{"id":12567,"date":"2026-02-07T19:45:34","date_gmt":"2026-02-07T18:45:34","guid":{"rendered":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/?page_id=12567"},"modified":"2026-02-15T21:40:21","modified_gmt":"2026-02-15T20:40:21","slug":"intervjuo_kun_evelyne_el_francio","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/eo\/intervjuo_kun_evelyne_el_francio\/","title":{"rendered":"Intervjuo kun Evelyne el Francio"},"content":{"rendered":"\n<h2 class=\"wp-block-heading\">&#8220;En&nbsp;Afriko ni renkontis fervorajn esperantistojn&#8221;<\/h2>\n\n\n\n<p><em>Intervjuo: Rianne&nbsp;Sanders<\/em><\/p>\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image size-full is-resized\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"600\" height=\"800\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Evelyn-800p.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-12568\" style=\"width:400px\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Evelyn-800p.jpg 600w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Evelyn-800p-225x300.jpg 225w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Evelyn-800p-285x380.jpg 285w\" sizes=\"auto, (max-width: 600px) 100vw, 600px\" \/><\/figure>\n\n\n\n<p><em>En la somero de 2024 mi renkontis Evelyne kaj \u015dian partneron dum piedirado tra Francio. Ili estis la unuaj esperantistoj kun kiuj mi iam ajn konati\u011dis. Mi tranoktis \u0109e ili kaj dum tiuj vespero Evelyne tiel vigle kaj entuziasme rakontis pri Esperanto, ke balda\u016d poste mi mem decidis eklerni la lingvon.<\/em><\/p>\n\n\n\n<p><em>De tiam kreskis en mi la deziro intervjui homojn en Esperantujo, kiujn mi trovas interesaj kaj inspiraj. Evelyne, franca esperantistino kun longjara kaj profunda enga\u011di\u011do \u2013 precipe en Afriko \u2013 estas la unua el ili.<\/em><\/p>\n\n\n\n<p><strong>Kiel vi ekkonis Esperanton kaj kial vi decidis lerni \u011din?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Kvankam mi ne spertas pri lingvoj, mi \u015datas ilin! Iam mia amiko Jean-Pierre konatigis al mi, ke li havas&nbsp;metodon por lerni Esperanton. \u0108u? Mi apena\u016d a\u016ddis pri Esperanto anta\u016de, sed la propono tiklis min. Mi do komencis lerni sola, skribante la tekstojn por memorigi ilin kaj deklamante la\u016dte, la\u016d la konsiloj&nbsp;de la libro. \u0108e la komenco temis pri nura intelekta scivolemo. En la prologo estis skribite, ke se oni sukcesas atingi la unuajn 46 lecionojn, jam eblas dialogi.<\/p>\n\n\n\n<p>Kia defio! Mi do lernadis ne sciante, ke iu ajn homo parolante tiun lingvon ekzistas sur la tero!!! Nur poste mi hazarde renkonti\u011dis kun enkarnitaj esperantistoj.<\/p>\n\n\n\n<p><strong>Per kiaj agadoj vi nuntempe okupi\u011das ene de Esperantujo?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Kun amikoj ni kreis du iniciatojn, kiuj estas proksime ligitaj al Esperanto kaj solidareco.<\/p>\n\n\n\n<p>Unue estas la asocio &#8220;Une \u00e9cole au Togo&#8221;, fondita en 2004 por subteni la \u0135us naskitan Instituton Zamenhof en Lomeo, la \u0109efurbo de Togolando. Dank\u2019 al la sindonemo de kelkaj amikoj kaj de nia franca asocio &#8220;La Maraude&#8221;, ni helpas financi la lernokostojn de la gelernantoj.<\/p>\n\n\n\n<p>La lernejo, &#8220;Izo&#8221;, situas en malri\u0109a kvartalo de Lomeo kaj akceptas \u0109irka\u016d 500 gelernantojn, de la infan\u011dardeno \u011dis la fino de la mezlernejo. Tie Esperanto estas instruata ekde la mezlernejo, kaj la instruistaro ne nur instruas la lingvon, sed anka\u016d transdonas la \u0109iutagajn valorojn de Esperanto.<\/p>\n\n\n\n<p>La dua iniciato estas \u201cEsperanto-Plus\u201d. \u011cia celo estas subteni viglajn kaj enga\u011ditajn esperantistojn en Afriko, kie la sociaj problemoj ofte estas akraj. Grupoj de 15 okcidentanoj kotizas po 10,50 \u20ac monate por ebligi al samideanoj vivtenadon. Nuntempe sep homoj ricevas proksimume 150 \u20ac monate por dedi\u0109i sin al la disvastigo kaj praktika vivigo de Esperanto en sia loka medio. La agadoj okazas en Nord-Kivuo (Kongolando), Madagaskaro, Tanzanio kaj Togolando.<\/p>\n\n\n\n<figure data-wp-context=\"{&quot;imageId&quot;:&quot;69f365615c56d&quot;}\" data-wp-interactive=\"core\/image\" class=\"wp-block-image size-large is-resized wp-lightbox-container\"><img decoding=\"async\" data-wp-class--hide=\"state.isContentHidden\" data-wp-class--show=\"state.isContentVisible\" data-wp-init=\"callbacks.setButtonStyles\" data-wp-on-async--click=\"actions.showLightbox\" data-wp-on-async--load=\"callbacks.setButtonStyles\" data-wp-on-async-window--resize=\"callbacks.setButtonStyles\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Sendero-Sociocultural-1000018807.jpg\" alt=\"\" style=\"width:550px\"\/><button\n\t\t\tclass=\"lightbox-trigger\"\n\t\t\ttype=\"button\"\n\t\t\taria-haspopup=\"dialog\"\n\t\t\taria-label=\"Vergroten\"\n\t\t\tdata-wp-init=\"callbacks.initTriggerButton\"\n\t\t\tdata-wp-on-async--click=\"actions.showLightbox\"\n\t\t\tdata-wp-style--right=\"state.imageButtonRight\"\n\t\t\tdata-wp-style--top=\"state.imageButtonTop\"\n\t\t>\n\t\t\t<svg xmlns=\"http:\/\/www.w3.org\/2000\/svg\" width=\"12\" height=\"12\" fill=\"none\" viewBox=\"0 0 12 12\">\n\t\t\t\t<path fill=\"#fff\" d=\"M2 0a2 2 0 0 0-2 2v2h1.5V2a.5.5 0 0 1 .5-.5h2V0H2Zm2 10.5H2a.5.5 0 0 1-.5-.5V8H0v2a2 2 0 0 0 2 2h2v-1.5ZM8 12v-1.5h2a.5.5 0 0 0 .5-.5V8H12v2a2 2 0 0 1-2 2H8Zm2-12a2 2 0 0 1 2 2v2h-1.5V2a.5.5 0 0 0-.5-.5H8V0h2Z\" \/>\n\t\t\t<\/svg>\n\t\t<\/button><\/figure>\n\n\n\n<p>Por ni tiu iniciato konkrete spegulas la internan ideon de Zamenhof.<\/p>\n\n\n\n<p>El tiu spirito naski\u011dis anka\u016d projekto, kiu ne estas asocio en strikta senco: la Nomad\u2019kurso. Multaj esperantistoj deziras praktiki la lingvon, sed ofte demandas sin: kien iri? Samtempe multaj volas viziti Afrikon, sed iom hezitas.<\/p>\n\n\n\n<p>Ni do ligis amba\u016d dezirojn, proponante voja\u011dojn por grupoj de esperantistoj, kun loka \u0109i\u0109erono kaj intensa lingva praktiko. Tiel ni vizitis Burkinon, Togolandon, Tanzanion, Beninon, Madagaskaron, kaj foje anka\u016d landojn en E\u016dropo, kiel Pollandon kaj \u0108e\u0125ion, kaj e\u0109 Kubon. Tiuj voja\u011doj lasis en ni grandiozajn, mojosajn, amikajn kaj kortu\u015dajn memorojn.<\/p>\n\n\n\n<p><strong>Kio estas la plej speciala a\u016d memorinda sperto, kiun vi travivis danke al via scio de&nbsp;Esperanto?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Krom la multaj neforgeseblaj renkontoj en diversaj landoj, la plej grava sperto komenci\u011dis per simpla telefonalvoko anta\u016d \u2013 ho! \u2013 tridek jaroj. Juna pola paro, pere de Pasporta Servo, demandis \u0109u ili povus gasti \u0109e ni dum du a\u016d tri tagoj. Fine ili restis&#8230; kvar jarojn.<\/p>\n\n\n\n<p>Ni profunde amiki\u011dis. Komence ili revis iri al Brazilo por viziti \u201cLa Bonan Esperon\u201d, sed pro manko de mono ili ne trovis rimedon por voja\u011di tien. Ni multe laboris kune, sed \u0109ar Pollando tiam ankora\u016d ne apartenis al EU, ni ne rajtis dungi ilin.<\/p>\n\n\n\n<p>Por danki ilin kaj subteni ilian revon, ni finfine donacis al ili flugbileton. Tiu sperto definitive montris al mi, kiajn profundajn kaj neatenditajn ligojn Esperanto povas krei inter homoj.<\/p>\n\n\n\n<figure data-wp-context=\"{&quot;imageId&quot;:&quot;69f365615c855&quot;}\" data-wp-interactive=\"core\/image\" class=\"wp-block-image size-large is-resized wp-lightbox-container\"><img decoding=\"async\" data-wp-class--hide=\"state.isContentHidden\" data-wp-class--show=\"state.isContentVisible\" data-wp-init=\"callbacks.setButtonStyles\" data-wp-on-async--click=\"actions.showLightbox\" data-wp-on-async--load=\"callbacks.setButtonStyles\" data-wp-on-async-window--resize=\"callbacks.setButtonStyles\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Sendero-Sociocultural-1000018808.jpg\" alt=\"\" style=\"width:550px\"\/><button\n\t\t\tclass=\"lightbox-trigger\"\n\t\t\ttype=\"button\"\n\t\t\taria-haspopup=\"dialog\"\n\t\t\taria-label=\"Vergroten\"\n\t\t\tdata-wp-init=\"callbacks.initTriggerButton\"\n\t\t\tdata-wp-on-async--click=\"actions.showLightbox\"\n\t\t\tdata-wp-style--right=\"state.imageButtonRight\"\n\t\t\tdata-wp-style--top=\"state.imageButtonTop\"\n\t\t>\n\t\t\t<svg xmlns=\"http:\/\/www.w3.org\/2000\/svg\" width=\"12\" height=\"12\" fill=\"none\" viewBox=\"0 0 12 12\">\n\t\t\t\t<path fill=\"#fff\" d=\"M2 0a2 2 0 0 0-2 2v2h1.5V2a.5.5 0 0 1 .5-.5h2V0H2Zm2 10.5H2a.5.5 0 0 1-.5-.5V8H0v2a2 2 0 0 0 2 2h2v-1.5ZM8 12v-1.5h2a.5.5 0 0 0 .5-.5V8H12v2a2 2 0 0 1-2 2H8Zm2-12a2 2 0 0 1 2 2v2h-1.5V2a.5.5 0 0 0-.5-.5H8V0h2Z\" \/>\n\t\t\t<\/svg>\n\t\t<\/button><\/figure>\n\n\n\n<p><strong>\u0108u via rilato al Esperanto \u015dan\u011di\u011dis tra la jaroj? Se jes, kiel?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Kiel ondoj sur la maro, mi kelkfoje entuziasmis kaj foje malkura\u011di\u011dis. Dank\u2019 al niaj voja\u011doj en&nbsp;Afriko ni renkontis fervorajn esperantistojn kiuj, spite al siaj vivkondi\u0109oj, dedi\u0109as sian tempon al&nbsp;Esperanto. Mi hontis konscii, ke en niaj ri\u0109aj landoj, kie abundas eblecoj, la intereso pri lingva egaleco&nbsp;preska\u016d nulas. Afrikaj esperantistoj revigligis mian inklinon.<\/p>\n\n\n\n<p><strong>Kiel vi vidas la estontecon de Esperanto en la cifereca epoko?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Pri tiu temo mi ne pretendas esti fakulo. Kiel \u0109e multaj modernaj teknologioj, \u0109io dependas de tio, kiel oni ilin uzas. Sed mi restas optimisma: pere de sociaj retoj, retaj kursoj kaj allogaj ciferecaj rimedoj, esperantistoj povas kapti novajn \u015dancojn por anta\u016denigi la lingvon.<\/p>\n\n\n\n<p><strong>Kiun rolon, la\u016d vi, ludas esperantistoj en internacia interkompreni\u011do hodia\u016d?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>En personaj kaj privataj rilatoj Esperanto estas mirinda ilo, kaj sendube multaj samideanoj spertas tion \u0109iutage. Pri la granda internacia scenejo mi ne scias \u0109ion, sed mi opinias, ke Esperanto havas tute respektindan lokon apud UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organiza\u0135oj.<\/p>\n\n\n\n<p>Iam vizitis nin pola entreprenisto, kiu volis fondi komercan agadon pere de Esperanto. La vera defio estis konvinki homojn lerni la lingvon. Tamen hodia\u016d pli kaj pli da komputikaj entreprenoj malkovras la avanta\u011don atingi grandskalan publikon sen altaj tradukkostoj.<\/p>\n\n\n\n<p>La \u0109efa atuto de Esperanto restas tamen la lingva egaleco. Se Esperanto estus instruata ekde la bazlernejo, \u011di fulme progresus.<\/p>\n\n\n\n<figure data-wp-context=\"{&quot;imageId&quot;:&quot;69f365615cb83&quot;}\" data-wp-interactive=\"core\/image\" class=\"wp-block-image size-large is-resized wp-lightbox-container\"><img decoding=\"async\" data-wp-class--hide=\"state.isContentHidden\" data-wp-class--show=\"state.isContentVisible\" data-wp-init=\"callbacks.setButtonStyles\" data-wp-on-async--click=\"actions.showLightbox\" data-wp-on-async--load=\"callbacks.setButtonStyles\" data-wp-on-async-window--resize=\"callbacks.setButtonStyles\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/02\/Sendero-Sociocultural-1000018806.jpg\" alt=\"\" style=\"width:550px\"\/><button\n\t\t\tclass=\"lightbox-trigger\"\n\t\t\ttype=\"button\"\n\t\t\taria-haspopup=\"dialog\"\n\t\t\taria-label=\"Vergroten\"\n\t\t\tdata-wp-init=\"callbacks.initTriggerButton\"\n\t\t\tdata-wp-on-async--click=\"actions.showLightbox\"\n\t\t\tdata-wp-style--right=\"state.imageButtonRight\"\n\t\t\tdata-wp-style--top=\"state.imageButtonTop\"\n\t\t>\n\t\t\t<svg xmlns=\"http:\/\/www.w3.org\/2000\/svg\" width=\"12\" height=\"12\" fill=\"none\" viewBox=\"0 0 12 12\">\n\t\t\t\t<path fill=\"#fff\" d=\"M2 0a2 2 0 0 0-2 2v2h1.5V2a.5.5 0 0 1 .5-.5h2V0H2Zm2 10.5H2a.5.5 0 0 1-.5-.5V8H0v2a2 2 0 0 0 2 2h2v-1.5ZM8 12v-1.5h2a.5.5 0 0 0 .5-.5V8H12v2a2 2 0 0 1-2 2H8Zm2-12a2 2 0 0 1 2 2v2h-1.5V2a.5.5 0 0 0-.5-.5H8V0h2Z\" \/>\n\t\t\t<\/svg>\n\t\t<\/button><\/figure>\n\n\n\n<p><strong>\u0108u vi havas plej \u015datatan Esperantan vorton a\u016d esprimon? &nbsp;<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Jes, \u201cbunta\u201d kaj \u201celturni\u011di\u201d kaj mi devas konfesi, ke mi \u015dategas \u201cakuzativon\u201d! E\u0109 se mi kelkfoje eraras pri \u011dia uzo,&nbsp;mi opinias \u011din vera \u201cperlo\u201d de Esperanto, \u0109ar \u011di ebligas racian kaj elegantan konstruadon de frazoj.&nbsp;<\/p>\n\n\n\n<p><strong>Kion vi mem ankora\u016d \u015datus fari a\u016d sperti en Esperantujo?<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>Mia, fakte nia, (kun Jean-Pierre, kiu cerbumis por krei Esperanto-Plus), deziro koncernas Esperanto-Plus. Tiom trafe funkcias la asocio ke, mi revas pri starigo de Esperanto-Plus en \u0109iuj afrikaj landoj.&nbsp;<\/p>\n\n\n\n<p>La funkciado de la asocio postulas multe da energio kaj estas tempovora, sed la enga\u011di\u011do de&nbsp;amba\u016d flankoj, \u0109u la subtenantoj, \u0109u la subtenatoj, montras la magian kaj spritan esencon de&nbsp;Esperanto.<\/p>\n\n\n\n<p>Sekve ni \u015datus varbi pli kaj pli da subtenantoj por krei solidaran, konkretan reton inter samideanoj. <\/p>\n\n\n\n<p><em>Se \u0109i tiu rakonto vekis vian intereson kaj vi volas ekscii pli pri la menciitaj iniciatoj, vi estas bonvena kontakti <a href=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/contact-evelyne-in-frankrijk\/\" data-type=\"link\" data-id=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/contact-evelyne-in-frankrijk\/\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\">Evelyne in Frankrijk<\/a><\/em><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&#8220;En&nbsp;Afriko ni renkontis fervorajn esperantistojn&#8221; Intervjuo: Rianne&nbsp;Sanders En la somero de 2024 mi renkontis Evelyne kaj \u015dian partneron dum piedirado tra Francio. Ili estis la unuaj esperantistoj kun kiuj mi iam ajn konati\u011dis. Mi tranoktis \u0109e ili kaj dum tiuj vespero Evelyne tiel vigle kaj entuziasme rakontis pri Esperanto, ke balda\u016d poste mi mem decidis &hellip; <a href=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/eo\/intervjuo_kun_evelyne_el_francio\/\" class=\"more-link\">Verder lezen <span class=\"screen-reader-text\">Intervjuo kun Evelyne el Francio<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-12567","page","type-page","status-publish","hentry","without-featured-image"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12567","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12567"}],"version-history":[{"count":13,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12567\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":12656,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12567\/revisions\/12656"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12567"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}