Spertoj pri studosemajnfino

Dum la studosemajnfino de marto 2022, la ĉeestantoj estis demanditaj ĉu ili volas skribi ion pri la studosemajnfino. Pluraj homoj sendis tekston. Tio donas belan impreson pri kiel aspektas la studosemajnfinoj en Krikkenhaar.

Okazis studosemajnfino en la semajnfino de la 25, 26 kaj 27 marto. Lecionoj estis instruitaj je diversaj niveloj. La emfazo estis je ekzercado de Esperanto-parolado en grupetoj. La studosemajnfino okazis en la Domo de Natur-Amikoj Krikkenhaar en Bornerbroek.
Kelkaj ĉeestantoj parolas ĉi tie pri siaj spertoj pri la studosemajnfino.

Paciencaj instruistoj kaj afablaj kunstudantoj

Kiel studento ĉe la Traduka Akademio, mi ĉiutage etas okupita kun mia pasio: lingvo. Ankaŭ Esperanto jam delonge havas mian atenton.Ne nur ĉar mi opinias ke ĝi estas bela lingvo, sed ankaŭ pro ĝia fascina historio kaj la origina ideo, kiu vere allogas min. Dufoje antaŭe mi registriĝis por la studosemajnfino kaj ĉiufoje la pandemio de kovimo ruinigis la plezuron. Feliĉe ĝi tamen okazis ĉi-foje kaj mi kompreneble vere antaŭĝojis ĝin. Mi lernis la fundamenton de Esperanto per kurslibro kaj per Duolingo, sed mi neniam antaŭe parolis la lingvon kun aliaj. Estis do sufiĉe ekscite efektivigi tion, kion mi lernis. Dum la lecionoj mi lernis multajn novajn vortojn kaj esprimojn. Je la fino de la semajnfino mi eĉ pensis en Esperanto. Estis neforgesebla semajnfino ne nur pro la suna printempa vetero, sed precipe pro la paciencaj instruistoj, la amikaj kunstudantoj kaj la agrabla etoso.

Foto studieweekend

Ankaŭ ne forgesenda estis la bonega organizo. Post la semajnfino mi fariĝis membro de Esperanto-Nederlando kaj mi jam antaŭĝojas la venontan renkontiĝon. La semajnfino inspiris min daŭrigi labori pri Esperanto kaj mi atentas Eventa Servo por vidi kion alian fari. Mi ankaŭ pensas, ke estus interese viziti internacian konferencon kaj ekkoni novajn homojn kun la sama pasio.
Ron Winteraeken

La pordeto al Esperanto “malfermiĝis”

Antaŭe
Ĉirkaŭ la someraj ferioj de 2021 mi hazarde kontaktis Esperanton (denove) per “Esperanta ŝlosilo”. Ĉi tiun “trovis” mia filino je naturamika domo en Brabant. Post pli ol tridek jaroj, la cirklo fermiĝis. En la pasinteco mi mem studis esperantan libron. Manke de aliaj Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ mi por konversacii, mia unua provo fiaskis. Dum telefona interparolo kun Ineke Emmelkamp mi tuj sentis reciprokan afinecon. Mi aliĝis por la studosemajnfino en novembro 2021. En marto 2022, post dujara interrompo de “onklino Kovimo”, la studosemajnfino povis denove okazi.

Vendredo la 25-an de marto
Ĉirkaŭ la 15-a Emil kaj Ron venprenis min . Ili vere venis el la profunda sudo. Nun nur cent sepdek kilometroj ĝis Almelo. Ni ekiris en bona humoro. Ni alvenis al la Domo de Natur-Amikoj ĵus antaŭ la sesa, feliĉe ĝustatempe por la komuna manĝo. Post tiam ekaperis ĉe “mia” tablo la Esperantoskrablo. Ĉiuj miaj “Zoom” kursamikoj partoprenis. Bert estis instruinta nin ĉiun duan semajnon per “Zoom” dum tiu periodo. Ĉi tio estis, ĉar la semajnfino en novembro ne povis okazi. Feliĉe ni ludis por amuzo kaj ne por gajno; iuj regule ludis Vortludon per poŝtelefono aŭ tablojdo kaj estis tre kapablaj.

Sabaton la 26-an de marto

Ĉirkaŭ la naŭa kaj duono mi komencis la kurson en grupo du. Françoise estis la instruisto. Dum la kurso ni rajtis uzi nur Esperanton. Tio ne estis facila. Françoise komencis per la bazaj vortoj: super, sub, kaj tiel plu. Estis agrable havi ĉion klarigita denove de instruisto. Françoise ripetis la prononcon kun la pacienco de anĝelo. Paroli nur en Esperanto estis malfacile. Mi volis tro rapide. Maljam malfrue posttagmeze mi komencis kompreni. Dum ludema ekzerco, kie ni devis priskribi bildon, mi sentis ŝaltilon turniĝi en mia kapo: la pordeto al Esperanto “malfermiĝis”. Post la klaso post la vespermanĝo, mi prenis la tempon por labori pri miaj notoj en la komuna ĉambro. Aliaj ludis Esperanto-Triviant aŭ aliajn ludojn. Estis plezuriga vespero. Tiu nokto la horloĝoj devis antaŭeniri unu horon (somera horo), do pro tio mi ekdormis ĉirkaŭ la dekunua (vintra horo), laca sed kontenta.

Dimanĉo la 27-an de marto
Somera horo. La horloĝo antaŭeniris unu horon. Tio estis iom malagrabla. Malgraŭ tio, ni daurigis. Laŭ nia peto, Françoise denove ekzercis la prononcon kun ni. Post tagmanĝo ni finis per ludo. Ĉiuj ekhavis sur sia dorso karton kun la nomo de planto, besto aŭ fama persono. Demandante nur jes-aŭ-ne demandojn, mi devis ekscii kiu mi estas. Post kelkaj demandoj montriĝis, ke mi estis ŝarko. Post la kafo ĉiuj adiaŭis kaj ĉirkaŭ la 15:30 ni reveturis al la profunda sudo. Feliĉe, ni sufiĉe rapide atingis nian celon.
Mi venis hejmen laca sed kontenta. Mi retrorigardas ĉi tiun semajnfinon kun granda plezuro. Mi renkontis multajn agrablajn, specialajn homojn.
Kion ili ĉiuj havas komune: la gastama sinteno, la malfermo de menso kaj la volo fari la mondon pli bona loko por ĉiuj vivaĵoj laŭ sia propra unika maniero.
Ĝis revido!
Monique

Kiel vi eksplikas tion?

Mi serioze lernas Esperanton diversmaniere jam de ĉirkaŭ 6 monatoj. Duonvoje de februaro mi ekpensisis, ke mi havas sufiĉan scion de la lingvo por aliĝi por la studosemajnfino en marto. Mia pasiva vortprovizo sufiĉis por kompreni ion de rakonton aŭ diskuton. Klasigita en la grupo 3, fare de instruisto Bert, tio montriĝis esti la kazo. En ĉi tiu grupo ni fakte nur ludis ludojn kaj tial bezonis paroli multe. Amuzaj ludoj kaj agrabla grupo de homoj.

Ni ankaŭ multe ridis! Ludo “kiu/kio mi estas?” Bert estis la lasta kiu sciis, kiu nomo estis fiksita sur lia frunto. Li nomis preskaŭ ĉiun fantazian/ŝtopitan urson kiu ekzistas antaŭ finfine li divenis Winnie the Pooh. Kiel oni povas ekspliki, ke estas ‘zeester’ (asterio) en televidserio? Tiam vi diras ‘mar-stelo’ (bela ideo, mi pensis) kaj estas klare al ĉiuj, sed tia besto simple nomiĝas ‘asterio’ (dankon vortaro). Mi trovis malfacile, ke mia aktiva vortprovizo estas ankoraŭ malgranda. Kaj mi estis tro multe en mia kapo kaj provis tuj apliki la tutan gramatikon, kiun mi lernis. Tio funkcias sufiĉe bone, se mi pensas (tro) longe. Kompreneble tio ne funkcias en konversacio. Do ĉi tio ankoraŭ devas esti rafinita: mi jam aliĝis por la studosemajnfino en oktobro.
Kafaj kaj teaj momentoj inter klasoj: ujutne!
Vespermanĝo: ĉiuj komplimentoj al la kuiristoj, tre bongusta! Ludoj vespere: tre amuza kaj tre eduka por mi.

Plej grave: kiom afablajn, agrablajn, amikemajn homojn mi renkontis!
Plej bona vorto kiun mi lernis: ruldomo!
Mi esperas renkonti multajn el vi denove en oktobro.
Mariska de Jonge

Ni ekparolu Esperanton!

Antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis kiel ŝerco inter Thijs kaj mi (lia patrino). Ni serĉis sekretan lingvon. Lingvo kiun nur ni parolus kaj komprenus kaj tamen estis vera lingvo. Elektiĝis Esperanto. Ni trovis libretojn por lerni ĝin, retejojn kiuj helpis nin. Kaj ni ĝuis ĝin pli kaj pli. Sed nur interparoli inter ni du estas ankaŭ tiom limigita. Eble ni trovu aliajn homojn, kiuj ankaŭ lernas Esperanton? Kaj tiel ni trovis la studosemajnfinon.
Ni alvenis iom malfrue vendredvespere. En la ĉambro sidis homoj ĉe diversaj tabloj; junaj kaj pli maljunaj, viroj kaj virinoj. Ce la plimulto de la tabloj oni ludis ludon: vortludo. Thijs vidis konaton de kunveno en Roterdamo kaj aliĝis al la gejunuloj. Mi vidis tablon kie neniu ludo estis ludata kaj sidiĝis tie. Iom tromemfida; ĝi montriĝis esti la tablo por la instruistoj. En mia plej bona Esperanto mi respondis al la interesitaj demandoj. Ni estis bonvenaj!

La klasoj komenciĝis sabate. Ni estis en la grupo 3. Bunta grupo de naŭ homoj de tre junaj (dek unu jaroj) ĝis sepdekaj, kiuj jam faris malsamajn komencantajn kursojn. En nia grupo la emfazo estis ĉefe pri parolado. Kaj ni faris! Ni estis defiitaj fari tion sub la trankvila, pacienca gvidado de instruisto Bert de Wit. En ĉiu grupo etas introvertitoj kaj ekstravertitoj. Iuj estas pli aŭdacaj ol aliaj, sed ĉiuj ricevis la ŝancon paroli kaj fari demandojn. Bona instruisto ankaŭ scipovas doni klarigojn. Ne tro samtempe, sed taŭga al la situacio. Bert faris tion tre bone sur sia blanka tabulo. Ni ankaŭ multe amuziĝis kun la ludo: Kiu mi estas? Demandante vi devis diveni ĉu vi estas aĵo, besto aŭ homo. Bert ricevis Winnie the Poe kiel kaŝita identeco kaj tio ne estis vere facile divenebla. Sed ni plej multe lernis per la demanda ludo (vidu foton). Ni lernis novajn vortojn, faris demandojn kaj ankaŭ ni pli bone konatiĝis. Kaj ĉio tio sur la teraso en la suno. Ni venis hejmen sunbrunigitaj.


Ni estis ankaŭ bone prizorgataj dum nia libera tempo. Ni manĝis respondece kaj bonguste. Estis trinkaĵoj kaj manĝetoj vespere. Estis ujutne. Mi volas danki ĉiujn, kiuj tiel bone preparis ĉi tiun semajnfinon. La organizantoj, la kuireja teamo kaj ĉiuj kiuj helpis antaŭ aŭ malantaŭ la kulisoj. Estis mojose.

Dimanĉe ni foriris lacaj kaj kontentaj hejmen kun petveturanto. En la aŭto ni parolis Esperanton dum la tuta longa veturado. Ni ŝuldas la fakton, ke ni kuraĝis fari tion al ĉi tiu studosemajnfino.
Heleen van de Reep en Thijs van Viegen