{"id":9736,"date":"2025-03-08T11:46:07","date_gmt":"2025-03-08T10:46:07","guid":{"rendered":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/?p=9736"},"modified":"2025-03-08T11:49:26","modified_gmt":"2025-03-08T10:49:26","slug":"trump-donis-novajn-argumentojn-por-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/eo\/2025\/03\/08\/trump-donis-novajn-argumentojn-por-esperanto\/","title":{"rendered":"Trump donis novajn argumentojn por Esperanto\u2028\u2028"},"content":{"rendered":"\n<p><em><a href=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2025\/03\/04\/trump-donis-novajn-argumentojn-por-esperanto\/\" data-type=\"link\" data-id=\"https:\/\/www.liberafolio.org\/2025\/03\/04\/trump-donis-novajn-argumentojn-por-esperanto\/\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\"><strong>Libera Folio<\/strong> de 2025-03-04<\/a><\/em><\/p>\n\n\n\n<figure class=\"wp-block-image size-full\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" width=\"431\" height=\"299\" src=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2025\/03\/Trump-en-Zelenski-sel-2.jpg\" alt=\"\" class=\"wp-image-9737\" srcset=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2025\/03\/Trump-en-Zelenski-sel-2.jpg 431w, https:\/\/esperanto-nederland.nl\/wp-content\/uploads\/2025\/03\/Trump-en-Zelenski-sel-2-300x208.jpg 300w\" sizes=\"auto, (max-width: 431px) 100vw, 431px\" \/><\/figure>\n\n\n\n<p><strong>Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fari\u011das aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas anka\u016d pri la angla lingvo. Eble en \u0109i tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstata\u016d disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp.<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p>La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto JD Vance lerte uzis la ilon de potenco nomatan \u2018lingvo\u2019 dum sia renkonti\u011do kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia celo estis timigi kaj superruzi sian kunparolanton, kaj la fakto, ke la konversacio okazis en la angla, donis al ili klaran avanta\u011don.<\/p>\n\n\n\n<p>A\u016dskultante anglalingvajn paroladojn de Zelenskij en la lastaj jaroj, oni rimarkas, ke li plibonigis sian lingva\u0135on por pli efike plenumi sian diplomatian rolon. \u0108u Trump a\u016d Vance regas alian lingvon krom la angla, restas nekonata. Ili profitis de sia denaska lingvo por starigi lingvan baron kontra\u016d Zelenskij, kiu bezonis frakcion de sekundo pli por vortumi siajn pensojn. Tiun mallongan momenton la usonanoj lerte utiligis.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<p><strong>La mondo jam kutimi\u011dis<\/strong> al la angla kiel la lingvo de la internacia ordo \u2013 \u015dajne ne\u016dtrala ilo por komunikado. Sed kiel la esperantistoj certe scias, tio signifas, ke la plimulto de la homaro devas lerni \u011din kun granda penado, nur por trovi sin superita de homo, kiu havas la naturan avanta\u011don paroli sian denaskan lingvon.<\/p>\n\n\n\n<p>Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, ne nur lingvaj, kaj tio fari\u011das aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Multaj kernaj aspektoj de la interreto restas en usonaj manoj. E\u01d4ropaj registaroj kaj entreprenoj stokas vastajn kvantojn da sentemaj datumoj en usonajn servilojn, kiujn usonaj a\u01d4toritatoj povas aliri sub certaj kondi\u0109oj.<\/p>\n\n\n\n<p>Sed la sama problemo validas por la angla. Oni ofte prezentas \u011din kiel ne\u016dtralan lingvon, sed kiel ni scias, \u011di estas la lingvo de malgranda grupo de \u015dtatoj, kiuj devenas de la brita imperio. Donald Trump komprenas \u0109i tiun potencon pli bone ol multaj: en la tago de la renkonti\u011do kun Zelenskij, li proponis, ke la angla fari\u011du la sola oficiala lingvo de Usono.<\/p>\n\n\n\n<p><strong>Nun, kiam la monda<\/strong> ordo \u015danceli\u011das, ni havas la \u015dancon rekonstrui \u011din pli juste kaj demokratie \u2013 tiel ke ne unu sola popolo havu specialajn privilegiojn en internacia interagado. Alivorte, la klasikaj argumentoj de Zamenhof pri ne\u016dtrala mondlingvo ree fari\u011das aktualaj.<\/p>\n\n\n\n<p>Dum longa tempo oni mokis tiun ideon, konsiderante \u011din naiva, \u0109ar la mondo ja elektis la anglan. Sed eble, en \u0109i tiuj malcertaj tempoj, \u011di ne plu estas tiom absurda: lingvo, kiu povus unuigi anstata\u016d disigi la homaron. Lingvo, kiu jam dum pli ol jarcento funkcias en malgranda, sed dedi\u0109ita komunumo, kaj en kiu oni povas \u0109ion fari kion oni bezonas en internacia komunikado sur pli justa bazo.<\/p>\n\n\n\n<p>\u0108u tio signifas, ke tiam ne plu ekzistus politikistoj, kiuj misuzas sian povon? Anka\u01d4 pri tio ni jam trovis la respondon: kompreneble ne. Sed unu potenca ilo estos forprenita el iliaj manoj.<\/p>\n\n\n\n<p><em>Nederlanda versio de la artikolo aperis en <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org?action=user_content_redirect&amp;uuid=db3b3ad6f9459e0ff73d738ffaa73d182f1edf9cab16c6733f563f75c0f4cb39&amp;blog_id=121291780&amp;post_id=43773&amp;user_id=0&amp;subs_id=292607860&amp;signature=db49ce900772c2a17bf5d07ccc8b897a&amp;email_name=new-post&amp;user_email=lekanteto@planet.nl&amp;encoded_url=aHR0cHM6Ly93d3cudm9sa3NrcmFudC5ubC9jb2x1bW5zLW9waW5pZS9vcGluaWUtZWVuLW1hY2h0c21pZGRlbC1rdW5uZW4td2UtdHJ1bXAtYWx2YXN0LXVpdC1oYW5kZW4tc2xhYW4taGV0LWVuZ2Vsc35iZDA3N2UzMy8&amp;email_id=8a23838134707fdb7f2cead68113787b\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\">de Volkskrant<\/a><\/em><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Libera Folio de 2025-03-04 Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fari\u011das aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas anka\u016d pri la angla lingvo. Eble en \u0109i tiuj malcertaj tempoj ne plu estas &hellip; <a href=\"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/eo\/2025\/03\/08\/trump-donis-novajn-argumentojn-por-esperanto\/\" class=\"more-link\">Verder lezen <span class=\"screen-reader-text\">Trump donis novajn argumentojn por Esperanto\u2028\u2028<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-9736","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-novajxoj","without-featured-image"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/9736","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9736"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/9736\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":9740,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/9736\/revisions\/9740"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9736"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=9736"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-nederland.nl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=9736"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}