La Amsterdamo Rondo

Ĉiun duan dimanĉon de la monato renkontiĝas la Amsterdama grupo La Amsterdamo Rondo. Ni kunvenas en malstreĉa etoso, interŝanĝas novaĵojn kaj planas novajn projektojn. Estas bela okazo por renkonti unu la alian kaj vidi novajn vizaĝojn.

Ankaŭ por tiuj, kiuj volas konatiĝi kun esperantistoj, la kombino de Amsterdamo kaj facile alirebla (publika) loko povas esti alloga. Ĉiuj povas simple eniri. Ni esperas, ke ankaŭ homoj de ekster la regiono inkluzivos ĉi tiun renkontiĝon en sia vizito al Amsterdamo.

La kunvenoj estas de la 13.00 ĝis la 15.00 horo. Post la kunveno ni kune trinkas kafon kaj foje manĝas ion.

Marku jam ĉiun duan dimanĉon de la monato en via agendo.

Informu nin anticipe ke vi venos kaj sciigu nin kiam vi havas interesan temon.

La programo

Ni regule havas specifan programon. Se vi volas atentigi ion al ni, ni ŝatus tion scii.

Ne estas aliaj partoprenkostoj ol tio, kion vi mem konsumas.

La loko

Ni renkontiĝas je la adreso:
Hotel De Koopermoolen
Warmoesstraat 3-5
NL-1012 HT Amsterdam

La loko estas atingebla:

  • De la Centra Stacio-okcidenta flanko: iru al la Victoriahotelo (Prins Hendrikkade), transiru la tramsignojn de Damrak, iru en la Nieuwe Brugsteeg. Ĉe via dekstra mano vi trovos la Warmoesstraat.
  • De la Centra Stacio-orienta flanko: iru al la St. Nicolaaskerk (Prins Hendrikkade), iru dekstren ĝis la St. Olofssteeg. Iru tra ĉi tiu strateto. La etendiĝo estas la Warmoesstraat.

Kontakto

Por demandoj kontaktu Peter Ebenau kaj Bert de Wit per ĉi tiu formularo.

Vi ankaŭ povas registriĝi por la retpoŝtlisto, por ke vi estu informita pri la renkontiĝoj.

Peter Ebenau tel: +31(0)206 946 073
Bert de Wit tel: +31(0)235 242 643