
Esperanto estis kreita por esti lernita “kiel dua lingvo” de kiel eble plej multaj homoj en la mondo, por ke homoj el diversaj kulturoj kaj kun diversaj lingvoj povu kontakti unu la alian kaj paroli inter si.
La lingvo estas sufiĉe facile lernebla, precipe por eŭropanoj. Esperanto havas simplan gramatikon kaj limigitan nombron da reguloj. La Esperanta alfabeto konsistas el 28 literoj. La alfabeto ne havas ‘w’ kaj ‘x’, sed ĝi jes havas kelkajn literojn kun cirkumflekso (^), ĉ. ĝ, ĥ kaj ŝ, aŭ u-hoketo (˘), ŭ. La prononco de Esperanto estas fonetika kaj konsekventa. La vortprovizo de Esperanto plejparte konsistas el eŭropaj vortoj. La gramatikaj reguloj de Esperanto ne havas genrojn nek esceptojn.
Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof. Li unue publikigis ĝin en 1887 en la libro “Unua Libro”. Li volis faciligi komunikadon inter homoj de malsamaj gepatraj lingvoj. La nomo devenas de la pseŭdonimo de Zamenhof “Doktoro Esperanto”, kio signifas “la esperplena”.
Hodiaŭ la lingvo estas parolata de homoj ĉie en la mondo kaj ĝi havas sian propran literaturon, muzikon kaj kulturon. Estas Esperanto-asocioj kaj -eventoj tra la tuta mondo kaj ankaŭ en Nederlando. Landoj kun multaj esperantistoj estas Francio, Germanio, Pollando kaj Brazilo, kaj ankaŭ en Ĉinio esperantistoj aktivas. Tie ili havas Esperanto-muzeon, kaj la ĉinia kurt-onda stacio elsendas en Esperanto ĉiutage.
Interrete estas multaj manieroj lerni Esperanton. La lingvo havas sian propran interretan komunumon kaj sociajn amaskomunikilarajn platformojn.
Kulturo

Esperantistoj el diversaj fonoj renkontas unu la alian ene de la Esperanto-mondo. Inter ili estas junaj kaj maljunaj, homoj kun malsamaj gustoj pri muziko, homoj kiuj manĝas viandon kaj tiuj kiuj ne.
Pli…
Organizoj

La esperantistaj organizoj kunigas la esperantistojn. Kelkaj sin dediĉas disvastigi Esperanton, aliaj por alporti homojn kun la sama kultura aŭ religia fono en kontakton unu kun la alia.
Pli…
Sur la komputilo

Kiam Zamenhof lanĉis Esperanton en 1887, li evidente ne havis ideon, ke komputiloj aperos. La Esperanta alfabeto estas skribita kun signoj unikaj al Esperanto.
Pli…