
La Germana Esperanto-Asocio ĉiujare organizas la Germanan Esperanto-Kongreson (GEK). La Valonaj kaj Flandraj esperantistoj ĉiujare organizas la Benelukso-Kongreson. En 2025 ili kune organizis la Gebeneluksan Kongreson.
Tiu Gebeneluksa kongreso okazis en la pitoreska Schleiden en la Eifel kaj estis sukcesa. La etoso estis entuziasma kaj vigla.
La evento proponis diversan programon, interalie:

Fotisto nekonata
- Matenagimnastiko kun An Olijslagers;
- Esperanto-lecionoj, kiujn instruis Katalin Kováts, Sylvain Lelarge kaj Kristin Tytgat.
- Prelegoj, ekzemple pri la inundo, kiu okazis ĉi tie en julio 2021 kaj kaŭzis multajn damaĝojn;
- Vizito al la Trilandopunkto kaj la iama Neŭtrala Moresnet, kie la esperantistoj estis bonvenigitaj de muzikbando;
- Prezentiĝoj de pluraj kantistoj kaj artistoj, inter kiuj JoMo kaj la teatrotgrupo Mezbakita.
En retpoŝto al ĉiuj ĉeestintoj la organizantoj dankis la multajn homojn, kiuj helpis, kaj ĉiujn partoprenintojn pro ilia partopreno kaj la bela etoso.
El Nederlando ĉeestis: Ron, Sylian, Katalin, Dorle, Foppe-Klaas, An kaj Ineke.
Tiuj, kiuj maltrafis la kongreson, kaj la partoprenintoj, kiuj volas denove revivi la belajn momentojn, povas rigardi la komunan fotogalerion kaj la filmon, kiu estis farita dum la vizito al Moresnet.