{"id":14350,"date":"2026-08-24T21:24:45","date_gmt":"2026-08-24T19:24:45","guid":{"rendered":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/?p=14350"},"modified":"2026-08-24T21:24:46","modified_gmt":"2026-08-24T19:24:46","slug":"universala-kongreso-de-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/eo\/2026\/08\/24\/universala-kongreso-de-esperanto\/","title":{"rendered":"Universala Kongreso de Esperanto"},"content":{"rendered":"\n<figure class=\"wp-block-image size-large is-resized\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"768\" height=\"1024\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/graz-bert-de-wit1-1-768x1024.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-14355\" style=\"width:450px\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/graz-bert-de-wit1-1-768x1024.jpg 768w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/graz-bert-de-wit1-1-225x300.jpg 225w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/graz-bert-de-wit1-1-1152x1536.jpg 1152w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/graz-bert-de-wit1-1-285x380.jpg 285w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/graz-bert-de-wit1-1-rotated.jpg 1210w\" sizes=\"auto, (max-width: 768px) 100vw, 768px\" \/><figcaption class=\"wp-element-caption\">foto Bert de Wit<\/figcaption><\/figure>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\"><br>VARMEGAJ IMPRESOJ EL LA 111-A UK EN GRAZ (1a-8a de a\u016dgusto 2026)<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Graz estas la dua urbo de A\u016dstrio la\u016d nombro da lo\u011dantoj. \u011ci havas universitaton kun 60.000 studentojn. La urbo havas belajn monumentojn, la interno de la centro de la urbo estas oficiala monda trezoro de UNESKO. En la kongreso oni cetere anka\u016d parolis pri kiel tri landoj povis akiri la permeson de UNESKO nomi siajn Esperanta\u0135ojn monda kulturrezoro. La kongresejo estas bela monumento el la dekna\u016da jarcento kaj la Stefani\u00ebnsaal (salono Zamenhof) en \u011dia interno estas uzata por koncertoj kutime. La a\u016dstraj komponistoj \u201crigardas\u201d vin de supre se vi sidas en la salono. Granda orgeno dominas la spacon kaj dum la kongreso oni povis a\u016ddi koncerton per tiu orgeno far juna orgenisto William Gross kaj kelkajn kantojn de sopranino Linda Le Nepveu. Cetere okazis vendrede tre bona prelego pri a\u016dstraj virinaj komponistoj pri kiuj mi neniam a\u016ddis. Ne nur la vivhistorion de tiuj komponistinoj oni a\u016ddis, sed anka\u016d fragmentojn el sonatoj kaj simfonioj de ili komponitaj.Al la kongreso ali\u011dis \u0109. 1140 personoj el pli ol 62 landoj. Menciindas ke dum la kongreso Ans Bakker fari\u011dis honora membro de UEA samkiel Paul Peeraerts.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image size-large is-resized\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"1024\" height=\"768\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-1024x768.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-14359\" style=\"width:450px\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-1024x768.jpg 1024w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-300x225.jpg 300w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-200x150.jpg 200w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-768x576.jpg 768w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-1536x1152.jpg 1536w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1-507x380.jpg 507w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit2-1-1.jpg 1613w\" sizes=\"auto, (max-width: 1024px) 100vw, 1024px\" \/><figcaption class=\"wp-element-caption\">foto Bert de Wit<\/figcaption><\/figure>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Dum la ferma ceremonio Tianjina Esperanto-Asocio ricevis Diplomon pri Elstara Agado. I.a. okaze de la jaro de la \u0109evalo kontribuis al tiu agado prof.o Federico Gobbo (kaj via raportinto). La kongresa kuriero estas legebla per: <a href=\"https:\/\/uk.esperanto.net\/2026\/kuriero\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\"><u>uk.esperanto.net\/2026\/kuriero<\/u><\/a>. Oni trovos anka\u016d la kongresan foton en la Stefani\u00ebnsaal.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Graz estas inter Esperantistoj konata pro la fakto ke jam anta\u016de okazis tie Esperanto-kongresoj. En Graz trovi\u011das Esperanto-Platz kaj Esperanto-monumento kiu dati\u011das de la tagoj kiam Ivo Lapenna provis starigi konkurencan al UEA t.n. ne\u016dtralan movadon.<br>Nun la Esperantistoj plantis arbon (platanon) en la urba parko, kiu espereble postvivos la sekan periodon kiu anka\u016d trafas tiun parton de A\u016dstrio. Mi notis ke en la urbo estas diversloke arbustoj kaj arboj kiujn oni e\u0109 en varmegaj cirkonstancoj provizas per sufi\u0109a akvo. La temperaturoj en tiu semajno estis inter 34 kaj 37 \u030a C, sed feli\u0109e en la kongresejo kaj en la busoj estis klimatiziloj.<\/p>\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image size-large is-resized\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"1024\" height=\"768\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-1024x768.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-14361\" style=\"width:450px\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-1024x768.jpg 1024w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-300x225.jpg 300w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-200x150.jpg 200w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-768x576.jpg 768w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-1536x1152.jpg 1536w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1-507x380.jpg 507w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit3-1.jpg 1613w\" sizes=\"auto, (max-width: 1024px) 100vw, 1024px\" \/><figcaption class=\"wp-element-caption\">foto Bert de wit<\/figcaption><\/figure>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Mi partoprenis tri ekskursojn: unu al Stift Rein (abatejo) kaj la sub\u0109iela muzeo en St\u00fcbing (merkrede) kaj dua al stratarto en Graz (vendrede). Tria ekskurso estis gvidata Graz-ekskurso en diman\u0109o kun amuza traduko far s.rino Schlapsi.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Pri la vizito al Stift Rein: plej malnova benedikta kaj poste cisterciana abatejo fondita en la 12a jarcento. Interese estas ke la mona\u0125oj produktis sufi\u0109e da man\u011da\u0135oj kaj medicina\u0135oj por si mem kaj aliaj. Ili havas barokan pre\u011dejon nun, sed tiu estas konstruita sur la bazo de pli malnova pre\u011dejo en la 17a jarcento. Ni vidis la internon de la abatejo kaj la pre\u011dejo kaj unu el la mona\u0125oj en la pre\u011dejo pre\u011dis Patro Nia kun kongresanoj kristanaj. Estas multaj libroj malnovaj en la mona\u0125ejo, kiuj estas bone prizorgataj de la restantaj mona\u0125oj (8). En la ejo estis ekspozicio \u201cFlora et Labora\u201d pri la \u011dardenoj kiujn la mona\u0125oj havis dum la jarcentoj (kaj kiel tio \u015dan\u011di\u011dis).<\/p>\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image size-large is-resized\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"1024\" height=\"768\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-1024x768.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-14363\" style=\"width:450px\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-1024x768.jpg 1024w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-300x225.jpg 300w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-200x150.jpg 200w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-768x576.jpg 768w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-1536x1152.jpg 1536w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1-507x380.jpg 507w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/Graz-bert-de-wit4-1.jpg 1613w\" sizes=\"auto, (max-width: 1024px) 100vw, 1024px\" \/><figcaption class=\"wp-element-caption\">foto Bert de Wit<\/figcaption><\/figure>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">La sub\u0109iela muzeo en St\u00fcbing prezentis plurajn domojn el la anta\u016da tempo el diversaj regionoj de A\u016dstrio. Ni ricevis klarigon pri la iloj kiujn la kamparanoj uzis kaj kiujn produktojn ili vendis. Apud la domoj estis malgrandaj \u011dardenoj de la domposedantoj. Ni vidis kiel aspektas la plej pompa \u0109ambro en la kamparana domo, en kiu oni akceptis ekz.e a\u016dtoritatojn kiuj kontrolis la enspezojn (imposto!). Malnova akvomuelilo anka\u016d apartenas al la muzeo. Oni povas a\u0109eti malnovspecajn dol\u0109a\u0135ojn porinfanajn kaj oni montris malnovmodajn sapomarkojn, k.t.p. Same kiel en Openluchtmuseum en Arnhem. Malgra\u016d la varmego ni tamen povis \u011dui la klarigojn de la loka gvidanto, lerte tradukitajn de Lars.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Pri stratarto: La ekskurso ne okazis en la centro de la urbo, \u0109ar tie oni ne deziras grafitiojn. Nur en la parto kie ne lo\u011das la plej ri\u0109aj homoj. De la ponto ni sekvis la vortojn kiuj trovi\u011das sur la trotuaro kaj estas prenitaj el libro de rabeno kiu dum Kristallnacht (la detruo de judaj butikoj kaj sinagogoj en novembro 1938) estis grave vundita kaj lasita de la nazioj por morti, sed tamen postvivis kaj povis eskapi al Britio. En la kvartalo okazis konkurso de grafitiaj konatuloj el diversaj landoj. Oni vidas la murpentra\u0135ojn de pluraj el ili, i.a. de artisto el Bosnio-Hercegovino, kiu atentigas per la nombro sube pri la viktimoj de genocida murdo en la na\u016ddekaj jaroj en Sebrenico.<br>Kelkaj murpentra\u0135oj estas faritaj la\u016d bezono de loka lo\u011danto a\u016d la urbestraro. La urbestraro maldekstra volis senigi sin de iuj nomoj de fa\u015dismemuloj el pasinteco kiuj estis ankora\u016d en la stratnomoj kaj tiel esti\u011dis strato memore al Maria Stromberger kiu estis flegistino kiu memvole kuniris al koncentrejo A\u016dsvic por helpi kiom \u015di ankora\u016d povis. En pre\u011dejo en la sama kvartalo ni vidis kiel konata grafitiartisto pentris la murojn de la pre\u011dejo kaj \u015dan\u011dis anka\u016d la internon, ekz.e per spegultegita kolono, k.s.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Dum la horo dedi\u0109ita al la memoro de Rob Moerbeek gvidis Michaela Lipari. Parolis Otto Prytz (pri la blindaj geesperantistoj), Brian Moon (pri Rob en la komitato de UEA) kaj iu de la vegetarana asocio. Oni la\u016dtlegis la oma\u011don far Jan Bemelmans kaj oni montris la filmitan oma\u011don far Marc van Oostendorp. Komence estis mallonga filmeto en kiu Rob parolis pri diversaj aferoj, sidante en la biblioteko Hodler.<\/p>\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image size-large is-resized\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"1024\" height=\"768\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-1024x768.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-14364\" style=\"width:450px\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-1024x768.jpg 1024w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-300x225.jpg 300w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-200x150.jpg 200w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-768x576.jpg 768w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-1536x1152.jpg 1536w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1-507x380.jpg 507w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2026\/08\/grazbert-de-wit5-1.jpg 1613w\" sizes=\"auto, (max-width: 1024px) 100vw, 1024px\" \/><figcaption class=\"wp-element-caption\">foto Bert de Wit<\/figcaption><\/figure>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Kajto anka\u016d grave kontribuis al la kongreso per sia konata repertuaro, sed surprizis nin per novaj kantoj kiuj esti\u011dis el tute aparta kunlaboro de Kajto kun franca bardo Marcelo Redoulez kaj koreaj geesperantistoj. Tiel rezultis la \u201cinterkultura kaj teatra spektaklo\u201d en la \u0135a\u016dda vespero sub la titolo \u201csor\u0109e de verda stelo\u201d, kiu da\u016dris unu kaj duonan horojn. Kajto anka\u016d kantis kun la koreanino (sopranino) Amira Chun (Chun Kun Ok).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">La kongresa temo estis pri volontula laboro rilate al \u201cda\u016dripova evoluigo\u201d . Mi \u0109eestis du kunsidojn, sed kredas ke la temo estas tro granda por trakti \u011din en bona maniero. Cetere mi jam anta\u016de esprimis ke la termino \u201cda\u016dripova evoluigoi\u201d ne reflektas la norman karakteron de la koncepto, kiun oni diversmaniere povas interpreti. Oni baraktas por ion diri pri la diversaj (17) temoj, en kiuj la UN-komisiono disigis la koncepton, kiu fakte devus esti traktata integrale la\u016d socia, ekonomia kaj medio(natur)protekta vidpunktoj. Tia divido estas ta\u016dga maniero la\u016d mi por garantii malefikecon de la rekomendoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Cetere, UEA jam publikigis gazetaran komunikon pri volontula laboro okaze de la tago de Esperanto, la 26a de julio: <a href=\"https:\/\/uea.org\/aktuale\/komunikoj\/2026\/Mesagxo-de-UEA-okaze-de-la-Tago-de-Esperanto-26-julio-2026-dauxripov\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\"> Gazetaraj Komunikoj de UEA.<\/a><\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Okazis multaj prelegoj pri sciencaj temoj, kiel IKU-prelego, a\u016d kiel prelegoj en la scienca kafejo a\u016d en SUS(scienca universitata sesio). La libro kiu aperis kun la prelegoj, ilustrita, estas havebla kontra\u016d nur 19 \u20ac. Ekz.e la prelego de Bert de Wit, pri \u011dardenstiloj tra la jarcentoj kaj tra la mondo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Estis multaj volontuloj (kaj a\u016dstraj kaj alilandaj) kiuj helpis \u0109e la kongresaktiva\u0135oj. Beda\u016drinde ne povis okazi tutsemajna infana kongreseto paralele. Tion la gepatroj nur eksciis lastmomente.<br>Venontjare okazos UK en A\u016dstralio, kiun oni reklamis dum \u0109i UK. Cetere estos anka\u016d e\u016dropa kongreso apud Marsejlo en Francio, dum Pentekosto.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Bert<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>VARMEGAJ IMPRESOJ EL LA 111-A UK EN GRAZ (1a-8a de a\u016dgusto 2026) Graz estas la dua urbo de A\u016dstrio la\u016d nombro da lo\u011dantoj. \u011ci havas universitaton kun 60.000 studentojn. La urbo havas belajn monumentojn, la interno de la centro de la urbo estas oficiala monda trezoro de UNESKO. En la kongreso oni cetere anka\u016d parolis &hellip; <a href=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/eo\/2026\/08\/24\/universala-kongreso-de-esperanto\/\" class=\"more-link\">Verder lezen <span class=\"screen-reader-text\">Universala Kongreso de Esperanto<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":15,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-14350","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-novajxoj","without-featured-image"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/14350","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/users\/15"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=14350"}],"version-history":[{"count":11,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/14350\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":14366,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/14350\/revisions\/14366"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=14350"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=14350"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=14350"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}