Goslinga kolekto

Dirk Goslinga

Dirk Goslinga (naskiĝis en 1923) iĝis membro de FLE (Federacio de Laboristoj-Esperantistoj) en la aĝo de 25 jaroj. Li ofte partoprenis renkontiĝojn kaj konferencojn. Li vojaĝis tra Ĉinio kun sia edzino en 1990 kun helpo de ĉinaj esperantistoj. En Nederlando li vojaĝis al kolektantfoiroj kaj traserĉis skatolojn da poŝtkartoj. Li ofte troviĝis ĉe ekspozicioj por reklami Esperanton per sia kolekto. Li mem eldonis ankaŭ poŝtkartojn, ekz. serio de kvin bildkartoj de Esperanto-monumentoj en Nederlando. Li ankaŭ desegnis glason kun la portreto de Zamenhof. Dum sia vivo li kolektis grandegan nombron da Esperantaj objektoj. La jaro 1987 estis Esperanto-datrevena jaro, kiam Esperanto ekzistis dum 100 jaroj. S-ro Goslinga sukcese aranĝis ke sia kolekto estis inkluzivita en la “Guiness Book of Records”. Lia kolekto konsistis el 647 filatelaĵoj, kiel Esperantaj poŝtmarkoj, 947 poŝtkartoj, konferencaj stampoj kaj insignoj kaj 1364 glumarkoj kun la esperanta temo.

Dirk Goslinga mortis la 15-an de novembro 1991 en sia hejmurbo Lelystad. Li estis malsana dum longa tempo.

Heredaĵo

Post lia morto, la asocio FLE heredis lian kolekton. Post kunfandiĝo, tiu kolekto venis en la posedon de la asocio Esperanto Nederland en 1994. Pluraj homoj rigardis la kolekton. La kolekto estis kelkfoje montrita, i.a. dum jarkunveno de la asocio kaj dum la 2008 Universala Kongreso de UEA en Roterdamo.

Rob Moerbeek, Ralph Schmeits kaj Ineke Emmelkamp kune rigardis la kolekton – nome de Esperanto Nederland – en oktobro 2015. Ĉiuj skatoloj kaj dosierujoj enhavantaj materialon (i.a. de multaj poŝtkartoj) estis trarigarditaj. Kelkaj interesaj pecoj estis digitaligitaj kaj nun videblas en ĉi tiu retejo, sube.
La materialo estis donacita al UEA kaj estis enmetita en la kolekton de la biblioteko Hector Hodler. La pecoj estas markitaj per malgranda stampo aŭ alie montranta ke la peco venas de la Goslinga kolekto.

La kolekto enhavas multajn diversajn aferojn. Estas bildkartoj kaj leteroj kun Esperantaj poŝtmarkoj aŭ poŝtstampoj, i.a. de multaj UEA-konferencoj ekde 1935. Estas multaj fotoj de L.L. Zamenhof. Ekzistas ankaŭ albumo (dulingva Esperanto-nederlanda) kun poŝtmarkoj de la jaroj 1925 ĝis 1962, i.a. de Rusio kaj Brazilo. La kolekto de glumarkoj kovras la jarojn 1924 ĝis 1952. Apartaĵo estas la ‘migranta karto’ (devaga karto) el 1925, kiu estis resendita tra ĉiaj landoj!

Estis Esperanto-domo en Arnhem. Ĉi tie okazis dekoj da Esperanto-kursoj antaŭ la dua mondmilito. Goslinga faris multajn poŝtkartojn pri tiu ĉi konstruaĵo. Li ankaŭ kolektis bildojn de Esperanto-monumentoj en Nederlando, inkluzive de la monumentoj en Bergen op Zoom, Texel, Zwolle kaj Vlieland. La monumento sur Vlieland intertempe ne plu ekzistas.

Originalaj bildoj el la kolekto Goslinga

Ĉi-sube vi trovos kelkajn originalajn bildojn el la kolektolibroj de Dirk Goslinga. Alklaku la bildojn por vidi la fotojn.

Kongresaj insignoj

La kolekto de konferencaj insignoj estis fotita kaj estas montrita en ĉi tiu retejo.

Poŝtkartoj/kartoj

Kelkaj malnovaj poŝtkartoj.

Kelkaj pli freŝaj poŝtkartoj kun monumentoj.

Monumentoj kaj La Esperanto-Domo Arnhem

Fotoj

Glumarkoj

Kolekto de glumarkoj.

Landoj

Kartoj

Kongreskartoj