Membrokunveno

En la kunveno oni diskutas la politikon, kiun efektivigas la estraro de Esperanto Nederland, kaj elektas la estraranojn. Kadre de la kunveno la estraro raportas pri la politiko plenumita, per jarraporto kaj financa raporto (inkluzive jaraj kontoj: kiaj estis la enspezoj kaj elspezoj).

La venonta membrokunveno okazos sabaton, la 10-an de majo 2025. La dosieroj estos publikigitaj ĉi tie.