Statuto kaj aliaj aferoj

La laborplano donas informojn pri kiel funkcias la asocio Esperanto Nederland.

Laborplano 2020-2025

En la laborplano por 2020-2025 la asocio Esperanto Nederland decidis pri kiuj temoj ĝi laboros. Unue, ĝi fokusos pri informado. Krome, ĝi klopodos varbi novajn membrojn kaj konservi kontaktojn kun rilataj organizaĵoj. Aliaj gravaj celoj estas edukado pri Esperanto, la katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, kaj organizado de kunvenoj.