Esperanto-monumento en Den Burg (Texel)

En Den Burg sur (insulo) Texel staras Esperanto-monumento. Ĝi estas brika kolono kun sur ĝi terglobo kun kvin ringoj kaj stelo kiel ventmontrilo, kiel simbolo ke la Esperanto-stelo lumas la tutan mondon. Ĉe kvar flankoj de la supro estas la vorto “Esperanto.”

La monumento estis konstruita en 1935 de la fratoj Johan Duinker kaj Gijs Duinker, kiuj ambaŭ estis esperantistoj. La arkitekto de la monumento estis s-ro. Igesz kaj la masonisto Siem de Waal konstruis la tuton.

Tiam Johan Duinker estis ĉefredaktoro de la Texelse Courant kaj bone utiligis sian pozicion por anonci Esperanto-renkontiĝojn kaj kursojn en la gazeto. La Texelse Courant krome publikigis vojaĝraportojn de Siem de Waal, juna Texelano, kiu vizitis esperantistojn tra Eŭropo per biciklo kaj estis akceptita ĉie kun malfermitaj brakoj. En la insulo kreskis entuziasmo por la artefarita lingvo, pro kio la fratoj Duinker sukcesis kolekti monon por vera Esperanto-monumento.

Inaŭguro, malkonstruo kaj rekonstruo

Komence de junio 1935, la monumento estis inaŭgurita, meze de granda intereso, fare de s-ro Isbrücker. Laŭ ordono de la nazioj, la monumento estis malkonstruita en 1941, sed antaŭ la malkonstruo, kelkaj homoj povis forpreni kaj sekurigi la plej gravajn partojn, kiel la tekstojn, la bildon de Zamenhof kaj la Esperantan stelon.

Post la Okupacio, laŭ instigo de s-ro Boon oni rekonstruis la monumenton kaj inaŭguris ĝin denove je Pentekost-lundo 1950.

La 2-an de junio 1985, esperantistoj el Den Helder kaj Alkmaar organizis memorfeston por la 50-a datreveno de la monumento.

Festo de la restaŭrado

La 17-an de junio 2000 ĉirkaŭ 30 esperantistoj kunvenis en Den Burg sur Texel por festi la restaŭron de la Esperanto-monumento kaj rememori la inaŭguron, kiu okazis 65 jarojn pli frue.

Hans ten Hagen kaj Ronald Bijtenhoorn, estraranoj de Esperanto-Nederland, prezentis floran aranĝon kun rubando sur kiu estis presita: ‘Dank aan Texels Trouw’ (‘dankon al la fideleco de Texel’). Dum la mallonga ceremonio ĉe la monumento, Harry de Graaf, aligita kun la Texelse Courant, faris paroladon pri la historio de la monumento. Kees Ruig, iama mar-oficiro, parolis pri la utileco de Esperanto dum siaj vojaĝoj. Krome en la konstruaĵo ‘De Schakel’ okazis Esperantolecionoj al interesatoj fare de Atilio Orellana Rojas el Argentino kaj estis montrita malnova filmo el 1935 pri la konstruado de la monumento.

Broŝuro “Esperanto kaj Texel”

Legu ĉi tie la broŝuron “Esperanto kaj Texel”, broŝuro eldonita memore al la starigo de la Esperanto-monumento sur Texel en 1935. (pdf, nederlanda)

Inaŭguro de memortabulo

Merkrede, la 24-an de februaro 2016, memortabulo estis inaŭgurita ĉe la Esperanto-monumento ĉe Kogerstraat en Den Burg sur Texel.

La teksto sur la plato rilatas al la monumento, la fondinto de Esperanto kaj s-ro Johan Duinker, kiu havis gravan rolon en la enkonduko de tiu ĉi helplingvo sur Texel kaj prenis la iniciaton por la konstruado de la monumento. Dum la “Rusoj-milito” { https://eo.wikipedia.org/wiki/Kartvela_ribelo_de_Teselo] en aprilo 1945, Johan Duinker estis murdita fare de la germanoj. La memortabulo ankaŭ memorigas nin pri tio.

Siem de Waal (Texelsche Courant la 20-an de julio 1935)

La inaŭguro estis farita de lia filo Wim Duinker el Leiden, helpita de Mary Smidt-Witte, vidvino de Klaas Smidt, kiu klopodis plibonigi la staton de la monumento kaj ĝia tuja ĉirkaŭaĵo. La ceremonion ĉeestis la rekte implikitaj, kiel Frank Kingma, skabeno de la municipo Texel.

Legu la paroladon de la skabeno Frank Kingma (municipo Texel) okaze de la inaŭguro de la memortabulo ĉe la Esperanto-monumento en Den Burg.

Parolado ĉe la monumento

Sabate la 8-an de septembro 2018 la komunumo Texel petis s-ro Harry de Graaf (loĝanto de Texel kaj okupiĝanta pri la monumento) fari mallongan paroladon ĉe la Esperanto-monumento en Den Burg Texel.
Lia parolado legeblas ĉi tie.
Alklaku la foton kaj poste sur la flanko de la foto por daŭrigi.

La rakonto de Siem de Waal

Legu ankaŭ la rakonton de Siem de Waal, Een Texelaar per fiets de wereld in (Texelano en la mondon per biciklo, nederlanda), el la Texelsche Courant de la 20-a de julio 1935.

La vojaĝo kondukis de Texel tra Germanio, Svislando, Italio (kie okazis tiam la ĉiujara mondkongreso), Tunizio, Alĝerio, Hispanio, Andoro, Francio, Monako kaj denove norden tra Italio, Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Germanio. La 27-an de oktobro, li alvenis reen sur Texel, 11.000 kilometrojn en siaj gamboj. Siem skribis ampleksajn raportojn de siaj travivaĵoj por la Texelsche Courant dum sia vojaĝo.