Kiam vi vizitas esperantistojn en Nederlando, vi povas paroli Esperanton kun ili. Sed kompreneble vi renkontos ankaŭ aliajn homojn, kiuj ne parolas Esperanton. Plej multaj nederlandanoj scias la anglan kaj povas kompreniĝi en la germana. Iuj scias la francan, la polan aŭ alian lingvon. Do, se vi konas unu el ĉi tiuj lingvoj, vi povas bone kompreniĝi en Nederlando. Kaj kompreneble multaj nederlandanoj tre ĝojas, kiam vi parolas kelkajn vortojn en la nederlanda.
Jen kelkaj ofte uzataj frazoj en la nederlanda lingvo.
1. Saluti – Elkaar Begroeten
Esperanto
Nederlanda
Saluton!
Hallo!
Bonan tagon!
Goedendag!
Bonan matenon!
Goedemorgen!
Bonan posttagmezon!
Goedemiddag!
Bonan vesperon!
Goedenavond!
Bonan nokton!
Goedenacht! – aŭ – Welterusten!
Kiel vi fartas?
Hoe gaat het met je?
Mi fartas bone. Dankon.
Met mij gaat het goed. Dank je.
Dankon!
Dank je wel!
Ĝis revido!
Tot ziens!
2. Bazaj esprimoj – Basisuitdrukkingen
Esperanto
Nederlanda
Jes
Ja
Ne
Nee
Ĉu vi parolas Esperanton?
Spreekt u Esperanto?
Ĉu vi parolas la nederlandan?
Spreekt u nederlands?
Mi ne komprenas.
Ik begrijp het niet.
Ĉu vi povas paroli malrapide?
Kunt u langzaam praten?
Jes bonvolu.
Ja graag.
Ne, dankon.
Nee, dank u.
3. Kie estas? – Waar is?
Esperanto
Nederlanda
Pardonu min …
Pardon …
Mi estas perdigita.
Ik ben verdwaald.
Kie estas la bushaltejo?
Waar is de bushalte?
Kie estas la stacidomo?
Waar is het treinstation?
Kie estas la necesejo?
Waar is het toilet?
Kie estas la hotelo?
Waar is het hotel?
Dankon!
Dank je wel!
Dekstre Maldekstre.
Rechts links
Rekte antaŭen
Rechtdoor
Aliflanke
Aan de andere kant
Ĉu tio estas malproksime?
Is het ver?
Tio ne estas malproksime.
Het is niet ver.
Tio estas malproksime.
Het is ver.
4. Gezondheid en Noodgevallen – Sano kaj Krizoj
Esperanto
Nederlanda
Mi ne fartas bone.
Ik voel me niet goed.
Ĉu vi povas helpi min?
Kunt u mij helpen?
Mi doloras.
Ik heb pijn.
Mia kapo
Mijn hoofd
Mia ventro
Mijn buik
Mia piedo
Mijn voet
Mia brako
Mijn arm
5. Aĉeti ion – Iets kopen
Esperanto
Nederlanda
Kiom tio kostas?
Hoeveel kost dat?
Ĉu vi akceptas kreditkartojn?
Accepteert u creditcards?
Mi nur rigardas, dankon.
Ik kijk alleen even, dank je
Ĉu mi povas provi ĉi tion?
Mag ik dit passen?
Ĉu vi havas tion en alia koloro/grando?
Heeft u dat in een andere kleur/maat?
Tio estas malmultekosta.
Dat is goedkoop.
Tio bone taŭgas. / Tio ne taŭgas.
Dat past goed. / Dat past niet.
Tio plaĉas al mi.
Dat vind ik lekker.
Mi ŝatas tion. / Mi ne ŝatas tion.
Dat vind ik leuk. / Dat vind ik niet leuk.
Tio estas tro multekosta.
Dat is te duur.
Tio ne plaĉas al mi.
Dat lust ik niet.
Mi aĉetas tion.
Ik koop dat.
(Bildoj de CoPilot.)
Por lerni pli da nederlandaj vortoj, elŝutu la libron Esperanto leerboek (Esperanto-lernolibro) je paĝo Esperanto-libroj.