ke ne ĉiuj povis tranokti en la domo; tial kelkaj partoprenantoj luis dometon je piedira distanco.

La partoprenantoj venis parte el Nederlando kaj parte el Germanio. Multaj ĝojis revidi unu la alian, ĉar la plej multaj jam konis unu la alian de aliaj ludrenkontiĝoj kiel KoKoLoRES, Ludoviko kaj ABELO.

Krom la ludado de multaj diversaj ludoj, okazis ankaŭ kelkaj ekskursoj. Unu el ili kondukis al la iama malliberejo, kie nun okazis kristnaska bazaro. La germanaj partoprenantoj kutimas multe pli grandajn kristnaskajn bazarojn — tamen ili tre volonte volis iri tien. Pri la vizito al “la malliberejo” iu ŝerce rimarkis: “Vi ne preterpasu la ekon.” Aldone okazis urbarta promenado kaj promenado tra la arbaro de Leeuwarden kaj malnova bela tombejo.

Legi plu

La 112-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Melburno/Narrm (Aŭstralio)

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun granda ĝojo anoncas, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027. Post la sukcesaj kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023), Aruŝo (2024), Brno (2025) kaj Graz (2026), la Esperanto-movado denove transpaŝos kontinentojn por celebri sian plej gravan jaran renkontiĝon.

La UK en Melburno havos apartan historian signifon: ĝi estos nur la dua Universala Kongreso en Oceanio, post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997. Tiel, ĝuste 30 jarojn poste, la Esperanto-movado revenos al la kontinento. Tiu reveno simbolas la forton kaj daŭripovon de la internacia lingvo kaj klare montras la engaĝiĝon de UEA por certigi, ke la UK restu vere tutmonda evento.

Melburno, la ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj dinamika kultura centro de Aŭstralio. Ĝi estas konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inter kiuj elstaras la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj ĉiujare gastigas multajn festivalojn kaj internaciajn eventojn. Inter ĝiaj elstaraj vidindaĵoj troviĝas ankaŭ la en la listo de Unesko enskribita Royal Exhibition Building kun la Carlton Gardens.

Legi plu

Memore al Ed Borsboom

14 majo 1936 –  2 decembro 2025

Kun profunda malĝojo la estraro de Esperanto Nederland ricevis mesaĝon pri la forpaso de Ed Borsboom, biografo de Lanti kaj Cseh, kun klara, dokumentema rigardo al la ideoj kaj homoj kiuj formis la internacian lingvan komunumon. Dum multaj jaroj li ankaǔ gvidis la Internacian Esperanto-Instituton en Hago.

Lia kontribuo al la konservado de la movadhistorio kaj al la praktika antaŭenigo de la lingvo restos dankeme memorata.

Wikipedia pagina (eo)

Memore al Rob Moerbeek

1-a de majo 1936 – 27-a de novembro 2025

Jaŭde la 27-an de novembro 2025 Rob Moerbeek, unu el la plej konataj vizaĝoj de la internacia Esperantomovado forpasis en sia hejmurbo Beverwijk (Nederlando). Rob naskiĝis la 1-an de majo 1936 en socialisma Esperantomedio – liaj gepatroj, Jan Moerbeek kaj Alida Elisabeth Prins, estis idealismaj laboristoj kiuj ekzercis la lingvon dum promenoj, dum juna Rob, tiam gimnaziano, aŭskultis. Li elektis studi klasikajn lingvojn, instruata de docentoj kiuj inspiris lin pri la malnovgreka, la latina kaj la antikva historio. Dum sia instruista periodo (1963–1969) li aniĝis en 1966 al la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en Nederlando kaj al la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Post somera volontulado li estis dungi­ta en 1969 kiel oficisto en la Roterdama centra oficejo de UEA de la direktoro Victor Sadler. Dum 32 jaroj li respondecis pri la sendo de libroj kaj revuoj, zorgis pri la kolekto de la Hector-Hodler-biblioteko kaj pri la arkivo. Krome li estis konata kiel la ĉefprovoleganto de la tuta movado: li korektis interalie la revuojn Esperanto, Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fenikso (de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano kaj La kontakto (la revuo de la nederlandaj blindulaj esperantistoj). Li ankaŭ estis provleganto por ĉiuj libroj kaj broŝuroj de UEA.

Legi plu

Ŝanĝu la nomon Vaalserberg al monto Monto Zamenhof

Vi nun povas subskribi peticion por renomi la Vaalserberg al Monto Zamenhof. Ĉi tio estas ludika ago kun pli profunda signifo.

La Vaalserberg, kun sia 322 metroj, estas la plej alta punkto de Nederlando. Ĝi ne estas nur geografia trajto, sed ankaŭ simbolo de unueco, ĉar ĝi situas ĉe la kvarlanda punkto de Amikejo (Neŭtrala-Moresnet), Belgio, Germanio kaj Nederlando. Ĉi tiu loko havas unikan potencialon fariĝi lumturo de internacia harmonio kaj kultura signifo, se ĝi estos renomita al Monto Zamenhof / Zamenhofberg / Mont Zamenhof, honore al Ludwik Lejzer Zamenhof, la fondinto de Esperanto.

Al la peticio.

Leteroj kiel suneroj en kesto

Esperantistoj renkontas esperantistojn en aliaj landoj, kaj tiam foje ekestas amrilatoj. Antaŭ kelkaj jaroj, Marc van Oostendorp ricevis viziton de du nederlandaj sinjorinoj, kiuj alportis al li stakon da amleteroj verkitaj en Esperanto, kun la peto traduki ilin. Ilia nederlanda patro ricevis tiujn leterojn en la tridekaj jaroj, de sia itala amikino.

La leteroj rakontas la historion de granda amo, kiun ilia patro ŝajne neniam forgesis.

Al ilia rakonto.

Septembra kunveno de LAR

Juna kaj vi volas ion

Saluton al ĉiuj!

Mi nomiĝas Dennis van der Heijden. Mi loĝas en Abbenes, en la ĉirkaŭaĵo de Hoofddorp kaj Nieuw-Vennep. Antaŭ preskaŭ ok ĝis dek jaroj mi ĉeestis la kunvenojn de la amsterdama rondo. Mi multjare laboris en edukado. Nederlandlingve oni diras MBO. Nuntempe mi laboras kun rifuĝintoj. La organizo nomiĝas COA, centra agentejo por la akcepto de azilpetantoj. Mi estras du domojn en kiuj ni helpas tre junajn azilpetantojn. Unu domo en Heemstede, la alia en Aerdenhout. Estas homoj kiuj  ŝatas kaj ankaŭ homoj kiuj ne ŝatas tion. Ekzemple en la lastaj monatoj estis pli da gazetartikoloj pri la du domoj. Ankaŭ mi estis menciita en tiuj artikoloj. En Aerdenhout estis proceso en Haarlemo antaŭ la malfermo de la domo.

Venontdimanĉe mi volas paroli al vi pri mia laboro kaj mi mem. Okazos ankaŭ kvizo pri rifuĝintoj, COA, diversaj devenlandoj kaj nutraĵo el Eritreo.

😊 Ĝis dimanĉo! Mi kore salutas vin, Dennis

Legi plu

La Londonaj kursoj komenciĝos en septembro

En septembro, ni lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie: https://kursaro.net

Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Du el ili estas por tutkomencantoj. Ni havas ankaŭ konversacian kurson kun Peter Weide (denaska parolanto de Esperanto!) dimanĉe kaj kvizo-kurson bazitan sur la fama libro Robinsono Kruso kun Dennis Keefe, Esperantisto de la jaro 2011!

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Aliĝu Nun!

Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, estus granda helpo, se vi sciigus al ili pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony

Anthony Bodineau
Contact Anthony Bodineau

Psikoedukadon pri aŭtismo

Kiel provizi psikoedukadon pri aŭtismo en la nederlanda sanprizorga sistemo

Ĉu vi scivolas kiel homoj aŭtismaj povas pli bone kompreni kaj mastri siajn vivojn kaj lokon en la socio? Venu aŭskulti Mariska de Jonge, registrita mensa konsilisto – profesio kiu ekzistas nur en Nederlando.

Dum ĉi tiu posttagmezo, Mariska donos enrigardon en sian laboron, per kiu ŝi gvidas homojn, kiuj ĵus ricevis diagnozon de aŭtismo. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ofertas psikoedukadon por ke klientoj povu pli bone kompreni sin mem kaj siajn defiojn. Ĉi tiu informaro estis tradukita en Esperanton speciale por ĉi tiu okazo.

Aŭtismo estas denaska neŭrodiverseco kaj ne iu malsano, kiun oni povas “kuraci”. Sed ekkomprenante kiel aŭtismo manifestiĝas en ili mem, homoj kun aŭtismo povas pli bone trovi sian vojon en la socio.

Do: venu al De Koopermoolen en la 13a de julio aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM. Vi estas kore bonvena(j).

Kunvenadreso: Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, apud centra stacidomo.

Por tiuj kiuj partoprenos la kunvenon per ZOOM:

Tempo: 13a de julio 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen

https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=82174975309

Kunven-ID: 488 208 5646; Pasvorto: 1994b               

Bonvolu ĝustatempe enŝalti!

Testi vian scion pri Amsterdamo

En la pasinta kunveno okazis kvizo pro la 750-jara ekzistado de Amsterdamo. Vi povos testi vian scion, ĉar vi povos peti la kvizon al Bert. Ludu grupe! La ĝustajn respondojn vi povos ankaŭ ricevi.

De la 19a – 26a de julio 58-a Internacia Kongreso de Edukado – Esperanto ILEI en Beogrado, Serbio. Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj

 De la 21a – 31a de julio en Baugé-en-Anjou, Kastelo Greziljono, Francio : la 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). Trankvilo kaj ripozo en kastelo meze de granda parko

 De la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto okazos la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio. Pli da eventoj en la retejo Eventa Servo

Gebeneluksa Kongreso 2025

Komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2-a ĝis la 5-a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio, je 70 km de Heerlen.

La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson.

Pli da informojn kaj por aliĝi: https://benelukso.eu/gebk2025/

Venu al Alkmaar la 14-an de junio 2025

Invito al la Kultura Esperanto-tago je sabato la 14-an de junio 2025 en Alkmaar

Kara leganto,
Laŭ peto de Esperanto Nederland, la subskribintoj, estraranoj de la Esperanto-Klubo Alkmaar, trovis lokon kaj kunmetis programon.
Per ĉi tio ni kore invitas vin partopreni en ĉi tiu tago.

Loko: De Sociëteit, alloga 19-a jarcenta konstruaĵo, Luttik Oudorp 78, 1811 MZ Alkmaar
Tempo: La programo komenciĝas je la 10:30h kaj daŭras ĝis la 17:00h

Rigardu la programon kaj aliĝu.

Tago de IEI en Hago

Sabate la 3-an de majo 2025 Internacia Esperanto-Instituto (IEI) organizas aranĝon Tago en Hago.

La aranĝo komenciĝos en Cseh-domo ĉe la strato Riouwstraat 172 en Hago/Nederlando per komuna lunĉo. Ni ĉe IEI ne ŝparos monon nek penon por prizorgi senpagan, sanigan kaj plifortigan manĝon, por ke ĉiuj partoprenantoj havu forton por sekvi la programon.

Por pliaj informoj vidu (en Esperanto): https://eventaservo.org/e/3bd742 kaj Tago en Hago.

Trump donis novajn argumentojn por Esperanto



Libera Folio de 2025-03-04

Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas ankaŭ pri la angla lingvo. Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp.

La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto JD Vance lerte uzis la ilon de potenco nomatan ‘lingvo’ dum sia renkontiĝo kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia celo estis timigi kaj superruzi sian kunparolanton, kaj la fakto, ke la konversacio okazis en la angla, donis al ili klaran avantaĝon.

Aŭskultante anglalingvajn paroladojn de Zelenskij en la lastaj jaroj, oni rimarkas, ke li plibonigis sian lingvaĵon por pli efike plenumi sian diplomatian rolon. Ĉu Trump aŭ Vance regas alian lingvon krom la angla, restas nekonata. Ili profitis de sia denaska lingvo por starigi lingvan baron kontraŭ Zelenskij, kiu bezonis frakcion de sekundo pli por vortumi siajn pensojn. Tiun mallongan momenton la usonanoj lerte utiligis.

Legi plu

Godfried Bomans en Esperanto

“Erik en het kleine insectenboek”, tradukita al Esperanto.

La biografio de la nederlanda verkisto Godfried Bomans, Vleugelman (Flugila viro), verkita de Gé Vaartjes, nuntempe ricevas multe da pozitiva atento de recenzistoj kaj vendiĝas bone.

La ŝatantoj de Bomans esperas, ke ĉi tiu intereso ankaŭ rebrilos sur lia propra verkaro. Tio estas ebla eĉ en Esperanto, ĉar tri el liaj libroj aperis en tiu lingvo: Erik aŭ La malgranda insektolibro (‘Erik of het klein insectenboek’), Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas (‘Memoires of gedenkschriften van minister Pieter Bas’) kaj la teatraĵo Sango kaj amo (Bloed en liefde).

La diversaj tradukistoj sukcesis bone kapti la ironian kaj ludeman stilon de Bomans. Kvankam Pieter Bas jam estas elĉerpita, la aliaj du titoloj ankoraŭ haveblas en Esperanto-librovendejoj.

En la programo “Tijd voor MAX” Gé parolas pri Vleugelman, sia biografio pri Bomans (nederlanda lingvo).

NEJ-tago en Helmond!

Bildo: CoPilot

La 15an de februaro okazos la unua NEJ-tago de la nova jaro en Helmond. Sciante ke ĉiu Esperantisto estas informadikisto, ni decidis viziti la Home Computer Museum. Ĝi ekspozicias plurcent malnovajn komputilojn, kiujn oni rajtas rigardi kaj eĉ tuŝi. La evento estas senkosta, sed bonvolu mendi vian propran bileton por la muzeo (https://www.homecomputermuseum.nl/tickets/). Se vi volas partopreni en la tagmanĝo, bonvolu kontakti nin kiel eble plej frue por ke ni rezervu sidlokon (esperantojongeren@gmail.com).

Programo:
11:50 Kolektiĝo ĉe la ĉefstacidomo de Helmond
12:00 Tagmanĝo ĉe De Cacaofabriek (propraj kostoj)
13:00 Alveno ĉe Home Computer Museum (propraj kostoj)
15:00 Fino de la NEJ-tago, eventuala postumado en Eindhoven

Fonto de tiu ĉi invito: 

La oficiala kanalo de NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo)
https://t.me/esperantojongeren
(Legebla en Telegram-apo)

Studosemajnfino en aprilo

Studosemajnfino novembro 2024

La sekva studosemajnfino okazos de vendredo la 4-a ĝis dimanĉo la 6a de aprilo 2025 en Krikkenhaar (proksime de Almelo). Ĝi promesas esti denove agrabla kaj lerniga semajnfino. Do aliĝu.

Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studsemajnfinon. Lecionoj estas je diversaj niveloj kaj varias de absolutaj komencantoj ĝis progresintoj, do vi estas ĉiam bonvena. La emfazo estas sur la praktikado de parolado en Esperanto en malgrandaj grupoj.

Precipe por komencantoj, la studsemajnfino estas tre taŭga enkonduko al Esperanto. Vi ne nur konatiĝas kun la lingvo, sed ankaŭ kun la tipa etoso de Esperanto-renkontiĝo. Kaj kompreneble, ankaŭ bonvenas tiuj, kiuj jam havas multe pli da Esperanto-scio kaj volas pligrandigi sian konon.

Pli da informoj kaj por aliĝi…

Renato Corsetti forpasis

Renato Corsetti dum la prezento de la libro ‘Festlibro
honore al Gerrit Berveling’, la 4-an de aŭgusto 2023 en Torino.

La forpaso de la fama esperantisto Renato Corsetti (1941–2025) la 1-an de februaro estis granda ŝoko por la tutmonda Esperanto-movado, kaj ankaǔ por la asocio Esperanto Nederland.

Dum jardekoj, Corsetti ludis gravan rolon en la internacia Esperanto-movado, aktive engaĝante sin en kaj politike maldekstremaj kaj neŭtralaj rondoj. Li estis prezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj poste de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Unu el liaj ĉefaj celoj estis antaŭenigi Esperanton kiel veremondan lingvon. Li diligente laboris por subteni esperantistojn en Latin-Ameriko kaj Azio kaj certigi ke la lingvo restu atingebla por ili.

En tiu kunteksto, Corsetti kunlaboris proksime kun nederlandaj esperantistoj, inter kiuj Hans Bakker (1937–2015), kun kiu li sindediĉe subtenis la Esperanto-movadon en Afriko. Pasintjare, la Universala Kongreso de Esperanto unuafoje okazis en tiu kontinento, en Tanzanio. Feliĉe, Corsetti ankoraŭ povis ĉeesti ĝin.

Ĝis monato antaŭ sia forpaso, li restis en kontakto kun la estraro de Esperanto Nederland, instigante nin fariĝi eĉ pli aktivaj en la kampo de edukado.

Ni memoros lin kun dankemo kaj daŭrigos labori en lia spirito por internacia lingvo, kiu unuiĝas ĉiujn.

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2025

En 2025 ni festas la 25-an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21-a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sinrealigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo.

Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en artoj kaj sciencoj.

Ni notas, ke ni nun travivas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiu celas antaŭenigi lingvajn homajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, kaj garantii ke ili povu konservi, revivigi kaj disvastigi la gepatrajn lingvojn. Universala Esperanto-Asocio dediĉis sian kongreson de 2022 al tiu Internacia Jardeko.

Lingvoj gravas por daŭripova evoluigo kaj por plena partopreno en la socio. Lingvaj demandoj ne ricevis sufiĉan atenton en la ĝenerala debato pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

En 2020 nia Asocio publikigis en Esperanto sian Gvidilon al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo. La Gvidilo atentigis, ke sen efika lingva komunikado la Celoj ne povos plene realiĝi – ĉar lingvoj formas la bazon de komunikado, kaj dudirekta komunikado estas necesa por komuna laboro: lingvoj estas kaj por paroli kaj por aŭskulti. La Gvidilo substrekas la gravecon de lingvolernado, por maksimumigi dialogon por atingi komunan celon: pacon, prosperon, kaj interkomprenon. Ĝi notas, ke, inter tiuj lingvoj, la ideo malantaŭ la internacia lingvo Esperanto aparte emfazas egalecon, pacon kaj kunlaboron.

Ni tion ripetas: lingvaj rajtoj plenumas esencan rolon por antaŭenigi dialogon, kunlaboron, inkluzivecon kaj justajn sociojn. Ni tion aparte memoru okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2025.

We herhalen dit: taalrechten vervullen een essentiële rol bij het bevorderen van dialoog, samenwerking, inclusiviteit en rechtvaardige samenlevingen. Laten we hier speciaal aan denken op de Internationale Dag van de Moedertaal 2025.

De Cock nun en Esperanto!

Ekde nun, ŝatantoj de detektivoj tutmonde povas legi la lastan romanon de la fama amsterdama verkisto Appie Baantjer senpage pere de la interreto. Sub la rubriko eLibrejo en la Esperanto-sekcio troviĝas traduko de De Cock en de dood in gebed en Esperanto: De Cock kaj la morto en preĝo.

La romano estas tradukita de grupo de naŭ ŝatantoj de la Baantjer-libroj el tri landoj. La projekto estas iniciatita de Peter Ebenau de la Amsterdama Esperanto-klubo La Amsterdama Rondo, kaj daŭris dek ok monatojn ĝis la traduko estis preta. Kun la permeso de la heredantoj de Baantjer la libro estas publikigita en la interreto. La traduko estis prezentita dimanĉe posttagmeze, la 16-an de aprilo, en kafejo en la Jordaan. Tie De Cock, la ĉeffiguro de Baantjer, venis ĉiufoje trinki konjakon, kiam murdo estis solvita.

De Cock kaj la morto en preĝo estas la sepdeksepa kaj lasta romano, kiun Baantjer publikigis pri la amsterdama policano De Cock. Li el sia oficejo ĉe la Warmoesstraat solvis diversajn krimojn. Peter Römer poste daŭrigis la serion surbaze de manuskriptoj por la televidserio bazita sur la verko de Baantjer. Verkoj de Baantjer estis antaŭe tradukitaj al i.a. la ĉina, germana, angla, korea kaj rusa.

Kultura Tago Maastricht

La 24-an de junio 2023 venis 35 Esperantistoj al Maastricht, el Nederlando, Belgio, Germanio kaj Ukrainio. Post akceptiĝo kun kafo kaj vlaai* ni ricevis gviditan ekskurson en interesa muzeo ‘Presarto’.

Estis ja varme en Maastricht, sed sekvis interesa promenado tra la urbo kun tagmanĝo. Je la fino de la posttagmezo la programo daŭris en la konstruaĵo Athos. Simon bakis bongustajn kukojn kaj jam estis preparanta la vespermanĝon. Abel komencis sian prezentadon je la kvina horo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de la preĝejo en la ĉirkaŭaĵo eksonis kaj interrompis la koncerton! Poste Abel povis daŭrigi sian prezentadon. Ne ĉiuj partoprenis en la vespermanĝo. Ili ja maltrafis ion. Simon, Ron kaj Emil preparis bongustan kvar-pladan vespermanĝon. Kun zoervleisj, regiona plado el Limburgo, stufaĵo kun vinagro, pomsiropo kaj kompreneble spickuko. Ankaŭ vegetaranoj kaj veganistoj ne estis forgesitaj! La memfarita tiramisu estis bongusta finaĵo!

Vi povas vidi la vojon de la promenado kaj fotoalbumon.

*Vlaai estas torto kun forta fundo, tipa por la nederlanda provinco Limburgo.

Ĉiuj la sama lingvo

Betondorp, foto Wikipedia

La Amsterdama Rondo in Het Parool

La 24-an de oktobro 2023 aperis en Het Parool du-paĝa intervjuo pri Esperanto kun Peter Ebenau, Ans Bakker, Federico Gobbo kaj Bert de Wit. La artikolo enhavis informojn pri la kunveno de ‘La Amsterdama Rondo’.

La artikolo raportas pri kunveno, en kiu Ans Bakker prelegis pri ‘Betondorp’, kie iam loĝis kelkaj esperantistoj. La ĵurnalisto rakontas en la artikolo, ke krom la ĉeestantoj en Amsterdamo ankaŭ ĉeestis homoj el Barcelono, Leeuwarden, Hungario kaj Almere. En la gazeto sekvas intervjuo kun Peter, Ans, Federico kaj Bert. De ĉiuj kvar estas publikigita bela persona foto.

Antaŭe aparis en Het Parool artikolo pri la traduko de la detektivo ‘De Cock kaj la morto dum preĝo’. Tio ankaŭ estis la kialo por la ĵurnalisto Dylan van Eijkeren denove publikigi ion pri Esperanto kaj la uzantoj de Esperanto!

Se vi volas legi la tutan artikolon, kontaktu Bert de Wit, kiu povas sendi al vi la artikolon.

En memoro pri Wim Jansen

Vendredon, la 2-an de februaro 2024 mortis la fama nederlanda esperantisto prof. dr. ir. Wim Jansen en la hospitalo Alrijne en Leiderdorp, ĉirkaŭata de siaj proksimuloj.

Wim Jansen estis laŭprofesie kosmo-inĝeniero, sed li ĉiam havis specialan intereson por lingvoj. Esperanto ludis gravan rolon en lia vivo, kaj kiam li estis pli juna, li dum tempo estis prezidanto de la asocio por junaj nederlandaj esperantistoj NEJ.

Danke al Esperanto li ankaŭ konis sian edzinon Marisa, pro tio ankaŭ la itala fariĝis parto de lia vivo. Poste li plenumis diversajn rolojn, interalie kiel estrarano por la asocio Esperanto Nederland.

Legi plu

De Verzamelaar

En la antaŭa numero de la revuo De Verzamelaar aperis artikolo de Ad van Tiel pri Esperanto-kovrosigeloj, kartoj, ktp. S-ro van Tiel konatiĝis kun Esperanto danke al s-ino Muizelaar-Borger el Haarlem. Ankaŭ en la venonta numero de De Verzamelaar aperos artikolo pri Esperanto (poŝt)markoj, ĉi-foje pri la kolekto de Martin, kolego-kolektanto de Van Tiel.

Bela, ke tiel denove la riĉeco de Esperantaĵoj estas montrata al la publiko.

Kun amika saluto,

Bert de Wit (kiu ricevis kopion de ambaŭ numeroj de Baukje Muizelaar)

Kultura Tago en Zutphen

La 15-an de junio 2024 okazis en Zutphen la Kultura Tago de Esperanto Nederland. La temo de ĉi tiu tago estis: “Miaj revoj ĉe la horizonto”, vortoj el la murpoemo de Bashar Almashaan (videbla en la Spoorstraat).

Preskaŭ kvindek esperantistoj estis varme bonvenigitaj de la urbestro de Zutphen, Wimar Jaeger.

Pli pri la Kultura Tago en Zutphen .

Vladimir Varankin kaj lia libro Metropoliteno

Fascina Esperanta romano pri la 1920-aj jaroj nun en nederlanda traduko.

Vitalij Zorinis estas rusa inĝeniero, kiu studas metrokonstruadon en Berlino por vidi, kiugrade la germana aliro povas esti adoptita de la rusoj. Kvankam Varankin kritikas la sovetan reĝimon, li estas vidata en Moskvo, foje entuziasme, foje suspekteme, kiel vera komunisto kaj tial estas finfine arestita. Ree en Sovetio, li devas trakti la burokration kaj korupton, kiuj regas en la moskva ŝtatservo. Varankin priskribas la elpurigojn en la partikerno, kiuj okazis en 1929.

Legi plu

Internacia Tago de Paco

En 2024, la Deklaro de la UN pri Kulturo de Paco festos sian 25-jaran datrevenon. En la informletero por la Tago de Paco la 21-an de septembro, la UEA diras ke paco estas procezo de partopreno kaj dialogo, kie konfliktoj estas solvitaj per kompreno kaj kunlaboro. Lingvo ludas gravan rolon kaj helpas formi komunajn valorojn. Por atingi pacon, oni devas respekti ĉiujn lingvojn kaj iliajn parolantojn.

Dum ilia Esperanto Monda Kongreso en Tanzanio, preskaŭ 1000 Esperanto-parolantoj el 65 landoj diskutis la temon “Lingvo, homo kaj medio”.

La UEA ankaŭ partoprenas en la Eŭropa Tago de la Lingvoj, la 21-an de septembro, kaj kunlaboras kun Unesko pri diversaj pacprojektoj.

La UN deklaris 2025 la Internacia Jaro de Paco kaj Fido. Tio ankaŭ estos la temo de la sekva Esperanto Monda Kongreso. La celo estas konstrui pacan mondon per egaleco kaj fido, malgraŭ la aktualaj defioj kiel militoj kaj pandemioj.

“Paco kaj Konfido ankaŭ formos la ĉeftemon de la venontjara Universala Kongreso de Esperanto. Nia mondo bezonegas pacon, kaj tiu paco venos nur per kompreno kaj konfido. Dum la nuna epoko, kiam ni alfrontas militojn, malsatojn, pandemiojn kaj aliajn defiojn, ni unuiĝu por postuli pacon kaj por konstrui pacan mondon en spirito ankaŭ de lingva egaleco.”

Nederlanda traduko de la UEA-mesaĝo: Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2024