Kial verki esperante? Kialoj verki originalan literaturon tra la unua jarcento (1887-1987)
Prof.o Federico Gobbo en la 19a de aprilo prezentos premiere Esperantan version de speciala leciono por la Erasmus-plusaj studentoj de Esperanto pri la kialoj verki en Esperanto tra unu jarcento (1887-1987). Ni ĝojas ke prof.o Gobbo pretas prezenti al ni premiere sian prelegon. La prezento okazos en dimanĉo, la 19a de aprilo, de la 13a -15a h. Atentu bone ke tiu dato ne estas la kutima!
La kunveno okazos kiel kutime en De Koopermoolen, Warmoesstraat 3-5, proksima al la centra stacidomo. Bonvolu partopreni la kunvenon tie, ĉar ni kunvenos tie ne plu tiel ofte kiel antaŭe.
Ĉu vi volas ludi kun aliaj junaj Esperantistoj kaj volas vidi la Centran Oficejon de UEA? Tio eblas samtempe dum la baldaŭa NEJ-tago! Ne hezitu alporti viajn proprajn tablo/tabulludojn!
Plie okazos la Ĝenerala Asembleo de NEJ, do se vi volas pli da junulaj eventoj en Nederlando, ankaŭ venu!
Horaro 12:00 – Komenco de la ludotago 12:30 – Ĝenerala Asembleo (ĉ. 45 min) 16:30 – Formala fino de la programo
Detaloj Kiam: dimanĉon, la 22-an de marto Kie: Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176
En februaro Ueli Haenni rakontis (per ZOOM) pri rompiĝemaj ostoj. Estis tre interese kaj pli da homoj ĉeestis virtuale ol fizike. Tio igis nin (Petro kaj Bert) decidi en marto kunveni nur per ZOOM. Verŝajne pli taŭgos kunveni kvarfoje jare fizike en De Koopermoolen en Warmoesstraat en Amsterdamo kaj la aliajn fojojn per ZOOM.
En la marta LAR-kunveno Bert de Wit volas prove prezenti “ĝardenstiloj tra la mondo kaj tra la jarcentoj”. Li estas sufiĉe fanatika ĝardenumanto kaj ŝatas paroli pri: . el kiuj ideoj diversaj ĝardenstiloj devenas. Ĉu religiaj, filozofiaj, statusaj, arĥitektaj? . kiuj ŝanĝoj okazis en la daŭro de la jarcentoj rilate al la “domina ĝardenstilo”? . kiu estas via plej ŝatata ĝardentipo kaj kial? . kiujn sugestojn vi havas por plibonigi la prezenton?
La prezento ne estos kompleta, nur parto de la ĝardenstiloj estos prezentata.
Deze keer alleen via ZOOM: een diapresentatie over de ideeën van mensen achter verschillende tuinstijlen, hoe de heersende tuinstijl (barok, landschapsstijl) is veranderd in de loop van de tijd, welke tuinstijl uw favoriet is en waarom. En natuurlijk – daar is een proefpresentatie voor – suggesties om de presentatie te verbeteren. De presentatie is niet volledig, maar een deel van de tuinstijlen wordt behandeld.
La unua NEJ-tago de la nova jaro okazos la 15-an de februaro en Best (Nord-Brabanto)! La tago komenciĝos per la loka karnavala parado, post kio ni kune iros al la bestoĝardeno BestZoo🐒. Ni finos per manĝo ĉe la fama McDonald’s de Best.
Partopreno en la NEJ-tago estas senpaga, sed vi mem aĉetu enirbileton por la bestoĝardeno (https://bestzoo.nl/prijzen/).
Gravaj informoj: Kunportu vian propran biciklon, aŭ uzu publikan transportbiciklon🚲 (https://www.ns.nl/deur-tot-deur/ov-fiets). Por alternativa transporto, bonvolu kontakti nin! [ info@esperantojongeren.nl ]
PRI ROMPIĜEMAJ OSTOJ Ueli Haenni pretas rakonti (per ZOOM) pri iu malsano kiu maloftas, sed estas tre malagrabla por la homoj trafitaj. La malsano estas nomita osteogenesis imperfecta en la latina,kio signifas: ne perfekta formiĝo de ostoj. Alivorte oni diras: malsano de la rompiĝemaj ostoj. La konektivo (konekta histo) en homoj malsamaj estas malpli firma ol kutime kaj tial la ostoj povas pli facile rompiĝi. La kaŭzo de ĉi tiu malsano estas genetika difekto. Ekzistas pluraj difektoj en COL1 A1 aŭ COL1 A2-genoj. Tio signifas ke la problemoj de persono kun difekta geno povas esti diversaj kaj diversgradaj. Ekzistas cetere nederlanda asocio por viktimoj de tiu malsano, kiu feliĉe estas sufiĉe rara. Ueli rakontas pri kiel li konatiĝis kun la malsano, kion oni (ne) povas fari kontraŭ ĝi kaj kiujn perspektivojn li vidas por la estonteco. Atentu! Se estos tro da neĝo aŭ glacipluvo, la kunveno okazos nur per ZOOM. Informpetu eventuale telefone: 023 5242643
Dimanĉe, la 11an de januaro, je la 13a horo, kunvenos la amsterdama rondo.
Pro la vetercirkonstancoj la kunveno de la amsterdama rondo okazos nur per ZOOM, ne en De Koopermoolen.
La pasintan fojon ni prezentis librojn legitajn. Federico Gobbo rakontas pri tio en sia blogaĵo: https://open.substack.com/pub/federicogobbo/p/sinkronecoj-okaze-de-la-libro-tago En la unua kunveno en la nova jaro ni parolos pri viaj memoraĵoj pri 2025. Okazis la virtuala Esperanto-kongreso (VK) la 4a-7a de decembro. Ĉu vi sukcesis partopreni tiun kongreson? Se jes, kiujn impresojn vi havas? En la 4a de decembro samtempe okazis intima adiaŭa ceremonio por Rob Moerbeek, kiu ofte partoprenis niajn kunvenojn, ĉu fizike, ĉu zume. Kelkiuj povos rakonti pri kien iris liaj multaj libroj. Sed ni rigardos ankaŭ al la estonteco: kiujn planojn vi havas por 2026? Ĉu vi havas ideojn por pli bone konatigi Esperanton inter la vasta publiko?
De la 11-a ĝis la 14-a de decembro en Leeuwarden okazis kvartaga ludrenkontiĝo en la domo de Ronald van Buuren. La intereso estis tiel granda, ke ne ĉiuj povis tranokti en la domo; tial kelkaj partoprenantoj luis dometon je piedira distanco.
La partoprenantoj venis parte el Nederlando kaj parte el Germanio. Multaj ĝojis revidi unu la alian, ĉar la plej multaj jam konis unu la alian de aliaj ludrenkontiĝoj kiel KoKoLoRES, Ludoviko kaj ABELO.
Krom la ludado de multaj diversaj ludoj, okazis ankaŭ kelkaj ekskursoj. Unu el ili kondukis al la iama malliberejo, kie nun okazis kristnaska bazaro. La germanaj partoprenantoj kutimas multe pli grandajn kristnaskajn bazarojn — tamen ili tre volonte volis iri tien. Pri la vizito al “la malliberejo” iu ŝerce rimarkis: “Vi ne preterpasu la ekon.” Aldone okazis urbarta promenado kaj promenado tra la arbaro de Leeuwarden kaj malnova bela tombejo.
Ĉi-jare antverpena klubo La Verda Stelo organizas la tutbelgian Zamenhoffeston.
“En restaŭrita salono el 1880 en eksa Stuivenberg-hospitalo, ni flegos vin per bona manĝo, koncerto de Kajto, libroservo kaj vasta ebleco babili kun la aliaj.
En la vespero, por tiuj kiuj volas/povas, ni translokiĝos al nia propra apuda sidejo por pliaj surprizoj kaj etoso!
Kotizo ĝis 13-a de novembro estas € 55 (infanoj ĝis 12j la duono), poste +5€.
La Mediteranea Esperanto-Semajno 2026 okazos de la 14-a ĝis la 21-a de marto 2026, same kiel lastajn jarojn en la hotelo Miléade en Les Issambres, apud la Mediteranea marbordo en Suda Francio.
La semajno inkludos Esperantajn kursojn por tri grupoj kaj kompletan distran programon, kaj ekskurson por profiti la belan veteron de la Lazura Marbordo komence de la printempo.
La semajno komenciĝos sabaton la 16-an de marto je la 16:00 kaj finiĝos sabaton la 21-an de marto je la 11:00.
Kursoj estos gvidataj de elstaraj instruistoj:
kurso 1 (komencparolantoj): Katalin KOVATS (Nederlando – Hungario)
Mi nomiĝas Dennis van der Heijden. Mi loĝas en Abbenes, en la ĉirkaŭaĵo de Hoofddorp kaj Nieuw-Vennep. Antaŭ preskaŭ ok ĝis dek jaroj mi ĉeestis la kunvenojn de la amsterdama rondo. Mi multjare laboris en edukado. Nederlandlingve oni diras MBO. Nuntempe mi laboras kun rifuĝintoj. La organizo nomiĝas COA, centra agentejo por la akcepto de azilpetantoj. Mi estras du domojn en kiuj ni helpas tre junajn azilpetantojn. Unu domo en Heemstede, la alia en Aerdenhout. Estas homoj kiuj ŝatas kaj ankaŭ homoj kiuj ne ŝatas tion. Ekzemple en la lastaj monatoj estis pli da gazetartikoloj pri la du domoj. Ankaŭ mi estis menciita en tiuj artikoloj. En Aerdenhout estis proceso en Haarlemo antaŭ la malfermo de la domo.
Venontdimanĉe mi volas paroli al vi pri mia laboro kaj mi mem. Okazos ankaŭ kvizo pri rifuĝintoj, COA, diversaj devenlandoj kaj nutraĵo el Eritreo.
En septembro, ni lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie: https://kursaro.net
Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.
Du el ili estas por tutkomencantoj. Ni havas ankaŭ konversacian kurson kun Peter Weide (denaska parolanto de Esperanto!) dimanĉe kaj kvizo-kurson bazitan sur la fama libro Robinsono Kruso kun Dennis Keefe, Esperantisto de la jaro 2011!
Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.
Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.
Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, estus granda helpo, se vi sciigus al ili pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.
Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.
Dum la posttagmezo, la 10-an de majo 2025, okazis la membrokunveno. Vi certe legos la oficialan raporton aliloke, sed ĉi tie kelkajn fotojn.
La Verloren van Themaat-premion ricevis Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma (kantogrupo Kajto). En 2024 ili multe koncertis kaj preskaŭ ĉie ili parolis pri Esperanto. En Frisa gazeto aperis longa artikolo kaj krome estis du intervjuoj en la Frisa Radio. Ili meritis ricevi la premion. Ili prezentis la kanton Ĉi Tiu Tag’. Ĉiuj ĉeestantoj kantis la kanton entuziasme! Poste Ankie kaj Nanne rapide foriris, ĉar du koncertoj en Frislando atendis ilin!
Kiel provizi psikoedukadon pri aŭtismo en la nederlanda sanprizorga sistemo
Ĉu vi scivolas kiel homoj aŭtismaj povas pli bone kompreni kaj mastri siajn vivojn kaj lokon en la socio? Venu aŭskulti Mariska de Jonge, registrita mensa konsilisto – profesio kiu ekzistas nur en Nederlando.
Dum ĉi tiu posttagmezo, Mariska donos enrigardon en sian laboron, per kiu ŝi gvidas homojn, kiuj ĵus ricevis diagnozon de aŭtismo. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ofertas psikoedukadon por ke klientoj povu pli bone kompreni sin mem kaj siajn defiojn. Ĉi tiu informaro estis tradukita en Esperanton speciale por ĉi tiu okazo.
Aŭtismo estas denaska neŭrodiverseco kaj ne iu malsano, kiun oni povas “kuraci”. Sed ekkomprenante kiel aŭtismo manifestiĝas en ili mem, homoj kun aŭtismo povas pli bone trovi sian vojon en la socio.
Do: venu al De Koopermoolen en la 13a de julio aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM. Vi estas kore bonvena(j).
Kunvenadreso: Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, apud centra stacidomo.
Por tiuj kiuj partoprenos la kunvenon per ZOOM:
Tempo: 13a de julio 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
En la pasinta kunveno okazis kvizo pro la 750-jara ekzistado de Amsterdamo. Vi povos testi vian scion, ĉar vi povos peti la kvizon al Bert. Ludu grupe! La ĝustajn respondojn vi povos ankaŭ ricevi.
De la 19a – 26a de julio 58-a Internacia Kongreso de Edukado – Esperanto ILEI en Beogrado, Serbio. Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj
De la 21a – 31a de julio en Baugé-en-Anjou, Kastelo Greziljono, Francio : la 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). Trankvilo kaj ripozo en kastelo meze de granda parko
De la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto okazos la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio. Pli da eventoj en la retejo Eventa Servo
Komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2-a ĝis la 5-a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio, je 70 km de Heerlen.
La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson.
Invito al la Kultura Esperanto-tago je sabato la 14-an de junio 2025 en Alkmaar
Kara leganto, Laŭ peto de Esperanto Nederland, la subskribintoj, estraranoj de la Esperanto-Klubo Alkmaar, trovis lokon kaj kunmetis programon. Per ĉi tio ni kore invitas vin partopreni en ĉi tiu tago.
Loko: De Sociëteit, alloga 19-a jarcenta konstruaĵo, Luttik Oudorp 78, 1811 MZ Alkmaar Tempo: La programo komenciĝas je la 10:30h kaj daŭras ĝis la 17:00h
La 15an de februaro okazos la unua NEJ-tago de la nova jaro en Helmond. Sciante ke ĉiu Esperantisto estas informadikisto, ni decidis viziti la Home Computer Museum. Ĝi ekspozicias plurcent malnovajn komputilojn, kiujn oni rajtas rigardi kaj eĉ tuŝi. La evento estas senkosta, sed bonvolu mendi vian propran bileton por la muzeo (https://www.homecomputermuseum.nl/tickets/). Se vi volas partopreni en la tagmanĝo, bonvolu kontakti nin kiel eble plej frue por ke ni rezervu sidlokon (esperantojongeren@gmail.com).
Programo: 11:50 Kolektiĝo ĉe la ĉefstacidomo de Helmond 12:00 Tagmanĝo ĉe De Cacaofabriek (propraj kostoj) 13:00 Alveno ĉe Home Computer Museum (propraj kostoj) 15:00 Fino de la NEJ-tago, eventuala postumado en Eindhoven
La sekva studosemajnfino okazos de vendredo la 4-a ĝis dimanĉo la 6a de aprilo 2025 en Krikkenhaar (proksime de Almelo). Ĝi promesas esti denove agrabla kaj lerniga semajnfino. Do aliĝu.
Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studsemajnfinon. Lecionoj estas je diversaj niveloj kaj varias de absolutaj komencantoj ĝis progresintoj, do vi estas ĉiam bonvena. La emfazo estas sur la praktikado de parolado en Esperanto en malgrandaj grupoj.
Precipe por komencantoj, la studsemajnfino estas tre taŭga enkonduko al Esperanto. Vi ne nur konatiĝas kun la lingvo, sed ankaŭ kun la tipa etoso de Esperanto-renkontiĝo. Kaj kompreneble, ankaŭ bonvenas tiuj, kiuj jam havas multe pli da Esperanto-scio kaj volas pligrandigi sian konon.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2025
En 2025 ni festas la 25-an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21-a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sinrealigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo.
Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en artoj kaj sciencoj.
Ni notas, ke ni nun travivas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiu celas antaŭenigi lingvajn homajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, kaj garantii ke ili povu konservi, revivigi kaj disvastigi la gepatrajn lingvojn. Universala Esperanto-Asocio dediĉis sian kongreson de 2022 al tiu Internacia Jardeko.
Lingvoj gravas por daŭripova evoluigo kaj por plena partopreno en la socio. Lingvaj demandoj ne ricevis sufiĉan atenton en la ĝenerala debato pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
En 2020 nia Asocio publikigis en Esperanto sian Gvidilon al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo. La Gvidilo atentigis, ke sen efika lingva komunikado la Celoj ne povos plene realiĝi – ĉar lingvoj formas la bazon de komunikado, kaj dudirekta komunikado estas necesa por komuna laboro: lingvoj estas kaj por paroli kaj por aŭskulti. La Gvidilo substrekas la gravecon de lingvolernado, por maksimumigi dialogon por atingi komunan celon: pacon, prosperon, kaj interkomprenon. Ĝi notas, ke, inter tiuj lingvoj, la ideo malantaŭ la internacia lingvo Esperanto aparte emfazas egalecon, pacon kaj kunlaboron.
Ni tion ripetas: lingvaj rajtoj plenumas esencan rolon por antaŭenigi dialogon, kunlaboron, inkluzivecon kaj justajn sociojn. Ni tion aparte memoru okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2025.
We herhalen dit: taalrechten vervullen een essentiële rol bij het bevorderen van dialoog, samenwerking, inclusiviteit en rechtvaardige samenlevingen. Laten we hier speciaal aan denken op de Internationale Dag van de Moedertaal 2025.
Ekde nun, ŝatantoj de detektivoj tutmonde povas legi la lastan romanon de la fama amsterdama verkisto Appie Baantjer senpage pere de la interreto. Sub la rubriko eLibrejo en la Esperanto-sekcio troviĝas traduko de De Cock en de dood in gebed en Esperanto: De Cock kaj la morto en preĝo.
La romano estas tradukita de grupo de naŭ ŝatantoj de la Baantjer-libroj el tri landoj. La projekto estas iniciatita de Peter Ebenau de la Amsterdama Esperanto-klubo La Amsterdama Rondo, kaj daŭris dek ok monatojn ĝis la traduko estis preta. Kun la permeso de la heredantoj de Baantjer la libro estas publikigita en la interreto. La traduko estis prezentita dimanĉe posttagmeze, la 16-an de aprilo, en kafejo en la Jordaan. Tie De Cock, la ĉeffiguro de Baantjer, venis ĉiufoje trinki konjakon, kiam murdo estis solvita.
De Cock kaj la morto en preĝo estas la sepdeksepa kaj lasta romano, kiun Baantjer publikigis pri la amsterdama policano De Cock. Li el sia oficejo ĉe la Warmoesstraat solvis diversajn krimojn. Peter Römer poste daŭrigis la serion surbaze de manuskriptoj por la televidserio bazita sur la verko de Baantjer. Verkoj de Baantjer estis antaŭe tradukitaj al i.a. la ĉina, germana, angla, korea kaj rusa.
La 24-an de junio 2023 venis 35 Esperantistoj al Maastricht, el Nederlando, Belgio, Germanio kaj Ukrainio. Post akceptiĝo kun kafo kaj vlaai* ni ricevis gviditan ekskurson en interesa muzeo ‘Presarto’.
Estis ja varme en Maastricht, sed sekvis interesa promenado tra la urbo kun tagmanĝo. Je la fino de la posttagmezo la programo daŭris en la konstruaĵo Athos. Simon bakis bongustajn kukojn kaj jam estis preparanta la vespermanĝon. Abel komencis sian prezentadon je la kvina horo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de la preĝejo en la ĉirkaŭaĵo eksonis kaj interrompis la koncerton! Poste Abel povis daŭrigi sian prezentadon. Ne ĉiuj partoprenis en la vespermanĝo. Ili ja maltrafis ion. Simon, Ron kaj Emil preparis bongustan kvar-pladan vespermanĝon. Kun zoervleisj, regiona plado el Limburgo, stufaĵo kun vinagro, pomsiropo kaj kompreneble spickuko. Ankaŭ vegetaranoj kaj veganistoj ne estis forgesitaj! La memfarita tiramisu estis bongusta finaĵo!
Vendredon, la 2-an de februaro 2024 mortis la fama nederlanda esperantisto prof. dr. ir. Wim Jansen en la hospitalo Alrijne en Leiderdorp, ĉirkaŭata de siaj proksimuloj.
Wim Jansen estis laŭprofesie kosmo-inĝeniero, sed li ĉiam havis specialan intereson por lingvoj. Esperanto ludis gravan rolon en lia vivo, kaj kiam li estis pli juna, li dum tempo estis prezidanto de la asocio por junaj nederlandaj esperantistoj NEJ.
Danke al Esperanto li ankaŭ konis sian edzinon Marisa, pro tio ankaŭ la itala fariĝis parto de lia vivo. Poste li plenumis diversajn rolojn, interalie kiel estrarano por la asocio Esperanto Nederland.
La 15-an de junio 2024 okazis en Zutphen la Kultura Tago de Esperanto Nederland. La temo de ĉi tiu tago estis: “Miaj revoj ĉe la horizonto”, vortoj el la murpoemo de Bashar Almashaan (videbla en la Spoorstraat).
Preskaŭ kvindek esperantistoj estis varme bonvenigitaj de la urbestro de Zutphen, Wimar Jaeger.
Fascina Esperanta romano pri la 1920-aj jaroj nun en nederlanda traduko.
Vitalij Zorinis estas rusa inĝeniero, kiu studas metrokonstruadon en Berlino por vidi, kiugrade la germana aliro povas esti adoptita de la rusoj. Kvankam Varankin kritikas la sovetan reĝimon, li estas vidata en Moskvo, foje entuziasme, foje suspekteme, kiel vera komunisto kaj tial estas finfine arestita. Ree en Sovetio, li devas trakti la burokration kaj korupton, kiuj regas en la moskva ŝtatservo. Varankin priskribas la elpurigojn en la partikerno, kiuj okazis en 1929.
En 2024, la Deklaro de la UN pri Kulturo de Paco festos sian 25-jaran datrevenon. En la informletero por la Tago de Paco la 21-an de septembro, la UEA diras ke paco estas procezo de partopreno kaj dialogo, kie konfliktoj estas solvitaj per kompreno kaj kunlaboro. Lingvo ludas gravan rolon kaj helpas formi komunajn valorojn. Por atingi pacon, oni devas respekti ĉiujn lingvojn kaj iliajn parolantojn.
Dum ilia Esperanto Monda Kongreso en Tanzanio, preskaŭ 1000 Esperanto-parolantoj el 65 landoj diskutis la temon “Lingvo, homo kaj medio”.
La UEA ankaŭ partoprenas en la Eŭropa Tago de la Lingvoj, la 21-an de septembro, kaj kunlaboras kun Unesko pri diversaj pacprojektoj.
La UN deklaris 2025 la Internacia Jaro de Paco kaj Fido. Tio ankaŭ estos la temo de la sekva Esperanto Monda Kongreso. La celo estas konstrui pacan mondon per egaleco kaj fido, malgraŭ la aktualaj defioj kiel militoj kaj pandemioj.
“Paco kaj Konfido ankaŭ formos la ĉeftemon de la venontjara Universala Kongreso de Esperanto. Nia mondo bezonegas pacon, kaj tiu paco venos nur per kompreno kaj konfido. Dum la nuna epoko, kiam ni alfrontas militojn, malsatojn, pandemiojn kaj aliajn defiojn, ni unuiĝu por postuli pacon kaj por konstrui pacan mondon en spirito ankaŭ de lingva egaleco.”