Pri Nederlando

Nederlando situas en Okcidenta Eŭropo kaj estas protektata de digoj kaj akvokonstruoj pro la malalta tereno. La pejzaĝo estas diversa, kun polderoj, strandoj, arbaroj kaj riveroj kiel la Rejno kaj Mozo. Nederlando estas malalta lando, kaj multaj areoj estas senakvigitaj per mueliloj kaj pumpstacioj. Post la inundo en 1953 oni konstruis grandajn projektojn kiel la Deltawerken (Deltoprotektilaro) por eviti inundojn. Nederlando estas tutmonde konata pro sia sperto en akvomastrumado kaj urboj kiel Amsterdamo kaj Roterdamo altiras multajn turistojn.  

Pro enmigrado Nederlando havas multajn diversajn kulturojn kaj religiojn. Religia libereco estas fiksita en la konstitucio kaj ekzistas disigo inter ŝtato kaj eklezio. Nederlando estas miksaĵo de kulturoj kaj estas konata pro sia toleremo, kreemo kaj ĝi ankaŭ estas unu el la plej progresemaj landoj en la mondo rilate egalajn rajtojn kaj daŭripovon.

En Nederlando la nederlanda estas la oficiala lingvo. La frisa lingvo kaj la Nederlanda signolingvo estas ankaŭ agnoskitaj kiel oficialaj lingvoj. La Limburga kaj Neder-saksia estas agnoskitaj regionaj lingvoj. Nederlandanoj estas konataj pro sia rekteco, bicikla kulturo kaj la influo de religio malpliiĝis. La lando ankaŭ spertas problemojn, inkluzive de tertremoj pro gaselfosado, la klimata krizo kaj rezisto kontraŭ rifuĝintoj. Ĝi havas riĉan artohistorion kaj imponajn akvokonstruojn kiel la Deltaplanon kaj la Ferma Digo. La publika transporto en Nederlando estas efika kaj facile uzebla por eksterlandanoj, kun la alirkarto por publika transporto (OV-chipkaart), kiun oni povas uzi por trajno, buso, tramo kaj metroo. Certe estas inda fari bicikladon.

Loko

Nederlando situas en Okcidenta Eŭropo, ĉe la Norda Maro. Ĝi estas ĉirkaŭita de Belgio en la sudo, Germanio en la oriento kaj aliflanke Britio en la okcidento de la maro . Kio vere faras Nederlandon speciala, estas ke granda parto de la lando estas sub la marnivelo! Do, fakte, ni loĝas en giganta bankuvo. Sed bonŝance, la digoj kaj akvokonstruoj tenas nin sekaj.

Pejzaĝo

Nederlando havas surprize diversan pejzaĝon por tia malgranda lando!

Granda parto de Nederlando konsistas el polderoj, pecoj da tero kiuj estas senakvigitaj kaj ĉirkaŭitaj de digoj. Ĉi tiu polderpejzaĝo estas unika kaj simbolas la nederlandan batalon kontraŭ la akvo.

En la nordo troviĝas la Vadomaro (Waddenzee), UNESCO Monda Heredaĵo. Kiam estas malalta akvo, aperas sablaj ebenaĵoj, kie vi povas promeni. Vi eĉ povas piediri ĝis la Vado-insuloj.

Ĉe la marbordo vi trovas vastajn dunojn kaj strandojn. La strandoj en Norda kaj Suda Holando kaj sur la Vado-insuloj estas popularaj por viziti, ĉarmaj por somera tago aŭ venta aŭtuna promenado.

En la oriento de la lando situas la Veluwe, granda natura areo kun arbaroj, erikejoj kaj sablodunoj. Ĉi tie vi povas renkonti cervojn kaj sovaĝajn porkojn, kaj nuntempe estas denove lupoj!

Nederlando estas tranĉita de grandaj riveroj kiel la Rejno (Rijn), Mozo (Maas) kaj Vaalo (Waal). Ĉi tio kreas pitoreskajn pejzaĝojn kun riverdigoj, inundebenaĵoj kaj ĉarmaj vilaĝetoj. Tipaj por Nederlando estas la vastaj paŝtejoj, kampoj kaj forcejoj.

Nederlando estas eksterlande konata pro siaj ventomuelejoj. Nuntempe ĉie videblas altaj ventoturbinoj, precipe laŭ la marbordo. En kelkaj lokoj ankoraŭ troviĝas la klasikaj muelejoj, per kiuj oni muelis grenon, segis lignon kaj pumpis akvon el la polderoj. Iuj el ili estas ankoraŭ uzataj kaj povas esti vizitataj de turistoj.

La nomo Nederlando

Kial la lando havas la nomon Nederlando? Ĉar “neder” signifas “malalta”. Temas pri la malaltaj landoj. En kelkaj lingvoj oni ankoraŭ nomas Nederlandon tiel. Kelkaj partoj de la lando, precipe en la okcidento, estas tre malaltaj, eĉ sub la marnivelo. Se la maro povus libere enflui la landon, grandaj partoj estus sub marakvo. Ekzemple la flughaveno Schiphol kuŝas sub marnivelo. En la 19-a jarcento oni elpumpis la akvon kaj tiel kreis t.n. polderon. La vorto « poldero » do signifas pecon de tero kiun oni forprenis de la maro aŭ de lago, forpumpinte la akvon. En antaŭaj tempoj oni uzis muelilojn por tio, nuntempe pumpilojn kiujn oni elektre funkciigas. Digoj protektas la landon kontraŭ la akvo.

Post inunda katastrofo en 1953 la sud-okcidenta parto de Nederlando estas nun pli sekura kontraŭ la danĝero de inundo per la t.n. mueliloj estis bonaj energiliverantoj jam en la 17-a jarcento, kiam oni ankoraŭ ne havas karbon kaj kiam oni uzas la lignon de arboj aŭ la torfon el la marĉoj por varmigi sin kaj kuiri sian poton.

La lando estas reĝolando. Plene nomita la Reĝolando de la Nederlandoj. Al ĉi tiu reĝolando apartenas kelkaj insuloj en la Kariba regiono: Nederlandaj Antiloj kaj Arubo. Ofte oni nomas Nederlandon ankaŭ Holando. Tio estas fakte la nomo de la du okcidentaj marbordaj provincoj: Nord-Holando kaj Sud-Holando, kiuj en la historio ludis gravan rolon.


Nederlando estas fakte delto de la grandaj riveroj Rejno (Rijn), Mozo (Maas) kaj Skeldo (Schelde). Pro grandaj klopodoj dum jarcentoj sur la tereno de akvoscienco Nederlando akiris la respekton kiun ĝi nun havas. La batalo kontraŭ la akvo estas io, pri kio nederlandanoj fieras. Tiu batalo certe kontribuis al ilia decidemo kiam temas pri realigo de tio, kio ŝajnas nerealigebla. Alia trajto kiu rilatas al akvo, estas ke nederlandanoj bone kunlaboras, ĉar multaj partioj devas interkonsiliĝi pri la akvomastrumado. Tio estiĝis dum la historio. Ene de diversaj internaciaj organizaĵoj en Eŭropo nederlandanoj ofte estas rigardataj, kaj kelkfoje petataj kiel pontkonstruistoj.

Pro sia situo apud la maro ĉi tiuj provincoj ankoraŭ ege gravas por la nederlanda ekonomio. Ĉi tie du gravaj okcidenteŭropaj riveroj, Rejno kaj Mozo, elfluas en la maron. Pro Roterdamo kun ĝia haveno, la plej granda en la mondo, oni konsideras Nederlandon grava pordego al Eŭropo. Cetere, ne nur por ŝipoj, Nederlando posedas Schiphol, unu el la plej grandaj flughavenoj en Eŭropo.
Ĉiuj grandaj urboj havas sian propran karakteron, kvankam ili interapudas. Tiun areon, ofte nomatan Randstad (randurbo), ĉirkaŭatan de la urboj Amsterdamo, Utreĥto, Hago kaj Roterdamo, oni konsideru unu urba regiono kun pli ol dek milionoj da loĝantoj. Amsterdamo allogas multajn turistojn per siaj historia centro, majestaj domoj, muzeoj kaj unika kanalaro. Sed ankaŭ Hago, Delft, Harlemo, Utreĥto, Groningeno kaj Mastriĥto, ĉiuj havas siajn historiajn konstruaĵojn, monumentojn, muzeojn, tradiciojn kaj eventojn. Okulfrape moderna arkitekturo karakterizas Roterdamon, ekzemple la Erasmo-ponto, kromnomata la cigno.

Inundokatastrofo

Multaj pontoj, digoj, ventmuelejoj kaj pumpejoj formas unikan fonon, kiu ilustras la kontraŭakvan defendon de Nederlando, kun Deltawerken (deltoprotektilaro)) kiel provizora kulmino. Per tiuj laboroj, post la inundego en 1953, oni baris ĉiujn ŝanelojn kaj marbranĉojn en la provincoj Holando kaj Zelando. La ŝtormflusaj baraĵoj ĉe Roterdamo finlabore pretigitaj en 1997, konsistas el du ĉarniraj pordegoj, kiuj, dum flusego, fermos la 360 metrojn larĝan Nieuwe Waterweg (Nova Akvovojo: al- kaj demara irejo de la haveno). Tiel ĉirkaŭ miliono da homoj en tiu regiono estas protektataj kontraŭ inundoj, kaj krom tio oni respondece traktas la vivmedion. Pli-malpli kvarono de Nederlando situas sub la marnivelo. La Malalta Nederlando plejparte konsistas el ebenaj polderoj, areoj ĉirkaŭataj de digoj, kie oni teknike mastras la akvonivelon. De la 16-a jarcento oni senakvigis per ventmueliloj eĉ tutajn enlandajn lagojn.

La nederlandanoj

Religio

Post la Reformacio en la 16-a jarcento Nederlando dividiĝis en protestantan kaj romkatolikan partojn. La limo inter ili iris proksimume de la sudokcidento al la nordoriento. La granda riveroj estas la dividlinio. Norde de tiu linio loĝis la protestantoj, sude la katolikoj. La protestanta komunumo pludividiĝis en multajn grupojn, kiel ekzemple kalvinanoj, reformacianoj, kaj luteranoj. Krome, jam de la 17-a jarcento, Nederlando konas judajn religianojn. Ili estis precipe posteuloj de rifuĝintoj el Hispanio kaj Portugalio. Venis ankaŭ multaj hugenotoj el Francio al Nederlando. Poste envenis hinduoj kaj islamanoj el la iamaj nederlandaj kolonioj, Indonezio kaj Surinamo. Pro la alveno de enmigrantoj el interalie Maroko, Turkio, Indonezio kaj Surinamo ekde la mil-naŭcent-sesdekaj jaroj, la nombro da islamanoj tre plialtiĝis. En Nederlando nun vivas preskaŭ unu miliono da islamaj homoj.
Ekde la mezo de la antaŭa jarcento la influo de la eklezio en Nederlando malgrandiĝis. La tradicio, aniĝi al la gepatra religio iom post iom abraziiĝis. Unue tiu sekularigo okazis inter protestantoj, sed poste ankaŭ inter katolikoj. Pli ol duono de nederlandanoj ne plu estas religiemaj.

Religia libereco estas ankrita en la konstitucio de 1848. Krom tio Nederlando havas apartigon inter religio kaj politiko. Tio signifas, ke la ŝtato ne miksas sin en internajn aferojn de religiaj kaj vivkonceptaj organizaĵoj. Siaflanke tiuj organizoj ne miksiĝu en ŝtatajn aferojn. La registaro tamen povas ludi stimulan rolon. Tiel la leĝo pri kvalito de zorginstitucioj postulas, ke zorgoferantoj disponigu en sia domo mensan flegadon kiel eble plej akordiĝantan kun la religio aŭ vivkoncepto de la pacientoj. La unua artikolo de la Nederlanda Konstitucio tekstas: ‘ĉiu, kiu troviĝas en Nederlando, samkaze estu traktata sammaniere. Diskriminacio pro religio, vivkoncepto, politika inklino, raso aŭ pro kio ajn estas malpermesata.

La homoj

Estas nur malmultaj nederlandanoj, kiuj ne havas enmigrinton inter la pragepatroj. La hodiaŭan allaspolitikon karakterizas retenemo, ĉar Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo. La registaro antaŭ kelkdek jaroj, ankoraŭ praktikis aktivan elmigropolitikon pro la sama kaŭzo. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj oni denove allogis multajn gastlaboristojn, ĉar deficitis la labormerkato. La lastajn jarojn alilandano estas akceptata nur se lia veno estas profitiga por Nederlando, se paktoj devigas, aŭ se montriĝas gravaj humanecaj kialoj por allaso. Por akceptitaj eksterlandanoj la registraro praktikas aktivan integradpolitikon.

Nederlando estas miksaĵo de kulturoj kaj naciecoj. Homoj el ĉiuj anguloj de la mondo trovis sian hejmon ĉi tie, inkluzive grandajn komunumojn el Indonezio, Surinamo, Turkio kaj Maroko.

Multaj nederlandanoj estas tolerantaj kaj malfermaj al aliaj homoj kaj interesiĝas sin en aliaj kulturoj. Nederlandanoj estas konataj pro sia kreemo kaj noviga pensado. Nederlando ofte estas avangarda kiam temas pri teknologio kaj akvomastrumado.

Futbalo estas tre populara sporto en Nederlando, kun multaj fervoraj subtenantoj. Famaj kluboj estas Ajax, PSV kaj Feyenoord.

Nederlando estas unu el la plej progresemaj landoj en la mondo, kun fokuso sur egalaj rajtoj kaj socia justeco. Ekzemple, ĝi estis unu el la unuaj landoj kiuj leĝigis la geedziĝon inter samseksaj personoj.

Registaro

Nederlando havas reĝon, Reĝo Willem-Alexander, kiu ludas ceremonian rolon. La vera politika povo apartenas al la registaro kaj la parlamento, kiu konsistas el la Unua kaj Dua Ĉambroj. La Dua Ĉambro estas elektita de la civitanoj kaj faras plejparton de la leĝoj, dum la Unua Ĉambro kontrolas ilin. La ĉefministro, nuntempe Dick Schoof, gvidas la registaron. En Nederlando, diversaj grupoj kunlaboras laŭ la poldermodelo por fari decidojn.











La lingvoj

En tuta Nederlando, la nederlanda estas la oficiala lingvo, la lingvo kiun oni ĉie aŭdas kaj vidas, de la stratnomŝildoj ĝis televidprogramoj kaj oficialaj dokumentoj. Aldone, en la provinco Frislando, la frisa estas agnoskita kiel (dua) oficiala lingvo. Ankaŭ la limburga, en la sudo de Nederlando, kaj la neder-saksia, en la oriento de Nederlando, estas agnoskitaj kiel regionaj lingvoj de la registaro.

Nederlandanoj ofte parolas tre bone la anglan kaj foje la germanan aŭ la francan. Ĉi tio faras la landon tre alirebla por internaciaj vizitantoj. En Amsterdamo eĉ estas tia, ke oni ofte povas pli bone komprenigi vin en la angla ol en la nederlanda.









Nederlandaj kutimoj

Nederlandanoj havas kelkajn kutimojn kaj morojn, kiuj por eksterlandanoj eble estas iom strangaj, sed ankaŭ reflektas la ĉarmon de la lando kaj la homoj.

Nederlandanoj estas konataj pro sia rekteco. Ili ofte diras ĝuste tion, kion ili pensas, sen ĉirkaŭiri la temon. Ĉi tio povas esti iom surpriza, sed kutime ĝi estas bone intencita kaj ne celas esti malĝentila.

Nederlando estas biciklolando. Biciklovojoj estas ĉie kaj biciklantoj ofte havas prioritaton. Atentu bone biciklantojn, precipe en okupataj urboj kiel Amsterdamo kaj Utreĥto. Kaj se vi mem biciklas, zorgu havi bonajn lumojn kaj estu preta por ĉiuj veterkondiĉoj!

Tempo gravas en Nederlando. Alvenu ĝustatempe por rendevuoj, ĉu temas pri komerca kunveno aŭ vespermanĝo ĉe amikoj hejme. Malfruiĝado estas konsiderata kiel malĝentila.

La nederlanda ‘gezelligheid’ (bonetoso) temas pri komforto kaj esti kune kun amikoj kaj familio. Ĉi tio povas okazi en kafejo, hejme aŭ dum evento. Ĝi estas grava parto de la nederlanda kulturo. Trinkado de kafo kaj teo estas grava socia aktiveco. Se oni invitas vin por kafo, atendu agrablan momenton kun biskvitoj aŭ kuko.

En Nederlando estas kutime dividi aŭ kompensi elspezojn, kiel manĝon aŭ donacon. Zorgu, ke vi havas kontantan monon aŭ bankkarton kun vi, ĉar ne ĉie oni akceptas kreditkartojn.

La plej grava festotago estas Reĝotago (Koningsdag), la 27-a de aprilo. Ĝi estas tago plena de festo kaj agadoj tra la tuta lando. Ankaŭ Sankta Nikolao (Sinterklaas), la 5-a de decembro, estas grava festotago, precipe por infanoj. Nokte Sankta Nikolao vizitadas kun la Nigraj Petroj ĉiujn domojn kaj infanoj ricevas multajn donacojn kaj dolĉaĵojn.

Nederlandanoj havas la kutimon lasi siajn kurtenojn malfermitaj, por ke ĉiuj povu rigardi ene. En la kamparo de Nederlando estas kutimo saluti homojn surstrate per “hoi” [hoj] aŭ “halo”. Nederlandanoj kutimas manpremi ĉiun en la ĉambro je alveno kaj doni tri kisojn sur la vango, precipe ĉe familianoj kaj bonaj amikoj. Ĉi tio povas esti iom kutimiga por vizitantoj!

Fulgŝmiro-Petro (Roetveeg Piet)

En la lastaj jaroj okazis granda diskuto ĉirkaŭ Nigra Petro (Zwarte Piet). Multaj opiniis, ke la nigraj viroj kiel helpantoj de la blanka maljuna viro estas diskriminaciaj. Aliaj opiniis, ke Zwarte Piet apartenas al la nederlanda kulturo. Ambaŭ flankoj protestis surstrate. Diversaj solvoj estis proponitaj, ekzemple kolori la Pietojn (purpura, ruĝa, flava, verda, ktp.). Dum la lastaj jaroj ni vidas, ke Zwarte Piet ŝanĝiĝis en Fulgŝmiro-Petro. La petroj havas nigrajn ŝmirojn sur siaj vizaĝoj. Laŭdire la nigraj ŝmiroj venas de la fulgo en la kamenoj, en kiuj la Petroj devas grimpi. Ĉi tiu solvo estas nuntempe ĝenerale akceptita. En decembro 2024 Sankta Nikolao en la foto ankaŭ havis nigrajn ŝmirojn sur sia vizaĝo. Ŝajne li ne lasis la Petrojn solaj grimpi tra la kamenoj.

Kelkaj defioj por Nederlando

Tertremoj en Groningen

En 1959 unuafoje troviĝis tergaso en la nordo de Nederlando. Ekde 1963 ĉi tie grandskale boras por tergaso fare de la Nederlanda Naftokompanio (pli konata kiel NAM). La nederlanda tergaskampo kovras proksimume duonon de la eŭropa gasprovizo. La tergasekspluato en Groningen tamen kaŭzis grund-malleviĝo kaj tertremojn. Ĉi tiuj eventoj kaŭzis damaĝon al domoj kaj infrastrukturo kaj kaŭzas nesekurecon kaj streĉon inter la loĝantoj. La registraro ne tuj akceptis la nesekurecon. Post kelkaj jaroj la nederlanda registaro finfine prenis rimedojn por redukti la tergasekspluatadon kaj kompensi la damaĝon, sed la problemoj restas ĉeestaj.






Klimatkrizo kaj bestorajtoj

Nederlando estas vundebla al la klimatkrizo, kun riskoj kiel plialtiĝantaj marniveloj, sekaj printempoj kaj someroj, kaj ekstremaj someraj pluvoj. La registaro laboras pri emisireduktoj kaj aliaj rimedoj por redukti la efikon de klimata ŝanĝiĝo, sed la defio restas granda.

En Nederlando oni protestas kontraŭ diversaj formoj de bestomisuzo, kiel besteksperimentoj, la produktado de felo kaj ledo, kaj la bestobreda industrio.

Pro eŭropaj leĝoj, farmistoj devas preni multekostajn rimedojn aŭ fermi siajn entreprenojn pro la alta CO2-ellaso. La farmistoj protestis sur la aŭtovojoj kontraŭ la fermo de siaj entreprenoj, kaj la farmista partio BBB ricevis multajn voĉojn en la elektoj.


Kreskanta milita minaco

La milita minaco en Nederlando estas nun zorgiga temo. La danĝeroj de ciberatakoj, spionado kaj sabotado el eksterlando estas kreskantaj, precipe pro la monduma malpaco kiel la milito en Ukrainio. La nederlanda registaro faris pliajn investojn en defendo kaj batalmaterialon por garantii la sekurecon. Kvankam nune ne ekzistas specifaj danĝeroj por Nederlando, la danĝerindico restas alta kaj la situacio povas rapide ŝanĝiĝi.






Intersesaj lokoj

Nederlando havas riĉan artaĵhistorion, kaj ekzistas sennombraj admirindaj majstroverkoj. Iuj artaĵoj kiuj certe valoras spekti estas.

  • “La noktogardisto” (De Nachtwacht) de Rembrandt van Rijn: Ĉi tiu ikoneca pentraĵo pendas en la ŝtata muzeo, Rijksmuseum en Amsterdamo. Ĝi estas impresa verko, kiu dramece montras la arkebuzistojn de Amsterdamo.”
  • “Knabino kun la perlo” (Meisje met de parel) de Johannes Vermeer: videbla en la Mauritshuis en Hago, ĉi tiu pentraĵo estas konata pro la mistera esprimo de la knabino kaj la mirindaj detaloj. Ĝi ankaŭ estas nomata la “Mona Lisa de la nordo.”
  • “Sunfloroj” (Zonnebloemen) de Vincent van Gogh: En la Van Gogh Muzeo en Amsterdamo vi povas admiri kolekton de la verkoj de Van Gogh, inkluzive la fama “Sunfloroj”. Liaj vivaj koloroj kaj esprimplena stilo estas tre specialaj.
  • “La Virbovo” (De Stier) de Paulus Potter: Ĉi tiu pentraĵo pendas en la Mauritshuis (Den Haag) kaj montras realisman portreton de bovo en la nederlanda kamparo. Ĝi estas mirinda ekzemplo de la nederlanda realisma pentraĵo.
  • “Kompozicio kun Ruĝa, Blua kaj Flava” (Composition with Red, Blue and Yellow) de Piet Mondriaan: La abstrakta verko de Mondriaan estas ikono de moderna arto. Vi povas spekti liajn verkojn en la Urba Muzeo (Gemeentemuseum) en Hago. La precizaj linioj kaj primaraj koloroj estas karakterizaj por lia stilo.

Aliaj verkoj de tute alia naturo estas la imponaj teknikaj artaĵoj. Jen kelkaj kiuj certe estas vizitindaj:

  • “Deltoprotektilaro” (Deltawerken): Ĉi tiu impona serio de digoj kaj ŝtormbariloj protektas Nederlandon kontraŭ la maro. Unu el la plej konataj partoj estas la Akvobaraĵo de la Orienta Skeldo (Oosterscheldekering), ofte konsiderata kiel unu el la sep modernaj mondaj mirindaĵoj.
  • “Fermdigo” (Afsluitdijk): Ĉi tiu 32 kilometrojn longa digo, kiu apartigas la Islolago (IJsselmeer) de la Vadomaro (Waddenzee), estas impona ekzemplo de akvomastrumado. Ĝi ne nur provizas protekton kontraŭ inundoj, sed ankaŭ estas grava trafikvojo.
  • “La Maeslant-baraĵo” (De Maeslantkering): Ĉi tiu impona ŝtormbaraĵo apud Roterdamo povas plene fermiĝi por protekti la urbon kontraŭ alta akvo. Ĝi estas unu el la plej grandaj moveblaj konstruaĵoj en la mondo.

Biciklado tra Nederlando

En Nederlando oni multe biciklas. Pripensu pruntepreni biciklon por esplori la urbojn kaj provincojn. Biciklovojoj estas ĉie kaj ĉi tio estas bonega maniero por vidi la ĉirkaŭaĵon. Nederlando havas pli ol 17.000 kilometrojn da biciklovojoj, kaj multaj el ili estas ekipitaj per novigaj infrastrukturoj kiel biciklotuneloj, pontoj kaj eĉ biciklorapidajvojoj.

Kasteloj en Nederlando estas absolute vizitindaj pro sia riĉa historio, mirinda arkitekturo kaj ofte mirindaj ĝardenoj. Multaj kasteloj estas konvertitaj al muzeoj, kie vi povas rigardi la vivon de la nobelaro en la mezepoko kaj renesanco. En multaj kasteloj vi ankaŭ povas ĝui eventojn kiel mezepokaj merkatoj, kavalirojturniroj kaj gvidataj vizitoj.

Informoj pri la prunto de malmultekostaj bicikloj (OV-fietsen).

Kiam vi vizitas Nederlandon, estas saĝe surmeti vestojn en tavoloj. La nederlanda vetero povas esti sufiĉe ŝanĝiĝema, eĉ ene de unu tago. Prenu pluvjakon kaj eble ombrelon kun vi, ĉar pluvo povas ataki ajnan momenton. Vintre utilas varma jako, koltuko, ĉapelo kaj gantoj, dum somere vi povas ĝui pli malpezajn vestaĵojn. Ankaŭ prenu komfortajn ŝuojn se vi planas multe promeni aŭ bicikli!

La prezoj de manĝaĵoj kaj loĝado estas kompareblaj al tiuj en aliaj Okcident-eŭropaj landoj. En restoracioj estas kutime doni 5-10% kiel trinkmonon.

Nederlando uzas 230V kaj la ŝtopiloj estas de tipo C kaj F. Certiĝu porti mondan adapteron se vi uzas aparatojn el alia lando. Ĉu vi bezonas vizon por eniri Nederlandon dependas de via nacieco kaj vojaĝplanoj. Jen kelkaj ĝeneralaj gvidlinioj:

  • Schengen-vizo: Se vi volas resti en Nederlando malpli ol 90 tagojn, vi eble bezonos Schengen-vizon. Ĉi tiu vizo validas por ĉiuj Schengen-landoj kaj permesas vin vojaĝi libere dum 90 tagoj ene de ĉi tiuj landoj.
  • Nacia Vizo: Por pli longaj restadoj aŭ por certaj celoj kiel laboro, studo aŭ geedziĝo, vi eble bezonos nacian vizon.
  • Senviza: Iuj landoj ne havas vizodevon por Nederlando, depende de la daŭro de ilia restado. Vi povas kontroli ĉe la Schengen-Vizaindikilo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj por vidi ĉu vi bezonas vizon.

(La supraj reguloj estas gvidlinio. Ili povas ŝanĝiĝi kaj vi ne povas akiri rajtojn el ili.)

Kontrolu anticipe ĉu necesas peti vizon.
Listo de landoj kun vizodevo. 

La publika transporto

La publika transporto en Nederlando estas tre efika kaj facile uzebla, eĉ por eksterlandanoj! Jen kelkaj gravaj punktoj por scii:

La OV-ĉipkarto estas karto, kiun vi povas uzi por vojaĝi per trajno, buso, tramo kaj metroo en tuta Nederlando. Vi povas ŝarĝi saldon sur la karto kaj uzi ĝin por pagi vian vojaĝon. Vi povas aĉeti la karton ĉe vendejoj, stacidomoj kaj rete. Ofte oni nuntempe povas uzi vian bankkarton por pagi la verturkotizoj.

La trajnoj rapide ligas la diversajn urbojn. Vi povas plani vian vojaĝon kaj aĉeti biletojn per la retejo de la publika transporto ĉe www.ns.nl.

En urboj kiel Amsterdamo, Roterdamo kaj Hago busoj kaj tramoj estas grava transportmaniero. En Amsterdamo kaj Roterdamo ekzistas metrolinioj, kiuj estas pli rapidaj ol tramoj kaj busoj kaj rapide portas vin tra la urbo. Por mallongaj vojaĝoj sur akvo ofte estas pramoj, kiuj ofertas oportuna kaj rapida alternativo.

Nederlando havas bonajn fervojajn konektojn al najbaraj landoj kiel Belgio, Germanio kaj Francio. Ekzemple, vi povas preni la trajnon Thalys de Amsterdamo al Parizo aŭ la Eurostar de Amsterdamo al Londono aŭ la Flixbus.

Aŭtoluo

Se vi veturas per aŭto, por kelkaj vojoj, tuneloj kaj pontoj vi devas pagi paspagon. Se vi preferas vojaĝi per aŭto, vi povas lui aŭton per aplikaĵoj kiel MyWheels kaj Car2Go.

Pli pri Nederlando

Promocion kaj merkatesploradon de Nederlando kiel feriolando prizorgas la Nederlanda Oficejo por Turismo kaj Kongresoj (NBTC), havante 17 filiojn en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Sudorient-Azio. La retpaĝo de NBTC estas en la nederlanda, la angla, la franca kaj la germana.