Septembra kunveno de LAR

Juna kaj vi volas ion

Saluton al ĉiuj!

Mi nomiĝas Dennis van der Heijden. Mi loĝas en Abbenes, en la ĉirkaŭaĵo de Hoofddorp kaj Nieuw-Vennep. Antaŭ preskaŭ ok ĝis dek jaroj mi ĉeestis la kunvenojn de la amsterdama rondo. Mi multjare laboris en edukado. Nederlandlingve oni diras MBO. Nuntempe mi laboras kun rifuĝintoj. La organizo nomiĝas COA, centra agentejo por la akcepto de azilpetantoj. Mi estras du domojn en kiuj ni helpas tre junajn azilpetantojn. Unu domo en Heemstede, la alia en Aerdenhout. Estas homoj kiuj  ŝatas kaj ankaŭ homoj kiuj ne ŝatas tion. Ekzemple en la lastaj monatoj estis pli da gazetartikoloj pri la du domoj. Ankaŭ mi estis menciita en tiuj artikoloj. En Aerdenhout estis proceso en Haarlemo antaŭ la malfermo de la domo.

Venontdimanĉe mi volas paroli al vi pri mia laboro kaj mi mem. Okazos ankaŭ kvizo pri rifuĝintoj, COA, diversaj devenlandoj kaj nutraĵo el Eritreo.

😊 Ĝis dimanĉo! Mi kore salutas vin, Dennis

Do: venu al De Koopermoolen en la 14a de septembro aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM:

Tijd/Tempo: 14 sep 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen

Malfermu: Zoom ligilo

Vergadering/Kunven-ID: 488 208 5646

Wachtwoord/Pasvorto: 1994b  Bonvolu ĝustatempe enŝalti!

De la 2a – 5a de oktobro : Gebeneluksa kongreso en Schleiden-Gemünd, Germanio, en la naturparko Eiffel, ne tro malproksime de Maastricht. Pli da informoj: https://benelukso.eu/gebk2025/

Samtempe: KEKSO: Kurso!

De la 24a de oktobro – 2a de novembro : 14-a staĝo AŬTUNAS: kursoj, ekzamenoj, infana programo, origamio en Greziljono, Francio. https://gresillon.org/au?lang=eo

De la 7a-9a de novembro : Kurssemajnfino en Krikkenhaar. https://esperanto-nederland.nl/index.php/esperanto-studieweekend/

Pli da eventoj en la retejo Eventa Servo.