
Giethoorn
Giethoorn, ankaŭ konata kiel la “Venecio de la Nordo,” estas pitoreska vilaĝo en Nederlando, fama pro siaj kanaloj, dometoj tegmentitaj per kanoj, kaj lignaj pontetoj. En ĉi tiu ĉarma vilaĝo la boatoj kaj bicikloj estas la ĉefaj transportiloj. La vilaĝo reflektas la tipan nederlandan pejzaĝon kaj la akvokulturon. La trankvila kaj idilia karaktero de Giethoorn ĉiujare altiras multajn turistojn.
Muelejoj en nederlando
La plej malnovaj mueliloj en Nederlando originas el la Mezepoko. Ili estis uzataj por diversaj celoj, inkluzive de pumpado de akvo, muelado de greno kaj segado de ligno.
Unu el la plej konataj lokoj kun historiaj mueliloj estas Kinderdijk. Tie troviĝas ventomueliloj, konstruitaj por dreni la polderojn kaj kontroli la akvonivelon.
Ĉu tipe Nederlanda?
Nederlando, lando de tulipoj kaj ventomueloj. La homoj iras sur lignaj ŝuoj kaj aŭskultas muzikon el gurdo. Ili manĝas krokedojn, glicirizaĵon, terpomojn kun legemoj kaj brunan panon kun ĉokoladeroj.
Ĉiuj tiuj tipe nederlandaj aĵoj. Aŭ ĉu tamen ne?
Anne Frank estis juda knabino, kiu fariĝis mondfama pro sia taglibro La Malantaŭa Domo (Het achterhuis), kiun ŝi skribis dum sia kaŝiĝo en Amsterdamo dum la Dua Mondmilito.
Anne Frank naskiĝis la 12-an de junio 1929 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio, sed ŝia familio fuĝis al Nederlando en 1933 post kiam la nazioj prenis la potencon en Germanio. Anne Frank kaŝiĝis kaj skribis sian taglibron dum la germana okupacio kaj ŝia taglibro fariĝis grava simbolo de la Holokaŭsto kaj la judaj kaŝiĝantoj en Nederlando.
Ĉiujare multaj turistoj el la tuta mondo vizitas La Malantaŭan Domon, kiu fariĝis muzeo, en Amsterdamo.
Viziti urbojn
La urboj en Nederlando estas tre vizitindaj. Sube vi trovos itinerojn en la Esperanto-lingvo de kelkaj urboj.
Alkmaar
Alkmaar estas urbo situanta en la provinco Nord-Holando. Ĝi estas plej konata pro sia fama fromaĝmerkato, kiu ĉiujare altiras multajn turistojn. Alkmaar ankaŭ havas belan historian centron kun multaj kanaloj kaj monumentoj.
Amsterdamo tra la jarcento
Amsterdamo estas la ĉefurbo de Nederlando kaj situas en la provinco Nord-Holandio. Ĝi estas fama pro siaj kanaloj, artmuzeoj, kaj vigla nokta vivo. Amsterdam estas internacie konata kiel kultura kaj komerca centro.
Groningen
Groningen estas grava universitata urbo en la norda parto de Nederlando, situanta en la provinco Groningen. La urbo estas konata pro sia historia centro kaj junulara kulturo.
Harlemo (Haarlem)
Harlemo estas malnova urbo en la provinco Nord-Holandio, proksime de Amsterdam. Ĝi estas konata pro sia historia arkitekturo, muzeoj kaj la belaj Tulipo-Kampoj ĉirkaŭ la urbo. Harlemo havas riĉan historion.
Mastriĥto (Maastricht)
Maastricht estas unu el la plej malnovaj urboj en Nederlando kaj troviĝas en la provinco Limburgo. Ĝi situas ĉe la rivero Maas kaj estas fama pro sia kultura heredaĵo, inkluzive de historiaj preĝejoj kaj la unika internacia karaktero de la urbo.
En 2023 Esperantistoj vizitis la urbon Mastriĥto dum la Kultura Tago.
Sud-Limburgo
Sep vilaĝo unu ĉarmejo sine de la limburga montetaro.
Nederlando ne estas nur plata, sed ankaŭ havas kelkajn montetajn areojn, kiel en la sudo de Nederlando. Ĉi tiu broŝuro pri sep vilaĝoj en Sud-Limburgo donas per fotoj impreson de tiu ĉi bela regiono.
Woudrichem [Waŭdriĥem]
Woudrichem situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Waal kaj Merwede kaj estas konata pro siaj historiaj konstruaĵoj kaj bela haveno.
En 2022 Esperantistoj vizitis la urbon Woudrichem dum la Kultura Tago.
Zutfeno (Zutphen)
Zutfeno estas historia urbo en la provinco Gelderlando. Ĝi situas ĉe la rivero IJssel kaj estas konata pro siaj mezepokaj konstruaĵoj, bela malnova urbocentro, kaj bonveniga etoso.
En 2024 Esperantistoj vizitis la urbon Zutfeno dum la Kultura Tago.