Hejmo

Esperanto
por trans la landlimo

Esperanto Nederland

Esperanto Nederland estas asocio, kiu kunigas homojn en Nederlando, kiuj interesiĝas pri la lingvo Esperanto kaj kiuj volas diskonigi tiun ĉi lingvon en Nederlando. Ĝi informas pri la lingvo kaj organizas ĉiajn agadojn rilate al Esperanto.

En ĉi tiu retejo vi trovas ĉiajn informojn pri la lingvo Esperanto kaj la asocio Esperanto Nederland.

Plej lastaj novaĵoj

Beneluksa Kongreso en De Haan

De la 24a ĝis la 28a de septembro 2026, la Beneluksa Kongreso okazos en De Haan, ĉarma marborda feriejo ĉe la belga marbordo. La kongreso okazos en plene renovigita gastejo, atingebla piede de la strando.
Pli…

La 82-a IJK de TEJO en Katalunio

La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Tiana, Katalunio (Hispanio) de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026. Partoprenu en la 82-a IJK por sperti tre raran plenan suneklipson.
Pli…





Kaj plu

  • Diplomo UEA por Kajto
    En la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz estis anoncita la disdono de diplomoj pri Elstara Agado kaj diplomoj pri Elstara Arta Agado por la jaro 2026. Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma – Kajto (Nederlando) pro ilia elstara kaj longdaŭra kontribuo al la muzika kaj literatura kulturo en Esperanto.
    Pli…

  • Honora membro UEA Ans Bakker
    Dum la Solena Inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Graz (2026) la komitato anoncis la decidon pri novaj Honoraj Membroj de UEA. Unu el ili estas Ans Bakker-ten Hagen. Ni kore gratulas ŝin kun tiu ĉi honora membreco.

    Pli…

  • Festaj distingoj por Marc van Oostendorp kaj Kees Neeft
    Kun ĝojo ni informas, ke du estraranoj de Esperanto Nederland, Marc van Oostendorp kaj Kees Neeft, ricevis reĝan distingon ĉi-jare.
    Pli…


Novaĵpaĝo / novaĵarkivo

Niaj agadoj

Esperanto Nederlando organizas plurajn agadojn. Vi estas bonvena partopreni ĉi tiujn agadojn.

Studosemajnfino

Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studosemajnfinon por ĉiu, kiu volas lerni la lingvon. Lecionoj estas je ĉiuj niveloj, do ĉiu povas partopreni.
Pli…

Kultura Tago

Unufoje jare estas kultura tago. Esperantistoj el Nederlando kaj eksterlando tiun tagon vizitas nederlandan urbon aŭ vilaĝon.
Pli…

Aliaj agadoj

Krom la studosemajnfino kaj la kultura tago okazas pliaj agadoj. Ankaŭ lokaj kluboj organizas renkontiĝojn.
Pli…

Agendo

Venontaj agadoj en Nederlando.

Iru al https://eventaservo.org/europo/nederlando por vidi kiujn agadojn oni okazigos en Nederlando dum la venontaj semajnoj.

Fenikso

Ses fojojn jare Esperanto Nederland eldonas la membrorevuon Fenikso. Ĝi estas verkita en la nederlanda kaj Esperanto. Membroj ricevas ĉi tion senpage.

Jen kelkaj ekzemploj de artikoloj el ĉi tiu numero de Fenikso:

  • Festaj distingoj por du estraranoj.
  • UEA kaj TEJO sen administra subvencio.
  • La vila mano de H.J. Bulthuis, klasikaĵo.

Pli pri la membrorevuo Fenikso.

La lingvo Esperanto

Esperanto estas lingvo, kiu konsistas el vortoj, frazoj kaj propra gramatiko. Vidu ĉe Lerni Esperanton. Sed Esperanto estas pli ol tio.

Esperanto estis kreita por esti lernita “kiel dua lingvo” de kiom eble da homoj en la mondo, por ke homoj el diversaj kulturoj kaj kun diversaj lingvoj povu kontakti unu la alian kaj paroli inter si.

Estas reto de organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri Esperanto. Kaj tra tempo ĝia propra kulturo formiĝis. Pli pri la kulturo de Esperanto.

Lerni Esperanton

Vi povas lerni Esperanton en diversaj manieroj.

Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studosemajnfino en Krikkenhaar, apud Almelo.

Estas interretaj kursoj. Interesa retejo kun baza kurso estas Lernu.net. Multaj homoj malkovras Esperanton unuafoje per Duolingo. Vi povas trovi pli pri ĉi tiu kaj aliaj kursoj ĉe Lerni Esperanton.

Esperanto-kulturo

Esperanto havas sian propran kulturon. Parto de tio estas asocioj kaj aliaj organizaĵoj, el kiuj la plej granda asocio, Universala Esperanto-Asocio (UEA), troviĝas en Roterdamo.

Esperanto-parolantoj ankaŭ kunhavas socikulturajn normojn, kaj literaturo, muziko kaj artaĵoj estas parto de la kulturo.

Pli pri Esperanto-organizoj…

Pli pri la Esperanto-kulturo….