Lerni Esperanton

Estas multaj kursoj por lerni Esperanton. En la interreto oni trovos diversajn kursojn kaj sur la telefono oni povas instali kurso-aplikaĵojn. Vi povas lerni Esperanton kune, sub gvido de instruisto. Tio eblas ekzemple en Krikkenhaar, apud Almelo, dum la studosemajnfino.
Estas ankaŭ studolibroj kaj kompreneble legaĵoj. Kvankam oni rapide povas legi tekstojn kaj havi bonan konversacion, oni neniam ĉesos lerni.


Se vi havas demandojn pri ĉi tio, vi povas kontakti la estraranon pri informado.

Esperanto-studosemajnfino

Dufoje jare Esperanto Nederland organizas studosemajnfinon. Se vi neniam lernis Esperanton, nelge komencis lerni, aú volas plibonigi vian kapablon legi, paroli aŭ skribi Esperanton, vi estas kore bonvena en nia studosemajnfino.

Dum la studosemajnfino lecionoj okazas je pluraj niveloj. Oni ĉefe ekzercas paroli Esperanton en malgrandaj grupoj. Pli pri la studosemajnfino.

Libroj

Ekzistas diversaj lokoj kie oni povas akiri lernolibrojn, per kiuj oni povas lerni Esperanton, ankaŭ el la nederlanda.
Esperanto-libroj