Kultura Tago en Woudrichem

Sabaton, la 25-an de junio 2022 okazis la Kultura Tago en Woudrichem. Woudrichem estas
malgranda fortikaĵa urbo en Nordbrabanto ĉe la rivero Merwede.

Antaŭkongreso

Vendredon vespere la 24an de junio 2022 – “Antaŭkongreso” hejme ĉe Jorine Captein en Woudrichem.

Alveno

Alveno de la partoprenantoj kaj bonvenigaj vortoj de nia nova prezidanto Marc van Oostendorp.

Libroservo

Libroservo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) el Antverpeno, prizorgata fare de Yves Nevelsteen. Krome broŝuroj kaj revuoj por disdoni.

Traduki poemojn, ateliero zorgata de Karina Scharf

Promenado tra Woudrichem

Lunĉo

Bona lunĉo en kafejo / restoracio ‘Gewoon Ploon’. Sinjorino Apolonia, la ĉefo de la restoracio, kiu malfermiĝis antaŭ nelonge (ni fakte estas la unua granda grupo) rakontas al ni pri kio atendas nin kiel manĝo. Loes tradukis en Esperanton.

Vizito al muzeo

Vizito al muzeo pri fiŝkaptado en Woudrichem kun interesa ĉiĉerona gvidado. Jorine (loĝanto de Woudrichem kaj la ĉefa organizanto de tiu ĉi Kultura Tago), kun traduko de kasisto Loes, prezentis la ĉiĉeronojn al ni.

Poste venis Kajto (Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma) kiu sukcesis logi nin per belaj maristaj kantoj (en pluraj lokaj nederlandaj dialektoj) reen al la koncertejo, kafejo ‘Gewoon Ploon’.

Trinki sur la teraso

Antaŭ la komenco de la koncerto de Kajto (Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma) en la koncertejo de kafejo ‘Gewoon Ploon’ ni trinkis ion sur la teraso. Piet Glorieux el Belgio prenis la okazon inviti nin al la Beneluksa kongreso kaj koruso-pacevento kiu okazis en septembro en Ieper (Belgio) tiujare.

Koncerto de Kajto

Fotoj de la koncerto de Kajto (Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer) en kafejo Ploon. Belaj kantoj en akustike bona salono kun interesa bildo je la fono. Loes prezentis Kajto-n al la publiko. Ĉeestis kelkaj loĝantoj de Woudrichem. Je la fino prezidanto de asocio Esperanto Nederland Marc van Oostendorp nome de la asocio kore dankis al Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer pro ilia belega koncerto. Ni ĉiuj ege ĝuis la bonan etoson kune.

Elstara vespermanĝo kuirita de sinjoro Jop

Elstara vespermanĝo kuirita de sinjoro Jop kaj edzino en ilia privata domo en Woudrichem por tiuj kiuj deziris ankoraŭ iom resti en la pitoreska urbeto.

Vespera premenado

Vespera promenado tra la fortikaĵo Woudrichem

Teksto: Monique; Fotoj: Andries Hovinga