La asocio

Esperanto Nederland estas asocio, kiu kunigas homojn en Nederlando kiuj interesiĝas pri la lingvo Esperanto kaj volas plivastigi ĝian konatecon en Nederlando. Kiel kultura asocio, ĝi celas solvi la lingvoproblemon en internaciaj rilatoj kaj faciligi internacian komunikadon.

La asocio organizas diversajn agadojn rilatajn al Esperanto. Esperanto Nederland havas pli ol 200 membrojn kaj estas membro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). En diversaj lokoj en Nederlando, Esperantistoj kunvenas por paroli kaj lerni Esperanton kune. Ili faras tion ekzemple dum studosemajnfino aŭ dum lokaj kunvenoj. Ĉiu povas membriĝi en la asocio. Ĉiun duan monaton Esperanto Nederland eldonas membrorevuon.

La estraro, kiu konsistas el kvin membroj, estas elektita de la membroj.

Esperanto Nederland organizas diversajn agadojn, inkluzive de:

  • Doni informojn pri Esperanto kaj pri la kontribuo de Esperanto al la solvo de lingvaj problemoj;
  • Organizi Esperanto-kursojn;
  • Stimuli la vendon de Esperanto-literaturo kaj -instrumaterialo;
  • Organizi studkunvenojn;
  • Prizorgi rilatojn kun rilataj organizaĵoj enlande kaj eksterlande; kaj
  • Subteni la katedron de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo.

Vi povas membriĝi en la asocio kaj finance subteni ĝin. Esperanto Nederland havas la statuson ANBI.
La konto de Esperanto Nederland: NL10 TRIO 0786 8441 67

Estraro

La estraro de Esperanto Nederland estas la motoro de la organizaĵo. La estraranoj kunordigas kion la membroj faras kaj superrigardas la ĉefajn eventojn, kiujn ili ofte mem iniciatas.
Estraro

Membrokunveno

Dum la ĝenerala membrokunveno de Esperanto Nederland ni diskutas la agadojn, kiuj estas efektivigitaj aŭ komencitaj de la estraro de Esperanto Nederland.
Membrokunveno

Statuto k.t.p.

La laborplano donas informojn pri kiel funkcias la asocio Esperanto Nederland.
Statuto k.t.p.


Revuo Fenikso

Mei-juni 2024

Membroj ricevas la membrogazeton Fenikso hejme ĉiun duan monaton. Kelkajn semajnojn post la eldono de la membrorevuo, ĝi estas ankaŭ rete elŝutebla de ĉi tiu retejo.
Revuo Fenikso…

Lokaj grupoj

En pluraj lokoj en Nederlando, Esperantistoj kunvenas en lokaj grupoj: en Alkmaar, Eindhoven, Nord-Nederlando, Amsterdamo kaj Zutphen. Ĉiu loka grupo organizas siajn proprajn agadojn. Ĉiu povas aliĝi al la klubo.
Lokaj grupoj…

Kontakto

Por kontakti nian asocion, vi povas uzi formularojn. Ankaŭ vi povas kontakti la infocentron.
Kontakto…