Esperanto-libroj

Ekzistas diversaj lokoj en la interreto kie vi povas akiri librojn: lernolibrojn, legolibrojn, kaj informajn librojn. Dum la jaroj aperis multaj libroj kaj regule estas eldonataj novaj libroj.

En ĉi tiu paĝo kelkaj libroj, kiujn vi povas senpage elŝuti.

Interesaj libroj

Fakte ekzistas tro multaj libroj, kiuj estas interesaj por legi, sed kelkajn ni volas mencii ĉi tie.

De Cock kaj la morto en preĝo

Verkisto A.C. Baantjer

De Cock kaj la morto en preĝo estas la sepdeksepa kaj lasta romano kiun Baantjer publikigis pri la amsterdama policano De Cock. Li el sia oficejo ĉe la Warmoesstraat solvis diversajn krimojn. Peter Römer poste daŭrigis la serion, surbaze de manuskriptoj por la televidserio bazita sur la verko de Baantjer. Verkoj de Baantjer estis antaŭe tradukitaj en inter aliaj la ĉina, germana, angla, korea kaj rusa.

La romano estas tradukita de grupo de naŭ ŝatantoj de la Baantjer-libroj el tri landoj. La projekto estas iniciato de Peter Ebenau de la Amsterdama Esperanto-klubo La Amsterdama Rondo, kaj daŭris dek ok monatojn ĝis la traduko estis preta. Kun la permeso de la heredantoj de Baantjer la libro estas publikigita en la interreto. La traduko estis prezentita dimanĉe posttagmeze, la 16-an de aprilo, en kafejo en la Jordaan. Tie Baantjer’s ĉeffiguro De Cock venis ĉiufoje trinki konjakon kiam murdo estis solvita.

Ŝatantoj de detektivoj tutmonde povas legi la lastan romanon de la fama amsterdama verkisto Appie Baantjer senpage: De Cock kaj la morto en preĝo (pdf).

Metropoliteno

Verkisto Vladimir Varankin

Fascina Esperanta romano pri la 1920-aj jaroj nun en nederlanda traduko.

Vitalij Zorinis estas rusa inĝeniero, kiu studas metrokonstruadon en Berlino por vidi, kiugrade la germana aliro povas esti adoptita de la rusoj. Kvankam Varankin kritikas la sovetan reĝimon, li estas vidata en Moskvo, foje entuziasme, foje suspekteme, kiel vera komunisto kaj tial estas finfine arestita. Ree en Sovetio, li devas trakti la burokration kaj korupton, kiuj regas en la moskva ŝtatservo. Varankin priskribas la elpurigojn en la partikerno, kiuj okazis en 1929.

Pli pri la libro…

La Esperanta eldono estas mendebla ĉe la libroservo de UEA.
La nederlanda versio ankoraŭ ne estas mendebla kiel libro, sed tuj kiam la libro estos publikigita, ĝi estos anoncita en ĉi tiu retejo.
Ĝi nun legeblas en PDF ĉi tie.

Fundamenta Krestomatio

Verkisto Ludwig Zamenhof

La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de tekstoj en Esperanto, kompilita de Ludoviko Zamenhof.

La libro unue estis publikigita en 1903 kaj enhavas kaj originalajn verkojn kaj tradukojn. Ĝi servas kiel normo por la stilo kaj gramatiko de Esperanto. Zamenhof verkis ĝin por antaŭenigi unuforman skrib- kaj parolmanieron. Ĝi malhelpas la disvolviĝon de diversaj dialektoj kaj estas valora ilo por ĉiu, kiu volas lerni la lingvon.

Vi povas mendi la libron el interretaj librovendejoj kaj elŝuti ĉi tie:

Fundamenta Krestomatio (kiel pdf-dosiero) …
De la retejo Gutenberg libroj, inter alie kiel pdf- kaj epub-dosiero …

Esperanto leerboek (Esperanto-lernolibro)

Ĉi tiu libro de C.B. Zondervan kaj dr. W.J.A. Manders estas lernolibro por nederlandparolantoj por lerni Esperanton, sed ĝi enhavas listojn de vortoj kaj frazoj Nederlanda-Esperanta, do vi povas lerni ankaŭ la nederlandan kiel Esperantisto.

La libro estas elvendita, sed ĉi tie elŝutebla (PDF).