
Atletoj padelas tra la dek unu urboj de Frislando. La vojo estas ĉirkaŭ
220 kilometrojn longa kaj daŭras kvin tagojn.
Ni antaŭĝojas renkonti esperantistojn el la tuta mondo en Nederlando. Vi estas kore bonvena ĉeesti kunvenojn. En ĉiu Esperanto-studosemajnfino ankaŭ eksterlandaj esperantistoj partoprenas. Se vi loĝas ne tro for de Nederlando, ankaŭ la ĉiujaraj kulturaj tagoj estas belaj tagoj de renkontiĝo.
Via ĉeesto dum ĉi tiuj tagoj aldonas plian dimension al ĉi tiuj tagoj. Dum gvidadoj tra la urbo aŭ mezeoj necesas interpretado. Multaj nederlandaj esperantistoj malfermas siajn hejmojn por gastoj el eksterlando. Tio donas al ili belan okazon por paroli Esperanton. Precipe kiam ili mem ne havas la eblon vojaĝi for. Tial ni kore invitas vin al Nederlando.
Pri Nederlando

Nederlando estas interesa lando por viziti. La pejzaĝo estas diversspeca kaj la distancoj estas mallongaj. Kio estas Nederlando kaj kiuj estas la nederlandanoj efektive? Kion estas utile scii kiam oni venas ĉi tien? Multaj lokoj certe valoras viziton
Pli…
Turistaj informiloj

Kelkaj interretaj broŝuroj donas informojn pri Nederlando. Kiu estis Anne Frank kaj kio estas tipa nederlanda? Kiel aspektas la nederlandaj malnovaj ventomuelejoj kaj por kio ili servis? De kelkaj urboj kaj vilaĝoj en Nederlando estas itineroj starigitaj.
Pli…
Nederlanda lingvo

Kiam vi vizitas esperantistojn en Nederlando, vi povas paroli Esperanton kun ili. Sed kompreneble vi renkontos ankaŭ aliajn homojn, kiuj ne parolas Esperanton. Multaj nederlandanoj tre ĝojas, se vi parolas kelkajn vortojn en la nederlanda.
Pli…