Komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2-a ĝis la 5-a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio, je 70 km de Heerlen.
La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson.
Invito al la Kultura Esperanto-tago je sabato la 14-an de junio 2025 en Alkmaar
Kara leganto, Laŭ peto de Esperanto Nederland, la subskribintoj, estraranoj de la Esperanto-Klubo Alkmaar, trovis lokon kaj kunmetis programon. Per ĉi tio ni kore invitas vin partopreni en ĉi tiu tago.
Loko: De Sociëteit, alloga 19-a jarcenta konstruaĵo, Luttik Oudorp 78, 1811 MZ Alkmaar Tempo: La programo komenciĝas je la 10:30h kaj daŭras ĝis la 17:00h
Sabate la 3-an de majo 2025 Internacia Esperanto-Instituto (IEI) organizas aranĝon Tago en Hago.
La aranĝo komenciĝos en Cseh-domo ĉe la strato Riouwstraat 172 en Hago/Nederlando per komuna lunĉo. Ni ĉe IEI ne ŝparos monon nek penon por prizorgi senpagan, sanigan kaj plifortigan manĝon, por ke ĉiuj partoprenantoj havu forton por sekvi la programon.
Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas ankaŭ pri la angla lingvo. Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp.
La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto JD Vance lerte uzis la ilon de potenco nomatan ‘lingvo’ dum sia renkontiĝo kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia celo estis timigi kaj superruzi sian kunparolanton, kaj la fakto, ke la konversacio okazis en la angla, donis al ili klaran avantaĝon.
Aŭskultante anglalingvajn paroladojn de Zelenskij en la lastaj jaroj, oni rimarkas, ke li plibonigis sian lingvaĵon por pli efike plenumi sian diplomatian rolon. Ĉu Trump aŭ Vance regas alian lingvon krom la angla, restas nekonata. Ili profitis de sia denaska lingvo por starigi lingvan baron kontraŭ Zelenskij, kiu bezonis frakcion de sekundo pli por vortumi siajn pensojn. Tiun mallongan momenton la usonanoj lerte utiligis.
“Erik en het kleine insectenboek”, tradukita al Esperanto.
La biografio de la nederlanda verkisto Godfried Bomans, Vleugelman (Flugila viro), verkita de Gé Vaartjes, nuntempe ricevas multe da pozitiva atento de recenzistoj kaj vendiĝas bone.
La ŝatantoj de Bomans esperas, ke ĉi tiu intereso ankaŭ rebrilos sur lia propra verkaro. Tio estas ebla eĉ en Esperanto, ĉar tri el liaj libroj aperis en tiu lingvo: Erik aŭ La malgranda insektolibro (‘Erik of het klein insectenboek’), Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas (‘Memoires of gedenkschriften van minister Pieter Bas’) kaj la teatraĵo Sango kaj amo (Bloed en liefde).
La diversaj tradukistoj sukcesis bone kapti la ironian kaj ludeman stilon de Bomans. Kvankam Pieter Bas jam estas elĉerpita, la aliaj du titoloj ankoraŭ haveblas en Esperanto-librovendejoj.
Fragmento el la libro “Erik, aŭ la malgranda insektlibro”.
En la programo “Tijd voor MAX” Gé parolas pri Vleugelman, sia biografio pri Bomans (nederlanda lingvo).
La 15an de februaro okazos la unua NEJ-tago de la nova jaro en Helmond. Sciante ke ĉiu Esperantisto estas informadikisto, ni decidis viziti la Home Computer Museum. Ĝi ekspozicias plurcent malnovajn komputilojn, kiujn oni rajtas rigardi kaj eĉ tuŝi. La evento estas senkosta, sed bonvolu mendi vian propran bileton por la muzeo (https://www.homecomputermuseum.nl/tickets/). Se vi volas partopreni en la tagmanĝo, bonvolu kontakti nin kiel eble plej frue por ke ni rezervu sidlokon (esperantojongeren@gmail.com).
Programo: 11:50 Kolektiĝo ĉe la ĉefstacidomo de Helmond 12:00 Tagmanĝo ĉe De Cacaofabriek (propraj kostoj) 13:00 Alveno ĉe Home Computer Museum (propraj kostoj) 15:00 Fino de la NEJ-tago, eventuala postumado en Eindhoven
La sekva studosemajnfino okazos de vendredo la 4-a ĝis dimanĉo la 6a de aprilo 2025 en Krikkenhaar (proksime de Almelo). Ĝi promesas esti denove agrabla kaj lerniga semajnfino. Do aliĝu.
Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studsemajnfinon. Lecionoj estas je diversaj niveloj kaj varias de absolutaj komencantoj ĝis progresintoj, do vi estas ĉiam bonvena. La emfazo estas sur la praktikado de parolado en Esperanto en malgrandaj grupoj.
Precipe por komencantoj, la studsemajnfino estas tre taŭga enkonduko al Esperanto. Vi ne nur konatiĝas kun la lingvo, sed ankaŭ kun la tipa etoso de Esperanto-renkontiĝo. Kaj kompreneble, ankaŭ bonvenas tiuj, kiuj jam havas multe pli da Esperanto-scio kaj volas pligrandigi sian konon.
Renato Corsetti dum la prezento de la libro ‘Festlibro honore al Gerrit Berveling’, la 4-an de aŭgusto 2023 en Torino.
La forpaso de la fama esperantisto Renato Corsetti (1941–2025) la 1-an de februaro estis granda ŝoko por la tutmonda Esperanto-movado, kaj ankaǔ por la asocio Esperanto Nederland.
Dum jardekoj, Corsetti ludis gravan rolon en la internacia Esperanto-movado, aktive engaĝante sin en kaj politike maldekstremaj kaj neŭtralaj rondoj. Li estis prezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj poste de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Unu el liaj ĉefaj celoj estis antaŭenigi Esperanton kiel veremondan lingvon. Li diligente laboris por subteni esperantistojn en Latin-Ameriko kaj Azio kaj certigi ke la lingvo restu atingebla por ili.
En tiu kunteksto, Corsetti kunlaboris proksime kun nederlandaj esperantistoj, inter kiuj Hans Bakker (1937–2015), kun kiu li sindediĉe subtenis la Esperanto-movadon en Afriko. Pasintjare, la Universala Kongreso de Esperanto unuafoje okazis en tiu kontinento, en Tanzanio. Feliĉe, Corsetti ankoraŭ povis ĉeesti ĝin.
Ĝis monato antaŭ sia forpaso, li restis en kontakto kun la estraro de Esperanto Nederland, instigante nin fariĝi eĉ pli aktivaj en la kampo de edukado.
Ni memoros lin kun dankemo kaj daŭrigos labori en lia spirito por internacia lingvo, kiu unuiĝas ĉiujn.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2025
En 2025 ni festas la 25-an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21-a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sinrealigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo.
Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en artoj kaj sciencoj.
Ni notas, ke ni nun travivas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiu celas antaŭenigi lingvajn homajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, kaj garantii ke ili povu konservi, revivigi kaj disvastigi la gepatrajn lingvojn. Universala Esperanto-Asocio dediĉis sian kongreson de 2022 al tiu Internacia Jardeko.
Lingvoj gravas por daŭripova evoluigo kaj por plena partopreno en la socio. Lingvaj demandoj ne ricevis sufiĉan atenton en la ĝenerala debato pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
En 2020 nia Asocio publikigis en Esperanto sian Gvidilon al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo. La Gvidilo atentigis, ke sen efika lingva komunikado la Celoj ne povos plene realiĝi – ĉar lingvoj formas la bazon de komunikado, kaj dudirekta komunikado estas necesa por komuna laboro: lingvoj estas kaj por paroli kaj por aŭskulti. La Gvidilo substrekas la gravecon de lingvolernado, por maksimumigi dialogon por atingi komunan celon: pacon, prosperon, kaj interkomprenon. Ĝi notas, ke, inter tiuj lingvoj, la ideo malantaŭ la internacia lingvo Esperanto aparte emfazas egalecon, pacon kaj kunlaboron.
Ni tion ripetas: lingvaj rajtoj plenumas esencan rolon por antaŭenigi dialogon, kunlaboron, inkluzivecon kaj justajn sociojn. Ni tion aparte memoru okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2025.
We herhalen dit: taalrechten vervullen een essentiële rol bij het bevorderen van dialoog, samenwerking, inclusiviteit en rechtvaardige samenlevingen. Laten we hier speciaal aan denken op de Internationale Dag van de Moedertaal 2025.
La 24-an de oktobro 2023 aperis en Het Parool du-paĝa intervjuo pri Esperanto kun Peter Ebenau, Ans Bakker, Federico Gobbo kaj Bert de Wit. La artikolo enhavis informojn pri la kunveno de ‘La Amsterdama Rondo’.
La artikolo raportas pri kunveno, en kiu Ans Bakker prelegis pri ‘Betondorp’, kie iam loĝis kelkaj esperantistoj. La ĵurnalisto rakontas en la artikolo, ke krom la ĉeestantoj en Amsterdamo ankaŭ ĉeestis homoj el Barcelono, Leeuwarden, Hungario kaj Almere. En la gazeto sekvas intervjuo kun Peter, Ans, Federico kaj Bert. De ĉiuj kvar estas publikigita bela persona foto.
Antaŭe aparis en Het Parool artikolo pri la traduko de la detektivo ‘De Cock kaj la morto dum preĝo’. Tio ankaŭ estis la kialo por la ĵurnalisto Dylan van Eijkeren denove publikigi ion pri Esperanto kaj la uzantoj de Esperanto!
Se vi volas legi la tutan artikolon, kontaktu Bert de Wit, kiu povas sendi al vi la artikolon.