
La 24-an de junio 2023 venis al Maastricht 35 esperantistoj el Nederlando, Belgio, Germanio kaj Ukrainio.
Post bonvenigo kun kafo kaj kuko, ni estis gviditaj tra interesa muzeo nomata ‘Arto de Presado’.
Estis varme en Maastricht, sed sekvis interesa promeno tra Maastricht kun tagmanĝo. Fine de la posttagmezo la programo estis daŭrigita en la konstruaĵo Athos. Simon estis bakinta bongustajn kukojn kaj jam estis okupita prepari la vespermanĝon. Abel komencis sian prezentadon je la 5-a. Post kelkaj minutoj transprenis la kariljono de la proksima preĝejo! Post tio, Abel povis daŭrigi.
Ne ĉiuj ĉeestis vespermanĝon. Ili ja malhavis ion speciala. Simon, Ron kaj Emilo preparis bongustan kvarpladon vespermanĝon, kun ‘zoervleisj, regiona plado el Limburgo, stufaĵo kun vinagro, pomsiropo kaj kompreneble mielspickuko. Vegetaranoj kaj veganoj ankaŭ ne estis forgesitaj! La memfarita tiramisuo estis bongusta kompletigo!
La fotoj de ĉi tiu tago estas inkluzivitaj en la fotoalbumo.
Oni povas marŝi la promenadon: itinero de la promenado.