Historio de Esperanto Nederland

La asocio Esperanto Nederland estis fondita la 23-an de septembro 1994 ĉe notario Haafkens en Purmerend. Tiu ĉi asocio estas daŭrigo de du pli malnovaj Esperanto-asocioj:

1. Nederlanda Esperanto-Asocio (NEA), fondita la 27-an de aŭgusto 1905.

Tiu ĉi asocio antaŭe havis diversajn nomojn, kiel ekzemple:

  • Holanda Societo Esperantista “LEEN”
  • Nederlanda Societo Esperantista “L.E.E.N”
  • Nederlandsche Esperantisten-Vereeniging “LEEN”
  • Nederlandse Esperantisten-Vereniging “La Estonto estas Nia”

2. Progresema Esperanto Asocio FLE, fondita la 1-an de majo 1911.

Ankaŭ ĉi tiu asocio havis diversajn nomojn, kiel ekzemple:

  • Nederlandse Federatie van Arbeiders-Esperantisten
  • Federacio de Laboristaj Esperantistoj
  • Bond van Arbeiders-Esperantisten “Fidu la Estontecon” FLE

En la apartaj ĝeneralaj membrokunvenoj de la 18-a de junio 1994 (FLE) kaj la 24-a de aŭgusto 1994 (NEA), estis decidite fondi la novan asocion Esperanto Nederland.

Dum la jarkunveno de 2021, Silvia Pilger rakontas kiel infano ŝi akompanis siajn gepatrojn al konferencoj kaj renkontis infanojn el ĉiaj landoj. (Legu Fenikso 2022 nr. 2-4.)

En 1994 fondiĝis la nova asocio Esperanto Nederland. Kelkajn jarojn poste aliĝis ankaŭ la Nederlanda Grupo de Edukistoj pri Esperanto (NGGE) kaj la Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj (KUNE). Ĉi tiuj antaŭirantoj ekestis antaŭ pli ol cent jaroj, en tempo kiam Nederlando ankoraŭ estis forte sociale kaj religie sektisma. Ili do origine servis malsamajn sociajn grupojn.

Ĝis la nova asocio fondiĝis en 1994, la diversaj Esperanto-organizoj jam kunlaboris en federacio: Federatie van Esperanto-organisaties in Nederland / Federacio de Esperanto-organizoj en Nederlando (FEN). Ekde 1996 la asocio Esperanto Nederland eldonis sian propran gazeton nomatan FEN-X , kiel memorigo pri la periodo de FEN. La nomo FEN-X estas prononcata Fenikso.

Pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto estis organizitaj en Nederlando:

  • 1920 en Hago,
  • 1954 en Haarlemo,
  • 1964 en Hago,
  • 1967 en Roterdamo kaj
  • 1988 en Roterdamo.

Post la fondiĝo de Esperanto-Nederland en 1994, la Universala Kongreso estis denove organizita en Roterdamo en 2008.

Fenikso 2024 n-ro 5 enhavas ampleksan artikolon pri la historio de la asocio.